La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 4

Same s-ro Tarkowski, kiel ankaŭ s-ro Rawlison, kiu amis eksterordinare sian malgrandan Nel, tre ekĝojis pro la alveno de la infanoj. Ankaŭ la juna pareto salutis kun ĝojo siajn patrojn, sed tuj ili komencis ĉirkaŭrigardi la tendojn, kiuj estis jam interne komplete aranĝitaj kaj pretaj por akcepti tiel amindajn gastojn. Montriĝis, ke la tendoj estis komfortaj, duoblaj, unuj tegitaj per blua, la aliaj per ruĝa flaneloj, kovritaj malsupre per feltaĵo kaj tiel vastaj kiel grandaj ĉambroj. La kompanio, por kiu estis tre grava la opinio de la altrangaj kanaloficistoj, tre penis, ke ili sentu sin kiel eble plej bone kaj komforte. S-ro Rawlison timis komence, ke pli longa restado subtende malutilos al la sano de Nel, kaj se li konsentis, do nur pro tio, ke okaze de malbona vetero ili povus ĉiam enhoteliĝi. Tamen nun, ĉirkaŭrigardinte detale ĉion, li certiĝis, ke tagoj kaj noktoj, pasigitaj en la libera naturo, estos centoble pli utilaj por lia sola filino ol la restado en malbone ventolitaj ĉambroj de la lokaj hoteletoj. Tion favoris ankaŭ belega vetero.

Medinet, aŭ El-Medine, ĉirkaŭita de la sablaj montetoj de la Libia dezerto, havas klimaton multe pli bonan ol Kairo kaj ne senkaŭze oni nomas ĝin "lando de rozoj". Pro sia ŝirmita situo kaj abunda malseketeco en la aero, la noktoj estas tie tute ne tiel malvarmaj kiel en aliaj partoj de Egiptujo, situantaj eĉ pli sude. Vintro estas eĉ ĝuplena, kaj ĝuste de post novembro komenciĝas la plej granda disvolviĝo de la kreskaĵaro. Daktilaj palmoj, olivarboj, da kiuj ĝenerale estas malmulte en Egiptujo, figarboj, oranĝujoj, grandegaj ricinujoj, granatujoj kaj diversaj aliaj sud-kreskajoj kovras arbare tiun ĝuplenan oazon. La ĝardenoj estas kvazaŭ superŝutitaj per grandega ondo de akacioj, siringoj kaj rozoj, tiel ke nokte ĉiu blovo alportas ilian ebriigan bonodoron. Oni enspiras ĉi tie per plena brusto kaj "oni ne volas morti", kiel diras la tieaj loĝantoj.

Similan klimaton havas nur Heluano, situanta ĉe la alia flanko de Nilo, sed multe pli norde, kvankam ĝi ne havas tiel abundan kreskaĵaron. Sed al Heluano estas ligita por s-ro Rawlison malĝoja rememoro, ĉar tie mortis la patrino de Nel. Kaŭze de tio li preferis Medinet – kaj rigardante nun la serenan vizaĝon de sia knabineto, li promesis al si en la animo aĉeti ĉi tie post mallonga tempo terpecon kun ĝardeno, konstrui sur ĝi oportunan anglan domon kaj pasigi en tiu benita regiono ĉiujn forpermesojn, kiujn li povos akiri, kaj post la finkonstruo de la kanalo li eĉ povos ĉi tie ekloĝi por ĉiam.

Sed tio estis planoj por la malproksima estonteco kaj ankoraŭ ne tute certaj. Intertempe la infanoj turniĝis de post sia alveno ĉie, kvazaŭ muŝoj, dezirante ankoraŭ antaŭ la tagmanĝo trarigardi ĉiujn tendojn, azenojn kaj kamelojn enloke dungitajn de Cook. Tamen montriĝis, ke la bestoj troviĝis sur la malproksima paŝtejo kaj ke oni povos rigardi ilin nur morgaŭ. Anstataŭ tio Nel kaj Staĉjo rimarkis kun plezuro, apud la tendo de s-ro Rawlison, Ĥamison, la filon de Ĥadigo, sian bonan konaton el Port-Saido. Li ne apartenis al la servistaro de Cook kaj s-ro Rawlison estis eĉ mirigita renkonti lin en El-Medinet, sed ĉar li uzis lin antaŭe kiel portanton de diversa ilaro, li akceptis lin ankaŭ nun kiel kurieron kaj knabon por ĉiuspecaj servoj.

La vespera tagmanĝo estis bonega, ĉar la maljuna Kopt, kiu jam de multaj jaroj estis kuiristo en la Cook-kompanio, volis nun montri sian kulinaran arton. La infanoj rakontis pri sia interkonatiĝo kun du oficiroj dum la vojaĝo, kio okupis speciale s-ron Rawlison, kies frato Rikardo, edziĝinta kun la fratino de doktoro Clary, restadis efektive de post multaj jaroj en Hindujo. Ĉar ĉi tiu geedza paro estis senida, la oĉjo tre amis sian malgrandan nevineton, kiun li konis sole el fotografajo, kaj li demandis ĉiam pri ŝi en ĉiuj siaj leteroj. Ambaŭ patroj amuziĝis ankaŭ pro la invito al Mombasso, kiun Staĉjo ricevis de kapitano Glen. La knabo opiniis ĝin tute serioza kaj li promesis al si decide iam viziti sian novan amikon trans la ekvatoro. Tiam s-ro Tarkowski devis al li klarigi, ke la anglaj oficistoj neniam restadas longe en la oficejo de la sama loko pro la mortiga klimato de Afriko kaj ke antaŭ ol li – Staĉjo – fariĝos plenkreska, la kapitano havos jam la dekan postenon laŭvice, aŭ eble li ne estos plu inter la vivantoj.

Post la tagmanĝo la tuta societo iris antaŭ la tendojn, kie la servistaro starigis faldeblajn tolseĝojn, kaj por la sinjoroj pretigis sifonojn kun sodo-akvo kaj brandon. Estis jam nokto, sed eksterordinare varme, kaj plenlune, do estis lume kiel dum la tago. La blankaj muroj de la urbaj konstruaĵoj lumis verdkolore kontraŭ tendoj, la steloj brilis sur la ĉielo, kaj en la aero disvastiĝis bonodoro de rozoj, akacioj kaj heliotropoj. La urbo jam dormis. En la nokta silento aŭdiĝis nur de tempo al tempo laŭtaj voĉoj de gruoj, ardeoj kaj flamingoj, flugantaj de la Nilbordo en la direkto de la lago Karoun. Subite tamen aŭdiĝis laŭta, bas-tona bojado de hundo, pro tio la infanoj tre miris, tiom pli, ĉar ĝi ŝainis eliri el la tendo, kiun ili ankoraŭ ne kontrolis, kaj kiu estis destinita kiel magazeno por seloj, ilaro kaj diversaj vojaĝ-akcesoraĵoj.

– Ho, kiel grandega devas esti la hundo. Ni iru tien rigardi ĝin – diris Staĉjo.

S-ro Tarkowski komencis ridi kaj s-ro Rawlison forskuis la cindron de la cigaro kaj diris, same ridante:

–"Well"! Por nenio utilis ĝia enfermo.

Poste li turnis sin al la infanoj:

– Morgaŭ – memoru – estas la antaŭkristnaska vespero kaj ĉi tiu hundo devus esti surprizo, destinita por Nel de s-ro Tarkowski, sed
ĉar "la surprizo" aŭdiĝis, mi estas devigita anonci ĝin jam hodiaŭ.

Nel, aŭdinte tion, grimpis en la sama momento sur la genuojn de s-ro Tarkowski kaj varme ĉirkaŭprenis lian kolon, poste ŝi transsaltis sur
la patrajn genuojn:

– Paĉjo, kiom mi estas feliĉa! Kiom feliĉa!

La premoj kaj kisoj ne finiĝadis; fine Nel, troviĝinte sur siaj propraj piedoj, komencis rigardi al la okuloj de s-ro Tarkowski:

– Mister Tarkowski...

– Kion vi deziras, Nel?

– Ĉar mi jam scias, ke la hundo tie estas, ĉu mi ne povus vidi ĝin hodiaŭ?

– Mi estis certa – ekkriis kun ŝajnigita indigno s-ro Rawlison ke ĉi tiu malgranda muŝo ne kontentiĝos pri la sola novaĵo.

Kaj s-ro Tarkowski turnis sin al la filo de Ĥadigo kaj diris:

– Ĥamiso, alkonduku la hundon.

La juna sudanano malaperis ekster la kuireja tendo kaj post momento li reaperis, kondukante je ĉirkaŭkolo grandegan beston.

Kaj Nel eĉ retiriĝis.

– Ho! – ŝi ekkriis, kaptante la manon de la patro.

Kaj Staĉjo entuziasmiĝis:

– Ĝi ja estas leono, ne hundo!

– Ĝi apartenas al la mastifa raso, kies hundoj estas la plej grandaj en la mondo. Ĉi tiu estas ne pli aĝa ol dujara, sed efektive grandega. Ne timu ĝin, Nel, ĉar ĝi estas milda kvazaŭ ŝafido. Nur kuraĝe. Lasu ĝin, Ĥamiso.

Ĥamiso lasis la ĉirkaŭkolon, je kiu li tenis la dogon, kaj tiu, sentinte, ke ĝi estas libera, komencis svingi la voston, karesi s-ron Tarkowski, kun kiu ĝi jam bone konatiĝis antaŭe, kaj bojadi pro ĝojo.

En la lunlumo la infanoj rigardis kun mirego ĝian potencan rondan kapegon kun pendantaj lipoj, ĝiajn dikajn piedojn, ĝian kolosan figuron similan efektive al la figuro de helflava leono. Nenion similan ili vidis ĝis nun en sia vivo.

– Kun tia hundo oni povus sendanĝere trairi la tutan Afrikon – ekkriis Staĉjo.

– Demandu ĝin, ĉu ĝi povus alporti rinoceron – diris s-ro Tarkowski.

Saba ja ne povis respondi tiun demandon, sed ĝi svingis la voston pli kaj pli gaje kaj montris tiom da intimeco, ke Nel tuj ĉesis timi ĝin kaj komencis karesi ĝian kolhararon.

– Saba, aminda, kara Saba!

S-ro Rawlison kliniĝis super ĝin, levis ĝian kapon al la vizaĝeto de la knabino kaj diris:

– Saba, rigardu bone ĉi tiun fraŭlineton. Jen via mastrino! Vi devas obei ŝin kaj bone gardi ŝin – ĉu komprenite?

– Vou! Vou! – Saba aŭdiĝis je tio per sia basvoĉo, kvazaŭ ĝi vere komprenis, pri kio temas.

Kaj ĝi komprenis tion eĉ pli bone, ol oni povis esperi, ĉar profitante de la fakto, ke ĝia kapo troviĝis preskaŭ en la sama alto kiel la vizaĝo de la knabineto, ĝi eklekis honorsigne per sia larĝa langego ŝian nazeton kaj vangetojn.

Tio elvokis ĝeneralan ridegon. Nel devis tuj iri en la tendon por lavi sin. Reveninte post kelka tempo, ŝi vidis la hundon kun la piedegoj metitaj sur la ŝultroj de Staĉjo, kiu fleksiĝis sub ĝia pezo. Saba superis lin je unu tuta kapo.

Alproksimiĝis la tempo de ripozo, sed la etulino elpetis al si ankoraŭ duonhoron da amuzado, por konatiĝi pli bone kun la nova amiko. Tiu konatiĝo okazis tiel facile, ke s-ro Tarkowski baldaŭ sidigis ŝin virinmaniere sur ĝian dorson kaj, subtenante ŝin pro timo, ke ŝi terenfalus, li ordonis al Staĉjo konduki la hundon je la ĉirkaŭkolo. Tiamaniere ŝi rajdis dekkelkajn paŝojn, post kio ankaŭ Staĉjo provis sidiĝi sur ĉi tiu kurioza rajdbesto sed Saba eksidis tiam sur siaj malantaŭaj piedoj, kaj Staĉjo neatendite troviĝis sur la sablo apud ĝia vosto.

La infanoj estis jam enlitiĝontaj, kiam de malproksime, sur la lunlumigita foirejo aperis du blankaj individuoj, alproksimiĝantaj al la tendoj.

Saba, ĝis nun kvieta, komencis bojadi obtuze kaj minace, tiel ke Ĥamiso je ordono de s-ro Rawlison devis ĝin rekapti je la ĉirkaŭkolo, kaj dume ambaŭ homoj, vestitaj en blankaj burnusoj, stariĝis antaŭ la tendoj.

– Kiu alvenas? – demandis s-ro Tarkowski.

– Kamel-kondukantoj – aŭdiĝis unu el la alvenintoj.

– Ho, ĉu Idriso kaj Gebhro? Kion vi volas?

– Ni venis demandi, ĉu efendi ne bezonos nin morgaŭ.

– Ne! Morgaŭ kaj postmorgaŭ estas grandaj festotagoj, dum kiuj ne decas aranĝi ekskursojn. Venu post la festotagoj matene.

– Dankon, efendi!

– Kaj ĉu viaj kameloj estas bonaj? – demandis s-ro Rawlison.

– Bismillah! – respondis Idriso – la veraj hegin (rajdbestoj) kun grasaj ĝiboj kaj kvietaj kiel ha'-ga (ŝafidoj). Alie Cook ne estus nin dunginta.

– Ĉu ili ne tro skuadas?

– Oni povas, sinjoro, meti plenmanon da fazeoloj sur la dorson de ĉiu el ili kaj neniu fazeolo ruliĝos eĉ en la plej rapida kuro.

– Se troigi, tiam nur arabe – diris, ridante, s-ro Tarkowski.

– Aŭ sudane – aldonis s-ro Rawlison.

Dume Idriso kaj Gebhro staris senmove, kiel du blankaj kolonoj, rigardante diligente Staĉjon kaj Nel'on. La plenluno lumigis iliajn tre malhelajn vizaĝojn, kiuj ĉe ĝia brilo aspektis kvazaŭ forĝitaj el bronzo. Iliaj okulblankoj briletadis verdete el sub la turbanoj.

– Bonan nokton al vi – diris s-ro Rawlison.

– Allaho gardu vin, efendi, nokte kaj tage.

Dirinte tion, ili kliniĝis kaj foriris. Akompanis ilin la obtuza bojado de Saba, simila al malproksima tondro. Al la hundo la du sudananoj videble na plaĉis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.