La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 25

La suno leviĝis fine kaj lumigis la ĝangalon, la tutan arbaron. La leonoj malaperis, antaŭ ol la unua sunradio ekbrilis sur la horizonto. Staĉjo ordonis al Kali fari la fajron, kaj al Mea eligi la aĵojn de Nel el al leda sako, en kiu ili estis pakitaj, sekigi ilin kaj alivesti la knabineton kiel eble plej baldaŭ. Li mem, kunpreninte la pafilon, iris viziti la tendaron kaj samtempe kontroli la detruon, kiun kaŭzis la fulmotondro kaj la du noktaj mortigintoj.

Tuj trans la zeribo, de kiu restis nur palisetoj, kuŝis la unua ĉevalo, formanĝita preskaŭ duone, je cent paŝoj pli malproksime la dua, apenaŭ komencita, kaj tuj post ĝi la tria kun elŝirita ventro kaj kun frakasita kapo. Ĉiuj prezentis teruran vidon, ĉar iliaj okuloj, en kiuj speguliĝis la koaguliĝinta terurego, estis malfermitaj kaj iliaj dentoj elstarantaj. La tero estis piedpremita, en kavoj troviĝis tutaj sangoflakoj. Staĉjon ekkaptis tia kolero, ke ĉi-momente li preskaŭ deziris vidi la vilan kapon de la nokta rabisto, en kiun li povus sendi kuglon. Sed li devis prokrasti la venĝon ĝis pli malproksima tempo, ĉar nun li havis ion alian por aranĝi. Urĝis retrovi kaj rekapti la restintajn ĉevalojn. La knabo supozis, ke ili devis kaŝiĝi en la arbaro, same kiel Saba, kies kadavron oni povis nenie vidi. La espero, ke la fidela samsortano ne fariĝis viktimo de la bestaj rabistoj, ĝojigis Staĉjon tiomgrade, ke li sentis pli grandan fidon, kaj lian ĝojon pligrandigis ankoraŭ la retrovo de la azeno. Montriĝis, ke la saĝa longorelulo ne volis eĉ laciĝi per tro malproksima forkuro. Ĝi simple kaŝiĝis ekster la zeribo, en angulon faritan de la termita termonteto kaj arbo – kaj tie, havante la kapon kaj flankojn sekurigitaj, ĝi atendis, kio okazos plu, preta ĉiuokaze repuŝi atakon per sia heroa piedbato. Sed la leonoj evidente tute ne rimarkis ĝin, do, kiam la suno leviĝis kaj la danĝero malaperis, ĝi opiniis konvene kuŝiĝi kaj ripozi post la dramoriĉaj noktaj impresoj.

Staĉjo, rondirante la tendaron, rimarkis fine sur la moliĝinta tero la premspurojn de ĉevalaj hufoj. La postsignoj iris al la arbaro kaj poste ili direktiĝls al la intermonto. Estis feliĉa cirkonstanco, ĉar la kaptado de la ĉevaloj en la intermonto ne kaŭzis pli grandan malfacilaĵon. Je dekkelkaj paŝoj pli malproksime, troviĝis en la herbo la kunligaĵo, kiun unu el la ĉevaloj disŝiris dum la forkurado. Tiu devis kuri tiel foren, ke provizore oni devis ĝin opinii perdita. Sed la du aliajn Staĉjo rimarkis trans malalta ŝtonego, ne meze de la intermonto, sed tuj apud ĝia rando. Unu el ili sin rulis, la alia mordpinĉis la freŝan, helverdan herbon. Ili ambaŭ aspektis nekutime lacaj, kvazaŭ post longa vojo. Sed la taglumo elpelis la timon el iliaj koroj, ĉar ili salutis Staĉjon per mallonga, amika henado. La ĉevalo, kiu kuŝis sur la tero, tuj saltleviĝis, ĉe kio la knabo rimarkis, ke ankaŭ ĝi liberiĝis de la kunligaĵo, feliĉe tamen ĝi preferis videble resti ĉe sia kamarado, ol kuradi, kien piedoj ĝiaj forportos ĝin.

Staĉjo lasis ilin ambaŭ apud la roko kaj iris sur la randon de la intermonto, por konvinkiĝi, ĉu eblos la plua vojaĝo tra ĝi. Kaj efektive li vidis, ke kaŭze de sufiĉe granda dekliveco la pluvakvo jam defluis kaj ke la fundo estas preskaŭ seka. Post momento lian atenton kaptis iu blanketa objekto implikita en volviĝanta kreskaĵo, kiu pendis el la kontraŭa rokmuro. Montriĝis, ke estis la tegmento de la tendo, kiun la ventobato portis ĝis tie kaj tiel enbatis en la densaĵon, ke la pluvakvo ne povis ĝin forkapti. La tendo donis ĉiaokaze pli bonan ŝirmon al la malgranda Nel, ol budo provizore farita el branĉoj, do la retrovo de tiu perdaĵo ekĝojigis Staĉjon eksterordinare.

Sed lia ĝojo pligrandiĝis ankoraŭ, kiam el roka niĉo, kiu estis kaŝita iom pli alte super la lianoj, elsaltis Saba, tenante en la dentegoj iun beston, kies kapo kaj vosto malsuprenpendis ĉe ambaŭ flankoj de ĝia muzelo. La giganta hundo fulmrapide suprengrimpis kaj metis ĉe la piedoj de Staĉjo strian hienon kun frakasita dorso kaj formanĝita piedo, post kio ĝi komencis svingi la voston kaj bojadeti ĝoje, kvazaŭ ĝi volus diri:

– Mi malkuraĝiĝis antaŭ leonoj – mi konfesas malkaŝe – sed ankaŭ vi ne montriĝis kuraĝaj, sidante sur la arbo kiel numidoj. Vidu tamen, ke mi ne perdis la nokton.

Kaj ĝi estis tiel fiera pri si mem, ke Staĉjo apenaŭ sukcesis inklinigi ĝin, ke ĝi lasu ĉi-loke la odoraĉan beston, kaj ne alportu ĝin donace al Nel.

Kiam ili ambaŭ revenis, en la tendaro jam flamis abunda fajro, kaj en la ujoj bolis la akvo, en kiu kuiriĝis grajnoj de durro, du numidoj kaj fumaĵitaj pecoj de lumbaĵo el la gnuo. Nel estis jam alivestita per seka vesto, sed aspektis tiel mizere kaj pale, ke Staĉjo ektimis pri ŝi kaj, preninte ŝian maneton, por kontroli, ĉu ŝi havas febron, demandis:

– Nel, kio estas al vi?

– Nenio, Staĉjo, nur mi estas tre dormema.

– Mi kredas. Post tiel terura nokto! La manojn, dank' al Dio, vi havas malvarmaj. Ho! Kiel stranga estis ĉi tiu nokto! Kompreneble, ke vi tre volas dormi. Ankaŭ mi. Sed ĉu vi ne sentas vin malsana?

– Mi havas iom da kapdoloro.

Staĉjo metis la manplaton sur ŝian frunton. La kapeto estis same malvarma kiel la manetoj, sed tio pruvis la egan elĉerpiĝon kaj malfortiĝon, do la knabo ĝemspiris kaj diris:

– Vi devas manĝi ion varman kaj tuj poste vi kuŝiĝos kaj dormos ĝis la vespero. Hodiaŭ la vetero estas bela kaj ne okazos plu tio, kion ni travivis hieraŭ.

Kaj Nel rigardis lin kun timo.

– Sed ĉi tie ni ne tranoktos?

– Ĉi tie ne, ĉar ĉi tie kuŝas la formorditaj ĉevaloj; ni elektos iun alian arbon, aŭ ni iros al la intermonto kaj tie ni aranĝos tian zeribon, kian la mondo ĝis nun ne vidis. Vi dormos tie tiel trankvile kiel en Port-Saido.

Sed ŝi kunmetis la manetojn kaj komencis lin plorpeti, ke ili vojaĝu plu, ĉar en ĉi tiu terura loko ŝi ne povos endormiĝi kaj certe malsaniĝos. Kaj ŝi tiel petegis lin, tiel ripetis, rigardante en liajn okulojn: "Ĉu bone, Staĉjo?" – ke li konsentis ĉion.

– Do ni rajdos tra la intermonto – li diris – ĉar tie estas ombro. Promesu nur al mi, ke, se mankos al vi la fortoj, aŭ se vi malfortiĝos, vi sciigos min pri tio.

– Ne mankos, ne mankos! Vi alligos min al la selo kaj mi dormos bonege dumvoje.

– Ne. Mi eksidos sur la sama ĉevalo kaj mi tenos vin. Kali kaj Mea rajdos sur la alia, kaj la azeno portos la tendon.

– Bone! Bone!

– Tuj post la matenmanĝo vi devas iom dormi. Ni ne povas ekiri antaŭ la tagmezo, ĉar ni havas multe por labori. Oni devas kapti la ĉevalojn, kunmeti la tendon, aranĝi alie la selsakojn. Parton de ĉiuj aĵoj ni lasos, ĉar nun ni havas entute nur du ĉevalojn. Tio bezonos kelkhoran okupon, kaj intertempe vi satdormos kaj fortiĝos. Hodiaŭ estos varmego, sed sub la arbo ne mankos la ombro.

– Kaj vi – kaj Mea kaj Kali? Mi ĉagreniĝas, ke mi sola dormos, kaj vi ĉiuj devos labori...

– Certe, troviĝos ripoztempo ankaŭ por ni. Pri mi ne zorgu. En Port-Saido dum la ekzamenoj mi pasigis la tutajn noktojn sendorme, pri kio ankaŭ mia patro sciis nenion... Ankaŭ miaj kolegoj ne dormis. Sed alia afero estas, se temas pri viroj, alia, se tio rilatas al tia muŝo, kia vi. Vi ne povas imagi, kiel vi hodiaŭ aspektas... tute kiel el vitro! Restis nur okuloj kaj hartufo, kaj vizaĝo ne estas.

Li diris tion ŝerce, sed en la animo li timis, ĉar ĉe la forta taglumo Nel havis kvazaŭ malsanan vizaĝon, kaj unuafoje li komprenis, ke se tiel daŭros, tiam la kompatinda infano ne nur povas, sed ankaŭ devas morti. Kaj je tiu penso la piedoj sub li ektremis, ĉar li eksentis subite, ke okaze de ŝia morto, ankaŭ li ne plu havus celon por vivi nek por reveni al Port-Saido.

– Ĉar kion mi tiam farus? – li pensis.

Por momento li deturniĝis, por ke Nel ne rimarku en liaj okuloj malĝojon kaj timon, kaj poste li iris al la aĵoj kolektitaj sub arbo, forĵetis la feltaĵon, per kiu estis kovrita la skatolo kun la ŝargaĵoj, li malfermis ĝin kaj komencis ion serĉi. Li kaŝis tie en malgranda vitra boteleto la lastan kinintablojdon kaj gardis ĝin, kiel la okulon en la kapo; ĝi estis destinita por la "nigra horo", tio estas por la okazo, se Nel ekhavus febron. Sed nun li estis preskaŭ certa, ke post tia nokto la unua paroksismo de febro atingos ŝin sendube, do li decidis evitigi ĝin. Li faris tion kun peza koro, pripensante, kio okazos poste; kaj se ne estus la fakto, ke al viro kaj karavanestro ne decas plori, pro ĉi tiu lasta pulvoro li estus ekplorinta. Do, volante kaŝi sian kortuŝon, li alprenis ege severan mienon kaj, reveninte al la knabineto, diris:

– Nel, prenu antaŭ la matenmanĝo la reston de la kinino.

Kaj ŝi demandis:

– Kaj se vi ekhavos febron?

– Tiam mi tremos. Prenu, mi petas vin.

Ŝi prenis ĝin sen plua rezisto, ĉar de post la tempo, kiam li mortigis sudananojn, ŝi timis lin iom, malgraŭ ĉiaj zorgoj, per kiuj li ĉirkaŭis ŝin kaj malgraŭ la boneco, kian li montris al ŝi. Poste ili eksidis por matenmanĝi kaj post laciga nokto la varmega buljono el numidaĵo gustis al ili bonege. Nel endormiĝis tuj post la manĝado, kaj ŝi dormis kelkajn horojn. Staĉjo, Kali kaj Mea aranĝis dum tiu tempo la karavanon, alportis el la intermonto la supran parton de la tendo, selis la ĉevalojn, pakŝarĝis la azenon – kaj enfosis sub la radikoj de "nabaku" tiujn objektojn, kiujn ili ne povis kunpreni. La dormemo turmentis ilin ege ĉe tiu laboro, sed Staĉjo, timante, ke ili preterdormu, permesis al si kaj al ili nur alternan dormetadon.

Estis eble la dua horo posttagmeze, kiam ili ekiris. Staĉjo tenis Nel'on antaŭ si, Kali veturis kun Mea sur la dua ĉevalo. Tamen ili ne tuj malsuprenrajdis en la intermonton, sed antaŭenŝoviĝis inter ĝia rando kaj la arbaro.. La juna ĝangalo kreskis tre rimarkeble dum tiu unu pluvoriĉa nokto, sed la grundo sub ĝi estis nigra kaj portis postsignojn de la fajro. Facile estis diveni, ke aŭ Smaino tramarŝis ĉi tie kun sia taĉmento, aŭ ke la brulo, alpelita per la vento de malproksime, flugis tra la seka ĝangalo kaj fine, trafinte la malseketan arbaron, traŝoviĝis per ne tro larĝa vojstrio inter ĝi kaj la intermonto kaj iris plu. Staĉjo volis kontroli, ĉu sur tiu vojstrio troviĝas iaj postsignoj de tendaro de Smaino aŭ stampoj de ĉevalhufoj – kaj kun plezuro li baldaŭ konvinkiĝis, ke nenio simila estis videbla. Kali, kiu en tiaj aferoj estis sperta, asertis kategorie, ke la fajro devis esti alportita per la vento kaj ke de tiu tempo pasis jam dekkelkaj tagoj.

– Tio pruvas – rimarkis Staĉjo – ke Smaino kun siaj mahdistoj estas jam Dio scias kie – kaj ke ni falos neniel en liajn manojn.

Post tio ili ambaŭ komencis rigardi sciavide la kreskaĵaron, ĉar ĝis nun ili neniam preteriris la tropikan arbaron tiel proksime. Ili nun rajdis laŭ ĝia rando mem, por havi super la kapo ombron. La tero estis tie malseketa kaj mola, kovrita de malhel-verdeta herbo, musko kaj filiko. Tie ĉi kaj tie kuŝis maljunaj putrintaj arbotrunkoj, kovritaj, kvazaŭ per tapiŝo, per belegaj orkideoj kun diverskoloraj floroj, similaj al papilioj, kaj kun same multkolora kaliko meze de la korolo. Kie la suno estis enpenetrinta, tie la tero oriĝis pro aliaj kuriozaj orkideoj, etaj kaj flavaj, en kiuj du petaloj, leviĝante ĉe ambaŭ flankoj de la tria petalo, similis al la kapo de besteto kun grandaj, pintformaj oreloj. Kelkloke la arbaro estis borderita per arbustoj de sovaĝa jasmeno, kiuj formis girlandojn de delikataj branĉetoj kun rozkoloraj floroj. Malprofundaj fosaĵoj kaj terkavaĵoj estis kovritaj de filiko, kiu formis unu netraireblan densaĵon. La kreskaĵoj estis jen malaltaj kaj etenditaj, jen altaj, kun trunkoj ĉirkaŭvolvitaj kvazaŭ per ŝpinaĵo, atingantaj preskaŭ la unuajn arbobranĉojn kaj sterniĝantaj sub ili en delikata verda puntaĵo. En la profundo de la arbaro estis diversspecaj arboj: daktilujoj, rafioj, ventumil-palmoj, sikomoroj, baobaboj aŭ panarboj, eŭforbioj, gigantaj specoj de senecioj, akacioj; arboj kun malhela kaj brila aŭ sangoruĝa foliaro kreskis unu apud la alia, trunko ĉe trunko, implikitaj per la branĉaro; el ili supreniĝis floroj flavaj kaj purpuraj similaj al kandelabroj. En kelkaj interspacoj ne estis videblaj arboj, ĉar de la fundo ĝis la supro kovris ilin volvorampaĵoj, ĵetante sin de trunko al trunko, formante kvazaŭ grandajn literojn: W kaj M, pendante malsupren en formo de festonoj, flank- aŭ litkurtenoj. Kaŭĉukaj lianoj preskaŭ sufokis en milaj serpentoformaj tordiĝoj la arbojn kaj ŝanĝis ilin je piramidoj, superŝutitaj de neĝoblankaj floroj. Cirkaŭ la pli grandaj lianoj vidiĝis pli malgrandaj, kaj la misvolvaĵo fariĝis tiel nekutima, ke ĝi transformiĝis preskaŭ en muron, tra kiu nek homo, nek besto povus traiĝi. Nur en kelkaj lokoj, kie trapuŝiĝis elefantoj, kies potencon nenio povas kontraŭstari, estis trabatitaj en la densaĵo kvazaŭ profundaj kaj serpentaj koridoroj. La birdokantoj, kiuj tiom agrabligas la eŭropajn arbarojn, tute ne estis aŭdeblaj. Anstataŭ tio meze de arbopintoj disaŭdiĝis la plej strangaj voĉoj, similaj jen al resonoj, kiujn eligas la segilo, jen al la kaldronbatado, jen al cikoni-klakado, jen al knarado de malnovaj pordoj, jen al manfrapado, al miaŭado de katoj, aŭ eĉ al laŭta, incitita homa interparolo. De tempo al tempo suprenflugis super la arboj areto da grizaj, verdaj kaj blankaj papagoj, aŭ grupeto da tukanoj kun akre kolorita plumaro, kies flugo estas senbrua kaj ondanta. Sur la neĝoblanka fono de kaŭĉukaj volvorampaĵoj pretersaltis sporade kvazaŭ arbaraj fantomoj malgrandaj simietoj "funebruloj" tute nigraj, escepte de la blanka vosto, kun blankaj strioj je ambaŭ flankoj kaj tiaj vangharoj, ĉirkaŭantaj la karbokoloran vizaĝon.

La infanoj rigardis kun mirego tiun praarbaron, kiun verŝajne neniam ankoraŭ vidis la okuloj de la blanka homo. Saba ĉiumomente enpenetris en tiun densejon, de kie aŭdiĝis ĝia ĝojplena bojado. La malgrandan Nel refreŝigis la kinino, matenmanĝo kaj ripozo. Sia vizaĝeto plivigliĝis kaj alprenis delikatajn kolorojn, la okuletoj rigardis pli gaje. Seninterrompe ŝi demandis Staĉjon pri la nomoj de diversaj arboj, kreskaĵoj kaj birdoj, kaj li respondis, kiel li sciis. Fine ŝi deklaris, ke ŝi volas deĉevaliĝi por kolekti iom da floroj. Sed la knabo ridetis kaj respondis:

– Vi estus tuj formanĝita de "siafu".

– Kio estas tio? Ĉu tio estas io pli danĝera ol leono?

– Pli danĝra kaj malpli danĝere. Ili estas formikoj, ege pikmordantaj. Ili troviĝas sur la branĉoj, de kiuj ili malsuprenfalas kvazaŭ arda pluvo sur homajn dorsojn. Sed ili iras ankaŭ sur la tero. Provu nur deĉevaliĝi kaj iri iomete en la arbaron, kaj vi tuj komencos saltetadi kaj krii kvazaŭ simieto. Eĉ kontraŭ leono estas pli facile defendi sin. Ili povas ankaŭ prezentiĝi grandamase kaj tiam ĉio foriĝas el ilia vojo.

– Kaj ĉu vi sukcesus trovi rimedon kontraŭ ili?

– Mi? Memkompreneble!

– Kaj kiamaniere?

– Helpe de fajro aŭ bolantaĵo.

– Vi ĉiam scias helpi vin – ŝi diris kun profunda konvinko.

Al Staĉjo ege flatis tiuj vortoj, do li aldonis tromemfide, sed samtempe gaje:

– Vi nur estu sana, la aliajn aferojn vi povas lasi al mi.

– Mi eĉ ne plu havas kapdoloron.

– Dankon al Dio, dankon al Dio!

Tiel interparolante, ili pasis la arbaron, kiu nur per unu flanko tuŝis la intermonton. La suno staris ankoraŭ alte sur la firmamento kaj forte varmigis, ĉar la vetero fariĝis belega kaj la ĉielo estis preskaŭ sennuba. La ĉevaloj kovriĝis per ŝvito, kaj Nel komencis tre plendi pri la varmego. Tiukaŭze Staĉjo, serĉinte konvenan lokon, direktiĝis al la intermonto, en kiu la okcidenta muro ĵetis profundan ombron. Tie estis malpli varmege kaj la akvo restanta en terkavaĵoj post la hieraŭa pluvego estis relative malvarmeta. Super la kapo de la junaj vojaĝantoj tukanoj kun purpuraj kapoj, bluaj brustoj kaj flavaj flugiloj ĉiam flugis de unu rando de la intermonto al la alia; do la knabo komencis rakonti al Nel, kion li sciis el libroj pri ilia vivmaniero:

– Ĉu vi scias – li diris – ke estas tiaj tukanoj, kiuj en la tempo de ovometado serĉas arbokavaĵon; tie la ino demetas la ovojn kaj eksidas sur ilin, kaj la virbirdo surgluas la malfermaĵon per argilo, tiel, ke nur la kapo de la ino estas videbla. Kaj nur post la eloviĝo de la birdidoj, la virbirdo rompas per sia granda beko la argilon kaj liberigas la birdinon.

– Kaj kion manĝas la ino dum tiu tempo?

– La virbirdo mem nutras ĝin. Li ĉirkaŭflugas ĉiam kaj alportas al ŝi diversajn berojn.

– Kaj ĉu li permesas al la malliberigitino dormi? – ŝi demandis plu per dormema voĉo.

Staĉjo ridetis.

– Se la tukanino deziras tion, kiel vi ĉi-momente, tiam li permesas tion.

Kaj efektive en la malvarmeta intermonto la knabineton komencis turmenti neforigebla dormemo, ĉar la ripozo de la mateno ĝis la tagmezo ne sufiĉis al ŝi. Staĉjo vere emis sekvi ŝian ekzemplon, sed li ne povis, ĉar li devis subteni ŝin, timante, ke ŝi elfalos. Ĉe tio al li estis tre maloportune sidi virmaniere sur la plata kaj larĝa selo, kiun Hatim kaj Seki-Tamala aranĝis por la etulino jam en Faŝodo. Li ne kuraĝis tamen moviĝi kaj kondukis la ĉevalon kiel eble plej malrapide nur por ne veki ŝin.

Dume ŝi, kliniĝinte malantaŭen, apogis sian kapeton al lia brako kaj tute endormiĝis. Sed ŝi spiris tiel egalritme kaj kviete, ke Staĉjo ĉesis bedaŭri la lastan kinin-pulvoron. Aŭskultante ŝian spiradon, li sentis, ke la febro-danĝero momente estis forigita kaj li komencis tiel mediti:

– La intermonto iras ĉiam supren, kaj nun eĉ sufiĉe krute. Ni troviĝas pli kaj pli alte kaj ankaŭ la lando estas pli kaj pli seka. Oni devas nur trovi iun lokon pli altan, bonege ŝirmitan, ĉe rapide fluanta akvo, kaj tie aranĝi sin por pli longa restado, doni al la etulino kelksemajnan ripozon kaj eble transatendi la tutan printempan pluvperiodon (massikon). Pluraj knabinoj ne eltenus eĉ dekonon de ĉiuj penoj, sed necesas, ke ŝi tutplene ripozu! Post tia nokto aliulino tuj ekhavus febron, kaj ŝi – kiel bonege ŝi dormas! Dankon al Dio.

Kaj tiuj pensoj alportis al li bonegan humoron, pro kio, rigardante de supre la kapeton de Nel apogitan sur lia bursto li diris al si mem gaje, sed samtempe ne sen ia ekmiro:

– Estas tamen kurioza afero, kiel mi ŝatas ĉi tiun malgrandan muŝon! Verdire, mi ŝatis ŝin ĉiam, sed nun pli kaj pli multe!

Kaj ne sciante, kiel klarigi al si tion, li ekhavis la sekvan supozon:

– Certe pro tio, ke ni ambaŭ tiom travivis kune kaj ke ŝi estas sub mia protekto.

Dume li tenis tiun "muŝon" kun granda singardo per la dekstra mano ĉe la zono, por ke ŝi ne falu el la selo kaj ne rompu sian nazeton. Ili rajdis antaŭen tre malrapide kaj silente, nur Kali kantetis al si sub la nazo pri la gloro de Staĉjo:

– Sinjoro granda mortigi Gebhro, mortigi leono kaj bubalo iah! sinjoro granda mortigi ankoraŭ de leonoj! iah! Multa viando! multa viando! iah! iah!...

– Kali, – demandis mallaŭte Staĉjo – ĉu la Va-himanoj ĉasas leonojn?

– Va-himanoj timi leonoj, sed Va-himanoj fosi profundaj kavoj kaj se leono nokte enfali, tiam Va-hima ridi.

– Kion vi poste faras?

– Va-himanoj ĵeti multaj lancoj, ĝis leono kiel erinaco. Tiam eltiri ĝin el kavaĵo kaj manĝi. Leono bongusta.

Kaj laŭ sia kutimo li komencis glatumi sian stomakon. Al Staĉjo ne tre plaĉis tiu ĉasad-maniero, do li demandis, kiuj aliaj ĉasbestoj troviĝas en la lando Va-hima, kaj ili interparolis plu pri antilopoj, strutoj, ĝirafoj kaj rinoceroj, ĝis iliajn orelojn trafis la bruo de akvofalo.

– Kio estas tio – ekkriis Staĉjo – rivero antaŭ ni kaj akvofalo?

Kali skuis la kapon signe do tio, ke videble tiel estas. Kaj dum kelka tempo ili rajdis pli rapide, aŭskultante la akvobruon, kiu fariĝis pli kaj pli distingebla.

– Akvofalo! – ripetis la interesita Staĉjo.

Sed apenaŭ ili pasis la duan vojturniĝon, kiam subite netrairebla baro malhelpis ilian pluan vojon. Nel, kiun antaŭe dormigis la ĉevala movado, tuj vekiĝis.

– Ĉu ni jam haltas por tranokti? – ŝi demandis.

– Ne, sed rigardu! – respondis Staĉjo – roko fermas la intermonton.

– Kion do ni faros?

– Traŝoviĝi preter ĝi estas neeble, ĉar ĉi tie estas malvaste, do ni devos iom reiri, atingi la supron kaj ĉirkaŭrajdi la obstaklon, sed ĝis vespero restas ankoraŭ ĉirkaŭ du horoj, do ni havas sufiĉan tempon. La ĉevaloj ankaŭ iom ripozu. Ĉu vi aŭdas la akvobruon?

– Mi aŭdas.

– Ni haltos apude por tranokti.

Post kio li turnis sin al Kali, ordonis al li suprengrimpi al la rando de la intermonto kaj kontroli, ĉu pli fore ĝia fundo estas barita per similaj obstakloj. Li mem komencis tre atente rigardi la rokon kaj post momento li ekkriis:

– Ĝi deŝiriĝis kaj falegis antaŭ nelonge. Ĉu vi vidas, Nel, tiun derompaĵon? Rigardu ĝin, kiel freŝa ĝi estas. Estas sur ĝi nek muskoj, nek kreskaĵoj. Mi komprenas jam – mi komprenas!

Kaj per la mano li montris al la knabineto baobabon kreskantan ĉe la rando de la intermonto, kies grandega radiko pendis malsupren laŭlonge de la roka derompaĵo.

– Jen ĉi tiu radiko enpenetris en fendon inter la muro kaj la roko kaj, diskreskante, fine derompis la rokon. Tio estas kuriozaĵo, ĉar la ŝtono ja estas pli malmola ol la arbo, tamen mi scias, ke en montaro ofte tiel okazas. Poste io puŝos kontraŭ tia ŝtonego, kiu apenaŭ teniĝas – kaj ĝi deŝiriĝas.

– Sed kio povis ĝin puŝi?

– Malfacile estas tion diri. Eble ia antaŭa fulmotondro, eble la hieraŭa.

En tiu momento Saba, kiu ĝis nun restis malantaŭ la karavano, alkuris, haltis subite, kvazaŭ de malantaŭe tirita je la vosto, ekflaris, poste enpremiĝis en la mallarĝan trairejon inter la muro kaj la deŝirita roko, sed tuj komencis retiriĝi kun hirtiĝintaj haroj. Staĉjo deĉevaliĝis, por ekvidi, kio evidente teruris la hundon.

– Staĉjo, ne iru tien – petis Nel – tie povas esti leono.

Kaj la knabo, kiu estis iom bravulo-memlaŭdanto, kaj kiu de la hieraŭa nokto havis eksterordinaran koleron kontraŭ leonoj, rediris:

– Granda afero – leono – dum la tago!

Sed antaŭ ol li alproksimiĝis al la trairejo, aŭdiĝis de supre la voĉo de Kali:

– Bvana kubva! Bvana kubva!

– Kion vi vidas?

Fulmrapide la negro ŝoviĝis malsupren helpe de lianotrunketo. Sur lia vizaĝo oni povis facile legi, ke li alportas ian gravan novaĵon.

– Elefanto! – li ekkriis.

– Ĉu vere elefanto?

– Jes – respondis la juna negro, svingante la manojn. – Tie la tondra akvo, kaj ĉi tie la ŝtonego. Elefanto ne povi eliri. Sinjoro granda mortpafi elefanto kaj Kali manĝi ĝi – ho manĝi, manĝi!

Kaj je tiu penso lin ekkaptis tia ĝojo, ke li komencis salti, frapi per la manplatoj siajn genuojn kaj ridi, kiel frenezulo, rulante ĉe tio la okulojn kaj montrante siajn blankajn dentojn. Staĉjo komence ne komprenis, kial Kali diras, ke la elefanto ne povas eliri el la intermonto, do volante vidi, kio okazis, li surĉevaliĝis kaj, konfidante Nel'on al Mea, por havi en konvena momento liberajn manojn por pafo, li ordonis al Kali sidiĝi post li. Poste ĉiuj ekiris returne kaj komencis serĉi lokon, en kiu ili povas atingi la supron. Dumvoje Staĉjo demandis, kiamaniere la elefanto povis veni tien, kie ĝi estis – kaj el la respondoj de Kali li komprenis, kio okazis.

Jen la elefanto evidente forkuris tra la intermonto dum la brulado de la ĝangalo, por eviti la fajron; dumvoje ĝi verŝajne kunpuŝiĝis forte kun la difektita roko, kaj tiu falegis, detranĉante al ĝi la reiron. Pluirante al la fino de la intermonto, ĝi troviĝis ĉe la rando de la abismo, en kiu enfluas la rivero, kaj tiamaniere ĝi estis enfermita.

Post kelka tempo la junaj vojaĝantoj trovis elirejon, sed sufiĉe krutan tiel ke oni devis deĉevaliĝi kaj konduki la bestojn post si. Ĉar laŭ la certigo de la negro la rivero estis tre proksima, ili iris plu piede. Fine ili atingis altan terlangon limigitan je unu flanko per la rivero, je la alia per la intermonto kaj, rigardante malsupren, ili vidis la elefanton sur la fundo de la intermonto. La giganta besto kuŝis sur la ventro kaj je la granda miro de Staĉjo ĝi ne leviĝis ĉe ilia vido; nur kiam Saba komencis alproksimiĝi al la rando de la intermonto kaj furioze boji, ĝi ekmovis por momento siajn grandegajn orelojn kaj levis sian rostron, sed tuj poste mallevis ĝin.

La infanoj, tenante sin reciproke je la manoj, longtempe rigardis ĝin en silento, kiun interrompis Kali:

– Ĝi mortas pro malsato – li ekkriis.

Kaj efektive la elefanto estis malgrasiĝinta tiomgrade, ke ĝia spino formis laŭlonge de la korpo kvazaŭ elstarantan kombilon; ĝiaj flankoj estis enkaviĝintaj, sub la haŭto, malgraŭ ĝia dikeco, distingeble reliefiĝis la ripoj – kaj facile estis diveni, ke ĝi ne povas leviĝi pro manko de fortoj.

La intermonto, sufiĉe larĝa ĉe la elirejo, ŝanĝiĝis en valeton fermitan ĉe ambaŭ flankoj per vertikalaj rokoj, sur kies fundo kreskis kelkaj arboj. Tiuj estis rompitaj, la arboŝelo sur ili forŝirita, la branĉoj sen folioj. La volvorampaĵoj pendantaj malsupren de sur la rokoj, estis same forŝiritaj kaj formanĝitaj, kaj la herbo en la valeto pinĉita ĝis la lasta trunketo.

Staĉjo, orientiĝinte detale pri la situacio, komencis interŝanĝi kun Nel siajn perceptaĵojn, sed sub la impreso de la neevitebla morto de la giganta besto, li diris mallaŭte, kvazaŭ li timus malpacigi ĝiajn lastajn vivomomentojn:

– Jes, ĝi efektive mortos pro malsato. Ĝi sidas ĉi tie jam certe du semajnojn, tio estas de la tempo, kiam la fajrego forbruligis la malnovan ĝangalon. Ĝi formanĝis ĉion manĝeblan kaj nun ĝi turmentiĝas, tiom pli, ĉar tie supre kreskas panarboj kaj akacioj kun grandaj silikvoj, kaj ĝi vidas ilin, ne povante ilin atingi.

Kaj dum momento ili ree rigardis ĝin silente, kaj la elefanto ankaŭ siavice direktis al ili kelkfoje siajn malgrandajn kaj malviglajn okulojn – kaj io, kvazaŭ suspiro, eliĝis el ĝia gorĝo.

– Vere – aŭdiĝis la knabo – estus pli bone mallongigi ĝian suferegon.

Dirinte tion, li levis la pafilon al la vango, sed Nel kaptis lian jakon kaj, apogante sin per ambaŭ piedetoj, komencis fortiri lin de la profundaĵo per siaj tutaj fortoj.

– Staĉjo, ne faru tion! Staĉjo, ni donu al ĝi manĝi – ĝi estas tiom kompatinda! Mi ne volas, ke vi mortigu ĝin, mi ne volas, mi ne volas!

Kaj frapante per la piedetoj, ŝi ne ĉesis lin tiri, kaj li ekrigaridis ŝin kun granda miro, sed, vidante ŝiajn larmoplenajn okulojn, li diris:

– Sed, Nel...

– Mi ne volas! Mi ne permesos ĝin mortigi! Mi ekhavos febron, se vi ĝin mortigos!

Por Staĉjo sufiĉis tiu minaco, por rezigni pri sia mortiga intenco – rilate al ĉi tiu elefanto, kiun ili havis antaŭ si, kaj rilate al ĉiuj aliaj en la mondo. Dum momento li silentis ankoraŭ, ne sciante, kion respondi al la etulino, poste li diris:

– Nu, bone! bone!... Mi diras al vi, ke bone! Nel, lasu min!

Kaj Nel tuj ĉirkaŭbrakis lin, kaj en ŝiaj larmoplenaj okuloj ekbrilis rideto. Nun temis pri kiel eble plej rapida dono de manĝaĵoj al la elefanto. Kali kaj Mea ege miris, kiam ili sciiĝis, ke "bvana kubva" ne mortigos la elefanton, sed male, ili senprokraste kolektu por ĝi tiom da melonoj el panarbo, tiom da silikvoj de akacio kaj tiom da diversspeca kreskaĵo, folioj kaj herbo, kiom nur eblis al ili.

La dutranĉa sudana glavo de Gebhro bone utilis al Kali por tiu laboro, kaj se ĝi ne estus, la laboro estus malfacila. Sed Nel ne volis atendi ĝian finiĝon kaj, kiam nur la unua melono malsuprenfalis de la arbo, ŝi kaptis ĝin ambaŭmane kaj, portante ĝin al al valeto, ŝi ripetadis rapide, kvazaŭ ŝi timus, ke iu alia volos fari tion antaŭ ŝi:

– Mi mem! Mi mem! Mi mem!

Sed Staĉjo tute ne intencis senigi ŝin de tiu plezuro; nur timante, ke ŝi pro troa fervoro malsuprenfalos kun la melono, li kaptis ŝin ĉe la zono kaj kriis:

– Ĵetu malsupren!

La granda frukto ruliĝis tra la kruta deklivo kaj falis ĉe la piedegoj de la elefanto, kaj tiu eltiris tuj sian rostron, ekkaptis per ĝi la melonon, poste kurbigis la rostron, kvazaŭ ĝi volus meti la frukton sub la kolon – kaj la melono malaperis.

– Ĝi formanĝis ĝin! – kriis la feliĉigita Nel.

– Mi esperas – respondis Staĉjo ridante.

Kaj la elefanto etendis al ili la rostron, kvazaŭ ĝi volus peti ilin pri la samo, kaj aŭdiĝis ĝia giganta voĉo:

– Hrrumpf!

– Ĝi volas pli multe de ili!

– Tutcerte! – rediris Staĉjo.

La dua melono iris la saman vojon kaj same malaperis, poste la tria, kvara, deka, post tio komencis malsuprenfali la silikvoj de akacio kaj tutaj faskoj da herbo kaj grandaj arbofolioj. Nel permesis al neniu anstataŭi ŝin, kaj kiam ŝiaj malgrandaj manoj laciĝis per la laboro, ŝi malsuprenĵetis per la piedetoj pli kaj pli da novaj provizoj, kaj la elefanto manĝegis ĉion kaj, levante de tempo al tempo la rostron, tondris per siaj "hrrumpf" signe, ke ĝi volas ankoraŭ pli multe kaj – kiel asertis Nel – kiel signo, ke ĝi dankas.

Sed fine ankaŭ Kali kaj Mea laciĝis pro la laboro, kiun ili plenumis tre fervore, sed nur en tiu penso, ke "bvana kubva" volas antaŭe grasigi la elefanton kaj poste ĝin buĉi. Fine tamen "bvana kubva" ordonis al ili ĉesi, ĉar la suno malleviĝis jam forte kaj estis jam tempo komenci la konstruadon de la zeribo. Feliĉe tiu afero ne estis ĉi-foje malfacila, ĉar la du flankoj de la triangula terlango estis tute neakireblaj, tiel ke necesis nur bari la trian. Ankaŭ ne mankis akacioj kun dikaj dornoj.

Nel malproksimiĝis nek je unu paŝo de la intermonto kaj, kaŭriĝinte sur ĝia rando, informis de malproksime Staĉjon, kion faras la elefanto, kaj plurfoje aŭdiĝis ŝia delikata voĉeto:

– Ĝi serĉas ĉirkaŭe per la rostro! Aŭ:

– Ĝi movas la orelojn. Ĝiaj oreloj estas grandegaj! Kaj fine:

– Staĉjo! Staĉjo! – Ĝi leviĝas! Ho!

Staĉjo rapide alproksimiĝis kaj kaptis Nel'on je la mano. La elefanto ekstaris efektive kaj nur nun la infanoj povis observi ĝian kolosan staturon. Iam antaŭe ili vidis kelkfoje grandajn elefantojn, kiujn oni transportis sur ŝipoj tra Sueza Kanalo el Hindujo al Eŭropo, sed neniu el ili egalis al tiu koloso, kiu vere aspektis kiel granda, ardezkolora roko iranta sur kvar piedegoj. Ĝi diferencis ankaŭ de tiuj per la grandegaj kojndentoj, kiuj mezuris ĉirkaŭ kvin aŭ pli multe da futoj de longo kaj, kiel tion rimarkis jam Nel, per siaj imponaj orelegoj. Ĝiaj antaŭaj piedoj estis tre altaj, sed relative maldikaj, kion kaŭzis sendube la dekkelktaga fastado.

– Jen liliputo! – ekkriis Staĉjo – Se ĝi rektiĝus kaj etendus bone la rostron, ĝi povus vin ekkapti je la piedeto.

Sed la koloso intencis nek rektiĝi, nek kapti ies piedeton. Per ŝanceliĝema paŝo ĝi alproksimiĝis al la elirejo de la intermonto kaj rigardis dum momento en la abismon, sur kies fundo ŝaŭmis la akvo. Poste ĝi turnis sin al la muro situanta pli proksime al la akvofalo, direktis al tiu sian rostron kaj, subakviginte ĝin kiel eble plej skrupule, komencis trinki.

– Estas ĝia savo – diris Staĉjo – ke ĝi povis per la rostro atingi la akvon. Se ne, ĝi estus pereinta.

La elefanto trinkis tiel longe, ke tio maltrankviligis la knabineton.

– Staĉjo, ĉu ĝi ne malsaniĝos? – ŝi demandis.

– Mi ne scias – li respondis, ridante – sed se vi zorgas pri ĝi, vi devas ĝin admoni.

Do Nel kliniĝis super la rando kaj komencis voki:

– Sufiĉas, kara elefanto, sufiĉas!

Kaj la kara elefanto, kvazaŭ ĝi komprenus, pri kio temas, ĉesis tuj trinki kaj komencis surverŝi sin per akvo: unue ĝi surŝprucigis siajn krurojn, poste la dorson, kaj fine ambaŭ flankojn.

Dume krepuskiĝis, do Staĉjo kondukis la knabineton al la zeribo, kie jam atendis ilin la vespermanĝo. Ili ambaŭ estis en bonegaj humoroj: Nel pro tio, ke ŝi savis la elefanton de la pereo, kaj Staĉjo tial, ke li vidis ŝiajn brilantajn okuletojn, kvazaŭ du steletojn, kaj ŝian ĝojigitan vizaĝeton, kiu aspektis pli vigle kaj sane ol iam de post la elvojaĝo el Kartumo. Lian kontentiĝon kaŭzis ankaŭ tio, ke li promesis al si trankvilan kaj bonegan nokton. Neatingebla de du flankoj la terlango sekurigis ilin tre bone kontraŭ bestoatakoj, kaj el la tria flanko Kali kun Mea konstruis tiel altan muron el dornohavaj branĉoj de akacio kaj pasiflorbranĉoj, ke estis tute certe, ke neniu rabobesto sukcesus traiĝi tra tiu baro. La vetero ĉe tio fariĝis belega kaj la ĉielo tuj post la sunsubiro ekbrilis per steloj. Estis agrable spiri la malvarmetan aeron pro la najbareco de la akvofalo, aeron plenan de la odoro de ĝangalo kaj de freŝe rompitaj branĉoj.

– La muŝo ne ekhavos ĉi tie febron! – pensis kun ĝojo Staĉjo.

Poste ili komencis interparoli pri la elefanto, ĉar Nel ne kapablis paroli pri io alia, kaj ŝi ne ĉesis raviĝi pro ĝia kresko, rostro kaj kojndentoj, kiuj efektive estis grandegaj. Fine ŝi demandis:

– Staĉjo, ĝi estas eksterordinare saĝa, ĉu ne?

– Kiel Salomono – respondis Staĉjo. – Sed el kio vi tion konkludas?

– Ĉar, kiam mi petis ĝin, ke ĝi ne trinku plu, ĝi tuj obeis min.

– Se ĝi antaŭe ne prenis lecionojn de la angla lingvo, kaj tamen komprenas angle, tio estas vere admirinda.

Rimarkinte, ke Staĉjo ridigas ŝin, Nel koleretis, poste ŝi denove daŭrigis:

– Diru, kion vi volas, kaj mi estas certa, ke ĝi estas tre inteligenta kaj ke ĝi tuj malsovaĝiĝos.

– Ĉu tuj, mi ne scias, sed ĝi povas malsovaĝiĝi. Afrikaj elefantoj ja estas pli sovaĝaj ol aziaj, sed mi pensas, ke ekzemple Hanibalo uzis la afrikajn.

– Kaj kio estis Hanibalo?

Staĉjo rigardis ŝin kun indulgemo, sed ankaŭ kun kompato.

– Evidente – li diris – en via aĝo eĉ pri tiaj aferoj oni nenion scias. Hanibalo estis granda kartaga armeestro, kiu uzis elefantojn dum la milito kontraŭ la romanianoj, kaj ĉar Kartago situis en Afriko, li devis uzi afrikajn...

Ilian pluan interparolon interrompis la laŭta blekego de la elefanto, kiu manĝinte kaj trinkinte ĝissate, komencis trumpeti, nesciate, ĉu pro ĝojo aŭ pro sopiro al plena liberiĝo. Saba saltleviĝis kaj komencis boji, kaj Staĉjo diris:

– Ĝi certe vokas siajn kamaradojn. Bele ni aspektos, se alvenos ĉi tien tuta aro de ili.

– Ĝi diros al la aliaj, ke ni estis por ĝi bonaj! – respondis rapide Nel.

Sed Staĉjo, kiu ne maltrankviliĝis efektive, ĉar li kalkulis ke eĉ se alkurus tuta aro de tiuj bestoj, fortimigus ilin certe la fajrobrilo – ekridetis spiteme kaj diris:

– Bone, bone! Kaj se la elefantoj aperos, tiam vi ne ploros pro timo, ho ne! – nur al vi ŝvitos la okuloj, kio okazis jam dufoje.

Kaj li komencis imiti ŝin moke:

– Mi ne ploras, nur miaj okuloj ŝvitas...

Sed Nel, vidante lian gajan mienon, divenis, ke neniu danĝero minacas plu al ili.

– Kiam ni malsovaĝigos ĝin – ŝi diris – tiam miaj okuloj ne ŝvitos, eĉ se dek leonoj blekegus.

– Kial?

– Ĉar ĝi defendos nin.

Staĉjo silentigis la hundon, kiu ne ĉesis respondi al la elefanto, post kio li pripensis iom kaj parolis jene:

– Vi ne pripensis unu aferon, Nel. Ni ja ne restos ĉi tie por ĉiam, sed ni vojaĝos plu. Mi ne diras, ke tuj... ĉi tie la loko estas bona kaj saniga, ni decidis do restadi... eble unu semajnon, eble du, ĉar vi kaj ni ĉiuj meritas la plenan ripozon. Nu, bone! Tiel longe kiel ni estos ĉi tie, ni nutros la elefanton, kvankam tio estas por ni ĉiuj granda laboro. Sed ĝi estas ja enfermita kaj ni ne povas kunpreni ĝin. Sed kio poste? Ni foriros kaj ĝi restos ĉi tie kaj ree turmentiĝos pro malsato, ĝis ĝi finfine pereos. Tiam ni bedaŭros ĝin eĉ pli.

Nel tre malĝojiĝis, kaj dum kelka tempo ŝi sidis silente, evidente ne sciante, kion respondi al tiuj trafaj rimarkoj, sed post momento ŝi levis la kapon kaj, reĵetinte la hartufeton, kiu kovris iom ŝiajn okulojn, ŝi turnis sian fidoplenan rigardon al la knabo:

– Mi scias – ŝi diris – ke, se vi volos, vi elkondukos ĝin el tiu intermonto.

– Mi?

Kaj ŝi, etendinte la fingreton, tuŝis per ĝi la brakon de Staĉjo kaj ripetis:

– Vi!

La malgranda, ruza virineto komprenis, ke ŝia fido flatos la knabon kaj ke de tiu tempo li komencos ĉiam pripensi, kiamaniere liberigi la elefanton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.