La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro

Komenciĝis malfacilaj kaj timoplenaj tagoj de atendado. La dua paroksismo aperis post unu semajno, kaj ĝi ne estis tiel forta kiel la unua, sed Nel sentis sin post ĝi ankoraŭ pli malforta. Ŝi malgrasiĝis kaj malfortiĝis tiomgrade, ke ŝi jam ne estis knabineto, sed la ombro de tia. Ŝia vivoflameto bruletis tiel malforte, ke ŝajnis, ke sufiĉus ekblovi, por ĝin estingi. Staĉjo komprenis, ke la morto ne bezonas atendi la trian paroksismon por forpreni ŝin – kaj li atendis ĝin ĉiuhore, preskaŭ ĉiumomente. Li mem ankaŭ malgrasiĝis kaj bruniĝis, ĉar la malfeliĉo superis liajn fortojn kaj lian racion. Do rigardante ŝian vaksan vizaĝeton, li diris al si ĉiutage: "Ĉu eble mi gardis ŝin, kiel la okulon en la kapo, por enterigi ŝin en la ĝangalo?" – Kaj li tute ne komprenis, kial tiel devas esti. Ofte li ree riproĉis sin, ke li nesufiĉe gardis ŝin, ke li ne estis por ŝi sufiĉe bona, kaj tiam premis lian koron tia malĝojo, ke li volis mordi siajn proprajn fingrojn. Lia malfeliĉo estis simple tro granda.

Kaj Nel dormis nun preskaŭ senĉese, kaj eble tio subtenis ŝian vivon. Sed Staĉjo vekis ŝin kelkfoje dum la tago, ĉar li devis ŝin manĝigi. Ĉiam kiam ne pluvis, ŝi petis lin, ke li portu ŝin eksteren, ĉar ŝi jam ne povis teniĝi sur propraj piedoj. Okazis tamen, ke ŝi baldaŭ endormiĝis sur liaj brakoj. Ŝi jam sciis, ke ŝi estas grave malsana kaj ke ŝi povas morti ĉiumomente. Dum ŝia plivigleco ŝi parolis kun Staĉjo pri tio, kaj ĉiam kun ploro, ĉar ŝi timis la morton.

– Mi ne revenos plu al paĉjo – ŝi diris iufoje – sed diru al mia paĉjo, ke mi sopiris al li – kaj petu lin, ke li vojaĝu al mi...

– Vi revenos – respondis Staĉjo.

Kaj li povis nenion plu diri, ĉar lia animo hurlis.

Kaj Nel parolis plu per apenaŭ aŭdebla kaj dormema voĉo:

– Paĉjo vojaĝos kaj ankaŭ vi iam vojaĝos al mi... ĉu ne?

Ĉe tiu penso rideto lumigis ŝian mizeran vizaĝeton, sed post momento ŝi aŭdiĝis denove ankoraŭ pli mallaŭte:

– Sed mi tiom bedaŭras...

Dirinte tion, ŝi apogis sian kapeton sur lia brako, kaj komencis plori. Sed Staĉjo venkis sian propran doloron, premis ŝin al la brusto kaj respondis vigle:

– Nel, sen vi mi ne revenos kaj... kaj mi tute ne scias, kion mi farus sen vi en la mondo.

Sekvis silento, dum kiu Nel ree endormiĝis. Staĉjo portis ŝin al la arbo, sed apenaŭ li eliris eksteren, kiam de la supro de la terlango alkuris Kali kaj, svingante per la manoj, komencis voki, kun vizaĝo ekscitita kaj timigita:

– Sinjoro granda! Sinjoro granda!

– Kion vi volas? – demandis Staĉjo.

Kaj la negro etendis la manon kaj, montrante al la sudo, li diris:

– Fumo!

Staĉjo tuj metis la manplaton super la okulojn kaj streĉis sian rigardon en la indikita direkto. Efektive li vidis, ĉe la ruĝeta brilo de la jam malalte staranta suno, fumstrion ŝvebantan malproksime meze de la ĝangalo, inter la suproj de du ankoraŭ pli malproksimaj, sufiĉe altaj montetoj. Kali tremis tutkorpe, ĉar li tro bone memoris la teruran malliberon ĉe la derviŝoj, kaj li estis certa, ke tio estas ilia tendaro. Al Staĉjo ankaŭ ŝajnis, ke povas esti neniu alia ol Smaino, kaj en la unua momento li same ege teruriĝis. Jen kio ankoraŭ mankis! Krom la morta malsano de Nel – la derviŝoj! Kaj denove mallibero kaj denove reveno al Faŝodo aŭ al Kartumo, en la manojn de Mahdi aŭ sub la skurĝon de Abdullahi! Se oni kaptos ilin, Nel mortos je la unua tago, kaj li restos sklavo por la plua vivo. Kaj eĉ se li sukcesus forkuri iam, la vivo, la libero sen Nel ne ĝojigus lin. Kiel li rigardus en la okulojn de sia patro, aŭ al tiuj de sinjoro Rawlison, se la derviŝoj ĵetus ŝian kadavron al la hienoj, kaj li mem eĉ ne povus indiki, kie estas ŝia tombo.

Tiaj pensoj trakuris kiel fulmoj lian kapon. Subite li sentis la neforigeblan deziron rigardi Nel'on kaj iris al la arbo. Survoje li ordonis al Kali, ke li estingu la fajron kaj ne kuraĝu fari ĝin en la nokto, post kio li eniris la internon de la arbo.

Nel ne plu dormis kaj sentis sin iom pli bone. Ŝi tuj sciigis Staĉjon pri tio. Saba kuŝis apude kaj varmigis ŝin per sia giganta korpo kaj ŝi glatumis ĝian kapon, ridante, kiam ĝi kaptis per sia faŭko la subtilajn polverojn fibrantajn en la lumstrio, kiun formis en la arbo la lastaj radioj de la subiranta suno. Ŝi havis videble pli bonajn pensojn, ĉar post momento ŝi turnis sin al Staĉjo kun sufiĉe vigla mieno:

– Kaj eble mi ne mortos?

– Vi certe ne mortos – respondis Staĉjo – se vi post la dua paroksismo sentas vin pli forta, la tria tute ne venos.

Kaj ŝi komencis palpebrumi, kvazaŭ ŝi pripensus ion, kaj ŝi parolis plu:

– Se mi havus tian amaran pulvoron, kiu al mi tiel bonfaris post tiu nokto kun la leonoj – ĉu vi memoras? – tiam eĉ por unu momento mi ne pensus pri morto, nek tiom!

Kaj ŝi montris sur la fingreto, kiel malmulte ŝi estus tiam mortpreta.

– Ho! – rediris Staĉjo – mi fordonus ĉion por la plej malgranda kinin-dozo.

Kaj li pensis, ke se li havus sufiĉe de ĝi, tiam li donus al Nel du pulvorojn je unu fojo, kaj poste li ĉirkaŭvolvus ŝin per la plejdo, sidigus ŝin antaŭ si sur la ĉevalon kaj ekirus tuj en la direkto kontraŭa al tiu loko, kie povus troviĝi la tendaro de la derviŝoj.

Dume la suno subiris kaj la ĝangalon subite kovris mallumo. La knabineto babilis ankoraŭ dum kelka tempo, post kio ŝi endormiĝis, kaj Staĉjo pensis plu pri la derviŝoj kaj pri la kinino. Ĉagrenita, sed eksterordinare inventema lia kapo komencis labori kaj krei planojn, unuj pli kuraĝajn kaj aŭdacajn ol la aliaj. Antaŭe li primeditis, ĉu tiu fumo sur la suda flanko devas nepre deveni el la tendaro de Smaino. Envere povis esti derviŝoj, sed samverŝajne povis esti araboj el regionoj de la oceanbordoj, kiuj faris grandajn ekspediciojn en la internon de la kontinento, por havigi al si eburon kaj sklavojn. Ili havis nenion komunan kun la derviŝoj, kiuj malhelpis ilian komercon. Povus ankaŭ esti tendaro de abisenoj aŭ ia apudmonteja negra vilaĝo, kiun homkaptistoj ankoraŭ ne atingis. Ĉu ne necesis konvinkiĝi pri tio?

La araboj el Zanzibaro, el la ĉirkaŭaĵo de Bagamojo, el Witu kaj el Mombasso, kaj ĝenerale el la apudbordo de la oceano, estis homoj, kiuj senĉese renkontiĝis kun blankuloj. Do kiu scias, ĉu kontraŭ granda rekompenco ili ne konsentus konduki ilin ambaŭ al iu proksima haveno. Staĉjo sciis certe, ke li povas promesi tian rekompencon kaj ke ili kredos lian promeson. Venis en lian kapon ankoraŭ alia penso, kiu kortuŝis lin ĝisprofunde. Li vidis, ke en Kartumo multaj derviŝoj, speciale el Nubio, malsaniĝis je febro same kiel blankuloj – kaj tiuj kuracis sin per kinino, kiun ili rabis de eŭropanoj, aŭ, se ĝi estis kaŝita ĉe renegatoj-grekoj aŭ koptoj, ili aĉetis ĝin pagante multan monon. Do oni povis esperi, ke la araboj el regionoj de la oceano posedas ĝin tutcerte.

– Mi iros – Staĉjo diris al si mem – mi iros por savi Nel.

Kaj, konsiderante pli kaj pli intense la situacion, li fine konvinkis sin, ke eĉ se estus la taĉmento de Smaino, necesis malgraŭ tio pluiri. Li rememoris, ke kaŭze de la kompleta interrompo de la kontakto inter Egiptujo kaj Sudano, Smaino verŝajne scias nenion pri ilia forkapto el Fajumo. Fatmo ne povis interkompreniĝi kun li, do tiu forkapto estis ŝia persona ideo, plenumita helpe de Ĥamiso, filo de Ĥadigo, kaj de Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj. Tiuj homoj estis tute indiferentaj al Smaino pro la simpla kaŭzo, ke el ili li konis sole nur Ĥamison. Interesis lin nur liaj propraj infanoj kaj Fatmo. Sed ĝuste li eble sopiris al ili kaj eble li ŝatus reveni al ili, tiom pli, se la servo ĉe Mahdi tedis lin. Videble li ne havis ĉe li bonan sorton, ĉar anstataŭ komandi potencan armeon aŭ estri iun vastan landon, li devis kapti sklavojn eĉ malproksime de Faŝodo. "Mi diros al li jene:" – pensis Staĉjo – "se vi kondukos nin al iu haveno ĉe la Hinda oceano kaj revenos kun ni al Egiptujo, la registaro pardonos al vi ĉiujn kulpojn, vi mem kuniĝos kun Fatmo kaj la infanoj, kaj krom tio sinjoro Rawlison riĉigos vin; se ne, tiam vi vidos la infanojn kaj Fatmon neniam plu en la vivo."

Kaj li estis certa, ke Smaino pripensos tion bone, antaŭ ol rifuzi tian profitodonan proponon.

Evidente, ĉio ĉi ne estis sendaĝera, eĉ povis montriĝi pereiga, sed ankaŭ povis fariĝi sava zono por eliĝi el tiu afrika dronejo. Staĉjo komencis fine miri, kial la ebleco de renkontiĝo kun Smaino lin tiom terurigis, kaj ĉar temis pri rapida savo por Nel, li decidis ekiri ankoraŭ dum tiu nokto.

Tamen pli facile oni povis tion diri ol fari. Unu afero estas sidi en la ĝangalo apud bona fajro, malantaŭ la dornohava zeribo, kaj tute alia ekiri meze de mallumo en altan herbaron, kie ĉasas je tiu tempo leonoj, panteroj kaj leopardoj, ne parolante pri hienoj kaj ŝakaloj. Tamen la knabo rememoris la vortojn de la juna negro, kiam li iris nokte serĉi Saba'on kaj, reveninte kun ĝi, diris: "Kali timi, sed iri". Kaj Staĉjo ripetis nun al si la samon: "Mi timos, sed mi iros". Li atendis ankoraŭ la lun-leviĝon, ĉar la nokto estis eksterordinare malluma, kaj nur kiam la ĝangalo arĝentiĝis de ĝia brilo, li vokis la negron kaj diris:

– Kali, prenu la hundon en la arbon, ŝtopu la enirejon per dornoj kaj gardu kun Mea la fraŭlineton, kiel samkiel la propran okulon, kaj mi iros vidi, kiaj homoj estas tie en la tendaro.

– Sinjoro granda kunpreni kun si Kali kaj pafilon, kiu mortpafas malbonajn bestojn. Kali ne resti!

– Vi restos! – diris kategorie Stacjo – kaj mi malpermesas al vi iri kun mi.

Post kio li silentis por momento, kaj poste li diris per iom obtuza voĉo:

– Kali, vi estas fidela kaj prudenta, do mi esperas, ke vi plenumos tion, kion mi diros al vi: se mi ne revenos, kaj se la fraŭlineto estos mortinta, tiam vi lasos ŝin en la arbo, sed cirkaŭ la arbo vi konstruos altan zeribon, kaj sur la arboŝelo vi ĉizos tian grandan signon.

Kaj, preninte du bambuojn, li krucigis ilin.

Poste li pluparolis:

– Se tamen "bibi" ne mortos kaj mi ne revenos, tiam vi respektos kaj servos ŝin fidele, kaj poste vi kondukos ŝin al via popolo kaj vi diros al la batalantoj de Va-hima, ke ili iru kun ŝi ĉiam orienten ĝis la Granda Maro. Tie vi trovos blankulojn, kiuj donos al vi multe da pafiloj, pulvo, kolringoj, drato kaj tiom da tolo, kiom vi nur povos porti. Ĉu vi komprenis?

Kaj la juna negro ĵetis sin antaŭ li sur la genuojn, ĉirkaŭprenis liajn piedojn kaj komencis ripeti malgaje:

– Ho, bvana kubva! Reveni, reveni, reveni!

Staĉjon kortuŝis la sindono de la nigra knabo, do li kliniĝis, metis la manon sur lian kapon kaj diris:

– Iru al la arbo, Kali, kaj... benu vin Dio!

Restinte sola, li pripensis ankoraŭ dum momento, ĉu ne estus bone kunpreni la azenon. Tio estus pli sekura, ĉar la leonoj en Afriko, same kiel la tigroj en Hindujo, okaze de renkontiĝo kun homo rajdanta sur ĉevalo aŭ azeno, ĵetas sin ĉiam sur la beston, ne sur la homon. Sed li tuj demandis sin, kiu tiuokaze portos la tendon de Nel, kaj sur kio ŝi mem rajdos. Post tiu konsidero li tuj forĵetis la penson kunpreni la azenon kaj ekiris piede en la ĝangalon.

La luno suprenleviĝis pli alte sur la ĉielo, pro tio estis rimarkeble pli hele. Tamen la malfacilaĵoj komenciĝis tuj, kiam la knabo penetris en la herbaron, kiu kreskis jam tiel alte, ke homo rajdanta povis en ĝi facile kaŝiĝi. Eĉ dum la tago oni povis nenion vidi en distanco de unu paŝo, kaj tiom pli dum la nokto, kiam la luno lumigis nur ĝian supraĵon, kaj malsupre ĉio dronis en profunda ombro. En tiaj kondiĉoj estas facile perdi la vojon kaj vagadi ĉirkaŭe, anstataŭ antaŭeniĝi. Staĉjon kuraĝigis la penso, ke la tendaro, al kiu li iris, estis situanta apenaŭ tri aŭ kvar anglajn mejlojn de la terlango, kaj due, ke la fumo aperis inter la pintoj de du altaj montetoj, – do, ne perdante el la okuloj la montetojn, oni ne povis devojiĝi. Sed herboj, mimozoj kaj akacioj vualis ĉion. Feliĉe, post kelkdekoj da paŝoj aperadis termontetoj de termitoj, altaj ofte dekkelkajn futojn. Staĉjo singarde starigis la pafilon apud ĉiu termonteto, poste li surgrimpis ĝian pinton – kaj, vidinte la montetojn, kiuj desegniĝis nigre sur la ĉielfono, li malsuprenrampis kaj iris plu.

Lin teruris nur la penso, kio okazos, se la nuboj kovros la lunon kaj ĉielon, ĉar tiam li troviĝus kvazaŭ en subteraĵo. Sed tio ne estis la sola danĝero. La ĝangalo estas simple teruriga dum la nokto, kiam meze de senbrueco oni aŭdas ĉiun voĉon, ĉiun paŝon kaj eĉ la susuron, kiun faras insektoj rampantaj sur la herboj. Svebas super ĝi timo kaj teruro. Staĉjo devis ĉion atenti, ĉion aŭskulti, gardi, ĉirkaŭrigardi ĉiuflanken, ĉiusekunde movi la kapon kaj teni la pafilon pafpreta. Ĉiam ŝajnis al li, ke io alproksimiĝas, ŝteliras, insidas. De tempo al tempo li aŭdis moviĝantajn herbojn kaj la subitan piedbatadon de forkurantaj bestoj. Tiam li divenis, ke li fortimigis antilopojn, kiuj malgraŭ starantaj gardoj dormas singarde, sciante, ke ne nur unu terura ĉasisto ĉasas en la mallumo tiutempe. Sed jen io granda nigriĝas sub ombrelforma akacio. Eble ĝi estas roko, eble rinocero aŭ bubalo, kiu flaresplorinte homon, vekiĝos el la dormeto kaj sin ĵetos tuj al atako. Tie jen post la nigra arbustaro oni vidas du brilantajn punktojn. Ho! la pafilon al la vizaĝol Jen leono!

Ne! Vana alarmo! Ili estas lampiroj, ĉar unu lumeto suprenleviĝas kaj flugas super la herboj, kvazaŭ stelo falanta oblikve. Staĉjo grimpadis sur la termontetojn ne ĉiam por konvinkiĝi, ĉu li iras en ĝusta direkto, sed ankaŭ por viŝi malvarman ŝviton de sur sia frunto, por respiri kaj atendi, ĝis trankviliĝos lia tro rapide batanta koro. Li estis ĉe tio jam tiel laca, ke li apenaŭ povis stari sur la piedoj. Sed li iris antaŭen, ĉar li pensis, ke tiel necesas por savi Nel'on. Post du horoj li eliĝis sur grundon, kiu estis kovrita de ŝtonoj, kie la herbo estis malpli alta kaj kie estis rimarkeble pli hele. La du altaj montoj konturiĝis tiel malproksime kiel antaŭe; sed pli proksime etendiĝis transverse rokkrutaĵo, post kiu troviĝis dua, pli alta; kaj ili ambaŭ ĉirkaŭis videble iun valon aŭ intermonton, similan al tiu, en kiu estis fermita la elefanto.

Subite en distanco de tricent aŭ kvarcent paŝoj dekstren li rimarkis sur la rokmuro la rozan rebrilon de flamo. Kaj li haltis. Lia koro ree batis tiel forte, ke li preskaŭ aŭdis ĝian batadon en la nokta silento. Kiun li ekvidos tie malsupre? Ĉu arabojn el la orientaj bordoj? Derviŝojn de Smaino, aŭ eble sovaĝajn negrojn, kiuj forlasinte la hejmajn vilaĝojn, kaŝiĝas antaŭ la derviŝoj en nealireblaj montaj arbustaroj? Ĉu li trovos morton aŭ malliberon, aŭ eble la savon por Nel?

Oni devis pri tio konvinkiĝi. Retiriĝi li jam ne povis kaj ne volis. Post momento li komencis ŝteliri al la fajro, paŝante kiel eble plej mallaŭte kaj retenante la spiron en la brusto. Irante tiamaniere proksimume cent paŝojn, li neatendite aŭdis el la ĝangalo ĉevalblekadon, kaj li haltis denove. Ĉe la lunlumo li rimarkis ilin kvin. Por derviŝoj tiu nombro estis sufiĉe malgranda, sed li supozis, ke la aliaj estis kaŝitaj eble en la altaj herboj. Mirigis lin nur, ke ĉe ili estas nenia gardo, ke tiuj gardoj ne bruligas fajron sur altaĵo por fortimigi sovaĝajn bestojn. Sed li dankis al Dio, ke tiel estis, ĉar li tute nerimarkita povis ŝoviĝi antaŭen.

La rebrilo sur la rokoj fariĝis pli kaj pli klara. Antaŭ ol pasis kvaronhoro, Staĉjo troviĝis en la loko, en kiu la kontraŭkuŝanta roko estis plej forte lumigita, kio montris, ke ĉe ĝia bazo devas bruli la fajro. Tiam, rampante, li atingis malrapide la randon kaj ekrigardis malsupren. La unua objekto, kiu frapis liajn okulojn, estis granda tendo; antaŭ ĝi staris tola kampa lito, kaj sur ĝi kuŝis viro en blankaj eŭropaj vestoj.

Malgranda, eble dekdujara negro ĵetis sekan brulaĵon en la fajron, kiu lumigis la rokmuron kaj vicon da negroj dormantaj apud ĝi, ĉe ambaŭ flankoj de la tendo.

En unu momento Staĉjo malsuprenŝoviĝis laŭ la deklivo ĝis la fundo de la intermonto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.