La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 18

Kiam ili enĉambriĝis, Mahdi kuŝis sur mola divano, ĉirkaŭita de siaj edzinoj, el kiuj du ventumis lin per grandaj strutaj plumoj, kaj du aliaj gratis delikate liajn piedplatojn. Krom ĉi tiuj virinoj ĉeestis nur: la kalifo Abdullahi kaj la kalifo Serif, ĉar la tria, Ali-uled-Helu, kondukis en la sama tempo militistojn al la nordo, nome al Berberujo kaj Abu-Hammed, kiuj jam antaŭe estis konkeritaj de la derviŝoj. Ĉe la vido de la enirantoj la profeto flankenŝovis la virinojn kaj eksidis sur la divano. Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj ĵetis sin teren kaj restis sur la genuoj kun la manoj krucigitaj surbruste. La greko mansignis al Staĉjo, ke li faru la samon, sed knabo, ŝajnigante, ke li ne vidas tion, kliniĝis nur iom kaj restis rektiĝinta. Lia vizaĝo paliĝis, sed la okuloj brilis forte kaj el lia tuta sinteno kaj la fiere levita kapo, el la kunpremitaj lipoj oni povis facile diveni, ke io decidiĝis en li, ke lia necerteco kaj timo forpasis, ke li faris iun neflekseblan decidon, de kiu li neniel cedos. La greko videble komprenis tion, ĉar granda timo respeguliĝis en lia rigardo. Mahdi ĵetis sur ambaŭ infanoj sian mallongan rigardon, serenigis sian grasan vizaĝon per la ordinara rideto, post kio li turnis sin unue al Idriso kaj Gebhro.

– Vi alvenis el la malproksima nordo – li diris.

Idriso ektuŝis la teron per sia frunto.

– Tiel estas, ho Mahdi! Ni apartenas al la dangala gento, do ni forlasis niajn hejmojn en Fajumo, por ekgenui ĉe viaj benataj piedoj.

– Mi vidis vin ĉiujn en la dezerto. Terura estis via vojo, sed mi sendis anĝelon, kiu vin gardis kaj ŝirmis de la morto el la manoj de la malkreduloj. Vi ne vidis lin, sed li gardis vin bone.

– Dankon al vi, Savanto!

– Kaj vi alkondukis al Smaino tiujn ĉi infanojn, por ke li povu interŝanĝi ilin kontraŭ siaj propraj, kiuj estas malliberigitaj en Port-Saido de la turkoj kune kun Fatmo.

– Ni volis servi al vi.

– Kiu servas min, servas al sia propra savo, do vi malfermis al vi la vojon al la paradizo. Fatmo estas mia parencino... Sed vere mi diras al vi, ke kiam mi almilitos la tutan Egiptujon, tiam mia parencino kaj ŝiaj infanoj reakiros senpene la liberon.

– Do decidu, Benato, pri la infanoj, kiel vi volas!...

Mahdi fermetis la palpebrojn, poste li malfermis ilin, ekridetis bonkore kaj donis signon al Staĉjo:

– Knabo, proksimiĝu al mi!

Staĉjo faris kelkajn paŝojn per energia, kvazaŭ milita irmaniero, kliniĝis duafoje antaŭ li, poste li streĉiĝis kiel kordo kaj atendis, rigardante rekte en la okulojn de Mahdi.

– Ĉu vi estas kontentaj, ke vi venis al mi? – demandis Mahdi.

– Ne, profeto. Kontraŭ nia volo ni estis forkaptitaj de niaj patroj.

Tiu simpla respondo faris certan impreson, same al la reganto alkutimiĝinta al flatvortoj, kiel ankaŭ al la ĉeestantoj. La kalifo Abdullahi kuntiris la brovojn, la greko ekmordis la lipharojn kaj komencis rompi siajn fingrojn, tamen Mahdi ne ĉesis rideti.

– Sed – li daŭrigis – vi estas per tio ĉe la fonto de la vero. – Ĉu vi volas akcepti mian instruon?

Ekregis mallonga silento, do Mahdi, opiniante, ke la knabo ne komprenis lian demandon, ripetis ĝin pli klare:

– Ĉu vi volas akcepti mian instruon?

Je tio Staĉjo, kiu tenis sian manon sur la brusto, faris nerimarkeble la krucosignon, kvazaŭ li estus saltonta el dronanta ŝipo en la akvan profundaĵon.

– Profeto, – li diris – mi ne konas vian instruon, sekve, se mi ĝin akceptus, mi farus tion nur pro timo, kiel malkuraĝulo kaj fiulo. Sed ĉu vi dezirus, ke vian religion akceptu nur malkuraĝuloj kaj fiuloj?

Kaj tiel dirante, li rigardis ĉiam rekte en la okulojn de Mahdi. Ekestis ĉe tio tiel granda silento, ke oni aŭdis nur la zumadon de la muŝoj. Sed okazis samtempe io eksterordinara. Jen Mahdi konsterniĝis kaj ĉi-momente li ne povis trovi respondon. La rideto malaperis de lia vizaĝo, sur kiu reflektiĝis embaraso kaj malinklino. Etendinte la manon, li prenis la kukurbon plenigitan per mielakvo kaj komencis trinki, sed videble nur por tio, ke li povu gajni tempon kaj kaŝi sian konsterniĝon.

Kaj la brava knabo, samspeca posteulo de la defendantoj de la kristanismo, la vera sango de venkintoj el sub Chocim kaj Vieno, staris kun la kapo suprenlevita, atendante la verdikton. Sur liaj malgrasaj vangoj, brunigitaj per la dezerta vento floris helaj ruĝiĝoj, liaj okuloj brilis kaj la tutan korpon skuis tremo de fervoro. "Jen – li diris al si – ĉiuj aliaj akceptis lian instruon kaj mi malkonfesis nek mian kredon, nek mian animon". Kaj la timo antaŭ tio, kio povas kaj devas sekvi, kaŝiĝis sammomente en lia koro, kaj anstataŭ tio plenigis ĝin ĝojo kaj fiero.

Kaj dume Mahdi metis flanken la kukurbon kaj demandis:

– Do vi forĵetas mian instruon?

– Mi estas kristano, kiel mia patro...

– Kiu fermas siajn orelojn al la dia voĉo, – diris Mahdi malrapide per ŝanĝita voĉo – estas nur brulligno.

Je tio la kalifo Abdullahi, konata pro sia severeco kaj krueleco, ekbrilis per siaj blankaj dentoj, kvazaŭ sovaĝa besto kaj aŭdigis sin jene:

– Aroganta estas la parolo de tiu knabo, do punu lin, profeto, aŭ permesu, ke mi faru tion.

– Jam okazis! – pensis Staĉjo.

Sed Mahdi ĉiam deziris, ke la famo pri lia kompatemo disvastiĝu ne sole inter la derviŝoj, sed ankaŭ en la tuta mondo, do li opiniis, ke verdikto tro severa, precipe kontraŭ malgranda knabo, povus malutili al lia famo.

Dum momento li ŝovis tra la fingroj la rozari-globetojn kaj pensis, post kio li parolis plu:

– Ne! Tiuj infanoj estis forkaptitaj por Smaino, do, kvankam mi ne intertraktos kun malkreduloj, oni devas sendi ilin al Smaino. Tia estas mia volo.

– Fariĝos laŭ tio – respondis la kalifo.

Sed Mahdi montris al li Idrison, Gebhron kaj la beduenojn:

– Ĉi tiujn homojn – li diris – rekompencu de mi, Abdullahi, ĉar ili faris longan kaj danĝeran vojon, por servi Dion kaj min.

Post tio li donis signon, ke la aŭdienco finiĝis, kaj samtempe li ordonis al la greko, ke ankaŭ li foriru. Kiam tiu denove troviĝis en la mallumo sur la preĝoplaco, li ekkaptis la brakon de Staĉjo kaj skuis lin kun kolero kaj malespero.

– Malbenita knabaĉo, vi fordonis al la pereo tiun senkulpan infanon – li diris, montrante al Kel – vi pereigis vin kaj eble ankaŭ min.

– Mi ne povis agi alie – senkulpiĝis Staĉjo antaŭ la greko.

– Vi ne povis! Sciu, ke vi ambaŭ estas kondamnitaj je dua vojaĝo, centoble pli danĝera ol la unua. Kaj ĝi estas la morto – ĉu vi komprenas? En Faŝodo la febro mortigos vin dum unu semajno. Mahdi scias bone, kial li sendas vin al Smaino.

– Ankaŭ en Omdurmano ni mortus.

– Mensogo! Vi ne mortus en la hejmo de Mahdi, en la bonfarto kaj komforto. Kaj li estis jam preta preni vin sub siajn flugilojn. Mi scias, ke li estis preta. Vi rekompencis ankaŭ min bone por tio ke mi protektis vin kaj intervenis en via afero. Sed post tio, kio okazis, faru kion vi volas! Abdullahi sendas la kamelan poŝton post semajno al Faŝodo, kaj dum tiu semajno faru laŭ via plaĉo! Vi ne vidos min plu!...

Kaj dirinte tion, li foriris, sed post momento li revenis. Li estis parolema, kiel ĉiuj grekoj, kaj li bezonis paroli ĝissate. Li volis elverŝi sur la kapon de Staĉjo la galon, kiu kolektiĝis en li. Li ne estis kruela kaj ne havis malbonan koron, tamen li deziris, ke la knabo komprenu ankoraŭ pli precize la teruran respondecon, kiun li prenis sur sin, ne obeinte liajn konsilojn kaj admonojn.

– Kiu malpermesus al vi resti kristano en la animo? – li parolis plu. – Ĉu vi opinias, ke mi tiu ne estas? Sed mi ne estas malsaĝulo. Kaj vi volis montri vian falsan heroecon. Ĝis nun mi plenumis gravajn servojn al la blankaj militkaptitoj, kaj nun mi ne povos plu ilin plenumi, ĉar Mahdi ekkoleris ankaŭ kontraŭ mi. Ĉiuj pereos kaj via malgranda samsortanino tutcerte! Vi mortigis ŝin! En Faŝodo eĉ la plenkreskaj eŭropanoj mortas pro febro, kiel muŝoj, kaj tiom pli tia infano. Kaj se oni ordonos al vi iri piede apud la ĉevaloj kaj kameloj, tiam ŝi mortfalos la unuan tagon. Vi kaŭzis tion, kaj vi sola kulpas. Ĝoju nun pro tio... vi, kristano!

Kaj li foriĝis. Nun ĉiuj direktiĝis el la preĝoplaco tra mallumaj stratetoj al la tendoj. Ili iris longe, ĉar la urbo disetendiĝis sur grandega teritorio. Nel, komplete elĉerpita pro la irado, malsato, timo kaj teruraj impresoj de la tuta tago, komencis jam haltadi. Idriso kaj Gebhro pelis ŝin, ke ŝi iru pli rapide. Sed post kelka tempo ŝiaj piedoj tute malfortiĝis. Tiam Staĉjo prenis ŝin senhezite sur siajn brakojn kaj portis ŝin. Dumvoje li volis paroli al ŝi, li volis senkulpigi sin antaŭ ŝi, ke li ne povis alie agi, sed liaj pensoj kvazaŭ rigidiĝis kaj mortis en lia kapo, tiel, ke li kapablis ripeti nur: "Nel! Nel! Nel" – kaj premis ŝin al si, ne povante paroli pli. Post kelkdeko da paŝoj Nel ekdormis pro laciĝo sur liaj brakoj, do li iris silente inter la dormantaj stratetoj aŭdante nur la interparolon de Idriso kaj Gebhro. Kaj iliaj koroj estis plenigitaj de ĝojo, kio estis por Staĉjo feliĉa okazo, ĉar alie ili eble denove volus puni lin por la aŭdacaj respondoj al Mahdi. Tamen ili estis tiel okupitaj pri tio, kio trafis ilin, ke ili ne povis pensi pri io alia.

– Mi sentis min malsana, – diris Idriso – sed la vido de la profeto resanigis min.

– Li estas kvazaŭ palmo en la dezerto kaj kvazaŭ malvarma akvo dum varmega tago, kaj liaj vortoj kiel maturaj daktiloj – respondis Gebhro.

– Mensogis Nur-el-Tadhil, dirante, ke li ne allasos nin antaŭ sia vizaĝo. Tamen Mahdi allasis nin al si, benis kaj ordonis al Abdullahi rekompenci nin.

– Kiu certe donacos nin malavare, ĉar la volo de Mahdi estas sankta.

– Bismillah! estu tiel, kiel vi diras! – elkriis unu el la beduenoj.

Kaj Gebhro komencis revi pri tutaj aroj da kameloj, pri kornohava bruto, ĉevaloj kaj pri sakoj plenaj de piastroj. El tiuj revoj vekis lin Idriso, kiu, montrante Staĉjon portantan la malgrandan Nel, demandis:

– Kaj kion ni faros pri tiu vespo kaj pri tiu dormanta muŝo?

– Ho! Smaino devus rekompenci nin aparte por ili.

– Kiam la profeto diras, ke li ne permesos intertrakti kun malkreduloj, tiam por Smaino ili estas ankaŭ bagatelaĵo.

– Tiukaze mi bedaŭras, ke ili ne troviĝis en la manoj de la kalifo, kiu estus instruinta tiun hundidon, kio estas bojadi kontraŭ la vero kaj la dia elektito.

– Mahdi estas bonkora – respondis Idriso.

Post tio li ekmeditis dum momento kaj aldonis:

– Tamen Smaino, havante ilin ambaŭ en siaj manoj, estos certa, ke nek la turkoj, nek la angloj mortigos liajn infanojn kaj Fatmon.

– Do li eble rekompencos nin?

– Jes. Prenu ilin la poŝto de Abdullahi al Faŝodo. Ni estos liberigitaj de la zorgo pri la infanoj. Kaj kiam revenos Smaino, ni postulos de li la ekstrapagon.

– Vi diras, ke ni restos en Omdurmano?

– Allah! Ne sufiĉis al vi la vojo de Fajumo al Kartumo. Venis la tempo por ripozi!

La tendoj estis jam proksimaj. Staĉjo iom malrapidigis la marŝadon, ĉar ankaŭ liaj fortoj elĉerpiĝis. Nel, kvankam malpeza, peziĝis al li pli kaj pli. La sudananoj, kiuj volis dormi, kriis al li, ke li plirapidigu la iradon, kaj poste ili pelis lin, batante per pugnoj lian kapon. Gebhro eĉ pikis lin dolorige per tranĉilo sur la skapolon. La knabo elportis ĉion ĉi silente, ŝirmante antaŭ ĉio sian malgrandan knabineton, kaj nur kiam unu el la beduenoj ekpuŝis lin tiel forte, ke li preskaŭ faletis, li diris tra la kunpremitaj dentoj:

– Atentu, ni devas ja vojaĝi ĝis Faŝodo en viva stato!

Kaj tiuj vortoj haltigis la arabojn, ĉar ili timis transpaŝi la ordonon de Mahdi. Eĉ pli efike haltigis ilin tio, ke Idriso subite eksentis kapturniĝon, kaj tiel fortan, ke li devis apogi sin sur la brako de Gebhro. Post kelka tempo tio pasis, sed la sudanano teruriĝis kaj diris:

– Allah! Mi fartas malbone! Ĉu kaptis min iu malsano?

– Vi vidis la profeton, do vi ne malsaniĝos – respondis Gebhro.

Fine ili atingis la tendojn. Alveninte, Staĉjo redonis tuj la dormantan knabinon en la manojn de la maljuna Dinah, kiu, kvankam ankaŭ nesana, tamen preparis por sia fraŭlineto sufiĉe oportunan kuŝejon. La sudananoj kaj beduenoj, englutinte po kelkajn nekuiritajn viandostrietojn, ĵetis sin, kvazaŭ ŝtipoj, sur la feltaĵojn.

Staĉjo ricevis nenion por manĝi, nur la maljuna Dinah enŝovis en lian manon iom da moligita "durro", kiun ŝi ŝtelis de la kameloj. Sed Staĉjo volis nek dormi, nek manĝi. La ŝarĝo, kiu pezis sur liaj brakoj, estis vere tro granda. Jen li sentis, ke forĵetinte la protekton de Mahdi, por kiu necesis pagi per malkonfeso de sia kredo kaj animo, li agis ĝuste, kiel li devis. Li sentis, ke la patro estus fiera kaj feliĉigita pro lia ago. Kaj samtempe li pensis, ke li pereigis Nel'on, la samsortaninon, la malgrandan amatan knabineton, por kiu li fordonus volonte la lastan guton de sia sango.

Do, kiam ĉiuj ekdormis, lin kaptis plorego, kaj, kuŝante sur peco da feltaĵo, li ploris longe, kvazaŭ infano, kiu li ja efektive ankoraŭ estis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.