La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 10

Kun terura krio ĉiuj sammomente ĵetis sin sur Staĉjon kaj elŝiris el liaj manoj la pafilon kaj ŝargaĵojn. Ĵetinte lin teren, ili kunligis liajn manojn kaj piedojn per ŝnuroj kaj ĉe tio ili dolorige frapis kaj piedbatis lin, ĝis Idriso forpelis ilin, ĉar li vere timis pri lia vivo. Poste ili komencis paroli inter si per interrompitaj vortoj, kiel homoj, super kiuj ŝvebis terura danĝero kaj kiujn savis nur blinda hazardo.

– Li estas la enkorpiĝinta satano! – kriis Idriso kun vizaĝo pala pro timo kaj emocio.

– Li estus mortpafinta nin kiel sovaĝajn anserojn por manĝaĵo – aldiris Gebhro.

– Ho, se ne estus estinta tiu hundo!

– Dio sendis ĝin.

– Kaj vi volis ĝin mortigi – diris Ĥamiso.

– Neniu de nun tuŝos ĝin.

– Ĝi ĉiam havos ostojn kaj akvon.

– Allah! Allah! – ripetis Idriso, ne povante trankviliĝi – la morto ŝvebis super ni. Uff!

Kaj ili rigardis al la kuŝanta Staĉjo kun malamo, sed ankaŭ kun certa miro, ke unu malgranda knabo estus povinta kaŭzi ilian malsukceson kaj pereon.

– Je profeto! – aŭdiĝis unu el la beduenoj – oni devas ja antaŭzorgi, ke tiu filo de Ibliso (Lucifero) ne tordu niajn nukojn. La serpenton ni venigas al Mahdi. Kion vi decidas nun fari pri li?

– Oni devas fortranĉi lian dekstran pugnon! – kriis Gebhro.

La beduenoj respondis nenion, sed Idriso ne konsentis tion. Tuj enkapiĝis al li, ke se la postkurantoj kaptus ilin, la puno por la kripligo de la knabo estus tiom pli kruela. Fine, kiu do povas garantii, ke la knabo eltenos tion kaj ne mortos post la operacio? Kaj tiuokaze por la interŝanĝo je Fatmo kaj ŝiaj infanoj restus nur Nel.

Do kiam Gebhro eligis la tranĉilon, volante efektivigi sian minacon, Idriso ekkapitis la artikon de lia mano kaj malhelpis lin:

– Ne! – li diris. – Estus granda honto por la kvin batalantoj de Mahdi timi unu kristanan hundidon tiel, ke necesas fortranĉi al li la pugnon. Ni ligos lin por la nokto, kaj por tio, kion li volis nun fari, li ricevos dek batojn per la skurĝo.

Gebhro estis preta tuj plenumi la verdikton, sed Idriso forpuŝis lin ree kaj ordonis plenumi tion al unu el la beduenoj, flustrinte en lian orelon, ke li ne faru tion tro forte. Ĉar Ĥamiso, eble pro sia antaŭa servo ĉe la inĝenieroj kaj eble pro alia kaŭzo, ne volis sin miksi en tiun aferon, la alia bedueno faligis Staĉjon kun la dorso supren kaj la plenumo estis jam komenciĝa kiam subite okazis neatendita malhelpo.

Jen en la malfermaĵo de la kaverno aperis Nel kun Saba. Okupita pri sia favorato, kiu, enkurinte en la kavernon, tuj ĵetis sin al ŝiaj piedetoj, ŝi ja aŭdis la kriojn de la araboj, sed ĉar en Egiptujo kaj la araboj kaj la beduenoj kriegas ĉe ĉiu okazo, kvazaŭ ili volus mortigi sin reciproke, ŝi tute ne atentis tion. Nur kiam ŝi, vokinte Staĉjon kaj ne ricevinte de li respondon, eliris eksteren por sciiĝi, ĉu li sidas jam sur la kamelo, ŝi ekvidis kun teruro ĉe la unuaj ekbriloj de la mateno Staĉjon kuŝantan sur la tero kaj super li la beduenon kun la skurĝo en la mano. Ĉe tiu ĉi vido ŝi komencis krii laŭtege kaj piedfrapi, kaj kiam la bedueno, ne atentante tion, celis jam la unuan baton, ŝi ĵetis sin antaŭen kaj kovris per si la knabon.

La bedueno hezitis, ĉar li ne ricevis ordonon bati la knabinon, kaj dume aŭdiĝis ŝia voĉo plena de malespero kaj teruro:

– Saba! Saba!

Kaj Saba komprenis, pri kio temas, kaj per unu salto ĝi troviĝis apud la infanoj. Ĝiaj haroj ekstaris sur la nuko kaj dorso, la okuloj ekflamis ruĝkolore, en la brusto kaj en la potenca gorĝo ekbruis kvazaŭ tondro.

Poste la lipoj de ĝia sulkiĝinta faŭko iom post iom suprenleviĝis kaj la blankaj kojndentoj, longaj unu colon, montriĝis ĝis la sanga dentkarno. La grandega dogo komencis nun turni sian kapon jen dekstren, jen maldekstren, kvazaŭ ĝi volus bone montri al la sudananoj kaj beduenoj sian terurigan "garnituron" kaj diri al ili:

– Rigardu! Jen, per kio mi defendos la infanojn.

Kaj ili tuj retiriĝis rapide, ĉar unue ili sciis, ke Saba savis ilian vivon, kaj due al ili estis klare, ke la kolerega "mastifo" enigus tuj la kojndentojn en la gorĝon de tiu, kiu alproksimiĝus tiumomente al Nel. Do ili staris senkonsilaj, rigardante sin reciproke per necertaj rigardoj kaj kvazaŭ demandante unu la alian, kion oni devas nun fari.

Ilia hezito daŭris tiel longe, ke Nel havis sufiĉe da tempo, por voki la maljunan Dinah kaj ordoni al ŝi distranĉi la ŝnurojn, per kiuj Staĉjo estis ligita. Tiam la knabo ekstaris kaj, tenante la manon sur la kapo de Saba, turnis sin al la atakintoj:

– Mi tute ne volis vin mortigi, nur la kamelojn – li diris tra la kunpremitaj dentoj.

Sed ankaŭ tia sciigo terurigis la arabojn tiomgrade, ke ili estus sendube ĵetintaj sin denove sur Staĉjon, se ne estus la flamantaj okuloj kaj stariĝintaj haroj de Saba. Gebhro volis eĉ salti al li, sed unu obtuza ekmurmuro sufiĉis por haltigi lin surloke.

Ekestis silento, post kio eksonis la laŭtega voĉo de Idriso:

– Ni daŭrigu nian vojon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.