La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 16

Ili haltis ĉe la fino de la urbo, en domo, kiu antaŭe estis la posedaĵo de riĉa, itala komercisto. Post lia mortigo dum la atako kontraŭ la urbo la domo estis aljuĝita al Tadhilo kiel militkaptaĵo. La edzinoj de la emiro okupiĝis en sufiĉe homa maniero pri Nel, kiu estis apenaŭ viva pro la granda laciĝo, kaj kvankam en la tuta Kartumo sentiĝis la manko de nutraĵo, ili trovis por la malgranda "djano" (ŝafideto) iom da sekigitaj daktiloj kaj iom da rizo kun mielo, post kio ili kondukis ŝin al la unua etaĝo kaj kuŝigis ŝin por dormi. Staĉjo, kiu noktis ekstere inter la kameloj kaj ĉevaloj, devis kontentiĝi pri nur unu biskvito; anstataŭ tio ne mankis al li la akvo, ĉar la fontano en la ĝardeno hazarde ne estis difektita kaj funkciis bone. Malgraŭ sia grandega laciĝo li longe ne povis ekdormi, unue kaŭze de la skorpioj rampantaj ĉiam sur la feltaĵon, sur kiu li kuŝis, kaj due pro la morta maltrankvilo, ke oni disigos lin de Nel kaj ke li ne povos plu gardi ŝin persone. Lian maltrankvilon dividis videble ankaŭ Saba, kiu flarsentis ĉirkaŭen, kaj de tempo al tempo ĝi hurlis, pro kio koleris la soldatoj. Staĉjo trankviligis ĝin laŭpove, timante, ke al ĝi oni malutilos. Feliĉe la grandega dogo elvokis tian admiron de la emiro mem kaj de ĉiuj derviŝoj, ke neniu kuraĝis levi la manon kontraŭ ĝi.

Ankaŭ Idriso ne povis ekdormi. De post la hieraŭa tago li ne fartis bone, kaj ĉe tio post la lasta interparolo kun Nur-el-Tadhil li perdis multe da iluzioj, kaj sian estontecon li vidis kvazaŭ vualita. Malgraŭ tio li estis kontenta, ke ili translokiĝos morgaŭ al Omdurmano apartigita nur je la larĝeco de la Blanka Nilo; li esperis trovi tie Smainon, sed kio sekvos poste? Dum la vojo ĉio prezentis sin al li pli klare kaj pli bone. Li kredis sincere je la profeto, kaj la koro tiris lin al li tiom pli, ke ili ambaŭ devenis el la sama gento. Sed ĉe tio li estis tre avida kaj ambicia, kiel preskaŭ ĉiu arabo. Li revis, ke oni superŝutos lin per oro kaj faros lin almenaŭ emiro; li revis pri militekspedicioj kontraŭ la "turkoj", pri akiritaj urboj kaj kaptaĵoj. Post tio, kion li sciiĝis de Tadhilo, li intertempe komencis timi, ke ĉiuj liaj agoj malaperos en la pli grandaj okazintaĵoj kiel sola pluvguto perdiĝas en la maro. "Eble – li pensis amare – neniu atentos tion, kion mi faris, kaj ankaŭ Smaino eble ne estos kontenta, ke mi venigis al li tiujn infanojn". Kaj li vere ĉagreniĝis pri tio. La morgaŭa tago estis dispelonta aŭ konfirmonta liajn timojn, do li atendis ĝin malpacience.

Je la sesa matene la suno leviĝis kaj tuj komenciĝis la movo inter la derviŝoj. Baldaŭ aperis ankaŭ Tadhilo kaj ordonis al ili pretiĝi por la vojo. Li deklaris, ke ili iros piede apud lia ĉevalo ĝis la rivero. Je la granda ĝojo de Staĉjo, Dinah alkondukis el la supera etaĝo Nel'on, post kio ili ekiris sur la digo, laŭlonge de la tuta urbo, ĝis la loko, kie staris sur la akvo la transport-boatoj. Tadhilo rajdis ĉevale ĉe la fronto, Staĉjo kondukis je la mano Nel'on, post ili sekvis Idriso, Gebhro kaj Ĥamiso kun la maljuna Dinah kaj Saba, kaj krome tridek soldatoj de la emiro. La aliaj el la karavano restis en Kartumo.

Staĉjo, rigardante ĉirkaŭen, ne povis kompreni, kiamaniere falis la urbo tiel bone fortikigita kaj situanta ĉe la kunfluejo de la Blanka, kaj Blua Niloj, sekve ĉirkaŭita de tri flankoj per la akvo kaj atingebla nur de la sudo. Tamen poste li sciiĝis de la kristanaj sklavoj, ke la rivero tiam malleviĝis kaj malkovris la vastajn sablaĵojn, kiuj plifaciligis la aliron al la remparoj. La garnizono, perdinta la esperon je baldaŭa helpo kaj malfortigita pro la malsato, ne povis kontraŭstari la atakon de la furiozaj bandoj. Tial la urbo estis prenita, post kio sekvis la masakro al la loĝantoj. Kvankam pasis jam unu monato de post tiu atako, la postsignoj de la batalo estis ĉie videblaj laŭlonge de la remparo. Interne suprenstaris la ruinoj de la detruitaj domoj, kontraŭ kiujn turnis sin la unua impeto de la venkintoj, kaj en la ekstera fosaĵo kuŝis multaj kadavroj, kiujn neniu volis enterigi. Antaŭ ol li troviĝis ĉe la transportejo, Staĉjo nombris pli ol kvarcenton de ili. Tamen ili ne infektis la aeron, ĉar la sudana suno elsekigis ilin je mumioj; ĉiuj havis la koloron de griza pergameno, tiel egale, ke la kadavroj de la eŭropanoj, egiptanoj kaj negroj estis malfacile distingeblaj. Inter la kadavroj svarmis malgrandaj grizaj lacertoj, kiuj antaŭ la alvenantoj tuj kaŝiĝis sub tiujn homrestaĵojn, eniĝante ofte en iliajn buŝojn, aŭ inter sekiĝintajn ripojn.

Staĉjo kondukis Nel'on tiamaniere, ke ŝi ne devu rigardi tiujn teruraĵojn, kaj li petis ŝin rigardi nur al la alia flanko de la urbo. Sed ankaŭ tie aperis bildoj, kiuj plenigis la okulojn kaj la animon de la knabino per teruro. La vido de "anglaj" infanoj prenitaj en kaptitecon kaj de Saba, kiun Ĥamiso kondukis per ŝnuro, altiris homamason pligrandiĝantan ĉiumomente dum ilia alproksimiĝo al la rivero. Post kelka tempo la homamaso fariĝis tiel granda, ke oni devis halti. De ĉie aŭdiĝis minacaj krioj. Strangaj tatuitaj vizaĝoj kliniĝis super Staĉjo kaj Nel. Kelkaj el la sovaĝuloj eksplodis per ridego ĉe ilia vido kaj pro ĝojo frapis unuj la koksojn de la aliaj, insultante ilin laŭtege; kelkaj kriegis, kiel sovaĝaj bestoj, montrante siajn blankajn dentojn kaj rulante la okulojn, fine oni komencis minaci kaj eĉ celi ilin per tranĉiloj. Nel, duonkonscia pro timo, alpremiĝis al Staĉjo, kaj li ŝirmis ŝin laŭpove, en la konvinko, ke venas por ili ambaŭ la lasta horo. Feliĉe, tiu impeto de la bestiĝinta amasaĉo tro tedis ankaŭ al Tadhilo. Laŭ lia ordono dekkelkaj soldatoj ĉirkaŭis la infanojn, kaj la aliaj komencis senkompate vipi per skurĝoj la hurlantajn homogrupojn. La kunkurinta homamaso dispeliĝis ĉe la fronto, sed ĝi pligrandiĝis malantaŭ la taĉmento kaj, sovaĝe kriegante, ĝi akompanis ilin ĝis la boatoj.

La infanoj respiris dum la boatveturado. Staĉjo konsolis Nel'on, ke, kiam la derviŝoj kutimiĝos al ilia vido, ili ĉesos persekuti ilin. Li certigis la knabineton, ke Smaino ŝirmos kaj defendos ilin ambaŭ, precipe ŝin, ĉar, se okazus al ili io malbona, tiam li ne povus interŝanĝi ilin kontraŭ siaj infanoj. Tio estis vero, sed la knabineton tiom teruris la antaŭaj atakoj, ke ŝi, kaptinte la manon de Staĉjo, ne volis ĝin lasi dum kelka tempo, ripetante ĉiam kvazaŭ en febro: "Mi timas ilin! Mi timas ilin!". Efektive li deziris el tuta animo, ke ili kiel eble plej baldaŭ troviĝu en la manoj de Smaino, kiu konis ilin de longe kaj kiu en Port-Saido montris aŭ almenaŭ ŝajnigis al ili grandan amikecon. Ĉiuokaze li ne estis tiel sovaĝa kiel la aliaj sudananoj el la dangala gento, kaj la mallibereco en lia hejmo povus esti pli eltenebla.

Temis nur pri tio, ĉu ili trovos lin en Omdurmano. Pri la samo ankaŭ Idriso parolis kun Nur-el-Tadhil, kiu fine rememoris, ke antaŭ unu jaro, restadante laŭ ordono de la kalifo Abdullahi malproksime de Kartumo, en Kordofano, li aŭdis pri iu Smaino. Onidire li estis instruanta derviŝojn pafi el la kanonoj akiritaj de la egiptanoj, kaj poste li fariĝis granda ĉasanto de sklavoj. Tadhilo indikis al Idriso la sekvan rimedon por trovi la emiron:

– Kiam vi aŭdos posttagmeze la voĉon de "umbajo" (granda trumpeto el elefanta kojndento), estu kune kun la infanoj sur la preĝoplaco, kien iras ĉiutage la profeto, por instigi la fidelulojn al la imitado de sia pieco kaj por firmigi ilian religion. Tie, krom la sankta persono de Mahdi, vi vidos ĉiujn "noblulojn" kaj krome tri kalifojn, paŝaojn kaj emirojn; inter la lastaj vi devus trovi Smainon.

– Kaj kion mi devas fari kaj kie restadi ĝis la tempo de la posttagmeza preĝado?

– Vi restados inter miaj soldatoj.

– Kaj vi, Nur-el-Tadhil, ĉu vi forlasos nin?

– Mi iros por ricevi ordonojn de la kalifo Abdullahi.

– Ĉu li estas la plej eminenta el la kalifoj? Mi venas de malproksime kaj, kvankam la nomoj de la ĉefoj ne estas por mi tute fremdaj, tamen vi povas instrui min pri ili pli detale.

– Abdullahi, mia ĉefo, estas la glavo de Mahdi.

– Allaho faru lin la filo de la venko.

Dum kelka tempo la boatoj veturis en silento. Oni aŭdis nur la knaron de la remiloj kaj de tempo al tempo la plaŭdon de la akvo batitan per krokodila vosto. Multe de tiuj amfibioj alnaĝis de sudo ĝis Kartumo, kie ili trovis abundan nutraĵon, ĉar en la rivero svarmis la kadavroj, ne nur de mortigitoj en la batalo ĉe la konkerado de la urbo, sed ankaŭ de mortintoj pro diversaj malsanoj, kiuj disvastiĝis inter la mahdianoj kaj precipe inter iliaj sklavoj. La ordonoj de la kalifoj ja malpermesis "malbonigi la akvon", sed oni ne atentis tion, kaj la kadavroj, kiujn la krokodiloj ne sukcesis formanĝi, flosis kun renversitaj vizaĝoj ĝis la sesa katarakto kaj eĉ pli malproksimen, al Berberujo.

Sed Idriso pensis nun pri io alia, kaj post momento li denove diris:

– La hodiaŭan matenon ni ricevis nenion por manĝi. Ĉu ni do eltenos sen manĝo ĝis la horo de la preĝo – kaj kiu nin poste manĝigos?

– Vi ne estas sklavo – respondis Tadhilo – kaj vi povas iri al la foirejo, kie la vendistoj dismetas siajn varojn. Tie vi povas aĉeti sekigitan viandon kaj ankaŭ milion, sed kontraŭ multe da mono, ĉar, kiel mi jam diris al vi, la malsato regas en la tuta Omdurmano.

– Kaj intertempe la malbonaj homoj forkaptos kaj mortigos la infanojn.

– La soldatoj ilin defendos – kaj se vi donos al iu el ili monon, tiam li volonte aĉetos por vi la nutraĵon.

Al Idriso, Kiu havis grandan deziron preni monon kaj ne doni ĝin al kiu ajn, ne tro plaĉis tiu konsilo, sed antaŭ ol li respondis, la boatoj jam albordiĝis.

Omdurmano prezentis sin al la infanoj alie ol Kartumo. Tie estis masonitaj pluretaĝaj domoj, estis "mudirja", t.e. la palaco de la gubernatoro, en kiu batalmortis la heroa Gordon, estis preĝejo, hospitalo, misiaj domoj, arsenalo, grandaj milit-kazernoj kaj multaj pli malpli grandaj ĝardenoj kun belega tropika kreskaĵo. Male – Omdurmano prezentiĝis prefere kvazaŭ la granda bivakejo de la sovaĝuloj. La antaŭfortikaĵo, kiu troviĝis en la norda parto de la urbo, estis detruita laŭ ordono de Gordon. Cetere, la urbo konsistis el rondaj, konusformaj kabanoj, fuŝkonstruitaj el milia pajlo. La mallarĝaj dombariloj dividis ilin inter si kaj disde la strato. Tie kaj aliloke oni povis vidi ankaŭ tendojn evidente prenitajn de la egiptanoj. Ofte ankaŭ kelkaj palmaj matoj sub peco da malpura tolo etendita helpe de bambuaj stangoj formis la tutan loĝejon. La loĝantoj ŝirmis sin sub la tegmentoj nur dum pluvo aŭ dum eksterordinara varmego, cetere ili restadis, faris fajron, kuiris la manĝaĵon, vivis kaj mortis en la libera naturo. Sur la stratoj la homoj tiel svarmis, ke en kelkaj lokoj la taĉmento nur malfacile premiĝis tra la homamaso. Omdurmano estis antaŭe mizera vilaĝo, sed nun, kalkulante ankaŭ sklavojn, loĝis en ĝi pli ol ducent mil homoj. Eĉ Mahdi kaj liaj kalifoj maltrankviliĝis pri tiu granda homgrupiĝo, kiun minacis malsato kaj malsanoj. Pro tio oni elsendis ĉiam novajn ekspediciojn norden por almiliti la regionojn kaj urbojn, kiuj estis ankoraŭ fidelaj al la egipta registaro.

Je la vido de la blankaj infanoj ankaŭ ĉi tie aŭdiĝis malamikaj krioj, sed la homamasaĉo almenaŭ ne minacis ilin per la morto. Eble oni ne kuraĝis tion fari tuj apud la flanko de Mahdi, kaj eble oni ĉi tie pli kutimiĝis al la vido de militkaptitoj, kiuj estis grandnombre transportitaj al Omdurmano tuj post la konkero de Kartumo. Staĉjo kaj Nel vidis nun la veran inferon sur la tero. Ili vidis eŭropanojn kaj egiptanojn batitajn ĝis la sangado per skurĝoj, mizerulojn malsatajn, soifantajn, kurbiĝantajn sub la ŝarĝoj, kiujn oni ordonis al ili transporti, aŭ sub la siteloj kun akvo. Ili vidis virinojn kaj infanojn eŭropajn, iam edukitajn en la bonstato, kaj nun almozpetantajn pri iom da "durro", aŭ pri peceto da sekigita viando kovritajn per ĉifonoj, malsekiĝintajn, similajn al fantomoj kun nigriĝintaj vizaĝoj pro mizero kaj kun freneza rigardo, en kiu respeguliĝis la teruro kaj malespero. Ili vidis, kiel la homamasaĉo ekridegis je la vido de tiuj mizeruloj, kiel oni antaŭenpuŝis kaj batis ilin. Sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj ne mankis vidoj, de kiuj oni deturnis la okulojn kun teruro kaj abomeno. En Omdurmano furiozis grandskale la disenterio kaj la tifo, kaj antaŭ ĉio la variolo. La malsanuloj, kovritaj per ulceroj, kuŝis ĉe la enirejoj de la kabanoj, infektante la aeron. Militkaptitoj forportis per tolo ĉirkaŭvolvitajn kadavrojn de freŝ-mortintoj, por ensabligi ilin ekster la urbo, kie pri ilia vera enterigo okupiĝis hienoj.

Super la urbo ŝvebis aro da vulturoj, de kies flugiloj funebraj ombroj falis sur la brilan sablon. Staĉjo, vidante ĉion ĉi, ekpensis, ke plej bone estus por li kaj por Nel morti kiel eble plej baldaŭ. Tamen ankaŭ en tiu maro de la homa mizero kaj malboneco disfloris de tempo al tempo la mizerikordo, kiel pala floro disvolviĝas ofte sur putrinta marĉo. En Omdurmano estis iom da grekoj kaj koptoj, kiujn Mahdi ŝparis, ĉar li bezonis ilin. Ĉi tiuj ne nur movis sin libere, sed krom tio ili okupiĝis pri komerco kaj pri aliaj aferoj. Kelkaj, precipe tiaj, kiuj ŝajnigis, ke ili ŝanĝis la religion, fariĝis eĉ oficistoj de la profeto, kaj tio donis al ili grandan prestiĝon inter la sovaĝaj derviŝoj. Unu el tiaj grekoj haltigis la taĉmenton kaj komencis demandi la infanojn, de kie ili troviĝas ĉi tie. Eksciinte kun mirego, ke ili ĵus alvenis kaj estis forkaptitaj el Fajumo, li promesis mencii ion pri ili al Mahdi kaj estonte informiĝi pri ilia sorto. Dume li kompate ekbalancis la kapon pro Nel, kaj li donis al ili ambaŭ po unu plenmanon da sekigitaj sovaĝaj figoj kaj po unu arĝentan taleron kun la bildo de Maria Tereza. Post tio li ordonis al la soldatoj, ke ili ne kuraĝu malutili la knabineton, kaj li foriris, ripetante angle: "Poor little bird!" (kompatinda birdeto).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.