La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 7

Dume la kameloj kuregis kiel uragano tra la brilantaj sabloj en la luna lumo. Fariĝis jam profunda nokto. La luno, komence granda kiel disko kaj ruĝa, paliĝis kaj ruliĝis alten. La malproksimaj montetoj de la dezerto kovriĝis per muslin-arĝenta vaporaĵo, kiu, ne vualante iliajn konturojn, ŝanĝis ilin kvazaŭ en iujn lumaperaĵojn. De tempo al tempo aŭdiĝis de rokoj tie kaj aliloke dismetitaj la melankolia hurletado de ŝakaloj.

Pasis denove unu horo. Staĉjo ĉirkaŭbrakis sian amikinon kaj subtenis ŝin, penante tiamaniere mildigi la lacigan skuadon dum la furioza rajdado. La knabino ĉiam pli ofte demandis lin, kial ili tiel kuregas kaj kial oni vidas nek tendojn, nek la paĉjojn. Staĉjo decidis fine diri al ŝi la veron, kiun sekretigi estis neeble.

– Nel, – li diris – deprenu la ganton kaj nerimarkeble ĵetu ĝin teren.

– Kial, Staĉjo?

Kaj li alpremis ŝin al si kaj respondis kun ia nekutima karesemo:

– Faru, kion mi diris.

Per unu mano Nel tenis sin je Staĉjo kaj timis lasi lin, sed ŝi helpis sin tiamaniere, ke ŝi komencis depreni la ganton per la dentetoj – de ĉiu fingreto aparte – kaj fine, farinte tion, ŝi ĵetis ĝin teren.

– Post kelka tempo ĵetu la duan – diris Staĉjo. – Mi ĵetis jam la miajn, sed rimarki la viajn estos pli facile, ĉar ili estas helkoloraj.

Kaj vidante, ke la knabineto rigardas lin per demandaj okuloj, li daŭrigis:

– Ne teruriĝu, Nel... Sed povas esti... povas okazi, ke ni tute ne renkontos niajn patrojn..., ĉar verŝajne tiuj friponoj forkaptis nin perfide. Sed ne timu... ĉar, se tiel estas, tiam ekiros post ni la postkuro. Oni nin kuratingos kaj certe liberigos. Pro tio mi ordonis al vi ĵeti la ganton, por ke la postkuro povu trovi postsignojn. Dume ni povas fari nenion alian, sed poste mi ion elpensos... Tutcerte mi eltrovos ion, nur ne timu kaj fidu min...

Sed Nel, sciiĝinte, ke ŝi ne ekvidos la paĉjon, kaj ke ili forkuras ien en la foran dezerton, komencis tremi pro timo kaj plori, karese alpremante sin al Staĉjo kaj demandante kun plorego, kial ili estas forkaptitaj kaj kien oni kondukas ilin. Li konsolis ŝin laŭpove – kaj preskaŭ per la samaj vortoj, per kiuj lia patro konsolis s-ron Rawlison. Li certigis ŝin, ke la patroj mem postkuros ilin kaj sciigos ĉiujn garnizonojn laŭlonge de Nilo, ke, kio ajn okazus, li neniam forlasos kaj ĉiam defendos ŝin.

Sed la bedaŭro kaj sopiro al la patro estis en ŝi eĉ pli grandaj ol la timo, do ŝi ne ĉesis plori dum longa tempo kaj ili ambaŭ kuregis, malĝojaj, en la hela nokto, tra la palaj sabloj de la dezerto.

En Staĉjo tamen premiĝis la koro ne sole pro bedaŭro kaj timo, sed ankaŭ pro honto. Pri tio, kio okazis, li ja vere ne kulpis, sed li rememoris sian antaŭan elmontriĝemon, kiun tiel ofte mallaŭdis ĉe li la patro. Antaŭe li estis konvinkita, ke ne ekzistas tia situacio, en kiu li ne helpus sin; li opiniis sin nevenkebla bravulo kaj li estis preta provoki la tutan mondon. Nun li komprenis, ke li estas nur malforta knabo, pri kiu ĉiu povas fari, kion li volas, kaj ke jen li kuregas sur kamelo kontraŭ sia volo kaj nur pro tio, ke tiun kamelon pelas de malantaŭe duonsovaĝa sudanano. Pro tio li sentis sin ege humiligita, kaj li vidis nenian rimedon kontraŭstari. Li devis rekoni antaŭ si mem, ke li simple timas tiujn homojn, tiun dezerton kaj tion, kio povas ilin ambaŭ trafi.

Tamen li promesis sincere, ne sole al ŝi, sed ankaŭ al si, ke li gardos kaj defendos ŝin, eĉ je la prezo de la propra vivo.

Nel, laca pro la ploro kaj furioza rajdo, kiu daŭris jam ses horojn, komencis fine dormeti, kaj eĉ komplete ekdormis. Staĉjo, sciante, ke kiu falos de sur la galopanta kamelo, povas esti mortigita surloke, alligis ŝin firme al si per ŝnuro, kiun li trovis hazarde ĉe la selo. Sed post kelka tempo ŝajnis al li, ke la kurado de la kameloj fariĝis malpli rapida, kvankam ili kuris nun sur glata kaj mola sablo. En la malproksimo oni vidis neklarajn montetojn, kaj sur la ebenaĵo komenciĝis kutimaj noktaj iluziobildoj. La luno brilis sur la ĉielo pli kaj pli pale, kaj dume antaŭ ili aperis rampantaj malalte, trangaj, rozkoloraj nubetoj, tute travideblaj, kvazaŭ teksitaj el lumo. Ili estiĝis pro nesciata kialo kaj ŝoviĝis antaŭen, kvazaŭ puŝitaj per facila vento. Staĉjo vidis, kiel la burnusoj de la beduenoj kaj la kameloj subite roziĝis, eniĝante en tiujn lumigitajn teritoriojn, kaj poste la tutan karavanon ĉirkaŭprenis la delikata, roza brilo. De tempo al tempo la nubaĵo alprenis palbluan koloron kaj tiel estis ĝis la montetoj.

Apud la montetoj la kurado de la kameloj ankoraŭ pli multe malrapidiĝis. Cirkaŭe oni vidis nun rokojn elstarantajn el la sablaj montetoj aŭ disĵetitajn inter superŝutaĵoj en sovaĝa malordo. La grundo fariĝis ŝtonriĉa. Ili pasis tra kelkaj malaltaĵoj, kovritaj de ŝtonoj, kaj tra lokoj similaj al sekiĝintaj riverujoj. De tempo al tempo ilian vojon baris interkrutejoj, kiujn ili devis ĉirkaŭrajdi. La bestoj komencis paŝi singarde, piedumante kvazaŭ en danco inter sekaj kaj malmolaj tufegoj, faritaj de jeriĥaj rozoj, per kiuj la superŝutaĵoj kaj rokoj estis kovritaj abunde. Ofte la kameloj faletadis kaj estis evidente, ke oni devas doni al ili ripozon.

Post kelka tempo la beduenoj haltis en la dezerta intermonto kaj, elseliĝinte, ekokupiĝis pri la malligado de la selsakoj. Idriso kaj Gebhro faris la samon. Oni komencis prizorgi la kamelojn, malstreĉi la selrimenojn, depreni la provianton kaj serĉi platajn ŝtonojn por aranĝi fajrujon. Estis nek brulligno, nek sekiĝinta sterko, kiun kutime uzas araboj, sed Ĥamiso, la filo de Ĥadigo, kolektis sufiĉe da jeriĥaj rozoj, formis el ili grandan stakon kaj ekbruligis ĝin. Dum kelka tempo, kiam la sudananoj estis okupitaj pri la kameloj, Staĉjo, Nel kaj ŝia vartistino, la maljuna Dinah, troviĝis kune, tute izolitaj. Sed Dinah estis ankoraŭ pli terurigita ol la infanoj mem kaj ŝi tute ne povis paroli. Ŝi nur ĉirkaŭvolvis la knabineton per la varmiga plejdo kaj, sidiĝinte apud ŝi sur la tero, komencis kun ĝemo kisi ŝiajn manetojn. Staĉjo tuj demandis Ĥamison, kion signifas ĉio ĉi, kio okazis, sed li, ridante, nur rnontris al li siajn blankajn dentojn kaj iris kolekti plu brulmaterialon. Poste Idriso, demandita pri tio, respondis per unu vorto: "vi vidos", – kaj minacis al li per la fingro. Kiam fine ekbrilis la fajro el rozoj, kiuj pli bruletis ol flamis, ĉirkaŭis ĝin ĉiuj, krom Gebhro, kiu restis ankoraŭ apud la kameloj, kaj oni komencis manĝi maizflanojn kaj sekan ŝaf- kaj kapro-viandon. La infanoj, malsataj pro la longa rajdado, ankaŭ manĝis, kvankam Nel estis tre dormema kaj ŝiaj okuletoj fermiĝadis pro laciĝo. Sed intertempe en la eta lumo de la fajro aperis la malhelhaŭta Gebhro kaj, briletante per la okuloj, suprenlevis du malgrandajn helkolorajn gantojn kaj demandis:

– Kies ili estas?

– Miaj – respondis Nel dormeme kaj per laca voĉo.

– Viaj, malgranda aspido? – siblis tra la kunpremitaj dentoj la sudanano. – Tiamaniere vi signas la vojon, por ke via patro sciu, kien li devas nin postkuri?

Kaj tion dirinte, li batis ŝin per la skurĝo, terura araba vipo, kiu tranĉas eĉ la haŭton de kamelo. Nel, kvankam envolvita en dika plejdo, ekkriis pro doloro kaj pro timo, sed Gebhro ne sukcesis bati ŝin refoje, ĉar Staĉjo eksaltis sammomente kiel sovaĝa kato, puŝis lian bruston per la kapo kaj ekkaptis lian gorĝon.

Tio okazis tiel fulmrapide kaj neatendite, ke la sudanano falis dorsen kaj Staĉjo sur lin, kaj ili ambaŭ komencis ruliĝi sur la tero. La knabo por sia aĝo estis eksterordinare forta, tamen Gebhro baldaŭ subigis lin. Antaŭ ĉio li fortiris liajn manojn de sia gorĝo, post tio li turnis lian vizaĝon al la tero kaj, alpreminte per la pugno lian nukon, li komencis bati lian dorson per la skurĝo.

La krio kaj larmoj de Nel, kiu, kaptante la manojn de la sovaĝulo, petegis lin samtempe, ke li pardonu al Staĉjo, helpus nenion, se ne aperus ĉi-momente Idriso, kiu neatendite venis helpe al li. Li estis pli aĝa ol Gebhro, multe pli forta kaj de la komenco de la forkuro el Gharak-el-Sultani ĉiuj subordiĝis al liaj ordonoj. Nun li ŝiris la skurĝon el la mano de la frato kaj, forĵetinte ĝin malproksimen. kriis:

– For malsaĝulo!

– Mi mortbatos tiun skorpion! – respondis Gebhro, grincante per la dentoj.

Sed Idris kaptis lin je la brusto kaj, ekrigardinte en liajn okulojn, li komencis paroli per minaca, sed mallaŭta voĉo:

– La nobla Fatmo malpermesis fari malutilon al tiuj infanoj, ĉar ili protektis ŝin...

– Mi mortbatos! – ripetis kolere Gebhro.

– Kaj mi diras al vi, ke vi ne plu levos la skurĝon por bati ilin. Se vi tamen faros tion, mi redonos al vi por ĉiu bato dekoble.

Kaj li komencis skui lin kiel palman branĉon, post kio li tiel pluparolis:

– Ĉi tiuj infanoj estas la propraĵo de Smaino, kaj se iu el ili ne alvenos en vivanta stato, Mahdi mem (Dio plilongigu la tagojn de lia vivo!) ordonos pendigi vin. Ĉu vi nun komprenas, vi malsaĝulo?

La nomo de Mahdi faris sur ĉiuj liaj adeptoj tiel grandan impreson, ke Gebhro tuj mallevis la kapon kaj ripetadis kun teruro:

– Allah akbar! Allah akbar!(Dio estas granda!)

Staĉjo leviĝis de la tero, sed li sentis, ke, se lia patro povus lin vidi kaj aŭdi ĉi-momente, li estus certe fiera pri li, ĉar ne sole li eksaltis senhezite por savi la knabinon, sed ankaŭ nun, kvankam la batoj per la skurĝo kaŭzis al li bruldoloron, li ne pensis pri sia propra doloro, sed komencis konsoli la kompatindan knabineton kaj demandi, ĉu la batoj ne faris al ŝi iun malutilon.

Kaj poste li diris:

– Kiom mi ricevis, tiom mi ricevis, sed li ne kuraĝos sin ĵeti plu sur vin. Ho, se mi havus ian armilon!

La malgranda virineto ĉirkaŭis lian kolon per ambaŭ manoj kaj malsekigante liajn vangojn per larmoj, komencis certigi, ke ŝi ne multe suferis kaj ke ŝi ploras ne pro doloro, nur pro kompato al li. Post tio Staĉjo alproksimigis sian buŝon al ŝia orelo kaj diris, flustrante:

– Nel, ne ĉar li batis min sed ĉar li kuraĝis vin bati, mi ĵuras, ke mi ne pardonos al li.

Tiel finiĝis la okazaĵo. Post kelka tempo Gebhro kaj Idriso, repaciĝintaj jam, disetendis sur la tero siajn mantelojn kaj kuŝiĝis sur ili. Ĥamiso baldaŭ sekvis ilin. La beduenoj donis al la kameloj nutraĵon, post kio, sidiĝinte sur du el ili, ili ekrajdis direkte al Nilo. Nel kuŝigis sian kapeton sur la genuojn de la maljuna Dinah kaj tuj ekdormis. La fajro iom estingiĝis kaj baldaŭ aŭdiĝis nur la dentkrakado de la kameloj, kiuj remaĉis. Sur la ĉielo aperis nubetoj, kiuj de tempo al tempo vualis la lunon, sed la nokto estis lumplena. Malantaŭ la rokoj aŭdiĝis ĉiam sopira hurlado de ŝakaloj.

Post du horoj la beduenoj revenis sur la kameloj, portantaj akvon en ledaj sakoj. Disflamiginte la fajron, ili eksidis sur la sablon kaj komencis manĝi. Ilia alveno vekis Staĉjon, kiu ekdormetis, kaj la du sudananojn kaj Ĥamison, la filon de Ĥadigo. Tiam apud la fajro komenciĝis jena interparolo:

– Ĉu ni povas plurajdi? – demandis Idriso.

– Ne, ĉar ni devas ripozi, – ni kaj niaj kameloj.

– Ĉu iu vidis vin?

– Neniu. Ni atingis la riveron inter du vilaĝoj. De malproksime nur bojadis la hundoj.

– Oni devas ĉiam iri por akvo en la noktomezo kaj ĉerpi ĝin en senhomaj lokoj. Plej grave estas preteriri la unuan "challal" (katarakton), ĉar pli malproksime la vilaĝoj estas malmultaj kaj pli favoraj al la profeto. La postkuro sekvos nin tutcerte.

Post tio Ĥamiso turniĝis sur la ventron kaj, apogante sian vizaĝon per la manoj, li diris:

– La mehendisoj (inĝenieroj) antaŭe atendos la infanojn en El-Fachen dum la tuta nokto kaj ĝis la sekvanta vagonaro. Poste ili veturos al Fajumo, kaj de tie al Gharak. Ne pli frue ol tie ili ekkomprenos, kio okazis, kaj tiam ili devas reveni al Medinet, por sendi vortojn, kurantajn tra la kupra fadeno al la urboj apudnilaj, kaj rajdantojn sur kameloj, kiuj nin postkuros. Ĉio ĉi daŭros almenaŭ tri tagojn. Tial pli frue ni ne bezonas lacigi niajn kamelojn kaj ni povas trankvile "trinki fumon" el la piptuboj.

Tion dirinte, li altiris el la fajrujo flamantan stangeton de jeriĥa rozo kaj ekbruligis per ĝi la pipon, kaj Idriso komencis, laŭ la araba kutimo, ŝmaci pro kontento.

– Bone vi tion aranĝis, filo de Ĥadigo, – li diris – sed ni devas eluzi la tempon por dum ĉi tiuj tri noktotagoj atingi kiel eble plej malproksimen al sudo. Mi reekspiros pli trankvile nur tiam, kiam ni trarajdos la dezerton inter Nilo kaj Kharge (granda oazo okcidenten de Nilo). Donu Dio, ke la kameloj eltenu.

– Ili eltenos – aŭdiĝis unu el la beduenoj.

– Oni diras ankaŭ, – interrompis Ĥamiso – ke la armeo de Mahdi (Dio plilongigu lian vivon!) atingos jam baldaŭ Assuanon.

Tiam Staĉjo, kiu tre atente aŭskultis tiun interparolon, kaj bone memoris, kion antaŭe diris Idriso al Gebhro, leviĝis kaj diris:

– La armeo de Mahdi estas apud Kartumo.

– La! la!(ne! ne!) – neis Ĥamiso.

– Ne atentu liajn vortojn, – respondis Staĉjo – ĉar ne sole lia haŭto, sed ankaŭ lia cerbo estas nigra. Se vi ĉiun trian tagon aĉetus novajn kamelojn kaj kuregus kiel hodiaŭ, vi atingus Kartumon ne pli frue ol post unu monato, kaj krome vi certe ne scias, ke la vojon interbaros al vi la armeo ne egipta, sed angla...

Tiuj vortoj impresis ilin kaj Staĉjo, rimarkinte tion, parolis plu:

– Antaŭ ol vi troviĝos inter Nilo kaj la granda oazo, ĉiuj vojoj en la dezerto estos jam gardataj de tuta vico da militgardistoj. Ha! la vortoj tra la kupra fadeno kuras pli rapide ol la kameloj! Kiamaniere vi sukcesos eskapi?

– La dezerto estas larĝa – respondis unu el la beduenoj.

– Sed vi devas teni vin proksime al Nilo.

– Ni povas eĉ transiĝi kaj, se oni serĉos nin je ĉi tiu flanko de la rivero, ni estos je la alia.

– La vortoj, fulmkurantaj tra la kupra fadeno, atingos la urbojn kaj vilaĝojn ĉe ambaŭ riverbordoj.

– Mahdi sendos al ni anĝelon, kiu metos la fingrojn sur la okulojn de la angloj kaj turkoj (egiptanoj), kaj nin mem vualos per flugiloj.

– Idriso, – diris Staĉjo – mi ne turnas min al Ĥamiso, kies kapo estas kvazaŭ malplena kukurbo, nek al Gebhro, kiu estas ŝakalaĉo, sed al vi. Mi jam scias, ke vi volas venigi nin al Mahdi kaj transdoni nin en la manojn de Smaino. Sed, se vi faras tion pro monprofito, tiam sciu, ke la patro de ĉi tiu malgranda "bint" (knabineto) estas pli riĉa ol ĉiuj sudananoj kune.

– Kaj kio sekvas el tio? – interrompis Idriso.

– Kio? Reiru propravole, kaj la granda mehendiso kaj ankaŭ mia patro ne avaros por vi ĉiuj la monon.

– Aŭ ili liveros nin al la registaro, kiu tuj ordonos pendigi nin.

– Ne, Idriso. Vi sendube pendos, sed nur tiuokaze, se oni kaptos vin dum la forkurado. Kaj tio certe okazos. Sed, se vi mem reiros, neniu puno vin trafos kaj krom tio vi fariĝos riĉuloj ĝis la vivofino. Vi scias, ke la blankuloj el Eŭropo ĉiam plenumas siajn promesojn. Jen mi donas al vi ĵurpromeson en la nomo de ambaŭ mehendisoj, ke estos tiel, kiel mi diris.

Kaj Staĉjo estis efektive certa, ke lia patro kaj s-ro Rawlison centoble pli preferos plenumi la de li faritan promeson ol elmeti ilin ambaŭ, kaj precipe la knabineton Nel, al terura vojaĝo kaj ankoraŭ pli terura vivo inter la sovaĝaj kaj furiozaj bandoj de Mahdi.

Pro tio Staĉjo kun batanta koro atendis la respondon de Idriso, kiu profundiĝis en silenton kaj nur post kelka tempo respondis:

– Vi diras, ke la patro de la malgranda "bint" kaj la via donos al ni multan monon?

– Jes!

– Kaj ĉu ilia tuta mono kapablos malfermi al ni la pordon de la paradizo, kiun malfermos unu beno de Mahdi?

– Bismillah! – ekkriis je tio ambaŭ beduenoj kune kun Ĥamiso kaj Gebhro.

Staĉjo tuj perdis la tutan esperon, ĉar li sciis, ke la orientanoj ja estas monavidaj kaj korupteblaj, sed se la pura mahometano ekrigardas iun aferon flanke de sia religio, tiam ne estas en la mondo tiaj trezoroj, kiuj kapablus lin tenti.

Kaj Idriso, incitita per la ekkrio, parolis plu, kaj videble jam ne por respondi al Staĉjo, sed prefere por akiri pli da rekono kaj laŭdo flanke de siaj kamaradoj:

– Ni estas feliĉaj, ke ni apartenas al tiu generacio, kiu eligis la sanktan profeton, sed la nobla Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas liaj parencoj kaj la granda Mahdi amas ilin. Kiam do ni transdonos al li vin kaj la malgrandan "bint", li ŝanĝos vin kontraŭ Fatmo kaj ŝiaj filoj, kaj nin li ekbenos. Sciu, ke eĉ la akvo, en kiu li ĉiumatene lavas sin laŭ la reguloj de la Korano, sanigas malsanojn kaj pardonas pekojn, kaj tiom pli lia beno!

– Bismillah! – ripetis la sudananoj kaj beduenoj.

Sed Staĉjo, kaptante la lastan eblon de la savo, diris:

– Tiam forprenu min solan, kaj la beduenoj reiru kun la malgranda "bint". Kontraŭ mi oni eldonos Fatmon kaj ŝiajn filojn.

– Eĉ pli certe oni eldonos ŝin kontraŭ vi ambaŭ.

Je tio la knabo turnis sin al Ĥamiso:

– Via patro respondecos pri viaj agoj.

– Mia patro estas jam en la dezerto, sur la vojo al la profeto – rediris Ĥamiso.

– Do oni kaptos kaj pendigos lin.

Ĉi tie Idriso rekonis la neceson kuraĝigi siajn kamaradojn:

– Tiuj vulturoj – li diris – kiuj formanĝos la karnon de niaj ostoj, eble ankoraŭ ne estas elkovitaj. Ni scias, kio minacas nin, sed ni ne estas infanoj kaj la dezerton ni bone konas delonge. Tiuj homoj (ĉe tio li montris al la beduenoj) estis multfoje en Berberujo kaj ili konas tiajn vojojn, sur kiuj kuradas nur gazeloj. Tie neniu trovos nin kaj neniu postkuros nin. Ni devas deflankiĝi por akvo al Bahr-el Jussef, kaj poste al Nilo, sed ni faros tion nokte. Ĉu vi opinias, ke apud la rivero ne estas kaŝitaj amikoj de Mahdi? Kaj mi diros al vi, ke ju pli malproksime suden, des pli multaj ili estas, ke tutaj gentoj kaj iliaj ŝejkoj atendas nur konvenan momenton, por ekpreni la armilon defende al la vera religio. Ili mem liveros akvon, manĝaĵon, kamelojn – kaj erarigos la postkurantojn. Vere ni bone scias, ke al Mahdi estas longa vojo, sed ni scias samtempe, ke ĉiu tago alproksimigos nin al la ŝaffelo, sur kiu la sankta profeto genuas por preĝi.

– Bismillah! – ekkriis triafoje la kamaradoj.

Kaj estis videble, ke la estimo al Idriso pligrandiĝis inter ili. Staĉjo komprenis, ke ĉio estas perdita, do volante savi almenaŭ sian amikinon de la sudanana malico, li diris:

– Post ses horoj la malgranda fraŭlineto alvenis apenaŭ viva. Kiel vi povas pensi, ke ŝi eltenos tiel longan vojaĝon? Sed se ŝi mortos, mi mortos ankaŭ, kaj tiam kun kio vi alvenos al Mahdi?

Nun Idriso ne trovis respondon, kaj Staĉjo, vidinte tion, parolis plu:

– Kaj kiel akceptos vin Mahdi kaj Smaino, kiam ili sciiĝos, ke pro via malsaĝeco Fatmo kaj ŝiaj infanoj devos perdi la vivon?

Sed la sudanano jam rekonsciiĝis kaj respondis:

– Mi vidis, kiel vi kaptis Gebhron je la gorĝo. Je Allaho, vi estas vera leonido kaj ne mortos tiel facile, kaj ŝi...

Ĉe tio li rigardis al la kapeto de la dormanta Nel, apogita sur la genuoj de la maljuna Dinah, kaj li finis per ia strange milda voĉo:

– Por ŝi ni prizorgos sur la kamelĝibo nesteton, kiel por birdeto, por ke ŝi tute ne sentu laciĝon kaj povu dum la vojaĝo dormi same trankvile, kiel ŝi dormas nun.

Dirinte tion, li tuj iris al la kamelo kaj kune kun la beduenoj komencis prepari sur la dorso de unu el la plej bonaj dromedaroj sidlokon por la knabineto. Ĉe tio ili multe babilis kaj iom disputis, sed fine helpe de ŝnuroj, lanaj kovraĵoj kaj bambuaj stangetoj ili aranĝis ion en la speco de profunda, senmova korbo, en kiu Nel povis sidi aŭ kuŝi, sed el kiu ŝi neniel povis elfali. Super tiu sidloko, tiel vasta, ke ankaŭ Dinah povis en ĝi lokiĝi, ili disetendis tolan baldakenon.

– Jen vi vidas – diris Idriso al Staĉjo – la ovoj de koturno ne povus rompiĝi en tiuj feltaĵoj. La maljuna virino vojaĝos kun la fraŭlineto, por ke ŝi povu servi ŝin tage kaj nokte... Vi eksidos kun mi sed vi povas ankaŭ rajdi apud ŝi kaj gardi ŝin.

Staĉjo estis kontenta, ke li akiris almenaŭ tiom. Konsiderinte la situacion, li venis al la konkludo, ke plej verŝajne oni estos kaptitaj, antaŭ ol ili atingos la unuan katarakton, kaj tiu penso donis al li esperon. Dume li estis antaŭ ĉio tre dormema, do li promesis al si, ke li alligos sin al la selo per kiu ajn ŝnuro, kaj ĉar li ne devos subteni Nel'on, li dormos dum kelkaj horoj.

La nokto iom paliĝis kaj la ŝakaloj ĉesis hurladi en la intermontoj. La karavano estis jam baldaŭ ekironta, sed la sudananoj, rimarkinte la tagiĝon, iris malantaŭ apudan rokon kaj tie, konforme al la Koran-ordonoj komencis la matenlavadojn, uzante por tio sablon anstataŭ akvon, kiun ili deziris ŝpari. Poste eksonis iliaj voĉoj, dirantaj "soubhg", tio estas, la unuan matenpreĝon. En la profunda silento oni povis klare aŭdi iliajn vortojn: "En la nomo de la kompatema kaj bonkora Dio estu gloro al Sinjoro, al la mondreganto, kompatema kaj bonkora en la tago de la lasta juĝo. Vin ni adoras kaj konfesas. Vin ni petegas pri helpo. Konduku nin sur la vojoj de tiuj, al kiuj vi ne avaras bonfarojn kaj gracojn, kaj ne sur la vojetoj de la pekuloj, kiuj tiris sur sin vian koleron kaj kiuj eraras. Amen".

Kaj Staĉjo, aŭskultante tiujn voĉojn, suprenlevis siajn okulojn – kaj en tiu malproksima regiono, inter palflavaj surdaj sabloj, li komencis preĝi:

– "Sub Vian defendon ni rifuĝas, sankta Dipatrino..."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.