La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 44

Post dek tagoj da vojaĝado la karavano fine trairis la montoselojn kaj eniris en malsaman landon. Ĝi estis vasta ebenaĵo, nur en kelkaj lokoj formanta negrandajn montetojn, sed plejparte plata. La kreskajaro ankaŭ ŝanĝiĝis komplete. Ne estis grandaj arboj altiĝantaj unuope aŭ po kelkaj en la ondanta supraĵo de alta herbaro. Nur tie ĉi kaj tie kreskis en sufiĉe grandaj intervaloj akacioj donantaj gumon, kun trunkoj en la koloro de koraloj aŭ ombrelformaj, sed kun maldensa foliaro, kiu donis malmulte da ombro. Inter la termitejoj elstaris tie ĉi kaj tie eŭforbio kun branĉoj similaj al la brakoj de kandelabro. Sub la ĉielo ŝvebis vulturoj, kaj malpli supre flugadis de akacio al akacio birdoj el la speco de korvoj, kun nigra-blanka plumaro. La herbaro estis flavkolora ankaŭ en la spikoj, kiel matura sekalo. Kaj tamen tiu seka ĝangalo videble abundis per nutraĵo por granda nombro da bestoj, ĉar kelkfoje dum la tago la vojaĝantoj renkontis grandajn arojn da gnu-antilopoj, bubaloj kaj precipe zebroj.

La varmego sur la malferma kaj senarba ebenaĵo fariĝis neeltenebla. La ĉielo estis sennuba, la tagoj tre lacigaj kaj la noktoj havigis malmulte da ripozo. La vojaĝo fariĝis ĉiutage pli kaj pli laciga. En la vilaĝoj, kiujn renkontis la karavano, tre sovaĝa loĝantaro akceptis ĝin kun timo, sed plejparte malvolonte, kaj se ne estus la sufiĉe granda nombro da armitaj gardistoj, kaj krome, se ne estus la vido de blankaj vizaĝoj, de King kaj Saba, niajn vojaĝantojn minacus granda danĝero.

Helpe de Kali Staĉjo sukcesis sciiĝi, ke pli fore tute ne estas vilaĝoj kaj ke la lando estas senakva. Estis malfacile tion kredi, ĉar la multaj aroj da bestoj, kiujn oni renkontis, ja devis ie trinki. Sed la rakontoj pri la dezerto, en kiu estas nek riveroj nek flakoj, teruris la negrojn, kaj komenciĝis la forkurado. Kiel unuaj faris tion M'Kunje kaj M'Pua. Feliĉe oni rimarkis ilian forkuron sufiĉe frue kaj la rajdantaj postkurantoj kaptis ilin ankoraŭ proksime al la tendaro, kaj kiam oni alkondukis ilin, Kali prezentis al ili helpe de bambuo la tutan neĝustecon de ilia ago. Staĉjo, kolektinte ĉiujn gardistojn, faris al ili alparolon, kiun la juna negro tradukis en lian lingvon. Profitante de la okazo, ke en la lasta ripozhaltejo leonoj muĝis dum la tuta nokto ĉirkaŭ la tendaro, Staĉjo penis konvinki siajn homojn, ke kiu forkuros, tiu sendube fariĝos ilia kaptaĵo, kaj eĉ se li tranoktus sur akacioj, li certe trovos tie ankoraŭ pli teruran "vobo". Li krome diris, ke kie vivas antilopoj, tie nepre devas esti akvo, kaj se sur la plua vojo oni trafos senakvajn regionojn, oni ja povas kunpreni la akvon por du aŭ tri tagoj en sakoj faritaj el ledoj de antilopoj. La negroj, aŭskultante liajn vortojn, ripetadis ĉiumomente unuj al la aliaj: "Ho, patrino, jen kio estas vero!", sed la sekvan nokton forkuris kvin Samburuanoj kaj du Va-himanoj, kaj poste ĉiunokte la nombro de la forkurantoj pliiĝis.

M'Kunje kaj M'Pua tamen ne provis sian bonŝancon duafoje pro la simpla kaŭzo, ke Kali ordonis kateni ilin ĉiutage tuj post la sunsubiro.

Sed la lando fariĝis pli kaj pli seka, kaj la suno elbruligis senkompate la ĝangalon. Akacioj ne plu estis videblaj. La aroj da antilopoj ankoraŭ aperis, sed malpli multnombre. La azeno kaj la ĉevaloj trovis ankoraŭ sufiĉan nutraĵon, ĉar sub la alta sekiĝinta herbo kaŝiĝis en multaj lokoj malpli alta, pli verda kaj malpli seka herbo. Sed King, kvankam ĝi ne kapricis pri la nutraĵo, rimarkeble malgrasiĝis. Tiel ofte kiel ĝi trafis akacion, ĝi rompis la arbon per la kapo kaj formanĝis zorge ĉiujn foliojn kaj silikvojn, eĉ la pasintjarajn. Ĝis nun la karavano ja ĉiutage trafis akvon, sed ofte tiu ne estis bona, kaj oni devis ĝin filtri, aŭ ĝi estis sala kaj tute ne taŭgis por trinkado. Poste okazis kelkfoje, ke la homoj senditaj antaŭe de Staĉjo sub la komando de Kali, revenis trovinte nek flakon nek rivereton kaŝitan en terfendaĵoj, kaj Kali deklaris kun ĉagrena mieno: "Madi apana" (ne estas akvo).

Staĉjo komprenis, ke tiu lasta, sed longdaŭra vojaĝo, tute ne estos pli facila ol la antaŭaj, kaj li komencis maltrankviliĝi pri Nel, ĉar ankaŭ en ŝi li rimarkis ŝanĝojn. Ŝia vizaĝeto, anstataŭ bruniĝi pro la suno kaj vento, iĝis ĉiutage pli pala, kaj la okuloj perdis la kutiman brilon. Sur la seka ebenaĵo libera de kuloj, ja ne minacis la febro, sed estis videble, ke la terura varmego ruinigas la fortojn de la knabineto. La knabo kun kompato kaj samtempe kun timo rigardis nun ŝiajn malgrandajn manetojn, kiuj iĝis paperblankaj, kaj li amare riproĉis al si, ke, perdinte tro multe da tempo por preparoj kaj pafekzercoj kun la negroj, li elmetis ŝin al la vojaĝo en sezono tiel laciga.

Sub tiuj timoj pasis tago post la tago. La suno elsuĉis malseketecon kaj vivon el la tero pli kaj pli avide kaj senkompate. La herboj sulkiĝis kaj sekiĝis tiomgrade, ke ili rompiĝis sub la piedoj de la antilopoj, kaj ke preterkurantaj aroj, kvankam ne tiel multnombraj, flugigis polvajn nubojn. Tamen la vojaĝantoj trafis ankoraŭfoje rivereton, kiun ili ekkonis de malproksime laŭ longaj vicoj da arboj, kreskantaj ĉe ĝiaj bordoj. La negroj ekkuregis konkure al la arboj, kaj atinginte la bordon, ili kuŝiĝis sur ĝi pontforme, subakvigante la kapojn kaj trinkante tiom avide, ke ili ĉesis nur kiam krckodilo kaptis la manon de unu el ili. La aliaj ĵetis sin por savi la kamaradon kaj tuj ili eltiris el la akvo la abomenan lacertegon, kiu tamen ne volis lasi la manon de la homo, kvankam cni malfermis ĝian faŭkon helpe de lancoj kaj tranĉiloj. La aferon finis King, kiu, metinte sian piedegon sur ĝin, dispremis ĝin tiel facile, kvazaŭ ĝi estus putriĝinta fungo.

Kiam la homoj fine kvietigis sian soifon, Staĉjo ordonis konstrui sur la malprofunda akvo rondan barilon el altaj bambuoj kun nur unu enirejo de la bordo, por ke Nel povu kun plena sendanĝero bani sin. Krom tio li starigis ĉe la enirejo King'on. La bano ege refreŝigis la knabineton, kaj la ripozo redonis al ŝi iom da forto.

Je la granda ĝojo de la tuta karavano kaj Nel "bvana kubva" decidis resti ĉe tiu akvo du tagojn. Sciiĝinte pri tio la homoj ekhavis bonegan humoron kaj baldaŭ forgesis pri la trapasitaj vojaĝpenoj.

Post dormado kaj manĝado kelkaj negroj komencis vagadi inter la arboj ĉe la riverbordo, serĉante palmojn, kiuj donas sovaĝajn daktilojn kaj t.n. "larmojn de Ijobo", el kiuj oni faras kolringojn. Kelkaj el ili revenis al la tendaro antaŭ la sunsubiro, portante iajn blankajn kvadratformajn objektojn, en kiuj Staĉjo rekonis siajn proprajn flugdrakojn.

Unu el tiuj flugdrakoj portis la n-ron 7, kio estis pruvo, ke ĝi estis suprenlasita ankoraŭ de sur la monto Linde, ĉar la infanoj suprenlasis kelkdekojn de ili el tiu loko. Staĉjon ege ekĝojigis tiu vido kaj donis al li fidon.

– Mi ne esperis, – li diris al Nel – ke la flugdrakoj povu traflugi tiel grandan distancon. Mi estis certa, ke ili restos ie sur la pintoj de la montaro Karamojo, kaj mi suprenlasis ilin nur ĉiuokaze. Sed nun mi vidas, ke la vento povas ilin forporti, kien ĝi volas, kaj tial mi esperas, ke tiuj, kiujn ni elsendis de sur la montoj ĉirkaŭantaj Bassa-Narok kaj nun dumvoje, atingos certe la oceanon.

– Jes, ili certe atingos la oceanon – respondis Nel.

– Donu tion Dio! – aldonis la knabo, pensante pri la danĝeroj kaj penoj de la plua vojaĝo.

La trian tagon la karavano ekiris de tiu rivereto, kunprenante en ledaj sakoj grandajn provizojn da akvo. Antaŭ ol vesperiĝis, ili ree eniris regionon sunbruligitan, kie eĉ ne kreskis akacioj, kaj la tero en kelkaj lokoj estis tiel nuda kiel draŝejo. De tempo al tempo ili renkontis pasiflorojn kun trunkoj profunde eniĝintaj en la teron, similaj al grandegaj kukurboj, ĝis du ulnoj da diametro. El tiuj grandegaj buloj kreskis lianoj maldikaj kvazaŭ ŝnuretoj, kiuj rampis sur la tero kaj kovris grandajn teritoriojn, formante tiel netraireblan densaĵon, ke eĉ por musoj estus malfacile traiĝi tra ĝi. Sed malgraŭ la bela verda koloro de tiuj kreskaĵoj similaj al la eŭropa ilekso, estis en ili tiom da dornoj, ke nek King nek la ĉevaloj povis en ili trovi iom da manĝaĵo. Ŝiris ilin nur la azeno, sed tre singarde.

Iafoje dum kelkaj anglaj mejloj ili vidis nenion alian krom hirta mallonga herbo kaj malaltaj kreskaĵoj, kiuj disfalis ĉe ilia ektuŝo. Post la unua tranokto falis vera fajro el la ĉielo dum la tuta sekvanta tago. La aero vibris, kiel en la Libia dezerto. Sur la ĉielo estis eĉ ne unu nubeto. La tero estis tiel surverŝita de lumo, ke ĉio ŝajnis blanka, kaj neniu voĉo, eĉ ne la zumado de insektoj, interrompis tiun mortan silenton trosatigitan per iu malbonaŭgura brilo.

La homoj estis tute surverŝitaj de ŝvito. De tempo al tempo ili kunmetis en unu granda amaso la pakaĵojn kun sekigita viando kaj la ŝildojn, por trovi apud ili iom da ombro. Staĉjo ordonis ŝpari la akvon, sed la negroj estas kvazaŭ infanoj, kiuj ne pensas pri la morgaŭo. Fine oni devis ĉirkaŭi per gardistoj tiujn, kiuj portis la sakojn kun akvo, kaj oni disdonadis akvon al ĉiu aparte. Kali okupiĝis pri tio tre skrupule, sed tio forprenis ege multan tempon, malfruigis la marŝon kaj samtempe la trovon de iu nova loko kun akvo. La Samburuanoj plendis ĉe tio, ke la Va-himanoj ricevas pli multe da akvo ol ili kaj la Va-himanoj asertis la samon pri la Samburuanoj. Ĉi lastaj komencis minaci, ke ili reiros, sed Staĉjo avertis ilin, ke Faru ordonos senkapigi ilin kaj li mem vokis siajn pafistojn armitajn per remingtonaj pafiloj, kaj ordonis al ili neniun lasi foriri.

La dua tranktejo okazis sur nuda ebenaĵo. Oni ne povis konstrui "boman", aŭ, kiel oni diras en Sudano, zeribon, ĉar estis neniu materialo. La tendaran gardon formis King kaj Saba. Ĝi estis sufiĉa, sed King, kiu ricevivs dekoble malpli multe da akvo, ol ĝi bezonis, trumpetis tiukaŭze ĝis la sunleviĝo, kaj Saba, elpendiginte la langon, turnis siajn okulojn al Staĉjo kaj Nel kun la muta peto pri eĉ unu akvoguto. La knabineto volis, ke Staĉjo donu al ĝi iom da trinkaĵo el guma botelo heredita de Linde, kiun li portis per ŝnuro pendigita sur la brako, sed li konservis tiun restaĵon por la etulino okaze de "nigra horo", do li rifuzis.

La kvaran tagon je la vespero restis jam nur kvin negrandaj sakoj kun akvo, tio estas, ke por ĉiu persono disponeblis apenaŭ po duona glaseto. Tamen, ĉar la noktoj estas ja pli malvarmetaj ol la tagoj kaj tiam la soifo turmentas la homojn malpli ol sub la brulantaj sunradioj, kaj ĉar la homoj ricevis jam matene po malgranda kvanto da akvo, Staĉjo ordonis konservi tiujn sakojn por la sekvonta tago.

La negroj grumblis kontraŭ tiu ordono, sed la timo antaŭ Staĉjo estis ankoraŭ tro granda, do ili ne kuraĝis ĵeti sin sur tiun lastan provizaĵon, tiom pli, ke ĉe ĝi gardostaris du homoj, armitaj per remingtonaj pafiloj, kiuj estis ŝanĝotaj ĉiuhore.

La Va-himanoj kaj Samburuanoj trompis la soifon, elŝirante trunketojn de mizeraj herboj kaj maĉante iliajn radiketojn. Tamen en ili estis preskaŭ neniu malseketeco, ĉar la senkompata suno elsuĉis ĝin eĉ el la terprofundo.

La dormo, kvankam ĝi ne kvietigis la soifon, permesis almenaŭ forgesi ĝin, do, kiam venis la nokto, la homoj lacaj kaj elĉerpitaj pro la tuttaga irado, kuŝiĝis, kvazaŭ senvivaj, kie ajn ĉiu staris, kaj endormiĝis profunde. Ankaŭ Staĉjo endormiĝis, sed en la animo li havis tro multe da zorgoj kaj maltrankviloj, por dormi kviete kaj longe. Post kelkaj horoj li vekiĝis kaj komencis pripensi, kion fari plu kaj de kie preni akvon por Nel kaj por la tuta karavano, kun homoj kaj bestoj. La situacio estis malfacila, kaj eble eĉ terura, sed la knabo kapabla helpi sin ne malesperis. Li komencis rememori ĉiujn okazintaĵojn, komence de ilia forkapto el Fajumo ĝis la nuna momento: do la unuan grandegan vojaĝon tra Saharo, la uraganon en la dezerto, la provojn de forkuro, Kartumon, Mahdi, Faŝodon, elŝiriĝon el la manoj de Gebhro, poste la pluan vojon post la morto de Linde ĝis la lago Bassa-Narok kaj ĝis ĉi tiu loko, en kiu ili devis nun tranokti. "Tiom ni travivis, tiom ni trasuferis – li diris al si – tiel ofte ŝajnis al mi, ke jam ĉio perdiĝis kaj ke mi trovos neniun helpon, kaj tamen Dio helpis min kaj mi ĉiam trovis la savon. Do ne estas eble, ke post la trapaso de tiel longa vojo kaj de tiel teruraj danĝeroj ni devus perei en ĉi tiu lasta vojaĝo. Nun estas ankoraŭ iom da akvo, kaj ĉi tiu regiono ja ne estas Saharo, ĉar se tiel estus, la homoj scius pri ĝi".

Sed la esperon subtenis en li ĉefe la fakto, ke en la suda oriento li vidis dumtage helpe de la lorno iajn nebulajn konturojn de montaro. Estis al ili eble cent anglaj mejloj, eble pli multe. Sed se oni sukcesus ilin atingi, ili estus savitaj, ĉar montoj malofte estas senakvaj. Sed kiom da tempo oni bezonus por tio, tion li ne scipovis kalkuli, ĉar tio dependis de la mont-alteco. La altegaj montopintoj estas videblaj en tiel travidebla aero, kiel en la afrika, je nemezurebla distanco, do oni devis trovi akvon pli frue. Alie minacis la pereo.

– Oni devas nepre! – ripetis al si Staĉjo.

La ronka spiro de la elefanto, kiu elblovis, kiel ĝi povis, la varmegon el la pulmoj, ĉiumomente interrompis tiujn meditojn de la knabo. Sed post kelka tempo ŝajnis al li, ke li aŭdas ian ĝemsimilan voĉon, venantan de la alia flanko de la tendaro, nome de tiu, en kiu kuŝis la sakoj kun akvo, kovritaj por la nokto per herbo. Ĉar la ĝemoj ripetiĝis kelkfoje, li tuj leviĝis, volante vidi, kio tie okazas. Li iris al la loko malproksima de la tendaro kelkdekojn da paŝoj. La nokto estis tiel hela, ke jam de malproksime li ekvidis du malhelajn korpojn kuŝantajn apud si kaj du pafiltubojn de remingtonaj pafiloj, brilantaj en la lunlumo.

– Negroj ĉiam estas la samaj! – li pensis. – Ili devis gardi tiun akvon, nun por ni pli karan ol ĉio alia en la mondo, kaj ili ekdormis ambaŭ tiel, kiel en siaj propraj kabanoj. Ho! la bambuo de Kali havos morgaŭ bonan laboron.

Pripensinte tion, li alproksimiĝis kaj puŝfrapis per la piedo unu el la gardistoj, sed tuj li retiriĝis kun teruro.

Jen la ŝajne dormanta negro kuŝis sur la dorso kun tranĉilo puŝita en la gorĝon ĝis la prenilo kaj apude la dua, kun la kolo ankaŭ tiel terure tratranĉita, ke la kapo estis preskaŭ apartigita de la trunko. Du sakoj kun akvo malaperis, tri aliaj kuŝis meze de la disĵetita herbo distranĉitaj kaj kaviĝintaj. Staĉjo sentis, ke liaj haroj hirtiĝas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.