La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 43

La karavano ekiris la sekvantan tagon je la tagiĝo. La juna negro estis bonhumora, la malgranda despotineto milda kaj obeema, kaj Staĉjo plena de energio kaj espero. Iris kun ili cent Samburuanoj kaj cent Va-himanoj – kvardek el ĉi lastaj estis armitaj per remingtonaj pafiloj, el kiuj ili scipovis iom pafi. La blanka estro, kiu dum tri semajnoj ekzercis ilin en tio, sciis bone, ke laubezone ili faros multe pli da bruo ol malutilo, sed li pensis, ke ĉe renkontiĝo kun sovaĝuloj la bruo ludas ne malpli grandan rolon ol la kugloj, kaj li estis kontenta pri sia gvardio. Oni kunprenis grandajn provizojn da manioko, da flanoj bakitaj el grandaj kaj grasaj blankaj formikoj, zorge sekigitaj kaj muelitaj je faruno, kaj multe da fumaĵita viando.

Kun la karavano iris dekkelkaj virinoj, kiuj portis diversajn bonajn objektojn por Nel kaj sakojn el antilopa ledo por akvo. Staĉjo de sur la dorso de King gardis pri la ordo, donis ordonojn – eble ne tiom pro tio, ke ili estis necesaj, kiom pro tio, ke al li plaĉis la rolo de estro – kaj fiere li rigardis sian malgrandan armeon.

– Se mi volus, – li diris al si – mi povus fariĝi reĝo super ĉiuj popoloj de Doko – same, kiel Beniowski en Madagaskaro!

Kaj tra lia kapo flugis la penso, ĉu ne estus bone reveni iam ĉi tien, almiliti la grandan teritorion de la lando, civilizi la negrojn, fondi ĉi tie novan Pollandon aŭ eĉ ekiri iam kun nigruloj al la malnova. Sed ĉar li sentis, ke en tiu penso estas io ridinda kaj ĉar li dubis, ĉu la patro donus al li la permeson ludi la rolon de Aleksandro la Macedona en Afriko, li ne konfidis siajn planojn al Nel, kiu certe estis en la mondo la sola persono preta ilin aplaŭdi.

Kaj krome, antaŭ la almilitado de tiuj regionoj de Afriko oni ja devis antaŭ ĉio eliĝi el ili, do li okupis sin pri la pli proksimaj aferoj. La karavano distiriĝis kvazaŭ longa ŝnuro. Staĉjo, sidante sur la nuko de King, decidis rajdi ĉe ĝia fino, por havi ĉion kaj ĉiujn antaŭ la okuloj. Kiam la homoj preteriris lin unu post la alia, li rimarkis ne senmire, ke ambaŭ sorĉistoj M'Kunje kaj M’Pua, la samaj, kiuj ricevis de Kali vipopunon, apartenas al la karavano kaj kun pakaĵoj sur la kapoj iras kun la aliaj.

Do li haltigis ilin kaj demandis:

– Kiu ordonis vin iri?

– La reĝo – ili ambaŭ respondis, riverencante humile.

Sed sub la masko de humileco iliaj okuloj briletis tiel sovaĝe kaj sur liaj vizaĝoj respeguliĝis tia kolero, ke Staĉjo en la unua momento volis forpeli ilin, kaj li ne faris tion nur por ne subfosi la aŭtoritaton de Kali.

Tamen li tuj vokis lin.

– Ĉu vi ordonis al la sorĉistoj iri kun ni? – demandis.

– Kali ordoni, ĉar Kali estas saĝa.

– Do mi demandas ankoraŭfoje, kial via saĝeco ne lasis ilin hejme?

– Ĉar se M'Kunje kaj M’Pua resti, tiam ili ambaŭ instigi la Va-himanojn, ke ili mortigu Kali post la reveno. Kaj se ili iri kun ni, Kali rigardi ilin kaj gardi ilin.

Staĉjo pripensis dum momento kaj diris:

– Eble vi estas prava, sed gardu ilin bone tage kaj nokte, ĉar iliaj okuloj briletas malame.

– Kali havi bambuon – respondis la juna negro.

La karavano ekiris. En la lasta momento Staĉjo ordonis, ke la gvardio armita per remingtonaj pafiloj fermu la irantaron, ĉar ĝi konsistis el la homoj elektitaj de li kaj plej fidindaj. Dum la armilekzercoj, kiuj daŭris sufiĉe longe, ili alkutimiĝis certagrade al sia juna estro kaj samtempe, kiel la plej proksimaj al lia honorinda persono, ili opiniis sin io pli bona kaj grava ol la aliaj. Nun ili estis gardontaj la tutan karavanon kaj kaptontaj tiujn, kiuj volus forkuri. Ne estis malfacile antaŭvidi, ke, kiam komenciĝos penoj kaj danĝeroj, ne mankos forkurantoj.

Sed la unuan tagon ĉio iris kiel eble plej bone. La negroj kun pezaĵoj sur la kapoj, ĉiu armita per lanco kaj kelkaj malpli grandaj ĵetponardoj (asagai), etendiĝis kvazaŭ longa serpento tra la ĝangalo.

Dum kelka tempo ili ŝoviĝis laŭlonge de la suda lago-bordo sur la ebenaĵo. Sed ĉar la lagon ĉirkaŭis de ĉiuj flankoj altaj montopintoj, oni devis suprengrimpi, kiam ili deflankiĝis orienten. La aĝaj Samburuanoj, kiuj konis tiujn regionojn, asertis, ke la karavano devos iri tra altaj montoseloj inter montoj, kiujn ili nomis Kullal kaj Inro, post kio ĝi eniros en la regionon Ebene, situantan sude de Borani. Staĉjo komprenis, ke oni ne devas iri rekte al la oriento, ĉar li mernoris, ke Mombassa situas kelkajn gradojn trans la ekvatoro, do rimarkeble pli sude ol tiu nekonata lago. Posedante kelkajn kompasojn de Linde, li ne timis perdi la ĝustan vojon.

La unua tranoktejo estis sur arbara altaĵo. Samtempe kun la mallumiĝo ekflamis dekkelkaj fajroj, sur kiuj la negroj rostis sekigitan viandon kaj manĝis kukojn el maniok-radikoj, eligante ilin el la ujoj per la fingroj. Post la forigo de la malsato kaj soifo ili rakontis al si, kien kondukas ilin "bvana kubva" kaj kiel li rekompencos ilin. Kelkaj kantis, kaŭrante kaj serĉante ion en la fajro, kaj ĉiuj parolis tiel longe kaj laŭte, ke Staĉjo devis fine ordoni silenton, por ke Nel povu dormi.

La nokto estis tre malvarmeta, sed la sekvintan tagon, tuj post kiam la unuaj sunradioj lumigis la regionon, la aero plivarmiĝis. Je la sunleviĝo la junaj vojaĝantoj vidis strangan vidindaĵon. Ili jus alproksimiĝis al lageto etendiĝanta ĉirkaŭ du kilometrojn, aŭ pli ĝuste al granda flako formita de la pluvo en la monta valeto, kiam subite Staĉjo, sidante kun la knabineto sur King, kaj rigardante per la lorno la regionon, elkriis:

– Rigardu, Nel, rigardu, elefantoj iras al la akvo.

Kaj efektive en la distanco de duona kilometro oni vidis areton konsistantan el kvin bestoj, alproksimiĝantaj malrapide, unu post la alia, al la lageto.

– Ili estas iel strangaj elefantoj – diris Staĉjo, rigardante ilin konstante kun granda atento. – Ili estas malpli grandaj ol King, iliaj oreloj estas same malpli grandaj kaj mi tute ne vidas iliajn kojndentojn.

Dume la elefantoj eniris la akvon, sed ne haltis sur la bordo, kiel tion faris kutime King, kaj ili ne surverŝadis sin reciproke per la rostroj, sed iris pli kaj pli profunden, tiel ke fine nur iliaj nigraj dorsoj elstaris el la akvo kvazaŭ iaj rokblokoj.

– Kio estas tio? Ili subakviĝas – ekkriis Staĉjo.

La karavano alproksimiĝis rimarkeble al la bordo, kaj fine ĝi troviĝis tuj apud ĝi. Staĉjo haltigis ĝin kaj komencis rigardi kuri eksterordinara miro jen al Nel, jen al la lageto.

La elefantoj estis jam tute nevideblaj, nur sur la glata akva supraĵo oni povis eĉ per nuda okulo distingi kvazaŭ kvin rondajn ruĝajn florojn elstarantajn super la akvonivelo kaj balanciĝantajn per facila movo.

– Ili staras sur la fundo, kaj jen iliaj rostropintoj – aŭdiĝis Staĉjo, ne kredante al siaj propraj okuloj.

Poste li vokis Kali'n:

– Kali! – ĉu vi vidis?

– Jes, sinjoro, Kali vidi, ili estas akvaj elefantoj (Afriko posedas multe da neesploritaj sekretoj. La famoj pri akvaj elefantoj jam longe rondiris inter la vojaĝantoj, sed oni ne volis kredi al ili. En la lastaj tempoj la Muzeo de Naturscienco en Parizo sendis s-ron Le Petit, kiu vidis akvajn elefantojn en Kongio ĉe la bordo de la lago Leopoldo. Sciigas pri tio la germana gazeto "Kosmos" Nr. 6) – respondis trankvile la juna negro.

– Akvaj elefantoj?

– Kali vidi ilin ne unuafoje.

– Kaj ili vivas en la akvo?

– Nokte ili eliri en la ĝangalon kaj paŝti sin, kaj tage loĝi en lago, kiel kiboko (hipopotamoj). Ili eliri nur post la sunsubiro.

Staĉjo longe ne povis trankviliĝi pro mirego, kaj se la vojaĝo ne estus urĝa, li retenus la karavanon ĝis la vespero, por pli bone observi la nekutimajn bestojn. Sed venis en lian kapon, ke la elefantoj povas elakviĝi transe ĉe la alia flanko de la lago, kaj eĉ se ili elirus ie pli proksime, malfacile estus rigardi ilin en la mallumo. Do li donis la signon por ekmarŝi, sed dumvoje li diris al Nel:

– Nu! Ni vidis ion, kion vidis neniam la okuloj de eŭropano. Kaj mi pensas, ke se ni atingos feliĉe la oceanon, neniu kredos nin, ke en Afriko vivas akvaj elefantoj.

– Kaj se vi kaptus unu el ili kaj kunprenus ĝin kun ni al la oceano? – diris Nel, konvinkita kiel ĉiam, ke Staĉjo ĉion kapablas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.