La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 22

Antaŭ ol Staĉjo kaj la juna negro forŝovis la kadavrojn de la mortigitaj araboj kaj la pezan korpegon de la leono, la suno jam malleviĝis kaj baldaŭ estis alvenonta la nokto. Sed neeble estis pasigi la nokton en la proksimo de la kadavroj, do kvankam Kali, montrante al la mortpafita leono, glatumis al si la bruston kaj ripetis, ŝmacante per la lango: "Msuri niama" (bona viando), Staĉjo ne permesis al li okupiĝi pri "niama". Anstataŭ tio li ordonis al li rekapti la ĉevalojn, kiuj diskuris post la pafoj. La nigra knabo plenumis tiun ordonon eksterordinare lerte, ĉar anstataŭ sekvi ilin en la intermonto, kio kaŭzus ilian pluan forkuron, li surgrimpis la altaĵon kaj mallongigante al si la vojon per evitado de la kurbaĵoj li baris al la fortimigitaj ĉevaloj la vojon. Tiamaniere li kaptis du ĉevalojn kaj du aliajn li returnigis al Staĉjo. Nur la ĉevalojn de Gebhro kaj de Ĥamiso oni ne povis trovi, sed sufiĉis ĉi tiuj kvar, ne kalkulante la azenon, kiu estis ŝarĝita per la tendo kaj aliaj objektoj kaj kiu vizaĝe al la tragikaj okazintaĵoj montris vere filozofian trankvilon. Oni trovis ĝin malantaŭ kurbaĵo, paŝtanta sin sur la fundo de la intermonto, kie kreskis iom da herbo.

La sudanaj ĉevaloj estas ĝenerale alkutimiĝintaj al la vido de sovaĝaj bestoj, sed ili timas la leonojn; estis do sufiĉe malfacile konduki ilin preter la rokoj, apud kiuj nigriĝis la sangoflakoj. La ĉevaloj ronkis, disblovante la naztruojn kaj etendante la kolojn al la sangmakulitaj ŝtonoj, sed kiam la azeno, moviginte iom la orelojn, trankvile preteriris la lokon, ili ankaŭ faris la samon. Estis jam nokto, ili marŝis ĉirkaŭ unu kilometron kaj haltis en loko, kie la intermonto larĝiĝis ree al malgranda, amfiteatra valeto, sur kiu kreskis dense dornoj kaj arbustoj de la pikhava mimozo.

– Sinjoro – diris la juna negro – Kali ekbruligi fajro, granda fajro.

Kaj preninte la larĝan sudanan glavon, kiun li trovis ĉe la kadavro de Gebhro, li komencis per ĝi tranĉi dornojn kaj eĉ pli grandajn arbetojn. Post la ekbruligo de la fajro li faris tion ankoraŭ pli longe, ĝis li sukcesis kolekti provizon, kiu povis sufiĉi por la tuta nokto.

Poste li kaj Staĉjo starigis la tendeton por Nel apud la alta, perpendikla muro de la valo, kaj ĉirkaŭis ĝin per duonronda, larĝa kaj alta dornbarilo, t.n. "zeribo". Staĉjo sciis el priskriboj de afrikaj migradoj, ke la vojaĝantoj sin ŝirmas tiamaniere kontraŭ atakoj de sovaĝaj bestoj. Sed la ĉevalojn oni ne povis loki malantaŭ la barilo, do la knaboj senseliginte ilin kaj depreninte de ili la ladajn ujojn kaj sakojn, kunligis ilin forte, por ke ili ne tro foriĝu serĉante herbon kaj akvon. Mea trovis cetere akvon en proksima loko, en roka kavo formanta kvazaŭ malgrandan basenon, apud la kontraŭsituantaj rokoj. Ĝi estis en sufiĉa kvanto, ke ĝi povis sufiĉi por la ĉevaloj kaj por la kuirado de la numidoj pafitaj matene de Ĥamiso. En la selsakoj, kiujn kune kun la tendo penportis la azeno, troviĝis ankaŭ ĉirkaŭ tri potegoj da "durro" kaj kelkaj plenmanoj da salo, krom tio fasko da sekigitaj maniok-radikoj. Sufiĉis do por abunda vespermanĝo. Sed profitis el ĝi plejparte nur Kali kaj Mea. La juna negro, kiun Gebhro terure malsatigis, konsumis tian kvanton de tiu nutraĵo, kia povis satigi almenaŭ du homojn. Sed por tio li estis dankema per la tuta koro al siaj novaj gesinjoroj kaj tuj post la vespermanĝo li ĵetis sin teren antaŭ Staĉjo kaj Nel signe de tio, ke li deziras resti ilia sklavo ĝis la fino de sia vivo. Poste li faris simile humilegan adoron al la pafilo de Staĉjo, komprenante videble, ke pli sekure estas havigi al si la favoron de tiel minaca armilo. Post tio li deklaris, ke dum la dormo de "granda sinjoro" kaj "bibi" li gardestaros alterne kun Mea, por ke la fajro ne estingiĝu – kaj li ekkaŭris apud ĝi, murmurante mallaŭte kvazaŭ kanteton, en kiu ripetiĝis ofte la vortoj: "Simba kufa! simba kufa!", kio signifas en la lingvo "ki-svahili": leono mortpafita.

Sed la "granda sinjoro" kaj malgranda "bibi" ne estis emaj dormi. Nel, je la insistaj petoj de Staĉjo, glutis apenaŭ kelkajn pecetojn da rostita numido kaj kelkajn grajnerojn da kuirita "durro". Si diris, ke ŝi volas nek manĝi nek dormi, nur trinki. Staĉjon kaptis la timo, ke ŝi havas febron, sed li tuj konvinkiĝis, ke ŝiaj manetoj estis malvarmetaj, preskaŭ malvarmaj. Tamen li persvadis ŝin, ke ŝi eniĝu sub la tendon, kie li preparis por ŝi la kuŝejon, esplorinte antaŭe tre atente, ĉu en la herbo ne estas kaŝitaj skorpioj. Li mem sidiĝis sur la ŝtono kun la pafilo en la mano, por defendi ŝin kontraŭ la atakoj de sovaĝaj bestoj, se praktike la fajro montriĝus malsufiĉa ŝirmo. Ekkaptis lin grandega laciĝo, kaj elĉerpiĝo. En la animo li ripetis al si: "Mi mortpafis Gebhron kaj Ĥamison, mi mortpafis la beduenojn, mi mortpafis la leonon kaj nun ni estas liberaj". Sed estis al li, kvazaŭ tiujn vortojn flustris al li iu alia kaj kvazaŭ li mem ne komprenis bone, kion tio signifas. Li sentis nur, ke ili estas liberaj, sed ke okazis samtempe io terura, kio plenigis lin per timo kaj premegas lian bruston kvazaŭ peza ŝtono. Fine liaj pensoj komencis rigidiĝi. Longan tempon li rigardis la grandajn noktajn papiliojn, kiuj ŝvebis super la flamoj, kaj fine li komencis kliniĝi kaj dormeti. Ankaŭ Kali dormetis, sed li vekiĝis de tempo al tempo kaj ĵetis branĉojn al la fajro.

La nokto fariĝis profunda kaj, kio malofte okazas en la tropikaj regionoj, tre kvieta. Oni aŭdis nur la krakadon de la brulantaj dornaĵoj kaj la sibladon de la flamoj, kiuj lumigis ĉirkaŭe la rokajn murojn. La luno ne heligis la internon de la intermonto, sed supre briletis svarmoj da nekonataj steloj. La aero fariĝis tiom malvarma, ke Staĉjo skuiĝis de la dorma rigideco kaj komencis zorgi, ĉu la malvarmo ne suferigos la dormantan Nel. Sed li trankviliĝis, rememorante, ke li lasis al ŝi sub la tendo la plejdon, kiun Dinah kunprenis jam el Fajumo. Venis ankaŭ al li la penso, ke vojaĝante de Nilo senĉese supren, kvankam nerimarkeble, ili devis dum tiom da tagoj atingi jam sufiĉe alte, do ĝis regiono, en kiu la febro ne tiel minacas, kiel en la malalta fluejo de la rivero. La akra nokta malvarmo ŝajnis konfirmi tiun supozon. Kaj tiu penso donis al li kuraĝon. Li alproksimiĝis al la tendo por subaŭskulti, ĉu Nel dormas trankvile, post kio li revenis, sidiĝis pli proksime al la fajro kaj denove komencis dormeti, kaj li eĉ ekdormis profunde.

Subite vekis lin la ekmurmuro de Saba, kiu antaŭe kuŝiĝis por dormi tuj apud liaj piedoj.

Kali vekiĝis ankaŭ, kaj ili ambaŭ komencis maltrankvile rigardi al la dogo, kiu streĉita kvazaŭ kordo, direktis la orelojn kaj, movante per la naztruoj, flaris al la direkto, de kiu ili venis, fiksrigardante en la mallumon. La felo hirtiĝis sur ĝia nuko kaj dorso, kaj la brusto plenbloviĝis pro la aero, kiun ĝi, murmurante, entiris en siajn pulmojn.

La juna sklavo tuj ĵetis kelke da sekaj branĉoj en la fajron.

– Sinjoro – li flustris – preni pafilon! preni pafilon!

Staĉjo prenis ĝin kaj ŝoviĝis antaŭ la fajron, por pli bone vidi la krepuskan fundon de la intermonto. La murmurado de Saba ŝanĝiĝis en interrompitan bojadon. Dum longa momento nenio estis aŭdebla, post kio tamen al la oreloj de Kali kaj Staĉjo flugis de malproksime obtuza piedbatado, kvazaŭ iaj grandaj bestoj kuradis rapide al la fajro. Tiu hufbruo eĥe resonis de la rokaj muroj en la nokta silento kaj fariĝis ĉiam pli laŭta.

Staĉjo komprenis, ke alproksimiĝas morta danĝero. Sed kio tio povus esti? Eble bubaloj, eble ia paro da rinoceroj, kiuj serĉas eliron el la intermonto? En tiu okazo, se la bruego de la pafo ne fortimigos kaj reirigos ilin, nenio savos la karavanon, ĉar tiuj bestoj, ne malpli malicaj kaj atakemaj ol rabobestoj, ne timas la fajron – kaj piedpremos ĉion survoje...

Sed se estus iu taĉmento de Smaino, kiu, trafinte la kadavrojn en la intermonto, postkuras la murdintojn? Staĉjo mem ne sciis, kio estus pli bona – rapida morto aŭ nova mallibero? Dume kuris tra lia kapo, ke se Smaino mem troviĝos en la taĉmento, tiam li eble ŝirmos ilin, sed se li ne estas, tiam la derviŝoj mortigos ilin tuj aŭ, kio estus pli malbona, martirigos ilin antaŭ la morto en terura maniero. "Ho, – li ekpensis – donu Dio, ke tio estu bestoj, ne homoj!"

Dume la piedbatado kreskis kaj ŝanĝiĝis en hufbruegon, ĝis fine el la mallumo aperis brilantaj okuloj, disblovitaj naztruegoj kaj distaŭzitaj kolhararoj.

– Ĉevaloj! – ekkriis Kali.

Kaj efektive ili estis la ĉevaloj de Gebhro kaj Ĥamiso. Alkuris ili ambaŭ en furioza impeto, pelitaj videble de timo, sed, penetrinte en la lumrondon kaj vidante siajn katenitajn kamaradojn ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, post kio, ronkante, surteriĝis per la hufoj kaj restis dum momento senmovaj.

Sed Staĉjo ne deprenis la pafilon de la vizaĝo. Li estis preskaŭ certa, ke post la ĉevaloj aperos ĉiumomente la vila kapo de leono aŭ la plata kranio de pantero. Sed li atendis vane. La ĉevaloj iom post iom trankviliĝis, krom tio Saba ĉesis post kelka tempo flaresplori, kaj turniĝinte kelkfoje enloke, kiel kutimas fari la hundoj, kuŝiĝis, kunvolviĝis ronde kaj fermis la okulojn. Evidente, se iu raba besto postkuris la ĉevalojn, ĝi retiriĝis jam de malproksime ekflarante la fumon, aŭ ekvidante sur la rokoj la rebrilon de la fajro.

– Tamen io devis forte ektimigi ilin, – diris Staĉjo al Kali – se ili kuraĝis preterkuri la kadavrojn de la homoj kaj de la leono.

– Sinjoro – rediris la knabo – Kali diveni, kio okazi. Multa multa hieno, ŝakalo eniri intermonto, iri al la kadavroj. La ĉevaloj antaŭ ili kuri, sed hienoj ne kuri, ĉar ili manĝi Gebhron kaj aliaj...

– Povas esti; sed nun iru al la ĉevaloj, senseligu ilin, kunprenu la ujojn kaj sakojn kaj alportu ilin ĉi tien. Kaj ne timu, ĉar la armilo defendos vin.

– Kali ne timi – respondis la knabo.

Kaj disŝovinte iom la dornaĵojn tuj ĉe la roko, li eliĝis tra "zeribo", kaj intertempe Nel venis el la tendo. Saba tuj leviĝis kaj, tuŝante ŝin per la nazo, postulis de ŝi la kutimajn karesojn. Sed ŝi, etendinte komence la manon, retiris ĝin tuj, kvazaŭ abomene.

– Staĉjo, kio okazis? – ŝi demandis.

– Nenio. Alkuris tiuj du ĉevaloj. Ĉu eble ilia piedbatado vekis vin?

– Mi vekiĝis jam antaŭe kaj mi volis eĉ eliri el la tendo, sed...

– Sed kio?

– Mi pensis, ke vi eble koleros.

– Mi? – kontraŭ vi?

Kaj Nel levis la okulojn kaj komencis rigardi lin per iu speciala rigardo, per kia ŝi neniam antaŭe rigardis lin. Tra la vizaĝo de Staĉjo kuris granda ekmiro, ĉar en ŝiaj vortoj kaj rigardo li legis klare la timon.

– Ŝi timas min! – li ekpensis.

Kaj en la unua momento li sentis kvazaŭ rebrilon de kontentiĝo. Flatis lian ambicion la penso, ke post tio, kion li faris, eĉ Nel konsideras lin ne sole kiel homon tute plenkreskan, sed kiel timindan batalanton, kiu ĉirkaŭen dissemas la teruron. Sed tio daŭris mallonge, ĉar la malfeliĉo evoluigis en li menson percepteman. Do li tuj komprenis, ke en la maltrankviligitaj okuloj de la knabino oni povas vidi apud la timo kvazaŭ la abomenon al tio, kio okazis, al tiu sangoverŝado kaj al tiu teruraĵo, kies atestanto ŝi estis hodiaŭ. Li rememoris, kiel antaŭ momento ŝi retiris sian manon, ne volante karesi Saba'n, kiu finsufokis unu el la beduenoj. Jes! – Staĉjo mem sentis ja sur la brusto inkubon. Tute alia afero estis legi en Port-Saido pri amerikaj ĉasistoj, kiuj mortigis en la Malproksima Okcidento multnombre la ruĝhaŭtulojn, kaj alia efektivigi tion persone kaj vidi homojn vivantajn antaŭ momento, kiuj konvulsiis en sangoflako. Jes! Nel havas sendube la koron plena de timo, sed samtempe de abomeno, kiu restos en ŝi por ĉiam. "Ŝi timos min – pensis Staĉjo – sed en la fundo de la koro, malgraŭvole, ŝi ne ĉesos opinii mian agon malbona kaj tio estos mia rekompenco por ĉio, kion mi faris por ŝi".

Je tiu penso granda amareco naskiĝis en lia koro, ĉar li tre bone konsciis, ke, se ne estus la knabino, li jam delonge estus mortigita aŭ forkurinta. Por ŝi li ĉion trasuferis – kaj ĉiuj ĉi turmentoj kaj malsatoj nur utilis por tio, ke jen ŝi staras nun timigita antaŭ li, kvazaŭ ne la sama malgranda fratineto, kaj levas al li la okulojn ne kun la antaŭa fido, sed kun mirigita timo. Staĉjo sentis sin subite tre malfeliĉa. Unuafoje en la vivo li komprenis, kio estas kordoloro. La larmoj malgraŭvole plenigis liajn okulojn kaj se li sentus, ke al "timinda batalanto" neniel decas plori, li eble estus tion farinta. Sed li retenis sin kaj, turninte sin al la knabineto, demandis:

– Ĉu vi timas, Nel?...

Kaj ŝi respondis mallaŭte:

– Estas tiel terure!

Je tio Staĉjo ordonis al Kali alporti feltaĵojn el sub la seloj kaj, kovrinte per unu el ili la ŝtonon, sur kiu li antaŭe dormetis, li sternis la alian sur la tero kaj diris:

– Sidiĝu apud mi, ĉe la fajro... Kiel malvarmeta estas la nokto – ĉu? Se la dormo kaptos vin, tiam apogu vian kapon sur mi kaj vi ekdormos.

Kaj Nel ripetis:

– Estas tiel terure!...

Staĉjo ĉirkaŭvolvis ŝin zorge per la plejdo kaj dum kelka tempo ili sidis silente, apogitaj unu al la alia kaj lumigitaj per roza brilo, kiu rampis sur la rokoj kaj brilegis flagrante sur la lamenoj de glimo, per kiuj estis ornamitaj la ŝtonaj blokoj. Malantaŭ la "zeribo" aŭdiĝis ĉevalronkado kaj kraketado de herbo en la dentoj de la ĉevaloj.

– Aŭskultu, Nel, – diris Staĉjo – mi estis devigita tion fari. Gebhro minacis, ke li mortpikos nin, se la leono ne kontentiĝos pri Kali kaj plu postkuros ilin. Ĉu vi aŭdis? Pripensu, ke li minacis per tio ne nur min, sed ankaŭ vin. Kaj li estus certe plenuminta tion! Mi diros al vi malkaŝe, ke se ne estus tiu minaco, mi ne estus pafinta al ili, kvankam mi jam antaŭe pensadis pri tio. Sed li transpaŝis la limon. Vi ja vidis, kiel terure li turmentis la malfeliĉan Kali. Kaj Ĥamiso? Kiel fripone li forvendis nin! Krome, ĉu vi scias, kio okazus, se ili ne trovus Smainon? Jen Gebhro komencus turmenti nin ambaŭ sammaniere... Terure estas pensi pri tio, ke li batus vin per la skurĝo, kaj li estus nin ambaŭ mortbatinta, kaj post nia morto, li revenus al Faŝodo kaj dirus, ke ni mortis pro febro... Nel, mi faris tion ne pro iu krueleco, sed mi devis pensi pri via savo... Temis ĉi tie nur pri vi...

Kaj en lia voĉo reflektiĝis klare tiu plendo, kiu plenigis lian tutan koron. Nel evidente komprenis tion, ĉar ŝi alpremiĝis al li pli forte, kaj li, reginte la momentan kortuŝon, tiel parolis plu:

– Mi ja ne ŝanĝiĝos kaj mi gardos kaj defendos vin, kiel antaŭe. Kiam ili vivis, estis nenia espero je savo. Nun ni povas forkuri al Abisenujo. La abisenoj estas nigraj kaj sovaĝaj, sed kristanaj kaj malamikoj de la derviŝoj. Ke vi nur estu sana, tiam certe ni sukcesos atingi Abisenujon, ĉar ĝi ne estas tro malproksima. Kaj eĉ se tio ne sukcesus al ni, se ni falus en la manojn de Smaino, ne pensu, ke li venĝos je ni. Li neniam en la vivo vidis Gebhron, nek la beduenojn; li konis nur Ĥamison, sed tio ne gravas. Ni ne bezonas mencii al Smaino, ke Ĥamiso estis kun ni. Se ni sukcesos atingi Abisenujon, tiam ni estos savitaj, kaj se ne, al vi ne estos pli malbone, nur pli bone, ĉar tiaj krueluloj, kiaj ili estis, ne estas plu en la mondo... Do ne timu min, Nel!...

Kaj, volante veki en ŝi la konfidon kaj samtempe kuraĝigi ŝin, li komencis glatumi ŝian blondan kapeton. La knabineto aŭskultis, levante malkuraĝe siajn okuletojn al li. Videble estis, ke ŝi volas ion diri, sed ŝi hezitas, prokrastas kaj timas. Fine ŝi klinis la kapeton tiel, ke la haroj kovris tute ŝian vizaĝon kaj ŝi demandis ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj per iom tremanta voĉo:

– Staĉjo...

– Kion, karulino?

– Kaj ili ne venos ĉi tien?...

– Kiuj? – demandis kun miro Staĉjo.

– Tiuj... mortigitoj?

– Kion vi diras, Nel?...

– Mi timas! mi timas!...

Kaj ŝia paliĝinta buŝeto ektremis.

Ekregis silento. Staĉjo ne kredis, ke mortigitoj povus reviviĝi, sed ĉar estis nokto kaj iliaj kadavroj kuŝis ne malproksime, do fariĝis al li strange: frostotremo trakuris lian dorson.

– Kion vi diras, Nel? – li ripetis. – Certe Dinah lernigis vin timi la fantomojn... Mortigitoj ne...

Kaj li ne finis, ĉar en la sama momento okazis io teruriga. Jen inter la nokta silento en la fundo de la intermonto, en la sama direkto, kie kuŝis la kadavroj, aŭdiĝis subite iu nehoma, terura ridego, en kiu vibris malespero kaj ĝojo kaj krueleco kaj doloro kaj plorego kaj rikano – disŝira kaj spasma rido de frenezuloj aŭ kondamnitoj. Nel ekkriis, kaj kun tutaj fortoj ŝi ĉirkaŭprenis Staĉjon per la brakoj. Kaj al li la haroj hirtiĝis. Saba eksaltis kaj komencis bojadi. Sed la apude sidanta Kali trankvile levis la kapon kaj diris preskaŭ gaje:

– Jen la hienoj ridi pri Gebhro kaj leono...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.