La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 5

Dum la sekvaj tagoj okazis neniaj ekskursoj. Anstataŭ tio en la antaŭkristnaska vespero, kiam sur la ĉielo aperis la unua stelo, en la tendo de s-ro Rawlison ekbrilis abunde lumigita arbeto, destinita por Nel. Abieton anstataŭis tujo eltranĉita en unu el la lokaj ĝardenoj, malgraŭ tio Nel trovis inter ĝiaj branĉetoj multe da frandaĵoj kaj belegan pupon, kiun la patro venigis por ŝi el Kairo, kaj Staĉjo sian ege deziratan anglan pafilon. De la patro li ricevis krom tio ŝargaĵojn, diversan ĉasilaron kaj selon por ĉevalrajdo. Nel ne povis regi sin mem pro granda feliĉo kaj Staĉjo, kvankam li opiniis, ke tiu, kiu posedas anglan pafilon, devus posedi ankaŭ la konvenan seriozecon, ne povis tamen elteni – kaj elektinte la momenton, kiam ĉirkaŭ la tendo estis neniu – ĉirkaŭiris ĝin per la manoj. Tiun kapablon, kulturitan diligente en la lernejo de Port-Saido, li posedis en rimarkinda grado, kaj li ofte amuzis per ĝi Nel'on, kiu sincere enviis lin pro tio.

La antaŭkristnaskan vesperon kaj la unuan festotagon pasigis la infanoj parte je diservo, parte je la pririgardado de la ricevitaj donacoj kaj je la dresado de Saba. La nova amiko montriĝis kapabla kaj komprenema super ĉia atendo. Tuj la unuan tagon ĝi ellernis doni la piedon, alporti poŝtukojn, kiujn ĝi tamen ne redonis senreziste – kaj ĝi komprenis, ke lavi per sia lango la vizaĝon de Nel ne apartenas al ĝentilagoj ĝiaflanke. Nel, tenante la fingron sur la nazeto, donis al ĝi diversajn instruojn, kaj ĝi, jesante per la vost-svingado, konigis al ŝi tiamaniere, ke ĝi aŭskultas kun deca atento kaj prenas en konsideron. Dum la promenadoj tra la sablaj placoj en la urbo la gloro de Saba kreskis ĉiuhore, kaj eĉ, kiel ĉiu gloro, komencis havi malagrablajn sekvojn, ĉar ĝi amasigis tutajn arojn da arabaj infanoj. Komence ili tenis sin en certa distanco, tamen iom post iom kuraĝigitaj pro la mildeco de la "monstro", ili proksimiĝis pli kaj pli, kaj fine ili plenigis la placojn antaŭ la tendoj, ke oni ne povis libere moviĝi. Krom tio, ĉar ĉiu araba infano de mateno ĝis nokto suĉas sukerkanon, apud la infanoj svarmas ĉiam multega nombro da muŝoj, kiuj tedaj per si mem, estas ankaŭ danĝeraj, ĉar ili disportas infektaĵojn de egipta okul-inflamo. La servistaro penis tiukaŭze dispeli la infanojn, sed Nel ĉiam defendis ilin, kaj krom tio ŝi disdonis al la plej junaj "helou" (dolĉaĵojn), kio havigis al ŝi ilian grandan amon, sed samtempe ankaŭ pligrandigis ilian nombron.

Post tri tagoj komenciĝis la komunaj ekskursoj, parte per etŝpuraj fervojoj, da kiuj la angloj konstruis multe en Medinet-el-Fajum, parte sur azenoj, kaj kelkfoje ankaŭ sur kameloj. Montriĝis, ke en la laŭdoj koncerne al tiuj bestoj flanke de Idriso, ja estis multe da troigo, ĉar ne sole al fazeoloj, sed ankaŭ al homoj ne estis facile teni sin en la seloj. Sed estis vere, ke la kameloj apartenis efektive al la genro "hegin" (rajdbestoj) kaj ĉar oni nutris ilin bone per maizo (propra aŭ siria), iliaj ĝiboj estis grasaj kaj ili montris tiom da kuremo, ke oni devis ilin reteni. La sudananoj Idriso kaj Gebhro havigis al si, malgraŭ la sovaĝa brilo de iliaj okuloj, la fidon kaj korojn de la societo, kaj tio pro sia granda servemo kaj eksterordinara zorgemo rilate al Nel. Gebhro havis ĉiam kruelan kaj iom bestan fizionomion, sed Idriso, kompreninte bladaŭ, ke tiu malgranda personeto estas la okulo en la kapo de la tuta societo, deklaris ĉe ĉiu okazo, ke li pli zorgas pri ŝi ol pri sia "propra animo". S-ro Rawlison divenis, ke pere de Nel Idriso volas celi lian poŝon, sed opiniante samtempe, ke ne estas homo en la mondo, kiu ne devus ekami lian solan filineton, li estis danka al li kaj ne avaris "bakŝiŝojn" (trinkmonon).

Dum kvin tagoj la societo vizitis la ruinojn de la antikva Krokodilopoliso, kiuj situas proksime al la urbo, kie la egiptanoj iam kultis idolon nomitan Sebak, kiu havis homan figuron kaj krokodilan kapon. La sekva ekskurso estis al la piramido de Hanaro kaj al labirint-restaĵoj, kaj la plej longa kaj tuta sur kameloj ĝis la lago Karoun. Ĝia norda bordo estas nura dezerto, sur kiu krom ruinoj de malnovaj egiptaj urboj estas neniu vivosigno. Kontraŭe suden tiriĝas fruktodona, impona lando kaj sur la bordoj, kovritaj per eriko kaj kano, svarmas pelikanoj, flamingoj, ardeoj, sovaĝaj anseroj kaj anasoj. Tie Staĉjo trovis bonegan okazon demonstri la trafecon de siaj pafoj, same el ordinara pafilo kiel ankaŭ el la angla apogpafilo. Ili estis tiel eksterordinaraj, ke post ĉiu pafo aŭdiĝis mirigita ŝmacado de Idriso kaj de la arabaj remistoj, kaj la falantajn en la akvon birdojn akompanis ĉiam ekkrioj: Bismillah kaj Maŝallah!

La araboj certigis, ke sur la dezerta bordo estas multaj lupoj kaj hienoj kaj, ke, submetinte sekrete kadavriĝintan ŝafon, oni povas certe renkontiĝi kun ili. Kaŭze de tiuj asertoj, s-ro Tarkowski kaj Staĉjo pasigis du noktojn en la dezerto apud la ruinoj de Dine. Sed la unuan submetitan ŝafon forŝtelis beduenoj tuj post ilia foriro, kaj la dua allogis nur laman ŝakalon, kiun mortpafis Staĉjo. La plua ĉasado devis esti ĉesigita, ĉar por ambaŭ inĝenieroj alvenis la tempo elveturi por la kontrolo de la akvo-laboroj ĉe Bahr-Jussef, en la ĉirkaŭaĵo de El-Lahum en sud-orienta direkto de Medinet.

S-ro Rawlison atendis malpacience la alvenon de s-ino Olivier. Malfeliĉe anstataŭ ŝi alvenis la letero de la kuracisto kun la sciigo, ke la iama erizipelo en la vizaĝo efektive renoviĝis pro la piko de la skorpio, kaj ke la malsanulino dum pli longa tempo ne povos forlasi Port-Saidon. La situacio fariĝis vere embarasa. Kunpreni la infanojn, la maljunan Dinah, la tendojn kaj la tutan servistaron estis neeble, ĉefe pro tio, ke la inĝenieroj devis esti hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ aliloke, kaj ili povis ankaŭ ricevi la komision viziti la grandan kanalon "Ibrahimo". Tial post mallonga interkonsiliĝo s-ro Rawlison decidis lasi Nel'on sub la zorgo de la maljuna Dinah kaj Staĉjo, kaj sub la protekto de la itala konsul-agento kaj la loka "mudiro" (guberniestro), kun kiu li antaŭe konatiĝis. Li promesis ankaŭ al Nel, al kiu ne estis facile disiĝi de la patro, ke el ĉiuj pli proksimaj lokoj li kaj s-ro Tarkowski vizitos Medinet, aŭ, se troviĝos io vidinda, ili vokos la infanojn al si.

– Ni kunprenas Ĥamison – li daŭrigis – kiun ni okaze sendos por venigi vin. Dinah ĉiam akompanu Nel'on, sed ĉar Nel gvidas ŝin laŭ sia plaĉo, do vi, Staĉjo, zorgu pri ili ambaŭ.

– Vi povas esti certa – respondis Staĉjo – ke mi gardos Nel'on kiel mian propran fratinon. Ŝi havas Saban, kaj mi la pafilon, do iu provu malutili al ŝi...

– Ne temas pri tio – diris s-ro Rawlison. – Mi opinias, ke Saba kaj la pafilo tute ne estos al vi bezonaj. Vi estu tiel bona kaj gardu ŝin nur kontraŭ la laciĝo, kaj samtempe atentu, ke ŝi ne malvarmumu. Mi petis la konsulon, ke li tuj venigu la kuraciston el Kairo por la okazo, ke ŝi ne fartus bone. Ĥamison ni sendos por informoj kiel eble plej ofte. Ankaŭ la mudiro vizitos vin. Mi esperas, ke nia foresto neniam daŭros tro longe.

Ankaŭ s-ro Tarkowski ne ŝparis admonojn por Staĉjo. Li klarigis al li, ke Nel ne bezonos lian defendon, ĉar en Medinet, kiel ankaŭ en la tuta provinco El-Fajum, estas nek sovaĝuloj, nek sovaĝaj bestoj. Pensi pri io simila estus ridindaĵo kaj ne inda al knabo, kiu fariĝos bladaŭ dekkvarjara. Do li devas esti nur zorgema kaj atenta, ne devas entrepreni sola, kaj tiom malpli kun Nel iajn ekskursojn, precipe sur kameloj, sur kiuj la rajdado ĉiam estas tre laciga.

Sed Nel, aŭdinte tion, faris tiel malgajan mieneton, ke s-ro Tarkowski devis ŝin tuj trankviligi.

– Certe jes, – li diris, karesante ŝian hartufeton – vi rajdados sur kameloj, sed en nia ĉeesto, aŭ vojaĝante al ni, se ni sendos por vi Ĥamison.

– Kaj ni solaj rajtas fari neniajn ekskursojn, eĉ tiom mallongajn, tiom etajn? – demandis la knabineto.

Kaj ŝi komencis montri per fingreto, pri kiom etaj ekskursoj temas. Paĉjoj fine konsentis, kondiĉe ke ili okazos sur azenoj, ne sur kameloj – kaj ne al la ruinoj, kie estas facile fali en kiun ajn truon, sed sur vojoj al la proksima kamparo kaj transurbaj ĝardenoj. Dragomano kun alia servistaro de Cook estis ĉiam akompanonta la infanojn.

Post tio la du pli aĝaj sinjoroj elveturis ne malproksimen, sed nur al Hamaret-el-Makta, kaj post dek horoj ili revenis hejmen al Medinet ankoraŭ antaŭ la nokto. Tio ripetiĝis dum kelkaj tagoj, ĝis ili finis la kontrolon de la plej proksimaj laboroj. Poste, kiam ili estis devigitaj kontroli la pli malproksimajn terenojn, Ĥamiso alveturadis nokte kaj kunprenadis frumatene Staĉjon kaj Nel'on al tiuj urbetoj, en kiuj la patroj volis al ili montri ion vidindan. La infanoj pasigis la pli grandan parton de la tago kun siaj paĉjoj, kaj antaŭ la sunsubiro ili revenis al Medinet, al siaj tendoj. Estis tamen tagoj, en kiuj Ĥamiso ne venis kaj tiam Nel, malgraŭ la akompano de Staĉjo kaj Saba, en kiu ŝi trovis pli kaj pli novajn ecojn, atendis sopire la senditon. Tiamaniere pasis la tempo ĝis la festo de la Tri Reĝoj, kiam la du inĝenieroj revenis hejmen al Medinet.

Post du tagoj ili denove forveturis, deklarinte, ke ili forestos ĉifoje pli longan tempon kaj ke espereble ili atingos Beni-Suef, kaj de tie veturos al El-Fachen, kie komenciĝas la samnoma kanalo kondukanta malproksimen al la sudo laŭlonge de Nilo.

Granda do estis la mirego de la infanoj, kiam la trian tagon, antaŭ la tagmezo, Ĥamiso aperis en Medinet. Kiel unua renkontis lin Staĉjo, kiu estis tiam sur paŝtejo, por observi la paŝtiĝantajn kamelojn. Ĥamiso parolis kun Idriso kaj sciigis Staĉjon, ke li tuj venos al la tendoj por kunpreni lin kaj Nel'on, kiuj estas veturontaj al siaj patroj. La knabo ekkuris tuj kun la bona sciigo al Nel, kiu ludis kun Saba antaŭ la tendo.

– Ĉu vi scias! Alvenis Ĥamiso! – li kriis jam de malproksime.

Kaj Nel komencis tuj salteti, tenante ambaŭ piedojn kune, kiel tion faras knabinoj saltantaj kun la ŝnuro.

– Ni veturos! Ni veturos!

– Jes! Ni veturos malproksimen.

– Kaj kien? – demandis Nel, disŝovante per la maneto hartufon, kiu kovris ŝiajn okulojn.

– Mi ne scias. Ĥamiso diris, ke li baldaŭ venos al ni kaj klarigos ĉion.

– Kaj de kie vi scias, ke malproksimen?

– Ĉar mi aŭdis, kiel Idriso diris, ke li mem kaj Gebhro ekiros tuj kun la kameloj. Tio signifas, ke ni veturos per fervojo kaj renkontos la kamelojn tie, kie estos la paĉjoj, kaj de kie ni aranĝos certe ekskursojn.

Pro la ĉiamaj saltetoj la hartufo kovris denove ne sole la okulojn, sed ankaŭ la tutan vizaĝon de Nel, kaj ŝiaj piedoj resaltis de la tero, kvazaŭ ili estus el kaŭĉuko.

Post kelkaj minutoj alvenis Ĥamiso kaj salutis ilin ambaŭ.

– Khanage (sinjorido) – li diris al Staĉjo – ni veturas post tri horoj per la unua vagonaro.

– Kien?

– Al El-Gharak-el-Sultani, kaj de tie kune kun la pli aĝaj sinjoroj sur kameloj al Wadi-Rajan.

La koro de Staĉjo ekbatis pro ĝojo, sed samtempe mirigis lin iom la vortoj de Ĥamiso. Li sciis, ke Wadi-Rajan estas granda tereno de sablaj montetoj, troviĝanta sur la Libia dezerto sude kaj sudokcidente de Medinet, sed la patro kaj s-ro Rawlison, elveturante, deklaris, ke ili ekiras en tute kontraŭa direkto, al Nilo.

– Kio okazis do? – demandis Staĉjo. – Ĉu mia patro kaj s-ro Rawlison ne estas en Beni-Suef, nur en El-Gharak?

– Tiel konvenis al ili – respondis Ĥamiso.

– Sed ili komisiis nin skribi al ili al El-Fachen.

– En ĉi tiu letero skribas la pli aĝa efendi, kial ili estas en El-Gharak.

Kaj dum kelka tempo li serĉis ĉe si la leteron, post kio li ekkriis:

– Ho Nabi!(profeto) – mi lasis la leteron en la sako ĉe la kamelgvidantoj. Mi kuras tuj por trafi Idrison kaj Gebhron antaŭ ilia forrajdo.

Kaj li ekkuris al la kamel-kondukistoj, kaj dume la infanoj kun Dinah komencis prepariĝi por la vojo.

Ĉar ili esperis pli longan ekskurson, Dinah enpakis kelkajn robetojn, iom da tolaĵo kaj pli varman superveston por Nel. Ankaŭ Staĉjo pensis pri si mem, kaj antaŭ ĉio li ne forgesis kunpreni la pafilon kaj pafaĵojn, esperante renkontiĝi inter la montetoj de Wadi-Rajan kun lupoj kaj hienoj.

Ĥamiso revenis nur post unu horo, sed tiel ŝvitanta kaj penspira, ke dum momento li eĉ ne povis paroli.

– Mi ne plu trovis la kamel-kondukistojn – li komencis paroli – kaj mi tute vane kuregis post ili. Sed ne gravas, ĉar ni trovos la leteron kaj ambaŭ sinjorojn en El-Gharak. Ĉu Dinah ankaŭ devas veturi kun ni?

– Kial ne?

– Estus pli bone, ke ŝi restu. La pli aĝaj sinjoroj nenion menciis pri ŝi.

– Sed ili deklaris ĉe sia forveturo, ke Dinah devas ĉiam akompani la fraŭlineton, do ŝi veturos nepre ankaŭ nun.

Ĥamiso kliniĝis, almetante la manplaton al la koro, kaj diris:

– Ni rapidu, sinjoro, ĉar alie nia katr (vagonaro) foriros.

La pakaĵo estis jam preta, do ili troviĝis ĝustatempe ĉe la stacidomo. La distanco de Medinet ĝis Gharak ne estas pli ol tridek kilometroj, sed la flanka fervojeto, kiu ligas tiujn lokojn, veturas malrapide kaj haltas tre ofte. Se Staĉjo estus sola, li sendube preferus rajdadon sur kamelo ol veturadon per fervojo, ĉar li elkalkulis, ke Idriso kaj Gebhro, ekirinte du horojn antaŭ la ekveturado de la vagonaro, estos pli frue en Gharak ol ili. Sed por Nel la vojo estus tro longa, do la malgranda prizorganto, kiu bone memoris la admonojn de ambaŭ patroj, ne volis, ke la knabineto laciĝu. Cetere la tempo de la veturado pasis tiel rapide, ke ili apenaŭ rimarkis, ke ili alvenis en Gharak.

La malgranda stacidomo, de kie la angloj kutime faras ekskursojn al Wadi-Rajan, estis tute malplena. Ili trovis nur kelkajn vualitajn virinojn, kiuj portis oranĝojn en korboj, du nekonatajn kamelistojn-beduenojn, krom tio Idrison kaj Gebhron kun sep kameloj, el kiuj speciale unu estis tre ŝarĝita. Sed nek s-ro Tarkowski, nek s-ro Rawlison estis ĉe la stacidomo.

Idriso klarigis la foreston de la sinjoroj tiamaniere:

– La pli aĝaj sinjoroj forveturis al la dezerto por starigi tendojn, kiujn ili alveturigis el Etsah, kaj ordonis al ni, ke ni sekvu ilin.

– Kaj kiamaniere ni trovos ilin inter la montetoj? – demandis Staĉjo.

– Ili sendis gvidistojn, kiuj nin kondukos.

Dirinte tion, li montris la beduenojn. La pli aĝa el ili kliniĝis, trafrotis per la fingro unu okulon, kiun li posedis, kaj diris:

– Niaj kameloj ne estas tiel grasaj, sed ne malpli bonaj por rajdado ol la viaj. Post unu horo ni estos jam tie.

Staĉjo estis kontenta, ke ili pasigos la nokton en la dezerto, sed Nel seniluziiĝis, ĉar ŝi estis certa, ke ŝi trovos paĉjon en Gharak.

Dume la staciestro, dormema egiptano kun ruĝa fezo kaj malhelaj okulvitroj, alproksimiĝis, kaj ne havante alian okupon, komencis observi la eŭropajn infanojn.

– Ili estas la infanoj de tiuj "inglezi", kiuj forveturis matene kun pafiloj al la dezerto – diris Idriso, enseligante Nel'on.

Staĉjo, redoninte sian pafilon al Ĥamiso, eksidis ankaŭ apud ŝi, ĉar la selo estis vasta kaj en la formo de palankeno, nur sen tegmento. Dinah sidiĝis malantaŭ Ĥamiso, la aliaj okupis apartajn kamelojn kaj ĉiuj ekiris.

Se la staciestro estus pli longe rigardinta post ili, li eble estus mirigita, ke tiuj angloj, kiujn menciis Idriso, ekiris rekte al la ruinoj suden, kaj ĉi tiuj tuj direktiĝis al Taleo, kiu situis ĉe tute kontraŭa flanko. Sed la staciestro jam antaŭe iris hejmen, ĉar plia trajno ne estis alvenonta tiun tagon al Gharak.

Estis jam la kvina posttagmeze. Vetero belega. La suno jam iris al la alia flanko de Nilo kaj kliniĝis super la dezerto. Ĝi dronis en oraj kaj purpuraj lumbriloj, flamantaj ĉe la okcidenta flanko de la ĉielo. La aero estis tiel troplenigita de roza brilo, ke la okuloj aŭtomate fermiĝis pro ĝia abundo. La kamparo alprenis violkoloran nuancon, kaj la malproksimaj montetoj, klare videblaj en la fono de la vespera ĉielruĝo, havis la koloron de pura ametisto. La mondo perdis sian realecon kaj ŝajnis esti ia ludo de eksterteraj lumoj.

Dum ili rajdis tra la verda kaj kulturita regiono, la beduenoj kondukis la karavanon per modera paŝo, tamen post kelka tempo, kiam sub la piedoj de la kameloj ekknaris la malmola sablo, ĉio tuj ŝanĝiĝis.

– Yalla! yalla! – ekhurlis subite sovaĝaj voĉoj.

Kaj samtempe aŭdiĝis la fajfo de vipoj, kaj la kameloj, transirante de troto al galopego, komencis kuregi kiel ventego kaj ŝprucigi per la piedoj la dezertan sablon.

– Yalla! yalla!...

La troto de kamelo ĉiam skuas, kaj la galopego, per kiu tiuj bestoj malofte kuras, pli balancas, do la infanojn amuzis komence tiu furioza rajdado. Sed estas konate, almenaŭ de balancilo, ke tro rapida balancado kaŭzas kapturnon. Do post kelka tempo, kiam la impeto ne ĉesis, la malgranda Nel eksentis kompreneble kapturnon kaj en ŝiaj okuloj malheliĝis.

– Staĉjo, kial ni tiel kuregas? – ŝi ekkriis, turnante sin al sia kunulo.

– Mi pensas, ke ili troe kurigis la kamelojn kaj nun ili ne povas ilin haltigi – respondis Staĉjo.

Sed rimarkinte, ke la vizaĝo de la knabineto iom paliĝis, li komencis alvoki la beduenojn, kuregantajn ĉe la fronto, ke ili tuj malrapidigu la rajdadon. Lia voko havis tamen nur tian efikon, ke aŭdiĝis denove ekkrioj: "Yalla"! – kaj ke la bestoj ankoraŭ pli rapidigis la kuron.

En la unua momento la knabo pensis, ke la beduenoj ne aŭdis lin. Tamen, kiam je la refoja alvoko sekvis neniu respondo, kaj kiam Gebhro veturanta malantaŭ ili ne ĉesis vipadi tiun kamelon, sur kiu li sidis kun Nel, li certiĝis, ke ne la kameloj mem tiel rapidegas, sed ke faras tion la homoj pro iu nekonata kaŭzo.

Enkapiĝis al li supozoj, ke eble la kondukistoj elektis la malĝustan vojon kaj ke, volante reakiri la perditan tempon, ili kuregas nun pro timo, ke la pli aĝaj sinjoroj insultos ilin kaŭze de ilia tro malfrua alveno. Sed post momento li komprenis, ke tio ne povas esti, ĉar s-ro Rawlison pli kolerus kontraŭ ili pro troa laciĝo de Nel. Kion do tio signifas? Kial ili ne obeas lian ordonon?

La koron de la knabo plenigis kolero kaj timo pri Nel.

– Haltu! – li ekkriis per tuta forto, turnante sin al Gebhro.

– Ouskout (silentu)! – responde ekhurlis la sudanano.

Kaj ili kuregis plu.

En Egiptujo noktiĝas ĉirkaŭ je la sesa horo, do baldaŭ la vespera ĉielruĝo estingiĝis, kaj post kelka tempo sur la ĉielon ruliĝis la granda, ruĝkolora luno kaj eklumigis la tutan dezerton per milda lumo.

En la silento aŭdiĝis nur la lacega spirado de la kameloj kaj la obtuza, rapida frapado de iliaj piedoj sur la sablo, kaj de tempo al tempo la vipfajfado. Nel estis jam tiel laca, ke Staĉjo devis ŝin subteni en la selo. Ĉiam ŝi demandis, ĉu ili devas ankoraŭ longe rajdi kaj videble plifortigis ŝin la sola espero, ke ŝi baldaŭ ekvidos la patron. Sed vane ili ambaŭ ĉirkaŭrigardis. Pasis jam unu horo, poste la dua: nek tendoj, nek fajro estis videblaj.

Tiam la haroj ekstaris sur la kapo de Staĉjo, ĉar li konsciiĝis, ke ili estas forrabitaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.