La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 38

En la kvina tago de la vojaĝo Staĉjo rajdis sur King kune kun Nel, ĉar ili trafis larĝan zonon de akacioj, kiuj kreskis tiel dense, ke la ĉevaloj povis iri nur laŭ la vojstrio farita de la elefanto. La horo estis frua, la mateno serena kaj rosabunda. La infanoj interparolis pri la vojaĝo kaj pri tio, ke ĉiu tago tamen alproksimigas ilin al la oceano kaj al la patroj, al kiuj ili ambaŭ ĉiam tre sopiris. De post la tempo de ilia forkapto el Fajumo tio estis neelĉerpebla objekto de ĉiuj interparoloj, kiuj kortuŝis ilin ĉiam ĝislarme. Kaj ili ripetis konstante la samon: ke la paĉjoj supozas, ke ili jam ne plu vivas, aŭ ke ili pereis poreterne – kaj ili ambaŭ ĉagreniĝas kaj, spite de la espero, sendas arabojn al Kartumo por informoj, kaj ili estas jam malproksimaj, ne sole de Kartumo, sed ankaŭ de Faŝodo, kaj post kvin tagoj ili estos ankoraŭ pli malproksimaj – kaj poste denove ankoraŭ pli malproksimaj, ĝis fine ili atingos la oceanon, aŭ antaŭe jam aliajn lokojn, de kie oni povos sendi depeŝon. En la tuta karavano la ununura persono, kiu sciis, kio ilin ankoraŭ atendas, estis Staĉjo; Nel kontraŭe estis plej profunde konvinkita, ke ne ekzistas en la mondo afero, kiun "Stes" ne scipovus solvi, kaj ŝi estis tute certa, ke li kondukos ĝin ĝis la fino. Do, antaŭirante la okazaĵojn, ŝi imagis en sia malgranda kapeto, kio estos, kiam alvenos la unua informo pri ili – kaj babilante kvazaŭ birdeto, ŝi rakontis tion al Staĉjo. Sidas – ŝi diris – la paĉjoj en Port-Saido kaj ploras, – kaj jen eniras "boy" kun depeŝo. Kio estas tio? Mia aŭ via paĉjo malfermas ĝin, rigardas la subskribon kaj legas: "Staĉjo kaj Nel". Ho, kiom granda estos ilia ĝojo! Ili tuj eksaltos, por veturi renkonte al ni! Regos granda ĝojo en la tuta hejmo – la paĉjoj ĝojegos kaj ĉiuj ĝojos – kaj oni laŭdos vin – kaj ili alveturos – kaj mi ĉirkaŭprenos forte paĉjon je la kolo kaj poste ni estos ĉiam kune... kaj..."

Kaj finiĝis per tio, ke ŝia mentoneto komencis skuiĝi, la belegaj okuletoj ŝanĝiĝis en du fontanojn, kaj fine ŝi apogis sian kapeton sur la brako de Staĉjo kaj ploris, ploris pro bedaŭro, pro sopiro kaj ĝojo je la penso pri la okazonta renkontiĝo. Kaj Staĉjo, flugante per la pensoj en la estontecon, divenis, ke la patro estos fiera pri li, ke li diros al li: "Vi distingiĝis, kiel decis por polo" – kaj granda kortuŝo kaptis lin, kaj en la koro naskiĝis sopiro, fervoro kaj nefleksebla, kiel ŝtalo, kuraĝo. "Mi devas nepre – li diris al si mem – savi Nel'on, mi devas ĝisvivi tiun feliĉan momenton". Kaj tiam ankaŭ al li ŝajnis, ke ne ekzistas tiaj danĝeroj, kiujn li ne povus venki, nek tiaj malhelpoj, kiujn li ne povus disrompi.

Sed la fina venko estis ankoraŭ tre malproksima. Dume ili traiĝis tra la akacia arbareto. La longaj dornoj de tiuj arboj faris eĉ sur la haŭto de King blanketajn striojn. Fine la arbareto komencis maldensiĝi, kaj tra la branĉoj de dise starantaj arboj oni vidis malproksiman verdan ĝangalon. Kvankam la varmego fariĝis jam suferige sentebla, Staĉjo elŝovis sin el la palankeno kaj eksidis sur la nuko de la elefanto, por vidi, ĉu sur la horizonto estas iaj aroj da antilopoj aŭ zebroj, ĉar li decidis renovigi la provizon de viando. Kaj jen je la dekstra flanko li ekvidis areton da arieloj konsistantan el kelkaj bestoj, kaj inter ili du strutojn; sed kiam ili preterrajdis la lastajn arbojn kaj la elefanto direktiĝis maldekstren, alia vido frapis la okulojn de la knabo: jen en la distanco de duona kilometro li rimarkis vastan kampon de manioko, kaj ĉe la rando de la kampo dekkelkajn nigrajn personojn, kiuj okupiĝis videble pri kampolaboro.

– Negroj! – li ekkriis, turnante sin al Nel.

Kaj la koro komencis maltrankvile bati en lia brusto. Dum momento li hezitis, ĉu ne returni sin kaj ree kaŝiĝi en la akacioj, sed venis feliĉe en lian kapon la penso, ke ĉiuokaze en loĝata lando oni devos pli malpli frue renkontiĝi kun la loĝantoj kaj interrilati kun ili, kaj ke de tio, kiel fariĝos tiuj interrilatoj, eble dependos la sorto de la tuta vojaĝo. Do post mallonga medito li direktis la elefanton al la kampo.

En la sama momento alproksimiĝis Kali kaj, montrante la aron da arboj, li diris:

– Sinjoro granda, jen tie estas negra vilaĝo, kaj ĉi tie la virinoj laboras ĉe manioko. Ĉu mi devas iri al ili?

– Ni rajdos kune – respondis Staĉjo – kaj tiam vi diros al ili, ke ni venas kiel amikoj.

– Mi scias, sinjoro, kion diri al ili – ekkriis kun granda aplombo la juna negro.

Kaj turninte la ĉevalon al la laborantoj, li metis la trumpete formitan manplaton al la buŝo kaj komencis krii:

– Jambo, he! Jambo sana!

Je tiu krio la virinoj, okupitaj pri ĉirkaŭfosado de la manioko, saltleviĝis kaj ekstaris konsternitaj. Sed tio daŭris nur dum unu palpebrumo, ĉar tuj forlasante en paniko la pioĉojn kaj bastkorbetojn, ili komencis kun kriego forkuri al tiuj arboj, inter kiuj kaŝiĝis ilia vilaĝo.

La junaj vojaĝantoj proksimiĝis malrapide kaj trankvile. En la densejo aŭdiĝis la hurlado de kelkcent voĉoj, post kio ĉio eksilentis. Interrompis ĝin fine la obtuza, sed laŭta bruo de tamburo, kiu ĉesis poste eĉ ne por unu momento.

Tio estis eble la batal-signalo por la militistoj, ĉar subite elŝoviĝis el la densejo kelkcent-persona taĉmento. Ĉiuj stariĝis en longa vico antaŭ la vilaĝo. Staĉjo haltigis la elefanton en la distanco de cent paŝoj kaj komencis rigardi ilin. La suno prilumis iliajn belajn staturojn, la larĝajn brustojn kaj fortajn brakojn. Armitaj ili estis per pafarkoj kaj lancoj. Ĉirkaŭ la koksoj ili havis mallongajn jupetojn el erikoj kaj aliaj el simiaj feloj. Iliajn kapojn ornamis plumoj de strutoj, papagoj, aŭ grandaj perukoj, deŝiritaj de pavianaj kranioj. Ili aspektis militeme kaj minace, sed ili staris senmove kaj silente, ĉar ilia mirego estis preskaŭ senlima kaj estingis ilian batalfervoron. Ĉies okuloj estis fiksitaj sur King, sur la blanka palankeno kaj sur la blanka homo, sidanta sur la elefanta nuko.

Sed la elefanto ne estis por ili nekonata besto. Kontraŭe! Ili vivis sub la ĉiama perforto de elefantoj, kiuj are ruinigis nokte iliajn maniok-kampojn kaj plantejojn de bananoj kaj palmoj "dum". Ĉar lancoj kaj sagoj ne povis trapiki la elefantan haŭton, la kompatindaj negroj kontraŭbatalis ilin per fajro, helpe de kriegoj, de imitado de kokaj voĉoj, per fosado de kavoj kaj per aranĝado de kaptiloj el arbotrunkoj. Sed ke la elefanto fariĝu sklavo por la homo kaj permesu al ĝi sidi sur sia nuko, neniu el ili iam vidis kaj al neniu el ili tio povis enkapiĝi. Pro tio la vido, kiun ili havis antaŭ si, tiom superis iliajn imagojn kaj konceptojn, ke ili mem ne sciis, kion fari: batali aŭ forkuri kien ajn, eĉ se ili devus ĉion forlasi por ĉiam.

Do en malcerteco, timego kaj mirego ili nur flustris unu al la alia:

– Ho, patrino! Kiaj do estaĵoj venas al ni kaj kio atendas nin el iliaj manoj?

Kaj subite Kali, rajdante al ili je lancĵeto, ekstaris en la piedingoj kaj komencis krii:

– Homoj, homoj! Aŭskultu la voĉon de Kali, la filo de Fumba de la potenca reĝo de la Va-himanoj ĉe la bordoj de Bassa-Narok – ho, aŭskultu, aŭskultu! – kaj se vi komprenas lian parolon, atentu ĉiun lian vorton!

– Ni komprenas! – aŭdiĝis la respondo el tricent buŝoj.

– Elpaŝu via reĝo, li diru sian nomon kaj li malfermu siajn orelojn kaj lipojn, por ke li povu pli bone aŭdi!

– M'Rua! M'Rua! – komencis voki pluraj voĉoj.

M'Rua ŝoviĝis antaŭ la fronto, sed ne pli proksime, ol je tri paŝoj. Li estis jam maljuna negro, alta kaj belstatura, sed videble li ne posedis troan kuraĝon, ĉar la tibikarnoj tiel tremis sub li, ke li devis enbati la lancpinton en la teron kaj apogi sin je ĝia tenilo, por teniĝi sur la piedoj.

Imitante lin, ankaŭ la aliaj batalantoj batis la lancojn en la teron por signi, ke ili volas trankvile aŭskulti la vortojn de la fremdulo.

Kaj Kali levis ankoraŭ la voĉon:

– M'Rua kaj vi, homoj de M'Rua! Vi aŭdis, ke parolas al vi la filo de la Va-hima reĝo, kies bovinoj kovras tiel dense la montojn ĉirkaŭ Bassa-Narok, kiel formikoj kovras la korpon de malviva ĝirafo. Kaj kion diras Kali, la filo de la Va-hima reĝo? Jen li heroldas al vi grandan kaj feliĉan novaĵon, ke venas al via vilaĝo – bona Mzimu!

Post kio li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:

– Jes! Bona Mzimu! Ho!

El la silento, kiu tuj ekregis, oni povis rimarki, kiel forte impresis la vortoj de Kali.

Ekbalanciĝis la militista ondo, ĉar unuj, inklinaj al scivolo, ŝoviĝis je kelkaj paŝoj antaŭen, la aliaj retiriĝis pro timo. M'Rua apogis sin per ambaŭ manoj sur la lanco, kaj dum kelka tempo daŭris la obtuza silento. Nur post momento brueto trakuris la vicojn kaj apartaj voĉoj komencis ripeti: "Mzimu! Mzimu!" kaj tie ĉi kaj tie aŭdiĝis ekkrioj: "Jancig, jancig!", esprimantaj samtempe honoron kaj bonvenon.

Sed la voĉo de Kali ekregis denove super la brueto kaj ekkrioj:

– Rigardu kaj ĝoju! La bona Mzimu sidas tie en la blanka kabaneto, sur la dorso de la granda elefanto, kaj la granda elefanto obeas ĝin, kiel sklavo obeas la mastron kaj infano obeas la patrinon. Ho! Nek viaj patroj, nek vi mem vidis ion similan...

– Vere, ni ne vidis! Jancig! Jancig!...

Kaj la okuloj de ĉiuj militistoj direktiĝis al la "kabaneto", tio estas al la palankeno.

Kaj Kali, kiu dum la leciono de religio sur la monto Linde sciiĝis, ke la kredo movas montojn, kaj estis profunde konvinkita, ke la preĝo de la blanka "bibi" povas ĉion elpeti de Dio, rakontis plu kun plena sincereco pri la bona Mzimu:

– Aŭskultu! Aŭskultu! La bona Mzimu vojaĝas sur la elefanto tiudirekte, kie la suno leviĝas el la akvo trans la montoj; tie la bona Mzimu diros al la Granda Spirito, ke Li sendu al vi nubojn. Kaj tiuj nuboj post la seka vetero surverŝos per pluvo vian milion, vian maniokon, viajn bananojn kaj la herbojn en la ĝangalo, por ke vi havu multe da manĝaĵo kaj por ke viaj bovinoj havu bonan paŝtejon kaj donu densan kaj grasan lakton. Ho, homoj, ĉu vi volas havi multe da manĝo kaj lakto?

– Ho! Ni volas, ni volas!

–...Kaj la bona Mzimu diros al la Granda Spirito, ke Li sendu al vi venton, kiu elblovos el via vilaĝo tiun malsanon, kiu ŝanĝas la korpon en mielplastron. Ho, homoj! Ĉu vi volas, ke ĝi elblovu Ŝin?

– Ho! Ĝi elblovu ĝin!

–...Kaj la Granda Spirito je peto de la bona Mzimu defendos vin kontraŭ atakoj kaj kontraŭ mallibero kaj kontraŭ malutiloj en viaj kampoj... kaj kontraŭ leono kaj kontraŭ pantero kaj kontraŭ serpento kaj kontraŭ akridaro...

– Li faru tion...

– Do vi aŭskultu nun ankoraŭ kaj rigardu, kiu sidas antaŭ la kabaneto, inter la oreloj de la giganta elefanto. Tie sidas bvana kubva – blanka sinjoro – granda kaj forta, kiun timas la elefanto...

– Ho!

–...Kiu havas en la mano fulmon kaj mortigas per ĝi malbonajn homojn...

– Ho!

–...Kiu mortigas leonojn...

– Ho!

–...Kiu eligas ardajn serpentojn...

– Ho!

–...Kiu krevigas rokojn...

– Ho!

–...Kiu tamen faros al vi nenion malbonan, se vi honoros la bonan Mzimu!

– Jancig! Jancig!

– Kaj se vi kunportos al ĝi sekan farunon el bananoj, kokinajn ovojn, freŝan lakton kaj mielon.

– Jancig! Jancig!

– Do alproksimiĝu kaj falu vizaĝaltere antaŭ la bona Mzimu.

M'Rua kaj liaj militistoj ekmoviĝis kaj, ne ĉesante "jancigi" eĉ per unu momento, ili ŝoviĝis antaŭen je dekkelkaj paŝoj, sed ili alproksimiĝis singarde, ĉar la superstiĉa timo antaŭ Mzimu, kiel ankaŭ simpla timego antaŭ la elefanto retenis iliajn paŝojn. La vido de Saba ekteruris ilin denove, ĉar ili opiniis ĝin "vobo", tio estas granda palflava leopardo, kiu loĝas en la tieaj regionoj kaj en la suda Abisenujo kaj kiun la lokaj loĝantoj timas eĉ pli ol la leonon, ĉar ĝi preferas la homan viandon ol ĉiuj aliaj kaj atakas eĉ bone armitajn virojn kun nekutima aŭdaco. Tamen ili trankviliĝis, vidante, ke la juna dika negreto tenas la teruran "vobo" je ŝnuro. Sed ili ekhavis eĉ pli grandan imagon pri la potenco de la bona Mzimu, kiel ankaŭ de la blanka sinjoro kaj, rigardante jen la elefanton, jen la hundon, ili flustris unu al la alia: "Se ili sorĉis eĉ 'vobon', kiu tiam kontraŭstaros ilin?" Sed la plej solena momento aperis, kiam Staĉjo, turninte sin al Nel, unue kliniĝis profunde kaj poste disŝovis la kurtenojn de la palankeno kaj montris al la okuloj de la rigardantoj la bonan Mzimu. M'Rua kaj ĉiuj militistoj falis vizaĝaltere, tiel, ke iliaj korpoj formis kvazaŭ longan vivan ponton. Neniu kuraĝis moviĝi, kaj timego ekregis en ĉiuj koroj, kiu pligrandiĝis, kiam King, ĉu je ordono de Staĉjo, ĉu el propra volo, suprenlevis sian rostron kaj ekmuĝis potence, kaj imitante ĝin aŭdiĝis Saba per la plej profunda baso, kiun ĝi scipovis akiri. Tiam el ĉiuj brustoj elŝiriĝis ekkrio simila al petega ĝemo: "Aka! Aka! Aka!" – kaj tio daŭris, ĝis Kali denove ekparolis:

– Ho, M'Rua kaj vi, infanoj de M'Rua! Vi honoris la bonan Mzimu, do leviĝu, rigardu kaj plenigu per la rigardo viajn okulojn, ĉar kiu tion faros, super tiu estos la beno de la Granda Spirito. Elpelu ankaŭ la timon el viaj brustoj kaj ventroj kaj sciu, ke tie, kie restadas la bona Mzimu, homa sango ne povas esti verŝata.

Je tiuj vortoj, kaj precipe pro la deklaro, ke en la ĉeesto de la bona Mzimu la morto povas neniun atingi, leviĝis M'Rua, kaj post li la aliaj militistoj, kaj ili komencis rigardi malkuraĝe, sed avide la bonkoran diaĵon. Kaj ili devus konfesi, se Kali demandus ilin pri tio duafoje, ke nek iliaj patroj, nek ili mem vidis ion similan. Iliaj okuloj kutimiĝis al monstraj idolfiguroj, faritaj el ligno kaj vilaj kokosoj, kaj nun staris antaŭ ili sur la dorso de la elefanto hela diaĵeto, milda, dolĉa kaj ridetanta, simila al blanka birdo kaj samtempe al blanka floro. Pro tio la timo forkuris de ili; la brustoj respiris pli libere, la dikaj lipoj komencis rideti, kaj la manoj malgraŭvole etendiĝis al la belega aperaĵo.

– Ho, jancig! Jancig! Jancig!

Subite Staĉjo, kiu rigardis ĉion kun streĉita atento, rimarkis, ke unu negro, kun pinta ĉapo el ratofelo, ŝoviĝis el la vico tuj post la lastaj vortoj de Kali kaj, rampante en la herbo kvazaŭ serpento, direktiĝis al aparta kabano, situanta flanke post barilo, sed ĉirkaŭita ankaŭ per alta palisaro.

Dume la bona Mzimu, kvankam ege embarasita pri sia rolo de diaĵo, etendis laŭ la peto de Staĉjo sian malgrandan maneton kaj komencis bonvenigi la negrojn. La nigraj militistoj kun ĝojo observis per la okuloj ĉiun moviĝon de tiu malgranda mano, kredante forte, ke estas en tio potencaj "sorĉoj", kiuj defendos kaj sekurigos ilin kontraŭ multaj plagoj. Kelkaj, batante siajn brustojn kaj koksojn, diris ankaŭ: ",Ho, patrino! Nun ni fartos bone – ni kaj niaj bovinoj!". M'Rua, jam komplete kuraĝigita, alproksimiĝis al la elefanto, ankoraŭfoje batis la teron per la frunto al la bona Mzimu, kaj poste, kliniĝinte al Staĉjo, parolis en sekva maniero:

– Ĉu granda sinjoro, kiu kondukas la blankan diaĵon sur la elefanto, bonvolos manĝi pecon de M'Rua kaj ĉu li permesos, ke M'Rua manĝu pecon de li, por ke ili fariĝu fratoj, inter kiuj ne estas mensogo kaj perfido?

Kali tuj tradulds tiujn vortojn, sed vidante el la vizaĝo de Staĉjo, ke tiu tute ne havas eĉ la plej malgrandan inklinon al "peco" de M'Rua, turnis sin al la maljuna negro kaj diris:

– Ho, M'Rua, ĉu vi vere pensas, ke la blanka sinjoro tiel potenca, kiun timas la elefanto, kiu havas en la mano fulmon, kiu mortigas leonojn, al kiu svingas la voston "vobo", kiu ellasas ardajn serpentojn kaj rompas rokojn, povas ligi sangofratecon kun iu reĝo? Pripensu, ho M'Rua, ĉu la Granda Spirito ne punus vin pro la aŭdaco ĉi-rilate kaj ĉu ne estos por vi sufiĉe da gloro, se vi manĝos pecon de Kali, kies patro Fumba estas la reĝo de la Va-himanoj, kaj se Kali, la filo de Fumba, manĝos pecon de vi?

– Ĉu vi ne estas sklavo? – demandis M'Rua.

– Sinjoro granda ne forkaptis Kali'n, nek aĉetis lin, nur savis lian vivon. Pro tio Kali kondukas la bonan Mzimu kaj sinjoron al la lando de la Va-himanoj, por ke la Va-himanoj kaj Fumba ekhonoru ilin kaj donu al ili donacojn.

– Estu do tiel, kiel vi diras kaj M'Rua manĝu pecon de Kali, kaj Kali pecon de M'Rua.

– Estu tiel! – ripetis la militistoj.

– Kie estas la sorĉisto? – demandis la reĝo.

– Kie li estas? Kie li estas? Kie estas Kambo? – komencis voki pluraj voĉoj.

Kaj subite okazis io, kio povus komplete ŝanĝi la situacion, detrui la amikajn rilatojn kaj fari la negrojn malamikoj de la ĵus alvenintaj gastoj. Jen en la kabano flanke staranta kaj ĉirkaŭata de palisaro aŭdiĝis subite infera bruego. Estis kvazaŭ muĝo de leono, kvazaŭ tondro, kvazaŭ tamburbruo, kvazaŭ rido de hieno, hurlado de lupo kaj kvazaŭ terura knarado de feraj pordohokoj. Ankaŭ King, ekaŭdinte tiujn terurigajn voĉojn, komencis muĝi, Saba boji, la azeno, sur kiu sidis Nasibu, heni. La militistoj eksaltis kvazaŭ brulvunditaj kaj elŝiris la lancojn el la tero. Ekestis grandega tumulto.

La oreloj de Staĉjo kaptis maltrankvilajn ekkriojn: "Nia Mzimu! Nia Mzimu!" La honoro kaj afableco, kun kiu oni rigardis la alvenintojn, malaperis en unu momento. La okuloj de la sovaĝuloj komencis ĵeti suspektemajn kaj malamikajn rigardojn. Minacaj bruetoj leviĝis inter la homamaso, kaj la terura bruego en la sole staranta kabano potenciĝis pli kaj pli.

Kali teruriĝis kaj, alŝoviĝinte rapide al Staĉjo, komencis paroli per voĉo intermita pro kortuŝo:

– Sinjoro, jen la sorĉisto vekis la malbonan Mzimu, kiu timas, ke ĝi ne plu ricevos donacojn, kaj ĝi muĝas pro kolero. Trankviligu, sinjoro, la sorĉiston kaj malbonan Mzimu per grandaj donacoj, ĉar alie tiuj homoj turnos sin kontraŭ nin.

– Trankviligi ilin? – demandis Stajo.

Kaj subite kolerego kaptis lin pro la perfido kaj avideco de la sorĉisto, kaj la neatendita danĝero ekscitis lin ĝis la fundo de la animo. Lia bruna vizaĝo tuj ŝanĝiĝis samgrade kiel tiam, kiam li mortpafis Gehbron, Ĥamison kaj la du beduenojn. Liaj okuloj ekbrilis minace, liaj lipoj kaj pugnoj kunpremiĝis kaj la vangoj ekpaliĝis.

– Ho, mi trankviligos ilin – li diris.

Kaj senhezite li pelis la elefanton al la kabano. Ne volante resti sola inter la negroj, Kali tuj sekvis lin. El la brustoj de la sovaĝaj militistoj elŝiriĝis ekkrio – nesciate, ĉu de timo aŭ ĉu de kolerego. Sed antaŭ ol ili rekonsciiĝis, la tuta palisaro krake krevis kaj falegis sub la premo de la elefanta kapo. Poste disŝutiĝis la argilaj muroj de la kabano kaj la tegmento disflugis tra la aero en polva nubaĉo, kaj post plia momento M'Rua kaj liaj homoj ekvidis la malhelan rostron, suprenlevitan, kaj ĉe ĝia fino pendis la sorĉisto Kambo.

Kaj Staĉjo, rimarkinte sur la tero grandan tamburon faritan el la trunko de elputrinta arbo kaj tegitan per simia haŭto, ordonis al Kali, ke li donu ĝin al li kaj, returninte sin, ekstaris rekte antaŭ la mirigitaj militistoj.

– Homoj – li diris per laŭta voĉo – ne via Mzimu muĝas tie, sed tiu fripono bruas per la tamburo, por ellogi de vi donacojn, kaj vi timas, kiel infanoj!

Dirinte tion, li kaptis la ŝnuron, kiu estis enigita en la tamburon tra la sekigita haŭto kaj komencis turni ĝin ĉirkaŭe kun tuta forto. La samaj sonoj, kiuj antaŭe tiom teruris la negrojn, aŭdiĝis nun, kaj eĉ pli terure, ĉar ne obtuzigis ilin la muroj de la kabano.

– Ho, kiel malsaĝa estas M'Rua kaj liaj infanoj! – ekkriis Kali.

Staĉjo redonis al li la tamburon, kaj Kali komencis bruegi per ĝi kun tia fervoro, ke dum momento oni povis aŭdi nek unu vorton. Kaj kiam fine li havis sufiĉe de tio, li ĵetis la tamburon sub la piedojn de M'Rua:

– Jen estas via Mzimu! – li ekkriis kun granda rido.

Poste li komencis paroli al la militistoj kun la kutima ĉe negroj vortabundo, tute ne ŝparante ĉe tio mokojn pri ili kaj eĉ pri M'Rua mem. Montrante al Kambo, li deklaris al ili, ke "tiu ŝtelisto en la ĉapo el ratoj" trompis ilin dum multaj pluvaj kaj sekaj sezonoj, kaj ili paŝtis lin per fazeolo, per kapridoj kaj mielo. Ĉu ekzistas en la mondo dua, pli malsaĝa reĝo kaj nacio? Ili kredis la potencon de la maljuna trompisto kaj liajn sorĉaĵojn, do ili rigardu nun, kiel tiu granda sorĉisto pendas de la rostro kaj krias: "Aka!" por veki la kompaton de la blanka sinjoro. Kie do estas lia potenco? Kie liaj sorĉaĵoj? Kial neniu malbona Mzimu aŭdiĝas nun por Idefendi lin? Ho, kaj kio estas ilia Mzimu? Simia haŭtpeco kaj peco de putrinta arbotrunko, kiun piedpremos la elefanto! Ĉe la Va-himanoj nek virinoj, nek infanoj timus tian Mzimu, kaj timas ĝin M'Rua kaj liaj homoj. Unu nur estas vera Mzimu kaj unu vera granda kaj forta sinjoro – do ili honoru ilin kaj alportu kiel eble plej multe da donacoj, ĉar alie trafos ilin plagoj, pri kiuj ili ĝis nun neniam aŭdis.

Por negroj estis bezonaj eĉ ne tiuj vortoj, ĉar jam tio, ke la sorĉisto, kune kun sia malbona Mzimu, montriĝis tiel nekutime pli malforta ol la nova, blanka sinjoro, tute sufiĉis al ili, por forlasi kaj malestimi ĝin. Ili do komencis denove "jancigi", kaj eĉ kun pli granda humileco kaj rapideco. Sed ĉar ili estis koleraj pri si mem, ke dum tiom da jaroj ili permesis al Kambo trompi sin, ili volis nepre mortigi lin. M'Rua mem petis Staĉjon, ke li permesu ligi kaj gardi lin, ĝis oni elpensos por li ian sufiĉe kruelan morton. Sed Nel decidis donaci al li la vivon. Kaj ĉar Kali deklaris, ke tie, kie restadas la bona Mzimu, homa sango ne povas esti verŝita, Staĉjo konsentis nur forpeli la mizeran sorĉiston el la vilaĝo.

Kambo, kiu esperis, ke li mortos per plej kruele elpensitaj turmentoj, falis kapaltere antaŭ la bona Mzimu kaj plorante dankis ĝin pro la savo. Kaj de nun nenio jam malserenigis la solenaĵon. De trans la palisaro elŝutiĝis virinoj kaj infanoj, ĉar la famo pri la alveno de eksterordinaraj gastoj disvastiĝis en la tuta vilaĝo, kaĵ la deziro vidi la blankan Mzimu venkis la timon. Staĉjo kaj Nel vidis unuafoje kolonion de veraj sovaĝuloj, kiujn eĉ la araboj ne atingis. La vestoj de tiuj negroj konsistis nur el erikoj aŭ feloj pendigitaj ĉirkaŭ la koksoj; ĉiuj estis tatuitaj. Same virinoj kiel viroj havis truetojn en la oreloj kaj en tiuj truetoj pecetojn da ligno aŭ eburo. Ĉi tiuj estis tiel grandaj, ke la etendiĝintaj orellcboj preskaŭ tuŝis la brakojn. En la malsupra lipo ili portis "pelele", t.e. lignajn aŭ eburajn diskojn, tiel grandajn kiel subtasoj. La pli eminentaj militistoj kaj ties edzinoj havis sur la koloj kolumojn el fera aŭ latuna drato, tiom altajn kaj rigidajn, ke ili apenaŭ povis movi la kapon.

Videble ili apartenis ankaŭ al la gento ŝiluk, kiu etendiĝas malproksime orienten, ĉar Kali kaj Mea komprenis bone ilian lingvon, kaj Staĉjo duone. Sed ili ne posedis piedojn tiel longajn kiel iliaĵ samgentanoj loĝantaj ĉe la inundejoj de Nilo; ili havis pli larĝajn brakojn kaj estis malpli altaj kaj ĝenerale malpli similaj al vadantaj birdoj. Iliaj infanoj aspektis kvazaŭ puletoj kaj, ne malbeligitaj ankoraŭ per "pelele", estis senkompare pli belaj ol la plenaĝuloj.

La virinoj, rigardinte la bonan Mzimu ĝissate, unue de malproksime, komencis vetkure kun la militistoj alporti al ĝi donacojn, konsistantajn el kapridoj, kokinoj, ovoj, nigraj fazeoloj kaj biero farita el milio. Tio daŭris tiel longe, ĝis Staĉjo ĉesigis la alportadon de nutraĵprovizoj. Ĉar li pagis por ĉio malavare per vitraj koraloj kaj kolora perkalo, kaj Nel disdonis inter la infanoj dekkelkajn speguletojn hereditajn de Linde, eksterordinara ĝojo regis en la tuta vilaĝo kaj ĉirkaŭ la tendaro, al kiu rifuĝis la junaj vojaĝantoj, kaj aŭdiĝis pli kaj pli gajaj kaj ravitaj ekkrioj. Poste la militistoj okazigis je la honoro de la gastoj milit-dancon kaj prezentis ŝajnan batalon, kaj fine oni alpaŝis al la ligo de sangofrateco inter Kali kaj M'Rua.

Ĉar ne estis jam Kambo, kiu estis necesa al tiu ceremonio, anstataŭis lin maljuna negro konanta sufiĉe da sorĉvortoj. Ĉi tiu, buĉinte kapridon, eligis el ĝi la hepaton kaj dividis ĝin en kelkajn sufiĉe grandajn pecojn. Poste li komencis turni kvazaŭ ŝpinradon per mano kaj piedo kaj, rigardante jen al Kali, jen al M'Rua, diris per solena voĉo:

– Kali, filo de Fumba, ĉu vi volas manĝi peceton de M'Rua – kaj Vi, M'Rua, filo de M'Kuli, ĉu vi volas manĝi peceton de Kali?

– Ni volas – respondis la venontaj fratoj.

– Ĉu vi ambaŭ volas, ke la koro de Kali estu la koro de M'Rua kaj la koro de M'Rua estu la koro de Kali?

– Ni volas.

– Kaj manoj kaj lancoj kaj bovinoj?

– Kaj bovinoj!

– Kaj ĉio, kion ĉiu havas aŭ havos?

– Kion havas kaj kion havos!

– Kaj ke ne estu inter vi mensogo, nek perfido, nek malamo?

– Nek malamo!

– Kaj ke unu la alian neniam priŝtelu?

– Neniam!

– Kaj ke vi estu fratoj?

– Jes!

La ŝpinilo turniĝis pli kaj pli rapide. La ĉirkaŭe kunvenintaj militistoj kontrolis kun tre granda atento ĝiajn movojn.

– Ho! – ekkriis la maljuna negro – sed se unu el vi mensogus al la alia, se li perfidus lin, se li priŝtelus lin, se li venenus lin, se mortigus lin – li estu malbenita!

– Li estu malbenita! – ripetis ĉiuj batalantoj.

– Kaj se li estas mensogulo kaj konspiras perfidon, li ne englutu la sangon de sia frato kaj li elvomu ĝin antaŭ niaj okuloj!

– Ho antaŭ niaj okuloj!

– Kaj li mortu!

– Li mortu!

– Lin disŝiru "vobo"!

– "Vobo!"

– Aŭ leono!

– Aŭ leono.

– Lin piedpremu elefanto kaj rinocero kaj bubalo.

– Ho! kaj bubalo – ripetis la ĥoro.

– Kaj lin pikmordu serpento.

– Serpento.

– Kaj lia lango iĝu nigra!

– Nigra!

– Kaj liaj okuloj forŝoviĝu malantaŭen en la kapo!

– Malantaŭen en la kapo!

– Kaj li iradu per la kalkanoj supren!

– Ho! per la kalkanoj supren!

Ne sole Staĉjo, sed ankaŭ Kali mordis la lipojn, por ne eksplodi per ridego, kaj dume la sorĉvortoj ripetiĝis pli kaj pli teruraj kaj la ŝpinrado turniĝis tiel rapide, ke la okuloj tute ne povis sekvi ĝian turniĝadon. Tio daŭris tiel longe, ĝis la maljuna negro komplete perdis fortojn kaj spirpovon.

Tiam li eksidis sur la tero kaj dum kelka tempo li silente balancis la kapon en ambaŭ flankojn. Sed post momento li leviĝis kaj, preninte tranĉilon, li tranĉis per ĝi la haŭton sur la ŝultro de Kali kaj, ŝmirinte per lia sango pecon da kaprida hepato, enŝovis tiun ĉi en la buŝon de M'Rua; la duan pecon, ŝmirinte per la sango de la reĝo, li enŝovis en la buŝon de Kali. Ili ambaŭ englutis ilin tiel rapide, ke iliaj laringoj eĉ ekludis kaj la okuloj eliris preskaŭ eksteren, post kio ili kaptis sin je la manoj, signo de fidela kaj eterna amikeco.

Kaj la batalantoj komencis krii kun ĝojo:

– Ili ambaŭ englutis, neniu elvomis, do ili estas sinceraj kaj ne estas inter ili perfido!

Staĉjo en la animo dankis al Kali, ke li anstataŭis lin en ĉi tiu ceremonio, ĉar li sentis, ke glutante la "peceton de M'Rua", li sendube montrus malsincerecon kaj perfidemon.

Sed de tiu tempo neniu danĝero, neniu neatendita atako minacis efektive la junajn vojaĝantojn flanke de la sovaĝuloj, kaj anstataŭ tio ĉirkaŭis ilin kiel eble plej granda gastamo kaj kulto preskaŭ dia. Tiu kulto kreskis ankoraŭ, kiam Stajĉo, laŭ la barometro heredita de Linde, antaŭdiris la pluvon. Kaj kiam ĝi efektive aperis ankoraŭ la saman tagon kaj sufiĉe abunde, kvazaŭ la "massiko", kiu jam longe pasis, volus elŝuti la reston de siaj provizoj, la negroj estis konvinkitaj, ke tiun pluvegon donacis al ili la bona Mzimu, kaj ilia dankemo por Nel estis senlima. Staĉjo ja ŝercis pri ŝi, ke ĉar ŝi fariĝis negra idolo, li okazigos la pluan vojaĝon sola, kaj ŝin li lasos en la vilaĝo de M'Rua, kie la negroj konstruos por ŝi kapelon el elefantaj kojndentoj kaj alportos por ŝi fazeolojn kaj bananojn.

Sed Nel estis pri li tiel certa, ke, ekstarinte sur la piedfingroj, ŝi flustris en lian orelon laŭ sia kutimo nur tiujn vortojn: "Vi ne forlasos min!" – Poste ŝi komencis salteti pro ĝojo, dirante, ke se la negroj estas tiel bonaj, la tuta vojaĝo ĝis la oceano estos facila kaj rapida. Tio okazis antaŭ la tendo kaj en la ĉeesto de la tuta homamaso, do la maljuna M'Rua, vidante la saltetantan Mzimu, komencis tuj same salteti sur siaj kurbaj piedoj, kiel eble plej alte, en la konvinko, ke li donas per tio pruvon de sia pieco. Imitante lin, faris la samon la ministroj, post ili la batalantoj, post ili virinoj kaj infanoj, unuvorte, la tuta vilaĝo saltetis dum ia tempo kvazaŭ ĉiuj estus freneziĝintaj.

Staĉjon tiel amuzis tiu ekzemplo donita de la diaĵo, ke li ridegis ĝislarme. Sed nokte li donis la efektivan kaj daŭran servon al la piema reĝo kaj ties subuloj, ĉar kiam sovaĝaj elefantoj ekatakis la bananajn kampojn, li rajdis sur King al ili kaj ekpafis inter ili kelkajn raketojn. La paniko, kiun kaŭzis la "ardantaj serpentoj", superis eĉ liajn esperojn. La gigantaj bestoj, kaptitaj per furiozo de teruro, plenigis la tutan ĝangalon per muĝo kaj piedbatado, kaj forkurante blinde, renversis kaj piedpremis sin reciproke. La potenca King persekutis la forkurantajn kamaradojn kun eksterordinara volonteco, ne ŝparante al ili batojn per la rostro kaj kojndentoj. Post tia nokto oni povis esti certa, ke dum longa tempo neniu elefanto kuraĝus aperi en la plantejoj de bananoj kaj palmoj "dum", apartenantaj al la vilaĝo de la maljuna M'Rua.

En la vilaĝo regis do granda ĝojo, kaj la negroj pasigis la tutan nokton per dancado kaj trinkado de biero el milio kaj de palrna vino. Kali eksciis ĉe tio de ili multajn gravajn aferojn, ĉar montriĝis, ke kelkaj el ili aŭdis pri iu granda akvo, situanta en la oriento kaj ĉirkaŭita per montaro. Por Staĉjo tio estis la pruvo, ke tiu lago, pri kiu li ne lernis en geografio, ekzistas efektive kaj due, ke irante en la direkto, kiun ili elektis, ili povos fine trafi la nacion de Va-hima.

Konkludante el tio, ke la lingvo de Mea kaj Kali preskaŭ ne diferencis de la lingvo, kiun parolis M'Rua, li konvinkiĝis, ke la nomo "Va-hima" estas verŝajne ia loka nomo kaj ke la homoj, loĝantaj apud la bordoj de Bassa-Narok, apartenas al la granda gento ŝiluk, kiu komenciĝas ĉe Nilo, kaj etendiĝas nesciate kiel malproksimen al la oriento (Tiuj regionoj en la tempoj de Mahdi ankoraŭ na estis konataj).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.