La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 6

Kaj sinjoroj Rawlison kaj Tarkowski atendis la infanojn, sed ne inter la sablaj montetoj de Wadi-Rajan, kien ili havis nek bezonon nek deziron veturi, nur en la tute alia regiono, en la urbo El-Fachen, ĉe la samnoma kanalo, kie ili kontrolis la laborojn faritajn antaŭ la jarfino. El-Fachen distancas de Medinet en rekta linio je ĉirkaŭ kvardek kvin kilometroj. Ĉar ne estas senpera kunigo kaj oni devas veturi al El-Wasta, kio preskaŭ duobligas la vojon, s-ro Rawlison, trarigardante la fervojan gvidlibron, faris jenajn kalkulojn:

– Ĥamiso elveturis antaŭhieraŭ vespere – diris s-ro Rawlison al s-ro Tarkowski – kaj en El-Wasta li kaptis la vagonaron venantan el Kairo, sekve en Medinet li estas hodiaŭ matene. La infanoj estos vojaĝpretaj en unu horo. Forveturinte tamen tagmeze, ili devus atendi la noktan vagonaron, kiu havas sian vojon laŭlonge de Nilo, kaj ĉar ni ne permesis al Nel veturi nokte, ili ekveturos hodiaŭ matene kaj estos ĉi tie tuj post la sunsubiro.

– Jes, – diris s-ro Tarkowski – Ĥamiso devas iom ripozi, kaj kvankam Staĉjo estas rapidega, oni tamen povas ĉiam kalkuli je lia prudento, se temas pri Nel. Cetere, mi sendis al li sciigon, ke ili ne ekveturu antaŭ la nokto.

– Brava knabo, kaj mi fidas lin tute – respondis s-ro Rawlison.

– Verdire ankaŭ mi. Malgraŭ siaj diversaj mankoj Staĉjo havas noblan karakteron, ĉar li estas kuraĝa, neniam mensogas kaj mensogas nur malkuraĝuloj. Ankaŭ da energio li posedas sufiĉe, kaj se li post ia tempo sukcesos akiri kvietan konsideron, tiam mi povas esti certa, ke li bone helpos sin en la vivo.

– Certe. Sed rilate al konsidero, ĉu vi estis prudenta en lia aĝo?

– Mi devas konfesi, ke ne, – respondis ridante s-ro Tarkowski – sed eble mi ne estis tiel aplomba kiel li.

– Tio pasos. Intertempe estu feliĉa, ke vi havas tian filon.

– Kaj vi, ke vi havas tiel dolĉan kaj amindan estaĵon kiel Nel.

– Dio benu ŝin – respondis kortuŝita s-ro Rawlison.

Ambaŭ amikoj manpremis reciproke, post kio ili eksidis kaj komencis trarigardi la planojn kaj supozitajn kostojn de la laboroj. Ĉe tiu okupo pasis al ili la tempo ĝis la vespero.

Je la sesa horo, kiam noktiĝis, ili troviĝis en la stacidomo kaj, promenante sur la perono, ili interparolis plu pri la infanoj.

– Belega vetero, sed iom malvarmete – diris s-ro Rawlison. Ĉu Nel kunprenis la varman veston?

– Staĉjo memoros tion kaj ankaŭ Dinah.

– Tamen mi bedaŭras, ke anstataŭ venigi ilin ĉi tien, ni ne veturis mem al Medinet.

– Rememoru, ke mi konsilis ĝuste tion.

– Mi scias – kaj se ne estus la fakto, ke ni estas pluveturontaj de ĉi tie suden, mi estus konsentinta tion. Tamen mi elkalkulis, ke la vojo okupus al ni multan tempon, kaj ke ni estus kun la infanoj pli mallonge. Cetere mi devas konfesi, ke Ĥamiso sugestis al mi venigi la infanojn ĉi tien. Li deklaris al mi, ke li ege sopiras al ili kaj ke li estus feliĉa, se mi sendus lin por ili. Mi ne miras, ke li alkutimiĝis al ili...

La pluan interparolon ĉesigis la signaloj anoncantaj la alproksimiĝon de la vagonaro. Post momento en la mallumo aperis la lumigaj okuloj de lokomotivo, kaj samtempe aŭdiĝis ĝiaj penspirego kaj fajfado.

La vico de la lumigitaj vagonoj ŝoviĝis laŭlonge de la perono, ektremis kaj haltis.

– Mi vidis ilin en neniu fenestro – diris s-ro Rawlison. – Ili sidas eble pli interne, kaj probable ili tuj eliros.

La vojaĝantoj komencis elvagoniĝi, sed plej-parte araboj, ĉar El-Fachen, krom belaj palmaj kaj akaciaj arbetaroj havas nenion vidinda. La infanoj ne alvenis.

– Aŭ Ĥamiso ne kaptis la vagonaron en El-Wasta – aŭdiĝis kun la nuanco de malbona humoro s-ro Tarkowski – aŭ post nokta vojaĝo li preterdormis kaj ĉiuj alvenos nur morgaŭ.

Povas esti – respondis kun maltrankvilo s-ro Rawlison – aŭ povas ankaŭ esti, ke iu malsaniĝis.

– Sed Staĉjo telegrafus tiuokaze.

– Kiu scias, ĉu ni ne trovos depeŝon en la hotelo.

– Ni iru!

Sed en la hotelo atendis ilin neniu depeŝo. S-ro Rawlison estis pli kaj pli maltrankvila.

– Ĉu vi scias, kio povis ankaŭ okazi? – diris s-ro Tarkowski. Jen, se Ĥamiso preterdormis, tiam li ne sciigis pri tio la infanojn, alvenis ĉe ili hodiaŭ kaj anoncis, ke ili estas veturontaj morgaŭ. Antaŭ ni li mensogos, ke li miskomprenis niajn ordonojn. Ĉiuokaze mi telegrafos al Staĉjo.

– Kaj mi al la mudiro de Fajumo.

Post momento du depeŝoj estis forsenditaj. Ne estis ankoraŭ kaŭzoj por maltrankvilo, tamen en atendado de respondo la inĝenieroj malbone pasigis la nokton kaj la frua mateno trafis ilin sur la piedoj.

La respondo de la mudiro alvenis nur ĉirkaŭ je la deka horo kaj tekstis jene:

"Kontrolite en stacidomo. Infanoj elveturis hieraŭ al Gharak-el-Sultani".

Estas facile kompreni, kia konsterniĝo kaj kolerego ekkaptis la patrojn je tiu neatendita informo. Dum kelka tempo ili rigardis unu la alian, kvazaŭ ili tute ne komprenus la enhavon de la depeŝo, post kio s-ro Tarkowski, kiu estis impulsiĝema homo, batis per la manplato la tablon kaj diris:

– Tio estas la ideo de Staĉjo, sed mi dekutimigos lin de tiaj ideoj.

– Mi ne supozis tion pri li – respondis la patro de Nel.

Sed post momento li demandis:

– Kaj kio do pri Ĥamiso?

– Aŭ li ne trovis ilin kaj ne scias, kion fari, aŭ li veturis post ili.

– Same ankaŭ mi pensas.

Kaj unu horon poste ili ambaŭ ekiris al Medinet. En la tendoj ili sciiĝis, ke ne estas kamel-kondukistoj, kaj en la stacidomo oni konfirmis, ke Ĥamiso elveturis kun la infanoj al El-Gharak. La afero prezentis sin ĉiam pli malklare kaj oni povis ĝin klarigi nur en El-Gharak.

Kaj efektive nur tie komenciĝis malvualiĝi la terura realeco. La staciestro, la sama dormema egiptano kun malhelaj okulvitroj kaj kun ruĝa fezo, rakontis al ili, ke li vidis knabon ĉirkaŭ dek kvarjaran kaj okjaran knabineton kun nejuna negrino, kiuj forrajdis al la dezerto. Li ne memoras, ĉu estis entute ok aŭ naŭ kameloj, sed li rimarkis, ke unu el ili estis ŝarĝita kiel por pli longa vojo, kaj du beduenoj havis ankaŭ grandajn selsakojn – li ankaŭ rememoris, ke, kiam li rigardis la karavanon, unu el la kamelkondukistoj, sudanano, diris al li, ke ili estas la infanoj de angloj, kiuj antaŭe forveturis al Wadi-Rajan.

– Ĉu ĉi tiuj angloj jam revenis? – demandis s-ro Tarkowski.

– Jes. Ili revenis jam hieraŭ kun du ĉasitaj lupoj – respondis la staciestro – kaj tio eĉ mirigis min, ke ili ne revenas kune kun la infanoj. Sed mi ne demandis ilin pri tio, ĉar tio ne estas mia afero.

Dirinte tion, li foriris al siaj okupoj.

Dum tiu rakonto la vizaĝo de s-ro Rawlison paliĝis kiel papero. Rigardante per erarvagantaj okuloj la amikon, li deprenis la ĉapelon, levis la manplaton al la ŝvitkovrita frunto kaj ekŝanceliĝis, kvazaŭ li estus falonta.

– Rawlison, estu viro! – vokis s-ro Tarkowski. – Niaj infanoj forrabitaj! Oni devas ilin savi.

– Nel! Nel! – ripetadis la malfeliĉa anglo.

– Nel kaj Staĉjo! Pri tio ne kulpis Staĉjo. Oni perfide allogis kaj forkaptis ilin ambaŭ. Kiu scias kial. Eble por elaĉetpago. Ĥamiso sendube partoprenas la konspiron. Idriso kaj Gebhro ankaŭ.

Ĉe tio li rememoris, kion diris Fatmo, ke ambaŭ sudananoj apartenas al la dangala gento, en kiu naskiĝis Mahdi kaj ke el ĉi tiu gento devenas Ĥadigo, la patro de Ĥamiso. Je tiu rememoro la koro ŝajne haltis en lia brusto por momento, ĉar li bone konsciiĝis, ke la infanoj povis esti forkaptitaj ne por elaĉetpago, sed por interŝanĝo kontraŭ la familianoj de Smaino.

Sed kion faros kun ili la samgentanoj de la malbonaŭgura profeto? Kaŝiĝi en la dezerto aŭ ie ĉe la bordo de Nilo ili ne povas, ĉar en la dezerto ili ĉiuj povus morti pro malsato kaj soifo, kaj ĉe Nilo oni certe kaptus ilin. Eble ili forkuros kun la infanoj ĝis Mahdi.

Kaj ĉi tiu penso terurigis s-ron Tarkowski, sed la energia eksmilitisto baldaŭ rekonsciiĝis kaj komencis pripensi ĉion, kio okazis, kaj samtempe serĉi savrimedojn.

– Fatmo – li rezonis – havis nenian kaŭzon por sin venĝi, nek al ni, nek al niaj infanoj; se ili tamen estis forkaptitaj, do videble pro tio, por doni ilin en la manojn de Smaino. Neniuokaze minacas ilin la morto. Kaj tio estas feliĉo en la malfeliĉo, sed atendas ilin terura vojo, kiu povas esti pereiga por ili.

Kaj tuj li sciigis la amikon pri siaj pensoj, post kio li tiel diris:

– Idriso kaj Gebhro, kiel sovaĝaj kaj malsaĝaj homoj imagas, ke la trupoj de Mahdi estas jam proksime, kaj dume Kartumo, kiun Mahdi atingis, situas de tie du mil kilometrojn. Tiun vojon ili devas trairi laŭlonge de Nilo kaj ne malproksimiĝi de ĝi, ĉar alie la kameloj kaj homoj mortus pro soifo. Veturu tuj al Kairo kaj postulu de la kedivo, ke oni forsendu depeŝojn al ĉiuj militpostenoj kaj ke oni aranĝu postkuron dekstre kaj maldekstre laŭlonge de la rivero. Al la ĉebordaj ŝejkoj promesu por la ekkapto de la forkurintoj grandan premion. En la vilaĝoj ili haltigu ĉiujn, kiuj alproksimiĝos al la akvo. Tiamaniere Idriso kaj Gebhro devas nepre fali en la manojn de la estraro kaj ni reakiros niajn infanojn.

S-ro Rawlison regajnis jam sian trankvilon.

– Mi veturas – li diris. – Tiuj friponoj forgesis, ke la angla armeo de Wolseley, kiu rapidas helpe al Gordon, estas jam survoje kaj detranĉos ilin de Mahdi. Ili ne forkuros. Ili ne povas eskapi! Mi sendas tuj la depeŝon al nia ministro, kaj poste mi veturos. Kaj kion intencas vi?

– Mi telegrafos pri forpermeso kaj, ne atendante la respondon, mi ekiros sur Nilo al Nubio, serĉi iliajn postsignojn, por gardatenti la postkuron.

– Do ni devas renkontiĝi. ĉar mi faros la samon el Kairo.

– Bone! Kaj nun ek al la laboro!

– Kun helpo de Dio! – respondis s-ro Rawlison.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.