La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 46

La ekspedicio de kapitano Glen kaj de doktoro Clary tute ne havis la celon retrovi Staĉjon kaj Nel'on. Estis multpersona kaj abunde provizita registara ekspedicio, sendita por la esplorado de la orient-nordaj deklivoj de la grandega monto Kilima-Nĝaro, kaj krome de la ankoraŭ malmulte konataj vastaj regionoj situantaj norden de tiu monto. La kapitano kiel ankaŭ la doktoro ja sciis pri la forkapto de la infanoj el Medinet-el-Fajum, ĉar la sciigo pri tio estis anoncita de la anglaj kaj arabaj gazetoj, sed ili pensis, ke ili ambaŭ aŭ mortis aŭ ĝemas en malliberejo de Mahdi, el kiu sukcesis eliĝi ĝis nun neniu eŭropano. Clary, kies fratino estis la edzino de Rawlison en Bombajo kaj kiu ege raviĝis pri la malgranda Nel dum la vojaĝo al Kairo, sentis eksterordinare dolore ŝian perdon. Sed ankaŭ la bravan knabon li kaj Glen kore bedaŭris. Kelkfoje ili sendis depeŝojn el Mombasso al s-ro Rawlison, demandante, ĉu la infanoj estis retrovitaj, kaj nur post la lasta malfavora respondo, kiu alvenis multe pli frue antaŭ la ekiro de la karavano, ili perdis fine ĉian esperon.

Kaj ne venis eĉ en ilian kapon, ke la infanoj, malliberigitaj en la malproksima Kartumo, povus aperi en ĉi tiuj regionoj. Ofte tamen ili interparolis pri ili dum la vesperoj, post finiĝo de la tagaj laboroj, ĉar la doktoro neniel povis forgesi la malgrandan ĉarman knabineton.

Dume la ekspedicio ŝoviĝis pli kaj pli antaŭen. Post pli longa restado sur la orientaj deklivoj de Kilima-Nĝaro, post esploro de la supera fluo de la riveroj Sobat kaj Tana, kaj de la montoj Kenja, la kapitano kaj doktoro deflankiĝis en norda direkto kaj post la trapaso de la marĉoplena Guasso-Nyjro ili eniris vastan ebenaĵon senhoman kaj loĝatan nur de malmultaj aroj da antilopoj. Post tri-monata vojaĝo al la homoj necesis pli granda ripozo, do kapitano Glen, malkovrinte negrandan lageton abundan je saniga, bruna akvo, ordonis starigi apud ĝi la tendojn kaj proklamis dektagan halton.

Dum la halto la blankuloj okupiĝis pri ĉasado kaj ordigado de la geografiaj kaj natursciencaj notoj, kaj la negroj ĝuis mallaboradon ĉiam al ili dolĉan. Jen okazis iutage, ke doktoro Clary, ellitiĝinte matene kaj proksimiĝinte al la bordo, vidis dekkelkajn zanzibaranojn el la karavano, kiuj kun suprenlevitaj kapoj observis la pinton de alta arbo kaj ripetantaj senĉese:

– Ndege? – akuna ndege! – Ndege? (Birdo? – ne birdo! – birdo?)

La doktoro estis miopulo, do li sendis al la tendo por kampa lorno. Poste li rigardis tra ĝi al la objekto montrita de la negroj – kaj granda miro montriĝis sur lia vizaĝo.

– Petu, ke la kapitano venu ĉi tien – li diris.

Sed antaŭ ol la negroj kuris al li, la kapitano aperis antaŭ la tendo, ĉar li volis iri ĉasi antilopojn.

– Rigardu, Glen – diris la doktoro, montrante per la mano supren.

La kapitano ankaŭ suprenlevis la kapon, metis la manon al la okuloj, por pli bone vidi, kaj ekmiris ne malpli ol la doktoro.

– Flugdrako! – li ekkriis.

– Jes, sed negroj ne lasas flugdrakojn, do de kie ĝi venas ĉi tien?

– Eble iu kolonio de blankuloj troviĝas en la ĉirkaŭaĵo aŭ iu misio?...

– La trian tagon la vento blovas de la okcidento, tio estas de terenoj nekonataj kaj verŝajne ne loĝataj, kiel ĉi tiu ĝangalo. Vi scias cetere, ke ĉi tie estas nek kolonioj, nek misioj.

– Tio estas vere interesa kaj atentinda...

– Oni devas nepre depreni tiun flugdrakon...

– Oni devas. Eble ni sciiĝos, de kie ĝi venas.

La kapitano donis la ordonon. La arbo estis kelkdek metrojn alta, sed la negroj suprengrimpis tuj ĝian pinton, deprenis singarde la malliberigitan flugdrakon kaj transdonis ĝin en la manojn de la doktoro, kiu, rigardinte ĝin, diris:

– Estas iaj surskriboj... Ni rigardu...

Kaj duonferminte la okulojn, li komencis legi. Subite lia vizaĝo ekŝanĝiĝis, liaj manoj ektremis.

– Glen, – li diris – prenu ĝin, tralegu kaj certigu min, ke mi ne ricevis sunfrapon kaj ke mi estas ĉe sanaj sentorganoj!

La kapitano prenis la bambuan kadreton, al kiu estis fiksita la folio, kaj li legis jenajn vortojn:

NELLY RAWLISON KAJ STANISLAO TARKOWSKI,
forsenditaj el Kartumo al Faŝodo,
kaj el Faŝodo kondukitaj orienten de Nilo,
elŝiriĝis el la manoj de la derviŝoj.
Post longaj monatoj da vojaĝo ili alvenis al lago,
situanta suden de Abisenujo.
Ili iras al la oceano.
Ili petegas tujan helpon.

Sur la rando de la folio troviĝis ankoraŭ la sekva aldono, alskribita per etaj literoj:

"Ĉi tiu flugdrako, laŭvice la kvindek-kvara, estas suprenlasita de sur la montoj ĉirkaŭantaj nekonatan en geografio lagon. Kiu trovos ĝin, donu informon al la Estraro de la Kanalo en Port-Saido, aŭ al kapitano Glen en Mombasso. – Stanislao Tarkowski".

Kiam la voĉo de la kapitano forsonis, ambaŭ amikoj komencis rigardi sin reciproke en silento.

– Kio tio estas? – demandis fine doktoro Clary.

– Mi ne fidas la okulojn! – respondis la kapitano.

– Tio ja ne estas iluzio?

– Ne!

– Tute klare estas skribita: "Nelly Rawlison kaj Stanislao Tarkowski".

– Kiel eble plej klare...

– Kaj ili povas esti ie en ĉi tiuj regionoj?

– Dio savis ilin, do verŝajne tiel estas.

– Dankon al Li por tio! – ekkriis la doktoro kun fervoro.

– Sed kie ilin serĉi?

– Ĉu nenio plu estas sur la flugdrako?

– Estas ankoraŭ kelkaj vortoj, sed en loko disŝirita de la branĉoj. Malfacile estas ilin deĉifri.

Ili ambaŭ klinis la kapojn super la folio kaj post pli longa esploro ili sukcesis trasilabi: "La pluva sezono jam longe pasis for".

– Kion tio signifas? – demandis la doktoro.

– Tion, ke knabo perdis la tempo-kalkulon.

– Kaj tiamaniere li volis pli malpli signi la daton. Vi pravas. Do tiu flugdrako ne povas esti suprenlasita antaŭ longa tempo.

– Se tiel estas, ili ambaŭ povas troviĝi ne tro malproksime.

La incitita, interrompita interparolo daŭris ankoraŭ dum momento, post kio ili ambaŭ denove komencis esplori tiun dokumenton kaj diskuti aparte pri ĉiu skribita vorto. Tamen la afero ŝajnis al ili tiel neverŝajna, ke, se tio ne okazus en regionoj, kie tute ne estis eŭropanoj, je preskaŭ sescent kilometroj de la plej proksima bordo, la doktoro kaj la kapitano supozus, ke eble temas pri iu nematura ŝerco, kiun plenumis iuj eŭropanaj infanoj post tralego de la gazetoj priskribantaj la forkapton, aŭ de edukatoj de iu misio. Tamen malfacile estis ne kredi la okulojn: ili havis ja la flugdrakon en la mano, kaj la malmulte forviŝitaj surskriboj nigriĝis antaŭ ili distingeble.

Sed multaj aferoj ne estis klarigeblaj por ili. De kie la infanoj prenis la paperon por la flugiloj? Se ĝin liverus al ili iu karavano, tiuokaze ili certe aliĝus al ĝi kaj ne vokus pri belpo. Kial la knabo ne penis forkuri kune kun sia kamaradino al Abisenujo? Kial la derviŝoj forsendis ilin orienten de Nilo, en nekonatajn regionojn? Kiamaniere ili sukcesis elŝiriĝi el la manoj de la gardistoj? Kie ili kaŝiĝis? Pro kiu miraklo ili dum la longaj monatoj de la vojaĝo ne malsatmortis ? ne fariĝis viktimoj de rabobestoj? kial ne murdis ilin sovaĝuloj? Al tiuj demandoj ili neniel povis trovi respondojn.

– Nenion mi komprenas, nenion mi komprenas, – ripetis doktoro Clary – tio estas nur Dia miraklo!

– Sendube – respondis la kapitano.

Post kio li aldonis:

– Sed kiel bravega knabo! Ĉar tio estas nur lia verko!

– Kaj li ne forlasis la etulinon. Benu Dio liajn kapon kaj okulojn.

– Eĉ Stanley ne eltenus en tiuj vivocirkonstancoj tri tagojn!

– Kaj tamen ili vivas.

– Sed ili petas helpon. Nia halto finita! Tuj ni ekiras.

Kaj tiel okazis. Survoje ambaŭ amikoj esploris ankoraŭfoje la dokumenton, en la konvinko, ke ili eble trovos en ĝi indikojn rilate al la direkto, kiun oni devas sekvi kun helpo. Sed indikoj mankis. La kapitano kondukis la karavanon zigzage, esperante, ke li eble trafos iun spuron, iun estingiĝintan fajrujon, aŭ arbon kun signoj eltranĉitaj sur la arboŝelo. Tiamaniere ili ŝoviĝis antaŭen dum kelkaj tagoj. Malfeliĉe ili eniris la tute senarban ebenaĵon kovritan per alta eriko kaj per tufoj de sekigita herbo. Maltrankvilo komencis kapti ambaŭ amikojn. Kiel facile estis tie maltrafi sur tiuj grandegaj teritorioj eĉ tutan karavanon, ne parolante pri du infanoj, kiuj, laŭ ilia imago, rampis ie kvazaŭ du vermetoj inter erikoj pli altaj ol ili. Pasis denove unu tago. Nenion helpis la ladaj skatoloj kun enmetitaj kartetoj, lasitaj inter la erikoj, nek fajroj en la nokto. La kapitano kaj doktoro komencis ofte perdi la esperon, ĉu ili sukcesos retrovi la infanojn, kaj ĉefe, ĉu ili retrovos ilin en vivanta stato.

Tamen ili serĉis fervore ankaŭ dum la sekvantaj tagoj. La patroloj, kiujn Glen elsendis dekstren kaj maldekstren, donis fine la informon, ke pli malproksime komenciĝas dezerto tute senakva, do, kiam hazarde oni malkovris ankoraŭfoje akvon en terfendego, oni devis halti ĉe ĝi por fari provizojn por la plua vojo.

La fendego estis envere simpla fendo, profunda dekkelkajn metrojn kaj relative tre mallarĝa. Sur ĝia fundo elŝprucis varma fonto, ŝaŭmanta kvazaŭ bolantaĵo, kiu estas trosaturita per karbonata acido. Sed post malvarmigo la akvo montriĝis bona kaj salubra. La fonto estis tiel abunda, ke tricent homoj el karavano ne povis ĝin elĉerpi. Kontraŭe, ju pli multe oni ĉerpis, des pli vigle ĝi batis kaj plenigis la fendon ĝis la rando.

– Eble iam – diris doktoro Clary – estos ĉi tie iu kuracloko, sed nun la akvo estas neatingebla por bestoj pro la krutaj muroj de la fendego.

– Ĉu la infanoj povas trafi similajn fontojn? – demandis la kapitano.

– Mi ne scias. Povas esti, ke troviĝas en la ĉirkaŭaĵo pli multe de ili. Sed se ne, tiam la infanoj devas perei sen akvo.

Alvenis la nokto. Oni ekbruligis mizerajn fajrojn, sed oni ne konstruis boman, ĉar ne estis materialo. Post la vespermanĝo la doktoro kaj la kapitano eksidis sur faldeblaj seĝoj kaj, ekbruliginte pipojn, ili komencis interparoli pri tio, kio pleje interesis ilin.

– Neniu spuro! – diris Clary.

– Venis en mian kapon – rediris Glen – sendi dekon de niaj homoj al la oceanbordo kun depeŝo, ke estas sciigo pri la infanoj. Sed mi estas kontenta, ke mi tion ne faris, ĉar la homoj verŝajne perdiĝus dumvoje, kaj eĉ se ili atingus la celon, por kio vane veki la esperon...

– Kaj renovigi la doloron...

La doktoro deprenis de sur la kapo la blankan kaskon kaj viŝis al si la ŝvitkovritan frunton.

– Aŭskultu – li diris. – Kaj se ni revenus al tiu lago, se ni ordonus faligi arbojn kaj farus nokte grandan fajron. Eble la infanoj rimarkus...

– Se ili estus proksimaj, tiam ni trovus ilin sen tio, kaj se ili estas malproksimaj, tiam la malebeneco de la grundo vualos la fajron. Tiu plataĵo ŝajne estas ebena, sed efektive tute ĝibohava kaj ondosimila kvazaŭ oceano. Ĉe tio, retiriĝante, ni perdus fine la eblon trovi eĉ iliajn spurojn.

– Diru malkaŝe: ĉu vi havas neniun esperon?

– Mia kara, ni estas plenkreskaj, fortaj kaj spertaj viroj, sed pripensu, kio okazus al ni, se ni troviĝus tie ĉi nur duope – eĉ armitaj, – sed sen provizaĵoj kaj homoj...

– Jes! Bedaŭrinde – jes... Mi imagas du infanojn, irantajn en tia nokto tra la dezerto.

– Malsato, soifo, sovaĝaj bestoj...

– Kaj tamen la knabo skribas, ke ili iris tiel longajn monatojn.

– Pro tio estas en tiu afero io, kio superas mian imagon.

Dum pli longa tempo aŭdiĝis en la silento nur la sibleto de la tabako en la pipoj. La doktoro fiksis la rigardon al la pala profundaĵo de la nokto, post kio li diris per obtuza voĉo:

– Estas jam malfrue, sed la dormemo forlasas min... Kaj pripensu, ke ili, se ili vivas, vagadas tie ie ĉe la lunlumo, inter tiuj sekaj erikoj... solaj... tiaj infanoj! Ĉu vi memoras, Glen, la anĝelan vizaĝeton de tiu etulino?

– Jes, mi memoras kaj mi ne povas forgesi.

– Ho! mi donus mian manon por detranĉi, se...

Kaj li ne finis, ĉar kapitano Glen saltleviĝis, kvazaŭ brulvundita.

– Raketo en la malproksimo! – li ekkriis – raketo!

– Raketo! – ripetis la doktoro.

– Iu karavano estas antaŭ ni.

– Kiu eble trovis la infanojn!

– Eble. Ni rapidu al ĝi!

– Antaŭen!

La ordonoj de la kapitano momente disaŭdiĝis en la tuta tendaro. La zanzibaranoj leviĝis sur la piedoj. Baldaŭ oni ekbruligis torĉojn. Glen ordonis responde al la malproksima signalo suprenpafi kelkajn raketojn, unu post la alia, kaj poste doni pafil-salvojn plurfoje. Antaŭ ol pasis kvaronhoro, la tuta tendaro estis jam survoje.

De malproksime respondis pafoj. Estis jam nenia dubo, ke tio estas ia eŭropa karavano, kiu vokas helpon pro nekonataj kaŭzoj. La kapitano kaj la doktoro kuris konkure, kun timo kaj espero en la animo. ĉu ili trovos la infanojn, aŭ ne? La doktoro diris al si mem, ke se ne, tiam dum la plua vojo ili povos serĉi eble nur iliajn kadavrojn inter tiuj teruraj erikoj.

Post forpaso de duona horo unu el tiaj malebenaĵoj de la grundo, pri kiuj ili parolis antaŭe, malhelpis al amabaŭ amikoj la pluan vidon. Sed ili estis jam tiel proksimaj, ke ili aŭdis tre klare piedbatadon de ĉevaloj. Ankoraŭ kelkaj minutoj – kaj sur la dorso de la altaĵo aperis rajdanto, tenanta antaŭ si grandan blanketan objekton.

– Supren la torĉojn! – komandis Glen.

En la sama momento la rajdanto haltigis la ĉevalon en la lunrondo.

– Akvon! Akvon!

– La infanoj! – ekkriis doktoro Clary.

– Akvon! – ripetis Staĉjo.

Kaj li preskaŭ ĵetis Nel'on en la manojn de la kapitano, kaj li mem elseliĝis.

Sed tuj li ekŝanceliĝis kaj terenfalis, kvazaŭ senviva.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.