La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 41

Post mallonga ripozo ĉe la remparoj de Luela, Staĉjo, kondukanta la tricent batalantojn, ekiris kun Kali eĉ antaŭ la sunsubiro al la boma de Fumba, ĉar li volis ataki la Samburuanojn nokte, kalkulante je tio, ke en la mallumo la "ardantaj serpentoj" faros pli grandan impreson. Luela distancis de la monto Boko, sur kiu defendis sin Fumba, naŭ horojn, inkluzive la ripozhaltojn, tiel ke antaŭ la fortikaĵo ili troviĝis nur ĉirkaŭ la tria horo post la noktomezo. Staĉjo haltigis la batalantojn kaj, ordonante al ili ĝistempe kiel eble plej profundan silenton, komencis esplori la situacion, La montopinto, sur kiu sidis la defendantoj, estis malhela, kaj la Samburuanoj bruligis multe da fajroj. Ilia brilo lumigis la krutajn rokmurojn kaj grandegajn arbojn kreskantajn ĉe la malsupro de la monto. De malproksime aŭdiĝis la obtuza voĉo de tamburoj, ekkrioj, kaj kantoj de batalantoj, kiuj videble regalis sin malavare per "pombe" (biero el milio, per kiu ebriiĝas la negroj), volante honori la proksiman kaj finan venkon. Staĉjo ŝoviĝis kun sia taĉmento ankoraŭ pli proksimen, tiel ke fine ne pli multe ol cent paŝoj dividis lin de la lastaj fajroj. Tendara gardistaro tute ne estis, kaj la senluna nokto ne permesis al la sovaĝuloj vidi King'on, kiun ĉe tio ankoraŭ kaŝis arbustaro. Sidanta sur ĝia nuko Staĉjo silente donis la lastajn ordonojn, post kiuj li mansignis al Kali, ke li ekbruligu unu el la pretigitaj raketoj. La ruĝa lumstrio flugis siblante en la aeron alte sub la malhela ĉielo, post kio ĝi disŝutiĝis kun bruo kiel bukedo de ruĝaj, bluaj kaj oraj steletoj. Ĉiuj voĉoj tuj mutiĝis kaj ekestis momento de kompleta silento. Kelkajn minutojn poste flugis kvazaŭ kun infera subrido du pliaj "ardantaj serpentoj", sed ĉi-foje direktitaj horizontale, rekte al la tendaro de la Samburuanoj, kaj samtempe aŭdiĝis la muĝo de King kaj la kriego de la tricent Va-himanoj, kiuj, armitaj per negraj lancoj, bastonegoj kaj tranĉiloj, ĵetis sin antaŭen en nehaltigebla impeto. Komenciĝis la batalo, tiom pli terura, ke ĝi okazis en la mallumo, ĉar en la tumulto oni tuj dispremis per piedoj ĉiujn fajrejojn. Sed tuj en la komenco, je la vido de la ardantaj serpentoj, blinda timego ekkaptis la Samburuanojn. Tio, kio nun fariĝis, superis komplete ilian menson.

Ili nur sciis, ke atakis ilin iuj teruraj estaĵoj kaj ke ilin minacas neevitebla kaj granda pereo. Pli granda parto de ili forkuris, antaŭ ol atingis ilin la lancoj kaj bastonegoj de la Va-himanoj. Cent kelkdekoj da batalantoj, kiujn Mamba sukcesis kolekti ĉirkaŭ si, donis malcedeman kontraŭstaron; sed kiam ĉe la fulmoj de la pafoj ili ekvidis la gigantan beston, kaj sur ĝi blanke vestitan homon, kaj kiam iliajn orelojn atingis la bruo de la armilo, el kiu Kali pafis ree kaj ree, ankaŭ iliaj koroj perdis la esperon. Ankaŭ Fumba sur la monto, vidinte la unuan raketon, kiu krevis en la supraj aersferoj, falis teren pro timo, kaj li kuŝis tie kvazaŭ senviva dum kelkaj minutoj. Sed rekonsciiĝinte, li komprenis el la malespera hurlado de la batalantoj unu aferon, nome: ke iaj spiritoj malsupre pereigas la Samburuanojn. Tiam ekestis en lia kapo la penso, ke, se li ne venos helpi al tiuj spiritoj, ilia kolero povos turni sin kontraŭ li; kaj ĉar la pereo de la Samburuanoj estos por li savo, do, kolektinte ĉiujn siajn batalantojn, li elŝoviĝis el la boma tra flanka, kaŝita eliro kaj detranĉis la vojon al pli granda nombro da forkurantoj. La batalo ŝanĝiĝis nun en hambuĉadon. La tamburoj de Samburu ĉesis bruegi. En la krepusko, kiun disŝiradis nur la ruĝaj fulmoj ĵetitaj per la pafilo de Kali, aŭdiĝis la hurlado de la mortigatoj, la obtuza batado de bastonegoj kontraŭ ŝirmo-ŝildoj kaj la ĝemado de la vunditoj.

Kompaton neniu petis, ĉar negroj ne konas ĝin. Pro timo, ke en la mallumo kaj tumulto estos mortigitaj la propraj homoj, Kali fine ĉesis pafi kaj, kaptinte la glavon de Gebhro, ĵetis sin kun ĝi en la mezon de la malamikoj. La Samburuanoj povis nun forkuri el la montoj al siaj limoj nur tra unu larĝa intermonto, sed ĉar tiun intermonton fermis Fumba kun siaj militistoj, el la tuta taĉmento saviĝis nur tiuj, kiuj, ĵetinte sin teren, lasis sin preni en vivanta stato, kvankam ili sciis, ke atendas ilin terura mallibero aŭ eĉ tuja morto el la manoj de la venkintoj. Mamba defendis sin heroe, ĝis la ekbato de bastonego tute frakasis lian kranion. Lia filo, la juna Faru falis en la manojn de Fumba, kaj tiu ordonis tuj kateni lin, kiel venontan dankoferaĵon por la spiritoj, kiuj aperis al li kun helpo.

Staĉjo ne pelis la terurigan King al la batalo, li nur permesis al ĝi muĝi por tiom pli granda timigo de la malamikoj. Li mem ne unufoje pafis el sia mallonga pafilo al la Samburuanoj, ĉar unue, forlasante Luelan, li promesis al la malgranda Nel, ke li neniun mortigos, kaj due – li verdire ne volis mortigi homojn, kiuj nek al li, nek al Nel faris iun malbonon. Sufiĉis, ke li certigis al la Va-himanoj la venkon kaj liberigis la sieĝitan en la granda boma Fumba'n. Kaj baldaŭ, kiam Kali alkuris kun la sciigo pri la definitiva venko, li ordonis al li, ke oni tuj finu la batalon, kiu daŭris ankoraŭ en la arbustaro kaj en rokanguloj kaj kiun plilongigis la malcedemo de la aĝa Fumba.

Sed antaŭ ol Kali sukcesis moderigi lin, tagiĝis jam. La suno, kiel kutime en la tropikoj, leviĝis rapide de trans la montoj kaj surverŝis per hela lumo la batalkampon, sur kiu kuŝis pli ol ducent kadavroj de Samburu, trapikitaj per lancoj aŭ frakasitaj per bastonegoj. Post kelka tempo, kiam ĉesis la batalo kaj nur la ĝojplena hurlado de la Va-himanoj perturbis la matenan silenton, aperis denove Kali, sed kun vizaĝo tiel deprimita kaj malagaja, ke jam de malproksime oni povis ekkoni, ke lin trafis iu granda malfeliĉo. Kaj stariĝinte antaŭ Staĉjo, li komencis per la pugnoj bati sian kapon kaj krii lamente:

– Ho, sinjoro granda – Fumba kufa! Fumba kufa (mortigita)!

– Mortigita? – ripetis Staĉjo.

Kali rakontis, kio okazis, kaj el liaj vortoj montriĝis, ke la kaŭzo de tiu okazaĵo estis nur la malcedemo de Fumba, ĉar kiam la batalo jam ĉesis, li volis ankoraŭ finmortigi du Samburuanojn kaj de unu el ili li ricevis la mortigan baton per lanco. La malĝojiga sciigo disvastiĝis fulmrapide inter ĉiuj Vahimanoj kaj ĉirkaŭ Kali ekestis tumulto. Unu momenton poste ses batalantoj alportis sur lancoj la malvivan reĝon, kiu ne estis mortigita, sed grave vundita, kaj antaŭ la morto li volis ankoraŭ vidi la potencan sinjoron, sidantan sur la elefanto, la veran venkinton de Samburu.

Kaj nemezurebla admiro batalis en liaj okuloj kun la krepusko, per kiu la morto vualis ilin, kaj liaj lipoj, palaj kaj etenditaj per "pelele", flustris mallaŭte:

– Jancig! Jancig!...

Sed tuj poste lia kapo kliniĝis malantaŭen, la buŝo malfermiĝis larĝe – kaj li mortis. Kali, kiu amis lin, ĵetis sin plorĝeme sur lian bruston. Inter la batalantoj unuj komencis batadi siajn kapojn, la aliaj proklami Kali'n reĝo kaj "jancigi" je lia honoro. Kelkaj falis vizaĝaltere antaŭ la juna reganto. Leviĝis nek unu kontraŭa voĉo, ĉar la regado decis al Kali, ne sole laŭleĝe, kiel al la plej aĝa filo de Fumba, sed ankaŭ kiel al la venkinto.

Dume en la kabanoj de la sorĉistoj aŭdiĝis en la boma sur la montpinto sovaĝaj kriegoj de la malbona Mzimu, la samaj, kiujn Staĉjo aŭdis en la unua negra vilaĝo, sed ĉi-foje direktitaj ne kontraŭ li, sed nur postulantaj la morton de la militkaptitoj por la mortigo de Fumba. Tamburoj komencis bruegi. La batalantoj formiĝis en longa taĉmento, po tri homoj en unu vico, kaj komencis militdancon ĉirkaŭ Staĉjo, Kali kaj la kadavro de Fumba.

– Oa, oa! Jah, jah! – ripetadis ĉiuj voĉoj, kapoj balanciĝis per ĉiam egalaj movoj dekstren kaj maldekstren, briletis skleroj, kaj la akraĵoj de la lancoj flagris en la matena suno. Kali leviĝis kaj, turninte sin al Staĉjo, diris:

– Sinjoro granda venigi "bibi" al boma kaj ekloĝi en kabano de Fumba. Kali esti la reĝo de Va-hima, kaj sinjoro granda – la reĝo de Kali.

Staĉjo kapjesis signo de konsento, sed li restis ankoraŭ dum kelkaj horoj ĉi tie, ĉar li mem, kiel ankaŭ King, nepre bezonis ripozon.

Li rajdis nur komence de la vesperiĝo. Dum lia foresto la kadavroj de la Samburuanoj estis forigitaj kaj ĵetitaj en proksiman profundan abismon, super kiu tuj aperis aro da vulturoj. La sorĉistoj preparis ĉion por la entombigo de Fumba, kaj Kali transprenis la regadon, kiel sola mastro pri vivo kaj morto de ĉiuj subuloj.

– Ĉu vi scias, kio estas Kali – demandis Staĉjo la knabineton dum la returna vojo el Luela.

Nel rigardis lin kun miro.

– Li estas via "boy" (knabo kiel servisto).

– Ĝuste! Boy! Kali estas la reĝo de ĉiuj Va-himanoj.

Nel ege ĝojis pri tiu sciigo. La subita ŝanĝo, dank' al kiu la antaŭa sklavo de la kruela Gebhro, kaj poste la humila servisto de Staĉjo, fariĝis reĝo, ŝajnis al ŝi io eksterordinara kaj samtempe nekutime amuza.

Sed la rimarko de Linde, ke la negroj estas kvazaŭ infanoj, kiuj ne estas kapablaj memori, kio estis hieraŭ, ne montriĝis prava rilate al Kali, ĉar tuj post kiam Staĉjo kaj Nel haltis ĉe la monto Boko, la juna monarko elkuris rapide al ilia renkontiĝo, bonvenigis ilin kun la kutimaj signoj de humileco kaj ĝojo kaj ripetis tiujn vortojn, kiujn li jam diris antaŭe:

– Kali esti la reĝo de la Va-himanoj, kaj sinjoro granda – la reĝo de Kali.

Kali ĉirkaŭis ilin ambaŭ per kulto preskaŭ dia, kaj speciale li kliniĝis antaŭ Nel vizaĝaltere en la ĉeesto de la tuta popolo, ĉar li sciis el la sperto akirita dum la vojaĝo, ke sinjoro granda zorgas pri la malgranda "bibi" pli ol pri si mem.

Enkondukinte ilin solene sur la monton al la rezideja boma, li transdonis al ili la kabanon de Fumba, similan al granda budo, dividita je kelkaj kameroj. Al la Va-himaninoj, kiuj alvenis kune kun ili el Luela, kaj kiuj ne povis satiĝi per la vido de la bona Mzimu, li ordonis meti en la unuan kameron pastujojn kun mielo kaj acida lakto. Kaj kiam li sciiĝis, ke la laca pro la vojaĝo "bibi" endormiĝis, li ordonis al ĉiuj loĝantoj kiel eble plej profundan silenton, je puno de lango-detranĉo. Sed li decidis honori ilin ankoraŭ pli solene, kaj tiucele, kiam Staĉjo post mallonga ripozo eliris antaŭ la budon, li proksimiĝis al li kaj, kliniĝinte, diris:

– Morgaŭ Kali ordoni entombigi Fumba'n kaj senkapigi por Fumba kaj por Kali tiom da militkaptitoj, kiom da fingroj ĉe la manoj havas ili ambaŭ, sed por "bibi" kaj por sinjoro granda Kali ordoni senkapigi Faru'n, la filon de Mamba kaj "vengi, vengi" da aliaj Samburuanoj, kiujn kaptis la Va-himanoj.

Je tio Staĉjo kuntiris la brovojn kaj komencis per siaj ŝtalaj okuloj rigardi en la okulojn de Kali post kio li respondis:

– Mi malpermesas al vi tion fari!

– Sinjoro – diris per necerta voĉo la juna negro – Va-hima ĉiam senkapigi la militkaptitojn. Maljuna reĝo morti – senkapigi; juna reĝo sekvi – senkapigi. Se Kali ne ordoni ilin senkapigi, Vahima pensus, ke Kali ne reĝo.

Staĉjo rigardis pli kaj pli severe.

– Kio do? – li demandis. ĉu vi nenion lernis sur la monto Linde kaj ĉu vi ne estas kristano?

– Mi estas, ho sinjoro granda...

– Do aŭskultu! La Va-himanoj havas nigrajn cerbojn, sed via cerbo devas esti blanka. Kiam vi fariĝis ilia reĝo, fariĝis via devo ilin klerigi kaj lernigi tion, kion vi lernis de mi kaj de "bibi". Ili estas kvazaŭ ŝakaloj kaj hienoj – faru el ili homojn. Diru al ili, ke militkaptitojn oni ne povas senkapigi, ĉar por la sango de sendefendaj homoj punas la Granda Spirito, al kiu preĝas mi kaj "bibi". La blankuloj ne mortigas la militkaptitojn, kaj vi volas esti pli malbona al ili, ol estis al vi Gebhro – vi kristano! Hontu, Kali, ŝanĝu la malnovajn, abomenajn kutimojn de la Va-himanoj en bonajn, kaj por tio benos vin Dio kaj "bibi" ne diros, ke Kali estas sovaĝa, malsaĝa kaj malbona negro.

Teruraj kriegoj en la kabanoj de la sorĉistoj superbruis liajn vortojn. Staĉjo svingis la manon kaj parolis plu:

– Mi aŭdas! Via "malbona Mzimu" volas la sangon kaj la kapojn de la militkaptitoj. Sed vi ja scias bone, kion tio signifas – kaj vin ĝi ne ektimigos. Do mi diros al vi jene: prenu dikan bambuon, iru al ĉiu el la kabanoj kaj batu la haŭton de la sorĉistoj, ĝis ili komencos kriegi pli laŭte ol iliaj tamburoj. Kaj la tamburojn ĵetu sur la mezon de la boma, por ke ĉiuj Va-himanoj vidu kaj komprenu, kiamaniere tiuj friponoj trompas ilin. Samtempe diru al viaj malsaĝaj Va-himanoj tion, kion vi mem anoncis al la homoj de M'Rua, ke tie, kie restadas la bona Mzimu, homa sango ne povas esti verŝata.

La junan reĝon videble kontentigis la vortoj de Staĉjo, ĉar li rigardis lin iom pli kuraĝe kaj diris:

– Kali bati, ho, kiel bati la sorĉistojn! Forjeti tamburojn kaj diri al Va-hima, ke tie, kie estas la bona Mzimu, ne estas permesite mortigi. Sed kion Kali devas fari kun Faru kaj la Samburuanoj, kiuj mortigis Fumba'n?

Staĉjo, kiu pripensis ĉion jam antaŭe en sia kapo, kaj kiu atendis nur tiun demandon, respondis tuj:

– Via patro pereis kaj lia patro pereis – do kapo por kapo. Vi ligos kun la juna Faru sango-fratecon, post kio Va-hima kaj Samburu vivos en paco, ili trankvile kulturos maniokon kaj ĉasos. Vi rakontos al Faru pri la Granda Spirito, kiu estas la patro de ĉiuj blankuloj kaj nigruloj, kaj Faru amos vin kiel fraton.

– Kali havi nun blankan cerbon! – respondis la juna negro.

Kaj per tio finiĝis ilia interparolo. Post kelka tempo denove aŭdiĝis sovaĝaj kriegoj, sed jam ne de la malbona Mzimu, nur de ambaŭ sorĉistoj, kies haŭton Kali batis senkompate. La batalantoj, kiuj malsupre ĉirkaŭis senĉese King'on en densa ringo, senspire kuris supren, por vidi, kio okazas, kaj ili baldaŭ konvinkiĝis per siaj propraj okuloj kaj el la eldiroj de la sorĉistoj, ke la malbona Mzimu, antaŭ kiu ili ĝis nun tremis, estas nur kavigita arbotrunko kovrita per simia felo.

Kaj la juna Faru, kiam oni anoncis al li, ke oni ne nur ne frakasos lian kapon honore al la bona Mzimu kaj al la granda sinjoro, sed kontraŭe, ke Kali devos manĝi pecon de li, kaj li pecon de Kali, ne volis kredi al siaj oreloj. Kaj poste, sciiĝinte, al kiu li ŝuldas dankon por la vivo, li kuŝiĝis vizaĝaltere antaŭ la enirejo al la kabano de Fumba kaj li kuŝis tie tiel longe, ĝis Nel eliris al li kaj ordonis al li leviĝi. Tiam li ĉirkaŭprenis per siaj nigraj manplatoj ŝian malgrandan piedeton kaj starigis ĝin sur sian kapon kiel signon, ke dum la tuta vivo li volas esti ŝia sklavo.

La Va-himanoj tre miris pri la ordonoj de la juna reĝo, sed la ĉeesto de la nekonataj gastoj, kiujn ili opiniis la plej potencaj sorĉistoj en la mondo, kaŭzis, ke neniu kuraĝis tion kontraŭstari. La maljunaj homoj ne estis kontentaj pri la novaj kutimoj, kaj la du sorĉistoj, kompreninte, ke la bonaj tempoj finiĝis al ili por ĉiam, ĵuris en la animo teruran venĝon al la reĝo kaj al la alvenintoj.

Dume oni solene entombigis Fumba'n ĉe la rokmuro sub la boma. Kali fiksis sur lia tombo krucon el bambuoj, kaj la negroj starigis kelkajn ujojn kun "pomba" kaj kun fumaĵita viando, "por ke li ne ĉikanu kaj ne timigu dumnokte".

La kadavron de Mamba, post la ligo de la sango-frateco inter Kali kaj Faru, oni redonis al Samburu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.