La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 11

Pasis unu tago, la nokto kaj ankoraŭ la dua tago, kaj ili kuregis senĉese suden, haltante en "khor"-oj nur mallonge. Ili ne volis tro lacigi la kamelojn kaj dum la ripozo ili trinkigis kaj nutris ilin kaj samtempe disdonis al ĉiuj provianton kaj akvon. Timante la postkurantojn, ili deflankiĝis ankoraŭ pli multe suden, ĉar pri la akvo ili ne bezonis zorgi dum kelka tempo. La pluvego daŭris apenaŭ sep horojn, sed ĝi estis tiel abunda, kvazaŭ super la dezerto deŝiriĝus ĉiuj nuboj. Do same Idriso kaj Gebhro kiel ankaŭ la beduenoj sciis bone, ke sur la fundo de la "khor"-oj kaj tie, kie la rokoj formas naturajn enprofundaĵojn, troviĝos por kelkaj tagoj tiom da akvo, ke ĝi sufiĉos ne nur por ili kaj por la kameloj, sed eĉ por fari provizon. Post la granda pluvo ekestis, kiel kutime, belega vetero. La ĉielo estis sennuba, la aero tiel travidebla, ke la vido atingis senmezuran malproksimon. Nokte la stelriĉa ĉielo brilis kaj flagris kvazaŭ per miloj da diamantoj. De la dezerta sablo leviĝis refreŝiga malvarmeto. La ĝiboj de la kameloj iom malgrandiĝis, sed la bestoj, bone nutritaj, estis ĉiam laŭ la araba esprimo fortikaj, t.e. ili ne perdis la forton kaj kuris tiel volonte, ke la karavano antaŭenŝoviĝis ne malpli rapide ol en la unua tago post la ekvojaĝo el Gharak-el-Sultani.

Staĉjo rimarkis kun miro, ke en kelkaj "khor"-oj, en rokaj disfalaĵoj, ŝirmitaj kontraŭ la pluvo, la beduenoj trovas provizojn da "durro" kaj daktiloj. El tio li divenis, ke antaŭ ol ili estis forrabitaj, oni jam bone preparis ĉion, kaj ke ĉio estis antaŭe priparolita inter Fatmo, Idriso kaj Gebhro unuflanke kaj la beduenoj aliaflanke. Facile oni povis ankaŭ diveni, ke ĉi tiuj du homoj estis adeptoj kaj konfesanoj de Mahdi, ke ili volis traiĝi al li kaj pro tio la sudananoj facile tiris ilin en la konspiron. En la ĉirkaŭaĵo de Fajumo kaj apud Gharak-el-Sultani estis sufiĉe da beduenoj, kiuj kune kun siaj infanoj kaj kameloj nomadis en la dezerto kaj alvenis al Medinet aŭ al la fervojaj stacioj por serĉi laboron. Sed ĉi tiujn du Staĉjo neniam antaŭe vidis, kaj ili ankaŭ certe ne estadis en Medinet, se ili ne konis Saba'n, kio poste montriĝis.

Al la knabo enkapiĝis la penso, ĉu li ne sukcesus korupti ilin, sed, rememorinte iliajn fervorplenajn ekkriojn, kiomfoje ili aŭdis la elparolitan nomon de Mahdi, li rekonis tion maleblaĵo. Tamen li ne subiĝis pasive al la okazintaĵoj, ĉar en tiu knabeta animo estis vere miriga energio, kiun instigis ankoraŭ la ĝisnunaj malsukcesoj. "Ĉio kion mi entreprenis – li diris al si mem – finiĝis per tio, ke oni vipis min. Sed, eĉ se mi estus ĉiutage vipita de ili per la skurĝo, kaj eĉ mortigita, mi ne ĉesus pensi pri tio, por elŝiri Nel'on kaj min mem el la manoj de tiuj friponoj. Se la postkurantoj kaptos ilin, tiom pli bone, tamen mi agos tiamaniere, kvazaŭ mi tion tute ne atendus". Kaj ĉe la rememoro pri tio, kio trafis lin, ĉe la penso pri tiuj perfidaj kaj kruelaj homoj, kiuj post la elŝiro de la pafilo el liaj manoj frapis lin per la pugnoj kaj piedbatis lin, la koro ribelis en li, kaj pligrandiĝis la kolerego. Li sentis sin ne sole venkita, sed ankaŭ humiligita de ili en sia ambicio de la blanka homo. Tamen li sentis dolore antaŭ ĉio la malutilon al Nel, kaj tiu sento kune kun la ĉagreno, kiu turmentis lin post la lasta malsukceso, ŝanĝiĝis en rankoran malamon al ambaŭ sudananoj. Li aŭdis ofte de sia patro, ke la malamo blindigas kaj ke al ĝi subiĝas nur tiaj animoj, kiuj ne scipovas riski ion pli bonan; momente tamen li ne povis ĝin venki en si kaj eĉ ne scipovis ĝin kaŝi. Kaj ĝis tia grado li tion ne scipovis, ke Idriso rimarkis ĝin kaj komencis maltrankviliĝi; li komprenis, ke okaze de ilia malsukceso, li ne povos kalkuli je protekto flanke de la knabo. Idriso estis ĉiam preta al la plej aŭdacaj agoj, sed kiel homo ne senigita de prudento, li opiniis, ke oni devas ĉion antaŭvidi kaj okaze de malfeliĉo lasi al si iun pordeton malfermita por la savo. Tiukaŭze li volis post la lasta okazintaĵo iel repaciĝi kun Staĉjo kaj tiucele dum la sekva halto li komencis kun li jenan interparolon:

– Post tio, kion vi intencis fari – li diris – mi estis devigita puni vin, ĉar alie ili estus mortigintaj vin, sed mi malpermesis al la beduenoj vipi vin tro forte.

Kaj kiam li ricevis neniun respondon, li plu diris post momento:

– Aŭskultu, vi mem diris, ke la blankuloj ĉiam plenumas siajn promesojn, do, se vi ĵuros al mi per via Dio kaj per la kapo de la malgranda "bint", ke estonte vi faros nenion kontraŭ ni, tiam mi ne ordonos ligi vin por la nokto.

Staĉjo respondis al tio eĉ ne per unu vorto kaj nur el la brilo de liaj okuloj Idriso ekkonis, ke li parolas vane.

Tamen, malgraŭ la instigoj de Gebhro kaj la beduenoj, li ne permesis ligi lin por la nokto, kaj kiam Gebhro ne ĉesis insisti, li respondis al li kolere:

– Anstataŭ iri dormi, vi gardostaros hodiaŭ. Mi decidas, ke de nun unu el ni ĉiam gardos lin, dum la aliaj dormos.

Kaj efektive la ŝanĝoj en la gardostarado estis enkondukitaj de post tiu tago konstante. Tio altgrade malfaciligis kaj preskaŭ neniigis ĉiujn intencojn de Staĉjo, kiun ĉiu gardostaranto bone observis kaj atentis.

Sed kompense al tio oni lasis al la infanoj pli grandan liberon, ke ili povis alproksimiĝi unu al la alia kaj babili sen malhelpoj. Dum la unua halto Staĉjo tuj sidiĝis apud Nel, ĉar urĝis al li danki ŝin por la helpo. Sed kvankam li sentis por ŝi grandan dankemon, li ne scipovis esprimiĝi superlative, nur tute simple, do li komencis nur skui ŝiajn manetojn.

– Nel! – li diris – Vi estas tre bona kaj mi dankas vin pro la helpo. Kaj krom tio mi devas malkaŝe diri, ke vi kondutis kiel persono almenaŭ dektrijara.

En la buŝo de Staĉjo similaj vortoj estis por ŝi la plej alta laŭdo, do la koro de la malgranda virineto ekflamis pro ĝojo kaj fiero. Ŝajnis al ŝi tiumomente, ke ne estas por ŝi io malebla.

– Lasu min nur baldaŭ plenkreski, – tiam ili vidos! – ŝi rediris, rigardante militeme en la direkto de la sudananoj.

Sed ĉar ŝi ankoraŭ ne komprenis, pri kio temis kaj pro kio ĉiuj araboj sin ĵetis sur Staĉjon, la knabo komencis rakonti al ŝi, kiel li decidis elŝteli la pafilon, mortigi la kamelojn kaj devigi ĉiujn al la reveno en la direkto de la rivero.

– Se mi estus sukcesinta tion fari – li diris – ni estus jam liberaj.

– Sed ili vekiĝis? – demandis la knabineto kun batanta koro.

– Jes, ili vekiĝis. Kaŭzis tion Saba, kiu alkuris kaj komencis tiel laŭte boji, ke tio povus veki eĉ mortinton.

Tiam ŝia indigno turnis sin kontraŭ Saba.

– Malbela Saba, malbela! Por tio, kiam ĝi nun alkuros, mi alparolos ĝin eĉ ne per unu vorto kaj mi diros al ĝi, ke ĝi estas malbelega.

Je tio Staĉjo, kvankam li tute ne havis humoron por ridi, tamen ekridetis kaj demandis:

– Kiamaniere vi povos alparoli ĝin eĉ ne per unu vorto kaj samtempe diri al ĝi, ke ĝi estas malbela?

La brovetoj de Nel suprenleviĝis kaj sur ŝia vizaĝo respeguliĝis momenta embaraso, post kio ŝi respondis:

– Ĝi ekkonos tion el mia mieno.

– Supozeble. Sed ĝi ne estas kulpa, ĉar ĝi ne povis scii, kio okazas. Memoru ankaŭ, ke poste ĝi alkuris por savi nin.

Tiu rememoro plimildigis iom la koleron de Nel, tamen ŝi ne volis tuj pardoni al la kulpulo.

– Nu bone, – ŝi diris – sed kiu estas vera ĝentlemano, tiu ne devas boji por bonveno.

Staĉjo ekridetis denove:

– La vera ĝentlemano eĉ ne bojas por adiaŭo, escepte se ĝi estas hundo, kaj Saba estas tia.

Sed post momento la malĝojo nebuligis la okulojn de Staĉjo – li ĝemetis kelkfoje, post kio li leviĝis de sur la ŝtono, sur kiu li sidis kaj diris:

– Plej malbone estas, ke mi ne povis vin liberigi.

Kaj Nel ekstaris sur la piedfingroj kaj ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ lian kolon. Ŝi volis lin konsoli, ŝi volis de proksime, kun la nazeto ĉe lia vizaĝo, elflustri sian dankon, sed ĉar ŝi ne scipovis trovi konvenajn vortojn, ŝi nur premis ankoraŭ pli forte lian kolon kaj kisis lin sur la orelon.

Dume Saba, kiu ĉiam malfruiĝis – ne nur pro tio, ke ĝi ne povis sekvi la kamelojn sufiĉe rapide, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ĉasis dumvoje ŝakalojn aŭ bojtimigis vulturojn kiuj sidis sur la rok-krutaĵoj, alflugis kun ne malpli granda bruo ol kutime. La infanoj forgesis ĉion ĉe ĝia vido kaj malgraŭ ilia malfacila situacio ili karesis ĝin kaj ludis, ĝis la araboj interrompis tion. Ĥamiso donis al la hundo manĝi kaj trinki, post kio ĉiuj eksidis sur la kameloj kaj ekrajdis suden kun la plej granda rapideco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.