La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 21

– Staĉjo, kial ni vojaĝas kaj vojaĝas kaj Smaino estas nenie?

– Mi ne scias. Certe li iras rapide antaŭen por kiel eble plej frue atingi la regionojn, en kiuj li povos kapti sufiĉe da negroj. Ĉu vi volus, ke ni jam kuniĝu kun lia taĉmento?

La knabineto faris signon per sia blonda kapeto, ke ŝi tion tre dezirus.

– Kial vi volus tion? – demandis Staĉjo.

– Ĉar eble Gebhro ne kuraĝus ĉe Smaino tiel terure bati tiun kompatindan Kali.

– Smaino certe ne estas pli bona. Ili ĉiuj ne havas kompaton por siaj sklavoj.

– Ĉu vere?

Kaj du larmetoj ruliĝis tra ŝiaj malgrasiĝintaj vangoj. Estis la naŭa tago de ilia vojaĝo. Gebhro, kiu nun fariĝis gvidanto de la karavano, trovis komence tre facile la postsignojn de la Smaino-ekspedicio. Lian vojon montris la partoj de forbruligita ĝangalo kaj tendarejoj plenaj de ĉirkaŭmorditaj ostoj kaj diversaj restaĵoj. Sed post la paso de kvin tagoj oni trafis la senliman spacon de la forbruligita stepo, sur kiu la vento disblovis la fajron ĉiudirekten. La postsignoj iĝis ĉiam malpli videblaj, ĉar Smaino verŝajne dispartigis sian taĉmenton je pluraj malpli grandaj aroj, por plifaciligi al ili la ĉirkaŭadon de bestaro kaj la akiradon de nutraĵo.

Gebhro ne sciis, kien iri, kaj ofte okazis, ke la karavano post longa vagado revenis al la sama loko, de kie ĝi eliris. Poste oni trafis arbarojn kaj, trairinte ilin, oni eniris en rokoriĉan regionon, kie la grundo estis kovrita de plataj ŝtonegoj aŭ etaj ŝtonoj disĵetitaj sur grandaj spacoj tiel dense, ke ili rememorigis la infanojn pri urbaj pavimŝtonoj. La kreskaĵaro ne estis abunda. Nur tie ĉi kaj tie en la rokdisfalaĵoj kreskis altaj eŭforbioj, mimozoj, kaj pli malofte ankoraŭ sveltaj, helverdaj arboj, kiujn Kali nomis en la lingvo "kisvahili" – "m'ti" kaj kies folioj estis nutraĵo por ĉevaloj. En la regiono tute mankis riveretoj, sed feliĉe komencis pluvi de tempo al tempo, do oni trovis facile akvon en kavoj kaj rokdisfalaĵoj. La ĉasbestaron fortimigis la taĉmentoj de Smaino, kaj la karavano mortus certe pro malsato, se ne estus multaj aroj da numidoj, kiuj ĉiumomente subite leviĝis el sub la piedoj de la ĉevaloj kaj vespere sidis ĉirkaŭe sur la arboj tiel dense, ke sufiĉis ekpafi en konvena direkto, por faligi teren kelkajn el ili. Ĉe tio ili tute ne estis timemaj kaj toleris densan alproksimiĝon kaj leviĝis tiel peze kaj malrapide, ke Saba, antaŭkurante la karavanon, kaptis kaj mortsufokis ilin preskaŭ ĉiutage.

Ĥamiso mortpafis ilin po dekkelkaj dumtage per sia malnova kapsula pafilo, kiun li elŝakris de iu derviŝo survoje de Omdurmano al Faŝodo. Tamen la kugletojn li ne posedis pli multe ol por dudek ŝargaĵoj, kaj li maltrankviliĝis ĉe la penso: kio okazos, kiam la tuta provizo elĉerpiĝos. Envere, malgraŭ la forpelo de la ĉasbestaro de tempo al tempo aperis inter la rokoj tutaj aroj da "arieloj", belaj antilopoj, ordinaraj en la tuta centra Afriko, sed la arielojn oni devis pafi per mallonga pafilo; ili ne sciis uzi la pafilon de Staĉjo, kaj Gebhro ne volis enmanigi ĝin al li. Ankaŭ la sudanano komencis maltrankviliĝi pri la longa vojo. Por unu momento enkapiĝis al li, ke estus necese reveni al Faŝodo, ĉar se ili ne renkontiĝus kun Smaino, ili povus perdi la vojon en la sovaĝaj regionoj, en kiuj, ne parolante jam pri la malsato, minacus al ili atakoj flanke de sovaĝaj bestoj kaj ankoraŭ pli sovaĝaj negroj, venĝopretaj pro kaptadoj, kiujn oni aranĝis kontraŭ ili. Sed li ne sciis, ke Seki-Tamala bataliros kontraŭ Emino, ĉar la interparolo pri tio okazis ne en lia ĉeesto, do lin kaptis timo ĉe la penso, ke li devos stariĝi antaŭ la vizaĝo de la potenca emiro, kiu ordonis al li konduki la infanojn al Smaino kaj donis al li leteron por li, samtempe deklarante, ke, se li ne plenumos sian devon, atendos lin la ŝnuro (pendigo).

Ĉio ĉi plenigis lian animon per ĉagreno kaj kolerego. Sed li ne plu kuraĝis venĝi sin pro siaj malsukcesoj je Staĉjo kaj Nel, anstataŭ tio la ŝultroj de la kompatinda Kali sangis ĉiutage sub la skurĝo. La juna sklavo ĉiam alproksimiĝis al la kruela sinjoro kun tremo kaj timego. Sed vane li ĉirkaŭprenis liajn piedojn kaj kisis la manojn, vane li terenfalis antaŭ li. La ŝtonan koron kortuŝis nek humileco, nek ĝemoj, kaj la skurĝo disŝiris la korpon de la malfeliĉa knabo pro bagatelaĵo kaj ofte tute senkaŭze. Por la nokto oni enmetis liajn piedojn en lignan tabulon kun truoj, por ke li ne forkuru. Tage li estis alligita per ŝnuro al la ĉevalo de Gebhro, kio tre amuzis Ĥamison. Nel ofte ploris pro la malbona sorto de Kali, Staĉjo ekscitiĝis en sia koro kaj kelkfoje provis defendi lin kontraŭ tiuj torturoj, sed kiam li rimarkis, ke tio eĉ pli incitas Gebhron, li kunpremis nur la dentojn kaj silentis.

Sed Kali komprenis bone, ke ili ambaŭ protektas lin, kaj li ekamis ilin profunde per sia dolora, kompatinda koro. De post du tagoj ili rajdis tra ŝtonplena intermonto kun altaj krutaj rokoj. El la alportitaj kaj senorde disĵetitaj ŝtonoj oni povis facile ekkoni, ke dum pluva vetero la intermonto pleniĝis per akvo, sed nun ĝia fundo estis komplete seka. Apud la muroj kreskis ĉe ambaŭ flankoj iom da herbo, multaj dornoj kaj eĉ ĉi tie kaj tie ankaŭ arboj. Gebhro eniĝis en tiun rokfaŭkon pro tio, ke ĝi konstante supreniris, do li opiniis, ke ĝi kondukos lin ĝis ia altaĵo, de kie li povos pli facile rimarki dumtage fumojn kaj nokte la tendarajn fajrujojn de Smaino. En kelkaj lokoj la intermonto fariĝis tiom mallarĝa, ke nur du ĉevaloj povis iri kune, en aliaj lokoj ĝi larĝiĝis en malgrandaj rondaj valoj ĉirkaŭitaj kvazaŭ per altaj ŝtonmuroj, sur kiuj sidis grandaj pavianoj, petolante inter si, bojante kaj montrante la dentojn al la karavano.

Estis la kvina horo posttagmeze. La suno jam malleviĝis okcidenten. Gehbro pensis pri tranoktejo; li volis nur atingi iun valeton; kie oni povus aranĝi "zeribon", t.e. ĉirkaŭi la karavanon kune kun la ĉevaloj per barilo el pikilhavaj mimozoj kaj akacioj ŝirmantaj kontraŭ la atakoj de sovaĝaj bestoj. Saba diskuris antaŭen, bojante de tempo al tempo kontraŭ simioj, kiuj ĉe ĝia vido interkuris maltrankvile, kaj ĝi malaperis en la kurbaĵoj de la intermonto. La eĥo ripetis resone ĝian bojadon.

Subite tamen ĝi silentiĝis kaj post momento ĝi impete alkuris al la ĉevaloj kun hirtiĝinta hararo sur la dorso kaj kun subtirita vosto.

La beduenoj kaj Gebhro komprenis, ke io ĝin teruris, sed rigardinte unu la alian kaj volante konvinkiĝi, kio tio povus esti, ili plu antaŭeniris. Sed trairinte malgrandan kurbaĵon, ili haltis tuj je la vido, kiu frapis iliajn okulojn.

Jen sur malalta roko, situanta meze de la sufiĉe larĝa intermonto, kuŝis leono. Dividis ilin de ĝi maksimume cent paŝoj. La giganta bestego, ekvidinte la rajdantojn kaj ĉevalojn, leviĝis sur la antaŭaj piedoj kaj komencis ilin rigardi. La malalte staranta suno lumigis ĝian, grandegan kapon, vilharan bruston, kaj en tiu ruĝa brilo ĝi similis al unu el tiaj sfinksoj, kiaj ornamas kutime la enirejojn al antikvaj egiptaj temploj.

La ĉevaloj eksidis sur siaj postaĵoj, komencis maltrankvile turniĝi kaj retroiri. Konsterniĝinte kaj miregite la rajdantoj ne sciis kion fari, do de buŝo al buŝo flugis nur timoplenaj kaj senesperaj vortoj: "Allah! Bismillah! Allah akbar!"

Kaj la reĝo de la dezerto rigardis ilin de supre, senmova, kvazaŭ muldita el bronzo. Gebhro kaj Ĥamiso aŭdis de komercistoj venantaj el Sudano al Egiptujo kun eburo kaj gumo, ke leonoj kuŝiĝas ofte sur la vojo de karavanoj, kiuj pro tio devas simple deflankiĝi. Sed ĉi tie ne eblis kien ajn deflankiĝi. Restis nur deturniĝi kaj forkuri! Jes! Sed ĉiokaze estis preskaŭ certe, ke la terura besto postkuros ilin kaj sin ĵetos sur ilin. Do ree eksonis la febraj demandoj:

– Kion fari?

– Kion fari?

– Allah! Eble ĝi retroiros.

– Ĝi ne retroiros!

Kaj denove ĉiuj silentiĝis. Oni aŭdis nur la ronkadon de la ĉevaloj kaj la rapidiĝintan spiron de la homaj brustoj.

– Lasu Kali'on libera de la ŝnuro – aŭdiĝis subite Ĥamiso al Gebhro – kaj ni forkuru sur la ĉevaloj, tiam la leono lin kaptos unuan kaj formanĝos.

– Faru tiel! – ripetis la beduenoj.

Sed Gebhro divenis, ke tiuokaze Kali povus suprengrimpi fulmrapide la rokan muron, kaj la leono atingos en la postkurado la ĉevalojn, do enkapiĝis al li alia terura penso. Li pikmortigos la knabon kaj ĵetos lin antaŭ la karavanon kaj tiam la besto, saltinte post ili, ekvidos sur la tero la sangantan karnon kaj haltos por ĝin formanĝi.

Do li altiris Kali'on per la ŝnuro al la selo kaj jam levis la tranĉilon, kiam en la sama sekundo Staĉjo kaptis lin je la vasta maniko de lia vesto.

– Kion vi faras, fripono?

Gebhro provis elŝiri sin, kaj se la knabo estus kaptinta lin je la mano, li certe elŝirus sin, sed ĉe la maniko ne estis tiel facile, do, elŝirante sin, li komencis samtempe kraĉospiri per sia obtuza voĉo pro kolerego:

– Hundo, se lia karno ne sufiĉos, mi pikmortigos ankaŭ vin ambaŭ! Allah! Mi pikmortigos, pikmortigos!

Kaj Staĉjo mortpaliĝis, ĉar fulmrapide trakuris lian kapon la penso, ke la leono, postkurante antaŭ ĉio la ĉevalojn, povas efektive en la kurego preterlasi la kadavron de Kali, kaj tiaokaze Gebhro certe pikmortigos laŭvice ilin ambaŭ. Do, tirante lin kun duobla forto je la maniko, li ekkriis:

– Donu al mi la pafilon!... mi mortpafos la leonon!

Tiuj vortoj ege mirigis la beduenojn, sed Ĥamiso, kiu vidis ankoraŭ en Port-Saido, kiel lerte Staĉjo pafas, komencis tuj krii:

– Donu al li la pafilon! Li mortpafos la leonon!

Gebhro tuj rememoris la pafojn super la lago Karoun, kaj antaŭ la terura danĝero li ne kontraŭstaris. Kun granda rapido li enmanigis al la knabo la pafilon kaj Ĥamiso malfermis tuj la skatolon kun ŝargaĵo, el kiu Staĉjo elprenis iom per la plena mano. Poste li saltis de sur la ĉevalo, ŝargis la pafilon kaj ekiris antaŭen.

Dum la unuaj paŝoj li estis kvazaŭ narkotita, kaj li vidis nur sin mem kaj Nel kun koloj tratranĉitaj de Gebhro. Sed tuj la pli proksima kaj pli terura danĝero forgesigis lin pri ĉio alia. Li havis antaŭ si la leonon! Ĉe la vido de la besto en liaj okuloj mallumiĝis. Li sentis malvarmon sur siaj vangoj kaj en la nazo, li sentis, ke liaj piedoj estas kvazaŭ el plumbo kaj ke mankas al li la spiro. Simple li timegis. En Port-Saido li ofte legis, eĉ dum la lecionoj en la lernejo, pri ĉasado je leonoj, sed tute alie estis rigardi bildojn en la libroj, kaj alie stari antaŭ la monstro, kiu nun rigardis lin kun mirego, sulkigante sian larĝan frunton, similan al celtabulo.

La araboj retenis la spiron en la brustoj, ĉar neniam en la vivo ili vidis ion similan. Unuflanke la malgranda knabo, kiu meze de altaj rokoj ŝajnis esti ankoraŭ pli malgranda, aliflanke la potenca bestego, ora en la sunradioj, grandioza, minaca, – "sinjoro kun la granda kapo", kiel diras la sudananoj.

Per la tuta forto de sia volo Staĉjo venkis la senmovecon de la piedoj kaj ŝoviĝis antaŭen. Dum momento ankoraŭ ŝajnis al li, ke lia koro atingas ĝis lia gorĝo – kaj tio daŭris tiel longe, ĝis li levis la pafilon al la vizaĝo. Tiam oni devis pensi pri io alia. Ĉu alproksimiĝi pli aŭ jam pafi? Kien celi? Ju pli malgranda la distanco, des pli certa la pafo... do antaŭen! Antaŭen! Kvardek paŝojn – ankoraŭ tro multe... tridek! – dudek! Jam la ventbloveto alportas la akran bestan odoraĉon...

La knabo haltis.

– La kuglo inter la okulojn, aŭ mia pereo! – li pensis. – En la nomo de la Patro kaj de la Filo.

Kaj la leono leviĝis, etendis la dorson kaj klinis la kapon. Ĝiaj lipoj ekmoviĝis, la brovoj ŝoviĝis sur la okulojn. Ĉi tiu eta estaĵo kuraĝis veni tro proksimen – do ĝi preparis sin por la salto, sidiĝante kun tremantaj femuroj sur la malantaŭajn piedegojn.

Sed Staĉjo dum unu palpebrumo rimarkis, ke la celmontrilo ĉe la pafilo troviĝas sur la frunto de la besto – kaj li tiris la ĉanon.

Ekbruegis la trafa pafo. La leono leviĝis tiamaniere, ke dum kelkaj momentoj ĝi rektiĝis per la tuta alteco, post kio ĝi falis dorsen kun la kvar piedoj direktitaj supren. Kaj en la lasta konvulsio ĝi ruliĝis de sur la roko teren.

Dum kelkaj minutoj Staĉjo tenis ankoraŭ la pafilon pafpreta, sed vidante, ke la konvulsio ĉesas kaj ke la palflava korpo streĉiĝis senmove, li malfermis la pafilon kaj ŝargis ĝin denove.

La rokmuroj ankoraŭ sonis ĉiuflanke per la tondra eĥo. Gebhro, Ĥamiso kaj la beduenoj ne povis komence vidi, kio okazis, ĉar dum la antaŭa nokto pluvis kaj la aero estis malseka, la fumo vualis ĉion en la malvasta intermonto. Nur post kiam la fumo malaperis, ili komencis ĝojkrii kaj volis kuri al la knabo, sed vane ĉar nenia forto povis devigi la ĉevalojn iri antaŭen.

Kaj Staĉjo returniĝis, ĉirkaŭprenis per la rigardo la kvar arabojn kaj fiksis la okulojn al Gebhro.

– Ho, sufiĉas! – diris, kunpremante la dentojn. – Vi transpasis la limon. Vi mortigos nek Nel, nek iun alian plu!

Kaj subite li eksentis, ke liaj nazo kaj vangoj repaliĝas, sed tio estis alia malvarmo, kaŭzita ne de timo, sed de terura kaj neevitebla decido, de kiu la koro en la brusto por momento preskaŭ ŝtoniĝis.

– Jes! Ili do estas friponoj, tiranoj, mortigistoj, kaj Nel estas en iliaj manoj!...

– Vi ne mortigos ŝin! – li ripetis.

Li alproksimiĝis al ili – ree haltis – kaj subite kun fulma rapideco levis la pafilon al la vizaĝo.

Du pafoj, unu post la alia, ekskuis per la eĥo la tutan intermonton. Gebhro falegis teren, kiel sako da sablo, kaj Ĥamiso kliniĝis en la selo kaj ekbatis per sanga frunto la ĉevalan nukon.

La du beduenoj eligis kriegon pro granda teruro kaj, elseliĝinte, sin ĵetis al Staĉjo. La vojkurbiĝo ne estis malproksime de ili kaj se ili estus forkurintaj malantaŭen, kion Staĉjo deziris en la animo, ili povus saviĝi de la morto. Sed al la blindigitoj pro teruro kaj kolerego ŝajnis, ke ili atingos la knabon, antaŭ ol li kapablos ŝanĝi la ŝargojn, kaj ili mortpikos lin per tranĉiloj. Malsaĝuloj! – Apenaŭ ili trakuris dekkelkajn paŝojn, ektintis denove la minaca pafilo, la intermonto resonis per la eĥo de novaj pafoj kaj ili ambaŭ teren falis, ĵetante sin kaj moviĝante kiel fiŝoj elakvigitaj.

Unu – malpli bone trafita – leviĝis ankoraŭ kaj apogis sin sur la manoj, sed en la sama momento Saba dronigis siajn kojndentojn en lian nukon.

Ekestis tombeja silento.

Interrompis ĝin la ĝemoj de Kali, kiu ĵetis sin sur la genuojn kaj, etendinte antaŭ si la manojn, kriis en la malklara lingvo "kisvahili":

– Bvana kubva! (Granda sinjoro!) mortigi leonon, mortigi malbonajn homojn, sed ne mortigi Kali!

Staĉjo tamen ne atentis lian vokadon. Dum kelka tempo li staris kiel konsternita, post kio, rimarkinte la paliĝintan vizaĝeton de Nel kaj ŝiajn duonkonsciajn okulojn plilarĝigitajn pro teruro, saltis al ŝi:

– Nel! ne timu!...

– Nel! ni estas liberaj!...

Envere ili estis liberaj, sed devojiĝintaj en la senhoma dezerto, en la faŭkego de la "nigra kontinento".


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.