La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 33

Staĉjo ekiris al Linde nur la sekvan tagon tagmeze, ĉar li devis pli longe dormi ol kutime pro la sendorma nokto. Survoje, antaŭvidante, ke la malsanulo povos bezoni freŝan viandon, li ĉasis du numidojn, kiuj estis akceptitaj de li kun dankemo. Linde estis ege malfortiĝinta, sed tute konscia. Tuj post la bonvenigo li demandis pri Nel, post kio li atentigis Staĉjon, ke li ne opiniu kininon kiel tute certa rimedo kontraŭ la febro kaj ke li gardu la etulinon de suno, de malseikiĝo, de dumnokta restado en lokoj malaltaj kaj malseketaj kaj fine de malbona akvo. Poste Staĉjo rakontis al li je lia peto sian tutan historion kaj tiun de Nel, de la komenco ĝis ilia alveno al Kartumo kaj vizito ĉe Mahdi, kaj poste de Faŝodo ĝis la liberiĝo el la manoj de Gebhro kaj la plua migrado. Dum la rakontado la sviso rigardis lin kun kreskanta scivolo, ofte kun vera admiro, kaj kiam lia historio finiĝis, li ekbruligis la pipon, ankoraŭfoje rigardis Staĉjon de la piedoj ĝis la kapo – kaj diris kvazaŭ enpense:

– Se en via lando estas multaj knaboj similaj al vi, tiam oni ne tiel facile subjugos vin.

Kaj post momento de silento li parolis plu:

– La plej bona pruvo, ke viaj vortoj estas veraj, estas, ke vi estas ĉi tie kaj ke vi staras antaŭ mi. Kaj ĉu vi scias, kion mi diros al vi: via situacio estas terura, la vojo kien ajn same terura, sed kiu scias, ĉu tia knabo kiel vi ne elsavos el ĉi tiu abismo sin mem kaj tiun infanon...

– Ke nur Nel estu sana – mi faros, kion mi povos – ekkriis Staĉjo.

– Sed ŝparu ankaŭ vi viajn fortojn, ĉar la tasko, kiun vi havas antaŭ vi, estas super la povo eĉ de plenkreskulo. Ĉu vi scias, kie vi nun troviĝas?

– Ne. Mi memoras, kie post la eliro el Faŝodo, ni transiris ĉe granda kolonio, nomata Deng, iun riveron...

– Sobat – interrompis Linde.

– En Deng estis multaj derviŝoj kaj negroj. Sed post Sobat ni eniris en regionon de ĝangalo kaj ni iradis tutajn semajnojn, ĝis ni atingis tiun intermonton, en kiu vi jam scias, kio okazis...

– Mi scias. Poste vi ekiris plu tra tiu intermonto ĝis la rivero. Jen aŭskultu min: montriĝas, ke post la transiro trans Sobat kun la sudananoj vi direktiĝis al sud-oriento, sed pli multe al sudo. Vi estas nun en regiono, kiu ne estas konata al vojaĝantoj kaj geografoj. Tiu rivero, ĉe kiu ni nun troviĝas, iras al nord-okcidento kaj fluas verŝajne en Nilon. Mi diras "verŝajne" ĉar mi mem ne scias bone kaj ne plu povas konvinkiĝi pri tio, kvankam mi ekiris de la montaro Karamojo por esplori ĝiajn fontojn. De militkaptitaj derviŝoj mi aŭdis post la batalo, ke ĝi nomiĝas Ogeluguen, sed ankaŭ ili ne estis certaj, ĉar en tiujn regionojn ili enpenetras nur pro sklavoj. Tiujn regionojn ĝenerale malmulte loĝatajn okupas la gento ŝiluk, sed nun la lando estas senhoma, ĉar la loĝantaro parte formortis pro variolo, parte pereigis ĝin la mahdistoj, kaj parte ĝi forkuris al la montaro Karamojo. En Afriko ofte okazas, ke lando hodiaŭ dense loĝata, morgaŭ fariĝas dezerto. Laŭ miaj kalkuloj vi estas pli malpli je tricent kilometroj de Lado. Vi povus forkuri suden al Emino, sed ĉar li mem estas verŝajne sieĝata de la derviŝoj, estas sensence paroli pri tio...

– Kaj al Abisenujo? – demandis Staĉjo.

– Same ĉirkaŭ tricent kilometrojn. Sed oni devas memori, ke Mahdi batalas kontraŭ la tuta mondo, do ankaŭ kontraŭ Abisenujo. Mi scias de militkaptitoj, ke sur la okcidenta kaj suda limo vagadas diversgrandaj bandoj de derviŝoj, kaj vi povus facile fali en iliajn manojn. Abisenujo estas ja kristana ŝtato, sed la sudaj, sovaĝaj triboj estas aŭ paganaj aŭ islamanoj – kaj tiukaŭze ili sekrete favoras Mahdi'on... Ne, tie vi ne trairos.

– Do kion mi devas fari kaj kien iri kun Nel? – demandis Staĉjo.

– Mi diris, ke la situacio estas vere malfacila – diris Linde.

Post tio li metis ambaŭ manojn sur la kapon kaj dum longa tempo li kuŝis silente.

– Ĝis la oceano – li fine diris – estas de ĉi tie pli ol naŭcent kilometra vojo tra montaro, tra sovaĝaj gentoj, kaj eĉ tra dezerto, ĉar tie estas verŝajne tutaj regionoj senakvaj. Sed la lando apartenas nominale al Anglujo. Oni povas trafi transportojn de eburo al Kismaja, al Lamo kaj al Mombasso – eble misiajn ekspediciojn... Kompreninte, ke pro la derviŝoj mi ne sukcesos esplori la kuron de tiu rivero, ĉar ĝi direktiĝas al Nilo, ankaŭ mi volis iri orienten, al la oceano...

– Tiam ni revenu kune! – ekkriis Staĉjo.

– Mi jam ne plu revenos. "Ndiri"-besto disŝiris al mi tiel la muskolojn kaj vejnojn, ke devas nepre okazi sanginfekto. Nur bona kirurgo povus savi min, se li amputus al mi la piedon. Nun ĉio jam koaguliĝis kaj rigidiĝis, sed la unuan tagon mi mordis miajn manojn pro doloro...

– Vi certe resaniĝos.

– Ne, mia brava knabo, mi tutcerte mortos, kaj vi kovros min bone per ŝtonoj, por ke hienoj ne povu min elterigi. Al la mortinto eble tio estas egala, sed dumvive ne estas agrable pri tio pensi... Malfacile estas morti tiel malproksime de siaj proksimuloj.

Subite liaj okuloj kovriĝis kvazaŭ per nebulo, post kio li parolis plu:

– Sed mi jam rezigne konsentiĝis je tiu penso, do ni parolu pri vi ne pri mi. Mi donos al vi unu konsilon: restos al vi nur la vojo al oriento, al la oceano. Sed ripozu bone antaŭ tiu vojo kaj kolektu novajn fortojn. Alie via malgranda kamaradino mortos post kelkaj semajnoj. Prokrastu la vojaĝon ĝis la fino de la pluva periodo kaj eĉ pli longe. La unuaj someraj monatoj post la pluvo, kiam la akvo ankoraŭ kovras la kotaĵojn, estas plej sanigaj. Ĉi tie, kie ni troviĝas, estas altaĵo situanta sepcent metrojn super la marnivelo. Sur alteco de mil tricent metroj la febro jam ne ekzistas, kaj febraj malsanoj alportitaj el lokoj pli malaltaj havas kuron multe pli malfortan. Kunprenu la malgrandan anglinon kaj iru en la montaron...

La parolo tre lacigis lin videble, do li denove ĉesis paroli, kaj dum kelka tempo li malpacience forpelis de si grandajn bluajn muŝojn, la samajn, kiujn Staĉjo vidis sur la cindrejo en Faŝodo. Poste li parolis plu:

– Atentu diligente, kion mi diros al vi. Je unutaga vojaĝo de ĉi tie suden situas aparta monto, ne pli alta ol okcent metrojn. Ĝi aspektas kvazaŭ kaserolo kun la fundo renversita supren. Ĝiaj flankoj estas tute krutaj kaj la sola alirejo al ĝi estas la roka dorso, tiel mallarĝa, ke en kelkaj lokoj apenaŭ du ĉevaloj povus iri unu apud la alia. Sur ĝia plata supro, vasta ĉirkaŭ unu kilometron, aŭ pli multe, estis negra vilaĝo, sed la mahdistoj ekstermis kaj forprenis la loĝantaron. Povas esti, ke tion faris tiu Smaino, kiun mi disbatis, sed kies sklavojn mi ne povis liberigi, ĉar li forsendis ilin jam antaŭe sub bona eskorto al Nilo. Ekloĝu sur tiu monto. Tie estas fonto kun bonega akvo, kelkaj kampoj kun manioko kaj multe da bananoj. En kabanoj vi trovos multajn homajn ostojn, sed epidemion flanke de kadavroj ne timu, ĉar post la derviŝoj estis tie la formikoj, kiuj ankaŭ nin forpelis de tie. Cetere neniu vivanta animo! Restadu en tiu vilaĝo unu aŭ du monatojn. Sur tiu alteco febro ne estas. La noktoj estas malvarmetaj. Tie via etulino resaniĝos, kaj vi reakiros novajn fortojn.

– Kaj poste kion fari kaj kien iri?

– Poste estos, kion Dio donos. Vi penos aŭ traiĝi al Abisenujo al regionoj, situantaj pli malproksime ol atingis la derviŝoj, aŭ vi iros orienten... Mi aŭdis, ke la apudbordaj araboj venas ĝis iu lago, serĉante eburon, kiun ili akiras de la gentoj Samburu kaj Va-hima.

– Va-hima? Kali ja devenas el la gento de Va-hima.

Kaj Staĉjo komencis rakonti al Linde, kiamaniere li heredis la negron post la morto de Gebhro kaj ke Kali diris al li, ke li estas la filo de la estro de ĉiuj Va-himanoj. Sed Linde akceptis tiun informon pli apatie, ol Staĉjo esperis.

– Tiom pli bone – li diris – ĉar li povos esti al vi helpa. Inter nigruloj troviĝas ankaŭ bonkoraj animoj, kvankam ĝenerale oni ne povas kalkuli je ilia dankemo: ili estas infanoj, kiuj forgesas tion kio estis hieraŭ.

– Kali ne forgesos, ke mi savis lin el la manoj de Gebhro – mi estas certa pri tio.

– Eble – diris Linde – kaj, montrante al Nasibu, li aldonis:

Ankaŭ li estas bana infano. Zorgu pri li post mia morto.

– Ne diru kaj ne pensu pri la morto.

– Mia kara – respondis la sviso – mi ĝin deziras – ĝi nur alvenu sen granda turmento. Pripensu, ke mi estas nun tute sendefenda kaj se iu el tiuj mahdistoj, kiujn mi disbatis, okaze trafus ĉi tien, li sola povus min murdi kiel ŝafon.

Ĉe tio li montris la dormantajn negrojn:

– Tiuj jam ne vekiĝos, kaj pli ĝuste – mi malbone parolas: ĉiu el ili vekiĝas antaŭ la morto por mallonga tempo kaj en frenezeco forkuras en la ĝangalon, el kiu li jam ne revenas... El ducent homoj restis al mi nur sesdek. Multaj forkuris, multaj mortis pro variolo, kaj kelkaj endormiĝis en aliaj lokoj.

Staĉjo komencis observi la dormantojn kun kompato kaj teruro. Iliaj korpoj estis grizkoloraj, kio ĉe negroj signifas palecon. Unuj havis la okulojn fermitaj, aliaj duonfermitaj, sed ankaŭ tiuj lastaj dormis profunde, ĉar iliaj pupiloj estis sensentaj je lumo. Al kelkaj ŝvelis la genuoj. Ĉiuj estis terure maldikaj, tiel ke tra la haŭto oni povis vidi iliajn ripojn. Iliaj manoj kaj piedoj senĉese tremis tre rapide. Bluaj grandaj muŝoj sidis dense sur iliaj okuloj kaj lipoj.

– Ĉu ne estas por ili savo? – demandis Staĉjo.

– Bedaŭrinde ne estas. En la regionoj de Viktoria-Nianza tiu malsano senhomigas tutajn vilaĝojn. De tempo al tempo ĝi furiozas grandskale, alifoje malpli minace. Plej ofte malsaniĝas je ĝi homoj el vilaĝoj situantaj en ĉebordaj arbustoj.

La suno transiris jam al la orienta flanko de la ĉielo, sed jam antaŭ la vespero Linde finrakontis al Staĉjo sian historion. Li estis filo de komercisto el Zuriko. Lia familio devenis el Karlsruhe, sed post la jaro 1848 ĝi translokiĝis al Svisujo. Lia patro eksterordinare riĉiĝis per komercado pri silko. Li ebligis al la filo studadon, ke li estu inĝeniero, sed al la juna Henriko jam de fruaj jaroj plaĉis vojaĝoj. Fininte la studojn en politekniko kaj heredinte la tutan gepatran havaĵon, li entreprenis la unuan vojaĝon al Egiptujo. Estis la tempoj ankoraŭ antaŭ Mahdi, do li atingis Kartumon kaĵ ĉasis kun dangaloj en Sudano. Poste li dediĉis sin al la geografio de Afriko kaj tiurilate fariĝis tiel lerta kompetentulo, ke multaj geografiaj asocioj alkalkulis lin al la nombro de siaj membroj. Tiun lastan vojaĝon, kiu estis finiĝonta por li tiel fatale, li komencis el Zanzibaro. Li atingis la Grandajn Lagojn kaj intencis traiĝi laŭlonge de nekonata ĝis nun montaro Karamojo al Abisenujo, kaj de tie al la bordoj de la oceano. Sed la zanzibaranoj ne volis pluiri. Feliĉe, aŭ malfeliĉe, estis tiam la milito inter la reĝoj de Ugando kaj Unjoro. Linde oferis grandajn servojn al la reĝo de Ugando, kiu rekompence donacis al li pli ol ducent sklavojn. Tio plifaciligis la tutan vojaĝon kaj la vizitadon de la montaro Karamojo, sed poste en iliaj vicoj aperis la variolo, kaj post ĝi venis la terura dormomalsano – kaj finfine la pereo de la karavano.

Linde posedis grandajn provizojn de ĉiuspeca konservaĵo, sed timante la skorbuton, li ĉasis ĉiutage por havigi freŝan viandon. Li estis bonega pafisto, sed ne sufiĉe singarda ĉasisto. Kaj okazis, ke antaŭ kelkaj tagoj li alproksimiĝis senpripense al faligita apro-"ndiri", kiu saltleviĝis neatendite kaj terure disŝiris al li la piedon, kaj samtempe piedpremis lian sakron. Tio okazis tuj apud la tendaro kaj en ĉeesto de Nasibu, kiu, disŝirinte sian propran ĉemizon kaj farinte el ĝi bandaĝon, sukcesis haltigi la sangadon kaj konduki la vunditon al la tendo. Sed dumvoje pro la interna sangado formiĝis koagulaĵoj kaj la malsanulon minacis gangreno.

Staĉjo volis lin nepre rebandaĝi kaj deklaris, ke li ĉiutage revenos aŭ, por ne lasi Nel'on nur sub la gardo de du nigruloj, li transportos lin inter du ĉevaloj sur disetenditaj feltaĵoj sur la terlangon al "Krakovo". Linde konsentis lian helpon pri bandaĝado, sed ne volis esti transportata.

– Mi scias – li diris, montrante siajn negrojn – ke tiuj homoj devas morti, sed tiel longe kiel ili ne mortis, mi ne povas permesi, ke ili estu disŝiritaj en vivanta stato de la hienoj, kiujn dum la noktoj nur la fajro tenas en konvena distanco.

Kaj li komencis ripeti febrotreme:

– Mi ne povas, ne povas, ne povas!

Sed li tuj trankviliĝis kaj daŭrigis per iu strange emociita voĉo:

– Revenu ĉi tien morgaŭ matene... Mi havas al vi grandan peton, kaj, se vi plenumos ĝin, Dio eble elkondukos vin el tiu afrika infero, kaj donos al mi facilan morton. Mi volis tiun peton prokrasti ĝis morgaŭ, sed ĉar morgaŭ mi jam povas esti senkonscia, do mi volas eldiri ĝin hodiaŭ: prenu akvon per iu ujo, ekstaru antaŭ ĉiu el tiuj dormantaj mizeruloj, ŝprucu akvon sur lian kapon kaj diru jenajn vortojn: "Mi baptas vin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito!..."

En tiu momento profunda kortuŝo sufokis lian voĉon kaj li silentiĝis.

– Mi riproĉas al mi – li diris post momento – ke mi ne adiaŭis tiamaniere tiujn, kiuj mortis je variolo, kaj tiujn, kiuj ekdormis antaŭe. Sed nun la morto staras antaŭ mi... kaj mi volus... almenaŭ kun la resto de mia karavano fari tiun lastan kaj grandan vojaĝon kune...

Dirinte tion, li montris per la mano la disflamiĝintan ĉielon – kaj du larmoj malsuprenfluis malrapide sur liaj vangoj.

Staĉjo ploris kiel malgranda infano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.