La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 42

– Nel, ĉu vi povas nombri niajn vojaĝojn de Fajumo? – demandis Staĉjo.

– Jes, mi povas.

Dirante tion, la knabineto suprenlevis la brovojn kaj komencis kalkuli helpe de la fingretoj.

– Momenton. De Fajumo ĝis Kartumo – la unua; de Kartumo ĝis Faŝodo – la dua; de Faŝodo ĝis tiu intermonto, en kiu ni trovis King'on – la tria; kaj de la monto Linde ĝis la lago – la kvara.

– Jes. Verŝajne ne estas en la mondo plia muŝo, kiu traflugis tian spacon de Afriko.

– Bele ĉi tiu muŝo aspektus sen vi!

Kaj li komencis ridi.

– La muŝo sur la elefanto! La muŝo sur la elefanto!

– Sed ne ceceo, ĉu ne, Staĉjo – ne ceceo?

– Ne, – li respondis – sed iu sufiĉe aminda muŝo!

Nel, kontenta pri la laŭdo, apogis la nazeton je lia brako, post kio ŝi demandis:

– Kaj kiam ni komencos la kvinan vojaĝon?

– Nur kiam vi estos sufiĉe ripozinta kaj mi lerniginta iomete la pafadon al tiuj homoj, kiujn Kali promesis al ni doni.

– Kaj ĉu ni longe vojaĝos?

– Ho, longe, Nel – longe! kiu scias, ĉu ĝi ne estos la plej longa vojo.

– Sed vi helpos vin, kiel kutime, ĉu ne Staĉjo?

– Mi devas.

Kaj Staĉjo efektive helpis sin, kiel li nur povis, sed tiu kvina vojaĝo postulis multajn preparojn. Ili estis eniĝontaj denove en nekonatajn regionojn, en kiuj minacis ilin multegaj danĝeroj, do la knabo volis sekuriĝi kontraŭ ili pli bone, ol li sukcesis fari tion antaŭe. Tiucele li ekzercis en la pafado el remingtonaj pafiloj kvardek junajn Va-himanojn, kiuj estis formontaj la ĉefan armitan forton kaj kvazaŭ la gvardion de Nel. Pli multe da pafistoj li ne povis havi, ĉar King alportis nur dudek kvin pafflojn, kaj sur la ĉevaloj estis lokitaj apenaŭ dek kvin. La reston de la armeo devis formi cent Va-himanoj kaj cent Samburuanoj, armitaj per lancoj kaj pafarkoj, kiujn promesis al li disponigi Faru kaj kies ĉeesto forigis ĉiajn malfacilaĵojn de la vojaĝo tra la vasta kaj tre sovaĝa regiono loĝata de la Samburu-gentoj. Staĉjo ne sen fiero pensis, ke, forkurinte dum la vojaĝo el Faŝodo nur kun Nel kaj kun duo da genegroj sen iuj ajn vivrimedoj, li povas nun alveni al la oceanbordo kun ducent armitaj homoj, kun elefanto kaj ĉevaloj. Li imagis, kion diros pri tio la angloj, kiuj tiel alte taksas la kapablon sin helpi kaj la inventemon, sed antaŭ ĉio, kion diros lia patro kaj sinjoro Rawlison. La penso pri tio dolĉigis al li ĉiujn penojn.

Sed li tute ne estis trankvila pri la propra sorto kaj pri tiu de Nel. Bone! Oni trairos certe facile la teritorion de Va-hima kaj Samburu, sed kio poste? Kiajn gentojn trafos oni ankoraŭ, en kiajn regionojn oni eniĝos kaj kiom da vojo restos ankoraŭ al ili? La instrukcioj de Linde estis tro ĝeneralaj. Staĉjon turmentis ege, ke li verdire ne sciis, kie li estas, ĉar tiu parto de Afriko aspektis sur la landkartoj, laŭ kiuj li lernis geografion, tute kiel blanka karto. Li havis ankoraŭ nenian imagon, kio estas tiu lago Bassa-Narok kaj kiel granda ĝi estas. Li estis en ĝia suda bordo, ĉe kiu la larĝeco de la supraĵo povis atingi dekkelkajn kilometrojn. Sed kiel longe la lago tiriĝis norden, tion scipovis diri al li nek la Va-himanoj nek la Samburuanoj. Kali, kiu iomete sciis la lingvon ki-swahili, je ĉiuj demandoj respondis nur: "Bali! Bali!" – kion signifas: malproksimen! malproksimen! – sed tio estis ĉio, kion Staĉjo sukcesis eligi el li.

Ĉar en la nordo la montaro fermanta la horizonton, ŝajnis sufiĉe proksima, li supozis, ke estas iu ne tro vasta montara lago, da kiuj multe troviĝas en Afriko. Kelkajn jarojn poste montriĝis, kiel grandan eraron li faris (Ĝi estis la granda lago, kiun en la jaro 1888 malkovris la fama vojaĝanto Teleki kaj nomis ĝin lago Rudolfo), sed provizore temis al li ne tiom pri la preciza ekkono de la spaco, kiun okupis Bassa-Narok, kiom pri tio, ĉu ne elfluas el ĝi iu rivero, kiu poste fluas en la oceanon. La Samburuanoj, la subuloj de Faru, asertis, ke orienten de ilia lando situas iu granda senakva dezerto, kiun neniu ankoraŭ trairis. Staĉjo, kiu konis la negrojn el la rakontoj de vojaĝantoj, el la aventuroj de Linde kaj parte el propraj spertoj, sciis bone, ke kiam nur komenciĝos danĝeroj kaj penoj, multaj el liaj homoj certe forkuros hejmen, kaj eble neniu restos al li. Tiuokaze li troviĝus meze de praarbaro kaj dezerto nur kun Nel, Mea kaj la malgranda Nasibu. Sed antaŭ ĉio li komprenis, ke la manko de akvo tuj dispelus la karavanon kaj pro tio li tiel insiste demandadis pri rivero. Irante laŭlonge de ĝia fluo, oni povus evidente eviti tiujn teruraĵojn, kiuj minacas al la vojaĝantoj en senakvaj regionoj.

Sed la Samburuanoj povis diri al li nenion certan, kaj li mem ne povis al si permesi pli longan vojaĝon laŭlonge de la orienta lagobordo, ĉar aliaj okupoj retenis lin en Boko. Li kalkulis, ke el ĉiuj flugdrakoj, suprenlasitaj de sur la monto Linde kaj dumvoje el negraj vilaĝoj, verŝajne neniu transflugis la ĉenon de la montopintoj, kiuj ĉirkaŭis Bassa-Narok. Pro tio oni devis fari kaj suprenlasi novajn, ĉar nur tiujn la vento povis transporti trans la platan dezerton malproksimen – eble ĝis la oceano. Do tiun laboron li devis inspekti persone; ĉar Nel scipovis bonege glui la flugdrakojn, kaj Kali lernis suprenĵeti ilin, sed neniu el ili povis skribi sur ili ĉion ĉi, kion necesis surskribi. Staĉjo opiniis, ke tio estas afero de granda signifo, kiun decide oni ne devas neglekti.

Do tiuj laboroj bezonis tiom da tempo, ke la karavano estis vojaĝpreta nur post tri semajnoj. Sed la antaŭvesperon de la tago, je kiu oni devis ekiri je la tagiĝo, la juna reĝo de Va-hima stariĝis antaŭ Staĉjo kaj, riverencinte antaŭ li profunde, diris:

– Kali iri kun sinjoro kaj bibi ĝis la akvo, sur kiu veturas grandaj boatoj de blankaj homoj.

Staĉjon kortuŝis tiu pruvo de lia sindono, sed li opiniis, ke li ne rajtas kunpreni la knabon al tiel granda vojaĝo de kiu la reveno estis por li tre duba.

– Kial vi volas iri kun ni? – li demandis.

– Kali ami sinjoro granda kaj "bibi".

Staĉjo metis la manplaton sur lian krispan kapon.

– Mi scias, Kali, vi estas honesta kaj bona knabo. Sed kio fariĝos kun via regno kaj kiu regos la Va-himanojn anstataŭ vi.

– M'Tana, la frato de la patrino de Kali.

Staĉjo sciis, ke ankaŭ inter negroj okazas bataloj pri la estreco kaj ke la regado allogas ilin samgrade kiel la blankulojn, do li pripensis momenton kaj diris:

– Ne, Kali. Mi ne povas vin kunpreni. Vi devas resti ĉe la Va-himanoj, por fari el ili bonajn homojn.

– Kali reveni al ili.

– M'Tana havas multe da filoj, do kio okazos, se li mem volos esti reĝo kaj postlasi la regadon al siaj filoj, kaj la Va-himanojn li instigos, ke ili vin elpelu?

– M'Tana bona. Li tion ne fari.

– Sed se li faros?

– Tiam Kali iri ree al la granda akvo, al sinjoro granda kaj "bibi".

– Ni tie jam ne estos.

– Tiam Kali sidi ĉe la akvo kaj plori pro malĝojo.

Dirante tion, li metis la manojn sur la kapon – kaj post momento li flustris:

– Kali tre ami sinjoro granda kaj "bibi" – tre. Kaj du grandaj larmoj ekbrilis en liaj okuloj.

Staĉjo hezitis, kion li devas fari. Li bedaŭris la negron, sed li ne tuj konsentis lian peton. Li komprenis, ke – jam ne parolante pri la danĝeroj de la reveno – se M'Tana aŭ la sorĉistoj ribeligos la negrojn, tiam la knabon minacos ne sole la ekzilo, sed ankaŭ la morto.

– Pli bone estos por vi resti – li diris – senkompare pli bone!

Sed kiam li estis diranta tion, eniris Nel, kiu tra la maldika mato dividanta la kamerojn bonege aŭdis la tutan interparolon. Vidante nun larmojn en la okuloj de Kali, ŝi komencis per la fingretoj forviŝi ilin el liaj okulharoj, kaj poste ŝi turnis sin al Staĉjo.

– Kali iros kun ni – ŝi diris kun granda firmeco.

– Ho! – respondis Staĉjo, iom inicitita – tio ne dependas de vi.

– Kali iros kun ni! – ŝi ripetis.

– Aŭ ne iros.

Subite ŝi ekfrapis per la piedeto.

– Mi volas!

Kaj ŝi mem ekploris kore.

Staĉjo rigardis ŝin kun la plej granda miro, kvazaŭ ne komprenante, kio okazis al la ĉiam tiel bona kaj milda knabineto, sed vidante. ke ŝi metis ambaŭ pugnetojn antaŭ siajn okulojn kaj kvazaŭ birdeto ŝi kaptas la aeron per la malfermita buŝo, li komencis krii kun granda rapideco:

– Kali iros kun ni! – li iros! iros! Kial vi ploras? Kiel vi estas neeltenebla! Li iros! iros! – ĉu vi aŭdas?

Kaj tiel okazis. Staĉjo hontis ĝis la vespero pro sia malforto al la "bona Mzimu", kaj la bona Mzimu, akirinte, kion ŝi volis, estis tiel mallaŭta, milda kaj obeema, kiel ĉiam.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.