La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 30

Iun tagon dum la vespermanĝo Nel, levinte al la buŝo pecon da fumaĵita viando, subite forŝovis ĝin, kvazaŭ kun abomeno, kaj diris:

– Mi ne povas manĝi hodiaŭ.

Staĉjo, kiu antaŭe sciiĝis de Kali, kie estas la abeloj, nun subfumis ilin ĉiutage, por forpreni de ili la mielon. Li estis certa, ke la etulino manĝis dum la tago tro multe da mielo kaj pro tio ŝi ne havas apetiton. Sed post momento ŝi leviĝis kaj komencis rapide rondiri ĉirkaŭ la fajro, farante pli kaj pli grandajn rondojn.

– Kaj ne tro malproksimiĝu – kriis al ŝi la knabo – ĉar io forkaptos vin.

Sed verdire li nenion timis, ĉar la ĉeesto de la elefanto, kiun sentis sovaĝaj bestoj, kaj ĝia trumpetado, kiu atingis iliajn gardemajn orelojn, tenis ilin en sufiĉe granda distanco. Tio certigis plenan sekurecon same al la homoj kiel ankaŭ al la ĉevaloj, ĉar eĉ la plej danĝeraj rabobestoj en la ĝangalo, kiel leono, pantero kaj leopardo, ne volas renkontiĝi kun elefanto kaj tro alproksimiĝi al ĝiaj kojndentoj kaj rostro. Tamen, kiam la knabineto ne ĉesis rondiri pli kaj pli rapide, Staĉjo iris post ŝi kaj demandis:

– Ho, malgranda nokta papilio! Kial vi tiel kuras ĉirkaŭ la fajro?

Li demandis ankoraŭ gaje, sed li jam maltrankviliĝis kaj lia maltrankvilo pligrandiĝis, kiam Nel respondis:

– Mi ne scias. Mi ne plu povas sidi en unu loko.

– Kio do okazis al vi?

– Estas al mi iel strange kaj tiel kurioze...

Kaj tiam subite ŝi apogis la kapeton sur lian bruston kaj, kvazaŭ konfesante sian kulpon, ŝi diris per humila kaj larmoplena voĉo:

– Staĉjo, supozeble mi estas malsana.

– Nel!!

Post kio li surmetis sian manplaton sur ŝian frunton, kiu estis seka kaj samtempe malvarma. Do li prenis ŝin sur la brakojn kaj portis ŝin al la fajro.

– Ĉu vi sentas malvarmon? – li demandis envoje.

– Malvarmon kaj varmegon, sed pli multe malvarmon.

Kaj efektive ŝiaj dentetoj klakis unuj al la aliaj, kaj la tutan korpon trakuris frostotremoj. Staĉjo jam havis ne la plej malgrandan dubon, ke ŝi malsaniĝis je febro. Li tuj ordonis al Mea konduki ŝin al la arbo, senvestigi kaj kuŝigi ŝin, poste li kovris ŝin kiel eble plej zorge, ĉar li vidis en Kartumo kaj Faŝodo , ke malsanuloj je febro kovriĝis per ŝafofeloj por bone elŝviti. Li decidis sidi ĉe Nel dum la tuta nokto kaj trinkigi ŝin per mielakvo. Sed ŝi komence ne volis trinki. Ĉe la lumo de la lampeto pendigita interne de la arbo, Staĉjo rimarkis ŝiajn brilantajn pupilojn. Post momento ŝi komencis plendi pri varmego, kaj samtempe ŝi tremis sub la feltaĵoj kaj plejdo. Siaj manoj kaj frunto estis ĉiam malvarmaj. Se Staĉjo scius almenaŭ iomete la febrajn simptomojn, li ekkonus laŭ ŝiaj eksterordinare maltrankvilaj moviĝoj, ke ŝi devas havi terure altan temperaturon. Kun timo li rimarkis, ke la knabineto rigardis la envenantan negrinon, kiu alportis varman akvon, kvazaŭ kun ia miro kaj eĉ kun timo kaj ŝajnis ne rekoni ŝin. Kun Staĉjo tamen ŝi interparolis konscie. Ŝi diris al li, ke ŝi ne povis kuŝi kaj petis, ke li permesu al ŝi leviĝi kaj iradi. Alifoje ŝi demandis, ĉu li koleras kontraŭ ŝi pro tio, ke ŝi estas malsana, kaj kiam li certigis ŝin ke ne, ŝi repremis per la okulharoj la larmojn, kiuj fluis el ŝiaj okuloj, kaj diris, ke ĝis morgaŭ ŝi tute resaniĝos.

Tiun vesperon aŭ pli ĝuste tiun nokton, la elefanto estis iel mirige maltrankvila kaj muĝis senĉese, kio denove incitis la hundon al bojado. Staĉjo rimarkis, ke tio nervozigas la malsanulinon, do li eliris por silentigi ilin ambaŭ. Saba tuj ĉesis bojadi, sed al la elefanto ne estis facile ordoni silenton, do Staĉjo prenis kelkajn melonojn kaj jetis ilin al ĝi por ŝtopi ĝian rostron almenaŭ por kelka tempo.

Revenante, li ekvidis en la lumo de la fajro la negron, kiu malproksimiĝis kun peco da fumaĵita viando en direkto al la riverfluo.

– Kion vi tie faras kaj kien vi iras? – li demandis la negron.

Kali tuj haltis kaj kiam Staĉjo alproksimiĝis al li, li diris kun sekretplena mieno:

– Kali iri al alia arbo kaj submeti la viandon al malbona Mzimu.

– Kial?

– Por ke la malbona Mzimu ne mortigi la bonan Mzimu.

Staĉjo estis ion respondonta, sed tuj ekkaptis lian animon la kompato, do li nur kunpremis la dentojn kaj foriris silente. Kiam li revenis en la arbon, Nel estis ferminta la okulojn, ŝiaj manoj, kuŝantaj sur la feltaĵo, tremis forte, sed ŝajnis, ke ŝi dormas.

Staĉjo eksidis ĉe ŝi kaj timante, ke li vekos ŝin, li sidis senmove dum kelka tempo. Mea, sidanta ĉe la alia flanko de la arbo, ĉiumomente tuŝis pecojn da eburo en siaj oreloj, por defendi sin tiamaniere kontraŭ la dormemo. Regis kompleta silento, nur de la disfluejo ĉe la malsupra riverfluo oni aŭdis la melankolian kvakadon de ranoj kaj bufoj. Subite Nel leviĝis sur la kuŝejo.

– Staĉjo!

– Mi estas ĉe vi, Nel.

Kaj ŝi, tremante kvazaŭ folio en la vento, komencis serĉi lian manon kaj plurfoje ripeti rapide:

– Mi timas, mi timas! Donu al mi la manon!

– Ne timu, Nel, mi estas apud vi.

Kaj li prenis ŝian manplaton, kiu ĉi-foje estis ardega; mem ne sciante, kion fari, li komencis kovri tiun mizeran kaj malgrasiĝintan maneton per kisoj.

– Ne timu, Nel, ne timu!

Poste li donis al ŝi mielakvon, kiu ĝis nun malvarmiĝis. Nel ĉifoje trinkis avide kaj retenis lian manon kun la ujo, kiam li provis depreni ĝin de ŝia buŝo. La malvarmeta trinkaĵo ŝajnis kvietigi ŝin. Denove silentiĝis. Sed post duonhoro Nel ree eksidis sur la kuŝejo, kaj en ŝiaj larĝiĝintaj okuloj bildiĝis grandega timo.

– Staĉjo!

– Kio estas al vi, karulino?

– Kial – ŝi demandis per intermita voĉo – Gebhro kaj Ĥamiso ĉirkaŭiras la arbon kaj enrigardas ĉi tien?

Al Staĉjo ŝajnis ĉi-momente, ke miloj da formikoj troviĝas sur lia tuta korpo.

– Kion vi parolas? – li respondis. – Ĉi tie estas neniu! Jen Kali ĉirkaŭiras la arbon.

Sed ŝi, rigardante al la malhela malfermaĵo, kriis, klakante per la dentoj:

– Kaj la beduenoj ankaŭ! Kial vi mortigis ilin?

Staĉjo ĉirkaŭbrakis kaj alpremis ŝin al si:

– Vi ja scias, kial! Ne rigardu tien! Ne pensu pri tio! Tio okazis jam antaŭ longa tempo.

– Hodiaŭ! Hodiaŭ!

– Ne, Nel, jam antaŭ longa tempo!...

Efektive tio estis jam delonge pasinta, sed revenis kiel ondo superbordiĝinta kaj ree plenigis per teruro la pensojn de la malsana infano.

Ĉiuj vortoj de trankviligo montriĝis vanaj. La okuloj de Nel larĝiĝis pli kaj pli. La koro batis tiel forte, ke ŝajnis, ke ĝi krevos ĉiumomente. Poste ŝi komencis ĵeti sin, kiel fiŝo eligita el la akvo kaj tio daŭris preskaŭ ĝis la tagiĝo. Nur tiam ŝiaj fortoj tute elĉerpiĝis kaj la kapeto malleviĝis sur la kuŝejon.

– Mi sentas min malbone, tre malbone – ŝi ripetis. – Staĉjo, mi flugas ien malproksimen.

Post kio ŝi fermis la okulojn.

En la unua momento Staĉjo ege teruriĝis, ĉar li pensis, ke ŝi mortis. Sed tio estis nur la fino de la unua paroksismo de tiu terura afrika febro, kiun oni nomis pereiga. Du paroksismojn povas elteni homoj fortaj kaj sanaj; la trian eltenis ĝis nun neniu. En Port-Saido vojaĝantoj ofte rakontis pri tio en la hejmo de s-ro Rawlison, kaj ofte ankaŭ katolikaj misiistoj revenantaj al Eŭropo, kiujn s-ro Tarkowski kore gastigis en sia hejmo. La dua paroksismo aperas post kelkaj aŭ dekkelkaj tagoj, kaj se la tria ne venas dum du semajnoj, sed poste, tiam ĝi ne estas morta, ĉar ĝi kalkuliĝas denove kiel unua en la dua ripetiĝo de la malsano. Staĉjo sciis, ke la sola medikamento, kiu povis interrompi aŭ pli ĝuste evitigi la atakojn, estis grandaj dozoj da kinino, sed li posedis nek unu atomon de ĝi. Sed vidante, ke Nel spiras, li iomete trankviliĝis, kaj li komencis kore preĝi por ŝi. Kaj dume la suno saltis el trans la rokoj de la intermonto, kaj fariĝis tago. La elefanto postulis jam la matenmanĝon, kaj de la disfluejo, kiun formis la rivero, aŭdiĝis la voĉoj de la akva birdaro. Volante pafi kelkajn numidojn por prepari buljonon al Nel, la knabo prenis la pafilon kaj ekiris laŭlonge de la rivero al la alta arbustaro, sur kiu tiuj birdoj kutimis pasigi la nokton.

Sed li estis tiel dormema kaj liaj pensoj estis tiomgrade okupitaj pri la malsano de la knabineto, ke tute proksime preterkuris lin tuta aro da numidoj, strebantaj al la akvo, kaj li ne rimarkis ilin. Tio okazis krome pro tio, ke li ĉiam estis preĝanta. Li pensis pri la mortigo de Gebhro, Ĥamiso, la beduenoj kaj, levante la okulojn supren, li diris kun larmpremita gorĝo: "Mi faris tion por Nel, Sinjoro, por Nel! – ĉar mi ne povis alimaniere liberigi ŝin, sed se tio estis peko, tiam punu min, Sinjoro, kaj ŝi resaniĝu!..."

Survoje li renkontis la negron, kiu iris kontroli, ĉu la malbona Mzimu formanĝis la viandon oferitan al ĝi hieraŭ. Ankaŭ la juna Kali, kiu amis la malgrandan "bibi", preĝis por ŝi, sed li preĝis en tute alia maniero: li diris al la malbona Mzimu, ke, se "bibi" resaniĝos, li alportos al ĝi ĉiutage unu pecon da viando. Sed se ŝi mortos, tiam, kvankam li mem timas ĝin kaj bone scias, ke li poste pereos, li tiel antaŭe vipos ĝian haŭton, ke la malbona Mzimu poreterne memoros lin. Sed li reakiris baldaŭ bonan fidon, ĉar la hieraŭ oferita viando malaperis. Envere ĝin povis forkapti iu ŝakalo, sed povis ankaŭ esti Mzimu preninta sur sin la formon de ŝakalo. Kali informis Staĉjon pri tiu favora okazintaĵo, sed tiu rigardis lin, kvazaŭ li tute ne komprenus lin, kaj iris plu. Pasinte la arbustaron, kie jam ne plu estis numidoj, li alproksimiĝis al la rivero. Sur ĝiaj bordoj kreskis altaj arboj, de sur kiuj en formo de longaj ŝtrumpoj pendis la nestoj de "remizoj", belegaj flavaj birdetoj kun nigraj flugiloj, kaj krom tio la nestoj de vespoj, similaj al grandaj rozoj, kies koloro estis simila al griza sorba papero. En unu loko la rivero formis disfluejon larĝan ĝis kelkdekoj da paŝoj kaj surkreskitan parte de papiruso. Sur tiu disfluejo ĉiam svarmis akva birdaro. Estis tie cikonioj, la samaj kiel niaj eŭropaj, kaj cikonioj kun granda dika beko en formo de hoko kaj nigraj kiel veluro, birdoj kun sangoruĝaj piedoj, kaj flamingoj kaj ibisoj kaj blankaj birdoj kun rozkoloraj flugiloj, kiuj havis bekojn similajn al kulero kaj gruoj kun kronoj sur la kapoj kaj multego da numenioj, diverskoloraj kaj grizaj kiel musoj, kurantaj rapide tien kaj reen, kiel etaj arbaraj fantomoj sur longaj pajlomaldikaj piedetoj.

Staĉjo pafis du grandajn anasojn kun bela cinamokoloro kaj, piedpremante la malvivajn blankajn papiliojn, da kiuj miloj kuŝis sur la bordo, antaŭe li bone rigardis ĉirkaŭen, ĉu sur la sablaĵo ne estas krokodiloj, post kio li transiris la akvon kaj levis la ĉasaĵon. La pafo kompreneble dispelis la birdaron; restis nur du marabuoj, kiuj staris apud la akvo en distanco de dekkelkaj paŝoj, similaj al du enpensiĝintaj maljunuloj kun kalvaj kapoj premitaj inter la brakoj. Ili tute ne moviĝis. La knabo rigardis dum momento iliajn abomenajn korpojn, malleviĝantajn sur la brusto, kaj poste, rimarkinte, ke la vespoj komencas pli kaj pli dense ĉirkaŭflugi lin, revenis al la tendaro.

Nel ankoraŭ dormis, do ankaŭ li, enmaniginte al Mea la ĉasitajn anasojn, ĵetis sin sur la feltaĵon kaj tuj endormiĝis. Ili vekiĝis nur posttagmeze – li pli frue kaj Nel post li. La knabineto sentis sin iom pli forta, kaj kiam la densa kaj forta buljono refreŝigis ankoraŭ ŝiajn fortojn, ŝi leviĝis kaj eliris eksteren, volante rigardi la elefanton kaj la sunon.

Sed nur nun, ĉe la taglumo, oni povis precize vidi, kian detruon faris en ŝi tiu unu febroplena nokto. Ŝia haŭtkoloro estis preskaŭ flava kaj travidebla, la buŝo velka, la okuloj enkaviĝintaj kaj la tuta vizaĝeto kvazaŭ maljuniĝinta. Eĉ ŝiaj pupiloj ŝajnis esti pli palaj ol kutime. Montriĝis ankaŭ, ke spite al ŝiaj certigoj, kiujn ŝi donis al Staĉjo, ke ŝi sentas sin sufiĉe forta – kaj malgraŭ sufiĉe granda ujo da buljono, kiun ŝi eltrinkis tuj post la vekiĝo, ŝi apenaŭ povis atingi la intermonton per propra forto. Stacjo pensis kun malespero pri la dua atako kaj pri tio, ke li posedas nek medikamentojn nek aliajn rimedojn, por kontraŭbatali la malsaniĝon.

Kaj dume la pluvo surverŝis la teron dekfoje dum unu tago, pligrandigante la malsekecon de la aero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.