La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 3

Ambaŭ inĝenieroj elveturis la sekvan tagon nokte al Kairo, kie ili estis vizitontaj la anglan rezidenton kaj partoprenontaj la aŭdiencon ĉe la vicreĝo. Staĉjo prikalkulis, ke tio povas daŭri du tagojn, kaj montriĝis, ke liaj prikalkuloj estis trafaj, ĉar la trian tagon vespere li ricevis de la patro, jam el Medinet, jenan depeŝon: "Tendoj preparitaj. Elveturu tuj post komenciĝo de ferioj. Fatmon sciigu pere de Ĥadigo, ke ni povis nenion fari por ŝi..." Similan depeŝon ricevis ankaŭ s-ino Olivier, kiu do tuj komencis prepari la vojaĝon helpe de la negrino Dinah.

La nura vido de ili ekĝojigis la infanajn korojn. Sed subite okazis akcidento, kiu komplikis ĉiujn planojn kaj povis eĉ tute haltigi la elveturon. Ĝuste en la tago, en kiu komenciĝis la vintraj ferioj de Staĉjo, kaj unu tagon antaŭ ilia forveturo, skorpio pikis s-inon Olivier dum ŝia posttagmeza dormeto en ĝardeno. Tiuj venenaj kreaĵoj en Egiptujo estas kutime ne tro danĝeraj, tamen ĉi-foje ĝia piko povis fariĝi escepte pereiga. La skorpio rampis tra la supra apogrando de tola seĝo kaj pikis la kolon de s-ino Olivier en la momento, kiam ŝi premis ĝin per la kapo; kaj ĉar ŝi antaŭe suferis je erizipelo de la vizaĝo, ekestis la timo, ke la malsano ripetiĝos. Oni vokis tuj la kuraciston, kiu alvenis nur post du horoj, ĉar li estis okupita aliloke. La kolo kaj eĉ la vizaĝo jam ŝveliĝis, post kio aperis febro kun la kutimaj simptomoj de veneno. La kuracisto deklaris, ke en tiaj cirkonstancoj oni ne povas paroli pri elveturo, kaj li ordonis al la malsariulino tuj enlitiĝi. Rezulte de tio al la infanoj minacis, ke ili pasigos hejme la festotagojn de Kristnasko. Oni devas ĉe tio juste aldoni, ke en la unuaj momentoj Nel pli pensis pri la suferoj de sia instruistino ol pri la perdotaj agrablaĵoj en Medinet. Ŝi ploretadis nur ĉe anguloj je la nura penso, ke ŝi povos vidi paĉjon nur post kelkaj semajnoj. Staĉjo ne akceptis la akcidenton kun la sama rezigno kaj ekspedis antaŭ ĉio depeŝon, kaj poste leteron kun la demando, kion ili devas fari. La respondo alvenis post du tagoj. S-ro Rawlison interkompreniĝis antaŭe kun la kuracisto kaj, sciiĝinte de li, ke la minacanta danĝero estas jam forigita, kaj ke nur pro timo kontraŭ la ripetiĝo de la malsano li ne permesas al s-ino Olivier forlasi Port-Saidon, li certigis antaŭ ĉio bonan zorgon por ŝi kaj poste li sendis al la infanoj la permeson vojaĝi en akompano de Dinah. Sed ĉar ŝi, malgraŭ sia tuta sindono al Nel, ne scipovus helpi sin ĉe la fervojo kaj en hoteloj, la gvidanto kaj kasisto devis esti Staĉjo dumvoje. Estas facile kompreni, kiel fiera li estis pro tiu rolo kaj kun kia kavalira fervoro li certigis la malgrandan Nel, ke nenio malbona okazos al ŝi, kvazaŭ la tuta vojo al Kairo kaj al Medinet prezentus iajn malfacilaĵojn kaj danĝeron.

Ĉiuj preparoj estis jam antaŭe finitaj, do la infanoj ekiris la saman tagon sur la kanalo al Izmailo, kaj de tie per fervojo al Kairo, kie ili estis tranoktontaj, por pluveturi la morgaŭan tagon al Medinet. Forlasante Izmailon, ili vidis la lagon Timsah, kiun Staĉjo jam konis, ĉar s-ro Tarkowski, fervora ĉasanto, kunprenis lin kelkfoje en libera tempo por ĉasi akvo-birdaron. Plue la vojo kondukis laŭlonge de Wadi-Toumilat, tuj apud la kanalo de dolĉa akvo, iranta de Nilo al Izmailo kaj Suezo. Ĉi tiu kanalo estis fosita jam antaŭ la Sueza, alie la laboristoj, okupitaj ĉe la granda verko de De Lesseps, estus tute senigitaj de trinkebla akvo. Sed ĝia fosado havis ankoraŭ alian sukcesan efikon. Jen la regiono, kiu antaŭe estis senfrukta dezerto, ekfloris denove, kiam trairis ĝin la potenca kaj reviviga torento de dolĉa akvo. La infanoj povis ekrimarki el fenestroj de vagono, ĉe la maldekstra flanko, la larĝan verdaĵonon, konsistantan el herbejoj, sur kiuj paŝtis sin ĉevaloj, kameloj kaj ŝafoj, kaj el kultureblaj kampoj, briletantaj per maizo, milio, alfo kaj aliaj specoj de furaĝaj kreskaĵoj. Apud la kanalbordo estis videblaj ĉiuspecaj putoj, rondformaj, provizitaj per siteloj, aŭ en la formo de ordinaraj putsvingiloj, ĉerpantaj akvon, kiun felahoj laboreme verŝis sur la bedaron aŭ disveturigis en bareloj per veturiloj tirataj de bubaloj. Super la grenkampoj ŝvebis kolomboj kaj kelkfoje subite leviĝis tutaj aroj da koturnoj. Laŭlonge de la kanalbordoj serioze promenadis cikonioj kaj gruoj. En la malproksimo, super la argilaj kabanoj de felahoj, leviĝis, kiel plumtufoj, kronoj de daktilaj palmoj.

Kontraŭe, norden de la fervoja linio etendiĝis la vera dezerto, sed ne simila al tiu, kiu kuŝis ĉe la alia flanko de Sueza Kanalo. Tiu aspektis kvazaŭ ebena marfundo, el kiu forfluis la akvo kaj restis nur la sulkiĝinta sablo, kaj ĉi tie la sablo estis pli flava, formanta kvazaŭ montetojn, kovritajn sur la deklivoj per eta griza kreskaĵaro. Inter tiuj altaĵoj, kiuj kelkloke formis altajn montetojn, kuŝis vastaj valoj, tra kiuj de tempo al tempo pasis karavanoj.

El la fenestroj de la vagono la infanoj povis vidi ŝarĝitajn kamelojn, kiuj sekvis unu post la alia, formante longan rubandon sur la sabla vastaĵo. Antaŭ ĉiu kamelo iris arabo en nigra mantelo kaj kun blanka turbano sur la kapo. La malgranda Nel rememoris la bildojn el la Biblio, kiujn ŝi rigardis hejme, kaj kiuj prezentis izraelidojn enirantajn Egiptujon en la tempo de Jozefo. Ili estis tute samaj. Sed ŝi ne povis bone ilin observi, ĉar ĉe la fenestroj ĉe tiu flanko de la vagono sidis du anglaj oficiroj kaj ili malebligis al ŝi la vidon.

Sed apenaŭ ŝi sciigis pri tio Staĉjon, li turnis sin kun ege serioza mieno al la oficiroj kaj diris, almetante la fingron al sia ĉapelo:

– Ĝentlemanoj, ĉu vi ne bonvolus cedi lokon al ĉi tiu malgranda miss, kiu deziras rigardadi kamelojn?

Ambaŭ oficiroj akceptis la proponon kun la sama seriozeco kaj unu el ili ne sole cedis la lokon por la scivola miss, sed ankaŭ li levis ŝin kaj starigis ŝin sur sian sidlokon apud la fenestro.

Kaj Staĉjo komencis prelegon:

– Tio estas la malnova regiono de Goshen, kiun la faraono redonis al Jozefo por liaj fratoj izrealidoj. Iam kaj ankoraŭ en antikvaj tempoj troviĝis tie ĉi kanalo de dolĉa akvo, tiel, ke ĉi tiu nova estas nur aliigo de la malnova. Sed poste ĝi ruiniĝis kaj la lando dezertiĝis. Nun la tero komencas esti denove fruktodona.

– De kie tio estas konata al vi, ĝentlemano? – demandis unu el la oficiroj.

– En mia aĝo tiaj aferoj estas jam konataj – respondis Staĉjo – kaj krom tio antaŭ nelonge profesoro Sterling prelegis al ni pri Wadi-Toumilat.

Kvankam Staĉjo parolis tre flue la anglan lingvon, tamen lia iom alia akcento atentigis la duan oficiron, kiu demandis:

– Ĉu la malgranda ĝentlemano ne estas anglo?

– Anglino estas la malgranda miss Nel, kiun ŝia patro konfidis al mi, ke mi gardu ŝin dumvoje, kaj mi ne estas anglo, sed polo kaj filo de kanalinĝeniero.

La oficiro ridetis, aŭdinte la respondon de la brava knabo, kaj diris:

– Mi tre ŝatas la polojn. Mi apartenas al kavaleri-regimento, kiu en la tempoj de Napoleono kelkfoje batalis kontraŭ polaj kavalerianoj, kaj tiu tradicio estas ĝis nun ĝia gloro kaj honoro (Tiuj regimentoj de la angla kavalerio, kiuj dum la tempo de Napoleono batalis kontraŭ la pola rajdistaro, fieras pri tio efektive ĝis hodiaŭ kaj ĉiu oficiro parolante pri sia regimento neniam forgesas diri: "Ni batalis kontraŭ polojn").

– Tre agrable estas por mi interkonatiĝi kun vi – respondis Staĉjo.

Kaj poste la interparolo fluis facile, ĉar la oficiroj videble amuziĝis. Montriĝis, ke ili ambaŭ veturas ankaŭ el Port-Saido al Kairo por intervidiĝi kun la angla ambasadoro kaj por ricevi la lastajn instrukciojn pri la longa vojaĝo, kiu ilin baldaŭ atendos. La pli juna el ili estis militkuracisto, kaj tiu, kiu parolis kun Staĉjo, kapitano Glen, estis veturonta laŭ ordono de sia registaro el Kairo tra Suezo al Mombasso kaj tie li estis transprenonta la administradon de la tuta lando, situanta apud la haveno kaj etendiĝanta ĝis la nekonata regiono de Samburo. Staĉjo, kiu kun granda plezuro legadis pri vojaĝoj tra Afriko, sciis bone, ke Mombasso situas je kelkaj gradoj trans la ekvatoro kaj ke la apudkuŝantaj landoj, kvankam alkalkulitaj jam al la sfero de anglaj aferoj, estas ankoraŭ efektive malmulte konataj, tute sovaĝaj, plenaj de elefantoj, ĝirafoj, rinoceroj, bubaloj kaj ĉiuspecaj antilopoj, kun kiuj ekspedicioj militaj, misiistaj kaj komercaj ĉiam renkontiĝas. Pro tio li enviis kapitanon Glen tutkore kaj deklaris, ke li devas nepre viziti lin en Mombasso kaj ĉasi kun li leonojn kaj bubalojn.

– Bonege, sed mi petas, vizitu min kun ĉi tiu malgranda miss – respondis ridante kapitano Glen kaj montrante al Nel, kiu en la sama momento foriris de la fenestro kaj eksidis apud li.

– Miss Rawlison havas patron – respondis Staĉjo – kaj mi estas nur dumvoje ŝia prizorganto. Je tio la dua oficiro turniĝis vigle kaj demandis:

– Rawlison? – ĉu ne unu el la kanal-direktoroj kaj tiu, kiu havas fraton en Bombajo?

– En Bombajo loĝas mia onklo – respondis Nel, suprenlevante sian fingreton.

– Dio, via onklo, darling (amatino), estas edziĝinta kun mia fratino. Mi nomiĝas Clary. Ni estas do parencoj, kaj mi estas ege kontenta, ke mi renkontis vin kaj interkonatiĝis kun vi, mia malgranda, kara birdeto.

Kaj la doktoro estis efektive tre kontenta. Li diris, ke tuj post sia alveno al Port-Saido li demandis pri s-ro Rawlison, sed en la direktorejo oni informis lin, ke la direktoro forveturis jam pro la festotagoj. Li bedaŭris, ke la vaporŝipo, per kiu li estas veturonta kun Glen al Mombasso, elveturos el Suezo jam post kelkaj tagoj, pro tio li ne povos viziti ilin en Medinet.

Li komisiis al Nel saluti la patron kaj promesis skribi al ŝi el Mombasso. Ambaŭ oficiroj okupiĝis nun plejparte pri konversacio kun Nel, tiel ke Staĉjo restis iom flanke. Kompense ĉe ĉiuj stacioj aperis grandnombre mandarinoj, freŝaj daktiloj kaj eĉ bonegaj sorbetoj, t.e. refreŝigaj trinkaĵoj. Krom Staĉjo kaj Nel, profitis de ili ankaŭ Dinah, kiu, ĉe ĉiuj siaj kvalitoj, distingiĝis per nekutima frandemo.

Tiamaniere la vojo al Kairo tre mallongiĝis por la infanoj. Ĉe la adiaŭo la oficiroj kisis la manetojn kaj kapeton de Nel kaj premis varme la manon de Staĉjo. Kapitano Glen, al kiu tre plaĉis la kuraĝa knabo, diris duonŝerce kaj duonvere:

– Aŭskultu, mia knabo! Kiu scias, kie, kiam kaj en kiaj cirkonstancoj ni povas ankoraŭ renkontiĝi en la vivo. Sed memoru, ke ĉiam vi povas kalkuli je mia favoro kaj helpo.

– Kaj reciproke! – rediris Staĉjo kun dignoplena riverenco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.