La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 14

Kaj efektive estingiĝis la lasta espero je forkuro dum la vojaĝo. Staĉjo jam sciis nun, ke nek liaj elpensaĵoj helpos ion, nek atingos ilin la postkurantoj, kaj se ili eltenos la laciĝon de la vojo, ili venos al Mahdi kaj estos donitaj en la manojn de Smaino. La sola konsolo por li estis nun la penso, ke ili estis forkaptitaj nur, por ke Smaino redonu ilin kontraŭ siaj infanoj. Sed kiam tio okazos kaj kio povos ilin ankoraŭ renkonti? Kiel terura sorto atendas ilin de la sovaĝa amasaĉo ebria pro sangosoifo? Ĉu Nel eltenos ĉiujn ĉi laciĝojn kaj malfacilaĵojn de la vojaĝo, je tio neniu povis respondi. Sed estis konate, ke Mahdi kaj liaj derviŝoj malamas la kristanojn kaj ĝenerale la eŭropanojn; do en la animo de la knabo naskiĝis la timo, ĉu la influpovo de Smaino sufiĉos por ŝirmi ilin ambaŭ kontraŭ la ofendoj, tiraneco, krueleco kaj furiozeco de la mahdianoj, kiuj murdis eĉ mahometanojn fidelajn al la registaro. Unuafoje de post ilia forrabo profunda malespero ekkaptis Staĉjon, kaj samtempe ia superstiĉa supozo, ke persekutas ilin iu malbona sorto. La nura ideo forkapti ilin el Fajumo kaj konduki ilin al Kartumo estis simple frenezaĵo, kiun povis plenumi nur tiel sovaĝaj kaj stultaj homoj kiel Idriso kaj Gebhro. Ili tute ne komprenis, ke ili devas pasi milojn da kilometroj tra la lando, kiu estas subordigita al la egipta registaro, kaj pli ĝuste al la angloj. Verdire, ili povus esti kaptitaj tuj la sekvan tagon post ilia forkapto, kaj tamen ĉio okazis tiel, ke ili estas jam proksime al la dua katarakto kaj ke atingis ilin neniaj antaŭaj postkurantoj, kaj la lasta, kiu povus ilin haltigi, kuniĝis kun la karavano kaj helpos ĝin de nun. Al la malespero de Staĉjo, al lia timo pri la sorto de la malgranda Nel aliĝis ankoraŭ la sento de humiligo, ke li nenion povas fari, nek elpensi, ĉar, eĉ se oni redonus al li la pafilon kaj ŝargajojn, li ja ne povus mortpafi ĉiujn arabojn, el kiuj konsistas nun la karavano.

Kaj tio tre ĉagrenis lin, tiom pli, ke la savo estis jam tiel proksima. Se Kartumo ne estus falinta, aŭ se ĝi estus falinta kelkajn tagojn pli malfrue, la samaj homoj, kiuj nun transiris al la flanko de Mahdi, estus certe kaptintaj la karavanon kaj redonintaj ĝin en la manojn de la registaro. Staĉjo, sidante sur la kamelo malantaŭ Idriso kaj aŭdante iliajn interparolojn, konvinkiĝis, ke sendube tiel estus. Ĉar tuj post la ekiro de la karavano la estro de la postkurantoj rakontis al Idriso, kio estis la kaŭzo, ke ili perfidis la kedivon. Ili jam sciis, ke la granda armeo, jam ne egipta, sed angla, startis suden kontraŭ la derviŝoj sub la komando de generalo Wolseley. Ili vidis multe da ŝipoj, kiuj veturigis minacajn anglajn soldatojn el Assuano al Wadi-Halfa, de kie oni konstruis por ili fervojon ĝis Abu-Hammed. Dum longa tempo ĉiuj apudbordaj ŝejkoj – same tiuj, kiuj restis fidelaj al la registaro, kiel ankaŭ tiuj, kiuj en profunda animo favoris Mahdi'n – estis certaj, ke la pereo de la derviŝoj kaj de ilia profeto estas neevitebla, ĉar la angloj neniam kaj per neniu estis venkitaj.

– Akbar Allah! – interrompis Idriso, suprenlevante la manojn – kaj tamen ili estas nun venkitaj!

– Ne, – respondis la estro de la postkurantoj, – Mahdi sendis kontraŭ ili la gentojn de Dĵallno, Barbara kaj Dadĵim, kune ĉirkaŭ tridek mil, la plej bonajn batalantojn, kiujn estris Musa, la filo de Helu; apud Abu-Klea okazis la terura batalo, en kiu Dio donis la venkon al niaj partianoj.

– Jes, Musa, la filo de Helu mortofalis en la batalo, kaj el liaj batalantoj nur malgranda aro revenis al Mahdi, La animoj de la aliaj estas en la paradizo, kaj iliaj kadavroj kuŝas en la sablo, atendante la tagon de la reviviĝo. La famo pri tio rapide disvastiĝis ĉe ambaŭ flankoj de Nilo. Tiam ni pensis, ke la angloj pluiros suden kaj liberigos Kartumon. Oni ripetis: "La fino, la fino!" Kaj dume Dio destinis alie.

– Kiamaniere? Kio okazis? – demandis tuj Idriso.

– Kio okazis? – la estro diris kun sereniĝinta vizaĝo. Jen intertempe Mahdi akiris Kartumon, kaj Gordon estis senkapigita dum la atako. Kaj ĉar la angloj zorgis nur pri Gordon, sciiĝinte pri lia morto, ili revenis norden. Allah! Ni vidis ree la ŝipojn plenajn de militistoj, kiuj veturis malsupren laŭ la rivero, sed ni ne komprenis, kion tio signifas. La angloj tuj diskonigas nur bonajn novaĵojn, kaj la malbonajn ili sekretigas. Kelkaj el niaj homoj diris, ke Mahdi jam pereis. Sed fine la vero evidentiĝis. Tiu lando apartenas ankoraŭ al la registaro. En Wadi-Halfa kaj pli malproksime, ĝis la tria kaj eble kvara katarakto, troviĝas ankoraŭ la soldatoj de kedivo, tamen nun post la retiriĝo de la angloj, ni jam kredas, ke Mahdi almilitos ne nur Nubion kaj Egiptujon, ne nur Mekkon kaj Medinon, sed ankaŭ la tutan mondon. Tial, anstataŭ kapti kaj redoni vin en la manojn de la registaro, ni iras nun kun vi al la profeto.

– Do alvenis la ordonoj, ke oni kaptu nin?

– Al ĉiuj vilaĝoj, al ĉiuj ŝejkoj, al ĉiuj militgarnizonoj. Kien ne venas la kupra fadeno, tra kiu flugas la ordonoj el Kairo, tien veturis "zabtje" kun la sciigo, ke kiu kaptos vin, ricevos premion de mil pundoj. Maŝallah... tia estas granda riĉaĵo!... tre granda!...

Idriso rigardis suspekte al la parolanto:

– Sed vi preferas la benon de Mahdi?

– Jes. Kaj ĉe tio li akiris tiel grandajn kaptaĵojn kaj tiom da mono en Kartumo, ke la egiptajn pundojn li mezuras per furaĝosakoj kaj disdonas ilin inter siaj samkonfesianoj...

– Tamen, se la egiptaj soldatoj estas ankoraŭ en Wadi-Halfa kaj pli malproksime, ili ja povas kapti nin survoje.

– Ne. Oni devas nur rapidi, antaŭ ol ili rekonsciiĝos. Ili nun, post la retiriĝo de la angloj, tute perdis la kapon, kaj la ŝejkoj fidelaj al la registaro, kaj la soldatoj kaj "zabtje". Ĉiuj samopinias, ke Mahdi ĉiumomente venos, pro tio tiuj el ni, kiuj favoris lin en la animo, forkuras nun kuraĝe al li, kaj neniu persekutas ilin, ĉar en la unuaj momentoj neniu ordonas kaj neniu scias, kiun obei.

– Jes, – respondis Idriso – sed vi diris la veron, ke oni devas rapidi, antaŭ ol ili rekonsciiĝos, ĉar ĝis Kartumo estas ankoraŭ longa vojo...

Al Staĉjo, kiu aŭskultis detale la tutan interparolon, ekbrilis ree por momento eta radio de espero. Se la egiptaj soldatoj okupas ĝis nun la diversajn apudbordajn lokojn en Nubio, do, ĉar la angloj forprenis ĉiujn ŝipojn, ili devas foriri antaŭ la bandoj de Mahdi nur per la tera vojo. Kaj pro tio povas okazi, ke la karavano renkontos kiun ajn retiriĝantan taĉmenton kaj estos de ĝi kaptita. Staĉjo elkalkulis jam, ke antaŭ ol la famo pri la okupo de Kartumo disvastiĝis inter la arabaj gentoj, loĝantaj en la nordo de Wadi-Halfa, pasis sendube multe da tempo, tiom pli, ke la egipta registaro kaj la angloj kaŝis la fakton. Li supozis do, ke ankaŭ la sendisciplino, kiu ekregis en la unua momento inter la egiptanoj, jam estis for. Al la nesperta knabo ne enkapiĝis la penso, ke ĉiuokaze la falo de Kartumo kaj la morto de Gordon forgesigos al la homoj ĉion alian kaj ke la ŝejkoj fidelaj al la registaro kiel ankaŭ la lokaj egiptaj aŭtoritatuloj havos nun alian laboron ol pensi pri la savo de la du blankaj infanoj. Kaj efektive la araboj, kiuj aliĝis al la karavano, ne tro timis la postkurantojn. Verdire ili vojaĝis kun granda rapideco kaj ne ŝparis la kamelojn, sed ili tenis sin proksime al Nilo kaj nokte ili ofte turniĝis al la rivero, por trinkigi la bestojn kaj plenigi per akvo la ledajn sakojn. De tempo al tempo ili kuraĝis eĉ tage viziti la vilaĝojn.

Sekurcele ili ĉiam sendis antaŭen por kaŝesplori kelkajn homojn, kiuj sub la preteksto de nutraĵaĉetoj informiĝis, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo, ĉu ne estas en la proksimo la egipta militistaro kaj ĉu la loĝantoj ne apartenas al la fideluloj de la "turkoj". Se ili trafis loĝantaron, kiu sekrete favoris Mahdi'n, tiam la tuta karavano rajdis al la vilaĝo, kaj ofte okazis, ke ĝi forlasis la vilaĝon pligrandigita je kelkaj aŭ dekkelkaj junaj araboj, kiuj volis ankaŭ forkuri al Mahdi.

Idriso sciiĝis ankaŭ, ke preskaŭ ĉiuj egiptaj taĉmentoj restas ĉe la flanko de la nubia dezerto, do je la dekstra, orienta bordo de Nilo. Por eviti renkontiĝon kun ili, oni devis teni sin sur la maldekstra bordo kaj preterlasi pli grandajn urbetojn kaj koloniojn. Tio ja plilongigis la vojon, ĉar la rivero, komence de Wadi-Halfa, formas grandegan arkon, kiu finiĝas malproksime en la sudo, kaj poste ĝi turniĝas ree al nord-oriento ĝis Abu-Hammed, kie ĝi alprenas jam tute sudan direkton. Kontraŭe la maldekstra bordo, precipe de la oazo Selimo, preskaŭ tute ne estis gardata, kaj la vojo pasis al la sudananoj ĝoje inter pligrandigita kompanio, ĉe abundo de akvo kaj proviantoj.

Preterlasinte la trian katarakton, ili ĉesis eĉ rapidi – ili vojaĝis nur nokte, kaŝiĝinte tage inter sablaj altaĵoj kaj intermontoj, per kiuj estis tratranĉita la tuta dezerto. Super ili etendiĝis nun la sennuba ĉielo griza ĉe ĝia ekstremaĵo, meze plenblovita kvazaŭ giganta kupolo, trankvila kaj silenta. Tamen la varmego, ju pli oni venis suden, fariĝis pli kaj pli terura, kaj eĉ en intermontoj, en profunda orabro, la ardo suferigis homojn kaj bestojn. Kontraŭe la noktoj estis tre malvarmetaj, lumigitaj per brilantaj steloj formantaj kvazaŭ divers-grandajn grupiĝojn.

Staĉjo rimarkis, ke ili ne estas plu la samaj stelaroj, kiuj brilis nokte super Port-Saido. Li revis ofte, ke li povu iam en la vivo vidi la "Sudan Krucon", kaj fine li vidis ĝin post El-Orde. Sed nuntempe ĝia brilo anoncis al li nur malfeliĉon. Lumis al ili ankaŭ de post kelkaj tagoj ĉiunokte la pale radianta kaj malgaja zodiaka lumo, kiu post estingiĝo de la krepuska lumo ĝis malfrua horo arĝentis la okcidentan flankon de la firmamento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.