La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 17

Tra zigzagaj stratetoj ili atingis fine la foirplacon, situantan en la urbocentro. Survoje ili vidis multe da homoj, al kiuj estis fortranĉita unu mano aŭ unu piedo. Ili estis krimuloj, kiuj ne redonis militrabaĵojn, aŭ ŝtelistoj. La punoj aplikitaj de la kalifoj kaj emiroj pro malobeo aŭ pro ekscesoj kaj neglektoj de la leĝoj anoncitaj de la profeto estis teruraj. Eĉ pro etaj kulpigoj, kiel ekzemple pro fumado, oni vipis per skurĝoj ĝissange kaj ĝis senkonscio. Sed la kalifoj mem subordiĝis al la ordonoj nur laŭŝajne, kaj hejme ili permesis al si ĉion. Tial la punoj trafis nur la mizerulojn, al kiuj oni forrabis per unu fojo la tutan havaĵon. Restis tiam por ili nenio alia ol almozpeti, kaj ĉar en Omdurmano mankis ĝenerale la nutraĵo, ili ofte malsatmortis.

Multaj almozuloj svarmis ĉirkaŭ la vendobudoj kun nutraĵo. Tamen la unua objekto, kiu frapis la atenton de la infanoj, estis homa kapo, fiksita sur alta bambuo enfosita meze de la foirejo. La vizaĝo de tiu kapo estis sekiĝinta kaj preskaŭ nigra, kontraŭe la haroj sur la kranio kaj mentono estis neĝblankaj. Unu el la soldatoj klarigis al Idriso, ke tio estas la kapo de Gordon. Kiam Staĉjo aŭdis tion, lin kaptis nesondebla bedaŭro, indigno kaj ardanta deziro pri venĝo. Samtempe la teruro glaciigis lian sangon en la vejnoj. Jen kiamaniere mortis tiu heroo, tiu kavaliro sen makulo kaj timo, krom tio homo justa kaj bonkora, amata eĉ en Sudano. Kaj la angloj ne venis en ĝusta tempo por helpi lin, kaj poste ili eĉ retiriĝis, lasante lian kadavron sen kristana entombigo, al la senhonorigo! Staĉjo perdis en la sama momento la kredon pri la angloj. Ĝis nun li naive opiniis, ke Anglujo pro la plej eta malutilo farita al unu el ĝiaj civitanoj, estas ĉiam preta militi kontraŭ la tuta mondo. Sur la fundo de lia animo kaŝiĝis la espero, ke same por defendi la filinon de s-ro Rawlison ekiros, post la malsukcesa postkurado, la minacaj taĉmentoj de la angloj, almenaŭ ĝis Kartumo kaj eble pli malproksimen. Nun li konvinkiĝis, ke Kartumo kaj la tuta lando estas en la manoj de Mahdi kaj ke la egipta registaro, same kiel Anglujo, prefere pensas pri tio, kiamaniere ŝirmi Egiptujon kontraŭ pluaj aneksaĵoj, ol pri la revenigo de la eŭropaj militkaptitoj.

Li ekkomprenis, ke ili ambaŭ falis en abismon, el kiu ne estas elirejo, kaj tiuj pensoj, kune kun la teruraĵoj, kiujn ili vidis sur la stratoj en Omdurmano, lin tute deprimis. Lia kutima energio por momento ŝanĝiĝis al pasiva apatio kaj timo pri la estonteco. Dume li preskaŭ senpense ĉirkaŭrigardis la foirejon kun la vendobudoj, ĉe kiuj Idriso marĉandis pri la nutraĵo. Revendistinoj, konsistantaj el sudananinoj kaj negrinoj, vendis ĉi tie blankajn tilkitelojn surkudritajn per diverskoloraj flikaĵetoj, akacian gumon, kavigitajn kukurbojn, vitrajn rozariojn, sulfuron kaj ĉiuspecajn matojn. Budoj kun manĝaĵoj estis malmultaj kaj ĉirkaŭ ĉiu amasiĝis homoj. Por tre altaj prezoj la mahdianoj aĉetis ĉefe sekigitajn viandstrietojn el hejma brutaro aŭ el bubaloj, antilopoj kaj ĝirafoj. Daktiloj, figoj, milio kaj "durro" mankis komplete. Tie kaj aliloke oni vendis nur akvon kun mielo de sovaĝaj abeloj kaj grajnojn de "doĥno", moligitajn en la infuzaĵo el la fruktoj de la tamarindo. Idriso malesperis, ĉar montriĝis, ke pro la altaj foirprezoj li baldaŭ elspezos la tutan monon ricevitan de Fatmo por la vivtenado, kaj poste li estos eble devigita almozpeti. Li esperis ricevi helpon de Smaino, kaj Staĉjo same kalkulis ekskluzive je lia helpo.

Post la paso de unu horo Nur-el-Tadhil revenis de la kalifo Abdullahi. Videble trafis lin tie io malagrabla, ĉar li havis malbonan humoron. Pro tio, kiam Idriso demandis lin, ĉu li eksciis ion pri Smaino, li respondis malafabie:

– Malsaĝulo, ĉu vi pensas, ke la kalifo kaj mi havas nenion pli bonan por fari, ol serĉi por vi Smainon?

– Do kion vi faros nun pri mi?

– Faru al vi, kion vi volas. Mi tranoktigis vin en mia hejmo kaj mi donis al vi kelkajn bonajn konsilojn, kaj nun mi volas scii pri vi nenion plu.

– Nu bone, sed kie mi restos dumnokte?

– Tio estas al mi tute egale.

Kaj dirinte tion, li prenis la soldatojn kaj foriris. Idriso apenaŭ povis peti lin, ke li resendu al la foirejo la kamelojn kaj la reston de la karavano kune kun tiuj araboj, kiuj aliĝis al ĝi inter Assuano kaj Wadi-Halfa. Ĉi tiuj homoj alvenis nur tagmeze kaj poste montriĝis, ke ili ĉiuj kune ne scias, kion fari. La du beduenoj komencis disputi kun Idriso kaj Gebhro, asertante, ke tiuj promesis al ili tute alian akcepton kaj ke ili estas trompitaj. Post longaj kvereloj kaj interkonsiliĝoj ili decidis fine konstrui ekster la urbo tendojn el branĉoj kaj "doĥno"-kano, por prepari al si sekuran noktejon, kaj lasi la reston al la volo de la providenco kaj atendi.

Post la konstruo de la tendoj, kio ne okupas la sudananojn kaj negrojn por pli longa tempo, ĉiuj ekiris al la placo de la preĝado, krom Ĥamiso, kiu estis preparonta la vespermanĝon. Facile estis por ili trovi la placon, ĉar tien iris la homgrupoj el la tuta Omdurmano. La placo estis vasta, ĉirkaŭita de dornbarilo, kaj parte de argila muro, kiun oni komencis formi antaŭ nelonge. En la mezo suprenstaris ligna tribuno. La profeto supreniris ĝin, kiam li volis instrui la popolon. Antaŭ la tribuno oni sternis sur la tero la ŝaffelojn por Mahdi, por la kalifoj kaj eminentaj ŝejkoj. Ĉe ambaŭ flankoj estis fiksitaj la flagoj de la emiroj, flirtantaj en la vento kaj brilantaj per ĉiuj koloroj kiel grandaj floroj. La kvar flankojn de la placo ĉirkaŭis la densaj vicoj de la derviŝoj. Cirkaŭe oni vidis elstari nekalkuleblan amason da lancoj, per kiuj estis provizitaj preskaŭ ĉiuj militistoj.

Estis vera feliĉo por Idriso kaj Gebhro kaj por la aliaj karavananoj, ke ili sukcesis lokiĝi en la unuaj vicoj de la kolektita homamaso, ĉar ili estis rekonitaj kiel sekvantaro de unu el la emiroj.

La alveno de Mahdi estis anoncita antaŭe per la belaj kaj solenaj sonoj de "umbajo", sed kiam li aperis sur la placo, aŭdiĝis la penetrantaj sonoj de fajfiloj, la bruego de tamburoj, la klakado de ŝtonetoj skuataj en malplenaj kukurboj kaj la fajfado per elefantaj dentegoj, kio entute faris inferan bruegon. La homamason ekkaptis neesprimebla entuziasmo. Unuj ĵetis sin sur la genuojn, aliaj kriegis per la tuta forto: "Ho, vi sendito de Dio! Ho, venkinto! Ho, kompatemulo! Ho, gracdonanto!" Tio daŭris, ĝis Mahdi aperis sur la predikejo. Tiam ekregis tombeja silento, kaj li suprenlevis la manojn, almetis la grandajn fingrojn al siaj oreloj kaj preĝis dum kelka tempo.

La infanoj staris sufiĉe proksime al li kaj povis bone observi lin. Li estis homo en meza aĝo, strange dika, kvazaŭ plenblovita kaj preskaŭ nigra. Staĉjo, kiu havis tre penetremajn okulojn, rimarkis, ke lia vizaĝo estis tatuita. Tra unu orelo li portis grandan eburan ringon. Li estis vestita per blanka kitelo kaj havis blankan turbanon sur la kapo. Liaj piedoj estis nudaj, ĉar surirante la tribunon, li deĵetis duonbotojn kaj lasis ilin apud la ŝaffeloj, sur kiuj li estis poste preĝonta. En lia vesto estis nenia lukso. Nur de tempo al tempo la vento portis de li fortan santalan aromon, kiun la kreduloj avide enspiris, rulante ĉe tio siajn okulojn pro ĝuo. Generale Staĉjo tute alie imagis tiun teruran profeton, la rabinton kaj mortiginton de multaj miloj da homoj. Kaj rigardante nun tiun grasan vizaĝon kun milda fizionomio, kun larmoplenaj okuloj kaj rideto kvazaŭ alkreskita al la buŝo, li simple ne povis rekonsciiĝi pro mirego. Li opiniis, ke tia homo devus porti sur sia trunko hienan aŭ krokodilan kapon, kaj anstataŭ tio li vidis antaŭ si plenvangan kukurbon similan al la desegnaĵoj prezentantaj la plenlunon.

Sed la profeto komencis la instruon. Lia profunda belsona voĉo estis aŭdebla bonege sur la tuta placo, tiel ke ĉiu vorto atingis la orelojn de la kreduloj. Antaŭe li parolis pri la punoj, kiujn Dio aljuĝas al tiuj, kiuj ne obeas la ordonojn de Mahdi, sed kaŝas la militrabaĵojn, drinkas, ŝtelas, indulgas malamikojn en la bataloj kaj fumas tabakon. Kaŭze de tiuj krimagoj Allaho sendas al tiuj pekuloj malsaton kaj tiun malsanon, kiu ŝanĝas la vizaĝon kvazaŭ en mielplastron (variolo). La tempa vivo similas al truhava ledosako por la akvo. La riĉaĵojn kaj vivoĝuojn pereigas la sablo, kiu poste superŝutas la mortintojn. Sole la kredo estas kvazaŭ bovino donanta dolĉan lakton. Sed la paradizo malfermiĝos nur por la venkintoj. Kiu venkas la malamikojn, tiu akiras por si la savon. Kiu mortas por la kredo, tiu reviviĝas por la eterneco. Feliĉaj, centoble feliĉaj tiuj, kiuj jam mortfalis!...

– Ni volas morti por la kredo! – respondis per unu laŭta ekkrio la ĉeestantaro.

Kaj por momento komenciĝis denove infera bruego. Eksonis trumpetoj kaj tamburoj. La batalantoj frapis la glavojn kontraŭ la glavojn kaj la lancojn kontraŭ la lancojn. La milita fervoro vastiĝis kvazaŭ fajroflamo. Kelkaj kriis: "La kredo estas venka!", aliaj: "Tra la morto al la paradizo!"

Staĉjo komprenis nun, kial la egipta armeo ne povis kontraŭstari al tiuj sovaĝaj soldatoj. Kiam la bruo iomete silentiĝis, la profeto ree ekparolis. Li rakontis pri la vizioj, kiujn li havas, kaj pri la misio, kiun li ricevis de Dio. Jen Allaho ordonis al li purigi la kredon kaj disvastigi ĝin tra la tuta mondo. Kiu ne rekonas lin Mahdi, savanto, tiu estas kondamnita al pereo. La finiĝo de la mondo estas jam proksima, sed antaŭe estas la devo de ĉiuj kreduloj almiliti Egiptujon, Mekkon kaj ĉiujn landojn, en kiuj trans la maroj vivas paganoj. Tia estas la dia volo kaj nenio povas ĝin ŝanĝi. Multa sango ankoraŭ fluos, multaj batalantoj ne plu revenos al siaj edzinoj kaj infanoj sub siajn tendojn, sed neniu lingvo kapablos esprimi la feliĉon de tiuj, kiuj mortfalos. Poste li etendis la manojn al la ĉeestantoj kaj finis tiamaniere:

– Do jen mi, la savanto kaj dia servisto, benas la sanktan militon kaj vin, batalantojn. Mi benas viajn penadojn, vundojn, morton, mi benas la venkon kaj priploras vin kiel patro, kiu vin forte amis...

Kaj li ekploris. Kriego kaj tumulto disaŭdiĝis, kiam li malsupreniris de la predikejo. La plorado fariĝis ĝenerala. Malsupre la du kalifoj Abdullahi kaj Ali-uled-Helu prenis la profeton sub la brakojn kaj kondukis lin al la ŝaffeloj, kie li ekgenuis. Dum ĉi tiu mallonga tempo Idriso febre demandis Staĉjon, ĉu inter la emiroj estas Smaino.

– Ne! – respondis la knabo, kiu vane per la okuloj serĉis la konatan vizaĝon. – Mi nenie vidas lin. Eble li mortfalis ĉe la konkerado de Kartumo.

La preĝoj daŭris longe. Dume Mahdi movis la manojn kaj piedojn kvazaŭ marionete, aŭ li ekstaze suprenlevis la okulojn, ripetante: "Jen estas li! Jen estas li!" La suno komencis jam subiri, kiam li leviĝis kaj iris hejmen. La infanoj povis nun konvinkiĝi, per kia adoro la derviŝoj ĉirkaŭas sian profeton, ĉar tutaj homgrupoj ĵetis sin al liaj spuroj kaj prenis la teron el tiuj lokoj, kiujn tuŝis liaj piedoj. Okazis ĉe tio malpacoj kaj eĉ bataloj, ĉar oni kredis, ke tia tero preventas diversajn malsanojn kaj sanigas malsanulojn.

La placo de preĝo iom post iom senhomiĝis. Idriso mem ne sciis kion fari, kaj li estis jam revenonta kun la infanoj kaj la tuta sekvantaro por la nokto al la tendoj kaj al Ĥamiso, kiam neatendite aperis antaŭ ili la sama greko, kiu matene donis al Staĉjo kaj Nel po unu taleron kaj po unu plenmanon da daktiloj.

– Mi parolis pri vi kun Mahdi – li diris arabe – kaj la profeto volas vin vidi.

– Dankon al Allaho kaj al vi, sinjoro – ekkriis Idriso. – Ĉu ĉe la flanko de Mahdi ni trovos Smainon?

– Smaino estas en Faŝodo – respondis la greko.

Post tio li turnis sin al Staĉjo en angla lingvo:

– Estas eble, ke la profeto prenos vin ambaŭ en sian protekton, ĉar mi klopodis lin persvadi pri tio. Mi diris al li, ke la famo pri lia kompatemo tiam disvastiĝos inter ĉiuj blankaj nacioj. Ĉi tie okazas teruraĵoj kaj sen lia protekto vi sendube pereos pro malsato, maloportuno, malsanoj aŭ per la manoj de frenezuloj. Sed vi devas gajni lin por vi, kaj tio dependas nur de vi.

– Sinjoro, kion do mi devas fari? – demandis Staĉjo.

– Unue, kiam vi stariĝos antaŭ li, ĵetu vin sur la genuojn, kaj se li etendos al vi la manon, tiam kisu ĝin kun respekto kaj poste petegu lin, ke li bonvole prenu vin ambaŭ sub siajn ŝirmantajn flugilojn.

Ĉi tie la greko interrompis kaj demandis:

– Ĉu neniu el tiuj homoj komprenas la anglan lingvon?

– Neniu. Ĥamiso restis en la tendo, Idriso kaj Gebhro komprenas apenaŭ kelkajn vortojn – kaj la aliaj scias nenion.

– Bone! Do aŭdu plu, ĉar necesas ĉion antaŭvidi. Jen Mahdi demandos vin verŝajne, ĉu vi estas preta akcepti lian kredon. Respondu al li tuj senhezite, ke jes kaj ke lia vizaĝo, de post la unua rigardo, fluigis sur vin la nekonatan lumon de la graco. Memoru al vi: "la nekonatan lumon de la graco!" Tio certe flatos lin kaj li kvalifikos vin eble al la mulazemoj, t.e. al la personaj servistoj. Vi havos tiam bonstaton kaj ĉiajn komfortaĵojn, kiuj ŝirmos vin ambaŭ kontraŭ malsanoj... Sed se vi agus alie, vi malfavorigus ne nur vin mem kaj tiun malgrandan kompatindulinon, sed eĉ min, kiu volas ja vian bonfarton. Ĉu vi komprenas?

Staĉjo kunpremis la dentojn kaj respondis nenion. Nur lia vizaĝo malsereniĝis kaj la okuloj malgaje ekbrilis. Vidante tion, la greko daŭrigis jene:

– Mi scias, mia knabo, ke tio estas malagrabla afero, sed ne estas alia eliro! Tiuj, kiuj saviĝis post la kartuma masakro, ĉiuj akceptis la instruon de Mahdi. Ne konsentis tion nur kelkaj katolikaj misiistoj kaj kelkaj monaĥinoj, sed tio estas alia afero. La Korano malpermesas mortigi pastrojn, do, kvankam ilia sorto estas terura, almenaŭ ne minacas ilin la morto. Sed por la laikuloj ne estis alia savo. Mi ripetas al vi, ke ili ĉiuj akceptis la mahometanismon: germanoj, italoj, koptoj, angloj, grekoj... kaj ankaŭ mi mem...

Kaj ĉe tio, kvankam Staĉjo certigis lin, ke neniu el la karavananoj komprenas angle, li tamen mallaŭtigis sian voĉon, flustrante en lian orelon:

– Mi ne bezonas klarigi al vi, ke tio tute ne estas malkonfeso de la kredo, neniu perfido kaj neniu apostatado. En la koro ĉiu restis tia, kia li estis kaj Dio vidas tion... Antaŭ la perforto oni devas cedi, eĉ se ŝajne... La homa devo estas ŝirmi la vivon – kaj estus frenezaĵo, kaj eĉ peko, riski ĝin – por kio? Por ŝajnoj, por kelkaj vortoj, kiujn vi povas samtempe malkonfesi en la animo? Kaj vi devas memori, ke vi havas en la mano la vivon, ne nur vian propran, sed ankaŭ tiun de via malgranda kunulino, pri kiu vi ne rajtas laŭvole disponi. Evidente!... Mi povas garantii al vi, ke se Dio iam savos vin el tiuj manoj, tiam nek vi mem havos ion por riproĉi al vi, nek iu ajn riproĉos al vi – same, kiel al ni ĉiuj.

Dirante tion, la greko trompis eble sian propran konsciencon, sed lin trompis ankaŭ la silento de Staĉjo, ĉar fine li atribuis ĝin al lia timego. Do li decidis kuraĝigi la knabon.

– Jen la domoj de Mahdi – li diris. – La profeto preferas loĝi en tiuj lignaj budoj en Omdurmano, ol en Kartumo, kvankam tie li povus okupi por si la palacon de Gordon. Nu, kuraĝe, mia knabo! Ne perdu la kapon! Je demandoj respondu tuj kaj decide. Ili ŝatas ĉi tie la kuraĝon. Ne pensu ankaŭ, ke Mahdi tuj kriegos al vi kvazaŭ leono. Ne! Li ĉiam ridetas, eĉ tiam, kiam li intencas nenion bonan.

Dirinte tion, li komencis voki al la homgrupoj, kiuj staris antaŭ la domo, ke ili cedu antaŭ la "gastoj" de la profeto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.