La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 24

Dum la tri sekvaj tagoj ili rajdis konstante en la intermonto kaj ĉiam supren. La tagoj estis plejparte varmegaj, la noktoj alterne malvarmetaj aŭ sufokaj. Alproksimiĝis la pluva sezono. El trans la horizonto ŝoviĝis ĉi tie kaj tie nuboj blankaj kvazaŭ lakto, sed profundaj kaj minacaj. Ialoke oni povis jam vidi pluvostriojn kaj malproksimajn ĉielarkojn. La trian tagon je la tagiĝo unu el tiaj nuboj krevis super iliaj kapoj, kiel barelo, de kiu forfalis la ringego, kaj surŝprucigis ilin per varma kaj abunda, sed feliĉe mallonga pluvo. Poste fariĝis denove belega vetero, kaj ili povis daŭrigi la marŝon. La numidoj ree aperis en tia nombro, ke Staĉjo pafis ilin, sidante sur la ĉevalo, kaj tiamaniere li pafmortigis kvin pecojn, kio, kalkulante eĉ la hundon, povis tre bone sufiĉi por unufoja manĝaĵo. La vojaĝo en la refreŝiga aero ne estis tute malfacila, kaj la abundeco de bestaro kaj akvo forigis la timon pri malsato kaj soifo. Ĝenerale ili trovis ĉion pli facila ol ili esperis, pro tio Staĉjo estis en bona humoro kaj, rajdante apud la knabineto, li babilis kun ŝi gaje kaj de tempo al tempo li eĉ ŝercis:

– Ĉu vi scias, Nel – li diris, kiam ili haltigis la ĉevalojn sub granda panarbo, de kiu Kali kun Mea fortranĉis fruktojn similajn al grandegaj melonoj – de tempo al tempo ŝajnas al mi, ke mi estas vaganta kavaliro.

– Kaj kio do estas vaganta kavaliro? – demandis Nel, turnante al li sian belegan kapeton.

– Antaŭ multaj, multaj jaroj, en mezepokaj jarcentoj, estis tiaj kavaliroj, kiuj vagadis tra la mondo kaj serĉadis aventurojn. Ili batalis kontraŭ grandeguloj kaj drakoj kaj vi devas scii, ke ĉiu el ili havis sian sinjorinon, kiun li protektis kaj defendis.

– Tiam mi estas tia sinjorino?

Staĉjo meditis dum momento, post kio li rediris:

– Ne – por tio vi estas tro malgranda. Ili ĉiuj estis plenkreskaj.

Kaj ne eĉ por momento venis en lian kapon la konscio, ke eble neniu vaganta kavaliro faris tiom por sia sinjorino, kiom li por tiu malgranda fratineto, – simple ŝajnis al li, ke tio, kion li faris, estis tute natura kaj komprenebla.

Sed Nel sentis sin iom ofendita per liaj vortoj, do pintiginte kun kolereta mieno la buŝeton, ŝi diris:

– Kaj vi parolis iufoje en la dezerto, ke mi kondutis kiel persono dektrijara? – Ĝuste!

– Nur unufoje. Sed vi estas okjara.

– Do post dek jaroj mi estos dekokjara!

– Granda afero! Kaj mi dudekkvarjara! En tia aĝo homo ankoraŭ ne pensas pri sinjorinoj, ĉar li havas ion alian por fari. Memkompreneble!

– Kaj kion vi faros?

– Mi estos inĝeniero, aŭ maristo, aŭ, se en Pollando estos milito, mi foriros batali, kiel mia patro.

Kaj ŝi demandis maltrankvile:

– Sed vi revenos al Port-Saido?

– Antaŭe ni ambaŭ devas tien reveni.

– Al paĉjo! – respondis la knabineto.

Kaj ŝiaj okuloj nebuliĝis per malĝojo kaj sopiro. Feliĉe en tiu momento alflugis areto da belegaj papagoj, grizaj, kun rozkoloraj kapoj kaj kun rozkolora plumaĵo sub la malsupro de la flugiloj. La infanoj tuj forgesis la antaŭan interparolon kaj komencis observi ilian flugon. La areto direktiĝis super eŭforbi-arbetaro kaj falis sur kreskantan apude sikomoron, inter kies branĉetaro aŭdiĝis tuj voĉoj similaj al babilema interkonsiliĝo aŭ disputo.

– Jen estas la papagoj, kiuj plej facile lernas paroli – diris Staĉjo. Kiam ni haltos ie pli longe, mi penos kapti iun por vi.

– Ho, Staĉjo! Dankon! – respondis Nel kun ĝojo. – Ĝi nomiĝos Daisy...

Dume Mea kaj Kali, fortranĉinte fruktojn de la panarbo, plenŝarĝis per ili la ĉevalojn, kaj la malgranda karavano ekiris antaŭen. Sed posttagmeze la vetero denove komencis malsereniĝi kaj de tempo al tempo aperis la pluvo pleniganta per akvo ĉiujn grundkavojn. Kali antaŭdiris la grandan pluvegon, do al Staĉjo venis en la kapon, ke la intermonto, kiu pli kaj pli mallarĝiĝis, ne estos sufiĉe sekura rifuĝejo por la nokto, ĉar ĝi povos ŝanĝiĝi en rivereton. Pro tio li decidis tranokti supre, kaj tiu decido ĝojigis ankaŭ Nel'on, tiom pli, ĉar Kali sendita por esplorado revenis kaj deklaris, ke proksime troviĝas arbareto konsistanta el diversaj arboj, kaj en ĝi multe da malgrandaj simioj, ne tiom malbelaj kaj malbonaj kiel la pavianoj, kiujn ili ĝis nun renkontadis. Trafinte do lokon, en kiu la rokmuroj estis pli malaltaj kaj alireblaj, ili elkondukis la ĉevalojn, kaj antaŭ ol mallumiĝis, ili pretiĝis por la nokto. La tendo de Nel ekstaris en loko alta kaj seka, ĉe granda termitejo, kiu tute fermis la alirejon de unu flanko kaj plifaciligis per tio la konstruadon de zeribo. Proksime suprenleviĝis giganta arbo, kun vaste etenditaj branĉoj, kaj tiuj, kovritaj de densa foliaro, povis doni bonan ŝirmon kontraŭ la pluvo. Antaŭ la zeribo kreskis apartaj arboj, kaj pli malproksime densa arbaro, super kiu alte elstaris la kronoj de iaj strangaj palmoj, similaj al grandegaj ventumiloj aŭ al disvolvitaj pavaj vostoj.

Staĉjo sciiĝis de Kali, ke antaŭ la dua pluvperiodo, t.e. aŭtune, danĝere estas nokti sub tiuj palmoj, ĉar tiam iliaj maturaj grandaj fruktoj deŝiriĝas neatendite kaj falas el sufiĉe granda alteco kun tia forto, ke ili povas mortigi homon kaj eĉ ĉevalon. Sed nun la fruktoj estis apenaŭ embrioj. De malproksime, antaŭ ol la suno subiris, oni povis vidi sub iliaj kronoj preterkurantajn malgrandajn simietojn, kiuj en gajaj saltetoj penadis kapti unu la alian.

Staĉjo pretigis kun Kali grandan provizon da brulaĵo, por ke ĝi sufiĉu por la tuta nokto, kaj ĉar de tempo al tempo ekleviĝis fortaj blovoj de varma vento, ili plifortigis la zeribon per palisetoj, kiujn la juna negro pintigis per la glavo de Gebhro kaj fiksis en la tero. Tiu singardo ne estis tute superflua, ĉar la forta vento povis disĵeti la dornhavajn branĉojn, el kiuj estis konstruita la zeribo, kaj plifaciligi al rabobestoj la atakon. Tamen tuj post la sunsubiro la vento iom trankviliĝis, kaj la aero fariĝis vaporplena kaj sufoka. Inter apartaj nuboj trabrilis komence ĉi tie kaj tie la steloj, sed poste venis nokto tute malhela, tiel, ke en distanco de unu paŝo nenio estis videbla. La malgrandaj migrantoj kolektiĝis ĉe la fajro, aŭskultante kriegojn kaj krakojn de la simioj, kiuj en la proksima arbaro faris veran foiran tumulton. Akompanis ilin la hurletado de ŝakaloj kaj diversaj aliaj nekonataj voĉoj, en kiuj speguliĝis la maltrankvilo kaj timo antaŭ tio, kio sub la vualo de la mallumo minacas ĉiun vivantan estajon en la arbaro.

Subite ĉio eksilentis, ĉar en fora malproksimo aŭdiĝis la blekado de leono.

La ĉevaloj, kiuj paŝtis sin apude en la mezo de la juna ĝangalo, komencis proksimiĝi al la fajro, saltetante per la kunligitaj antaŭaj piedoj, kaj eĉ la kutime kuraĝa Saba hirtigis la felon kaj kun subtirita vosto karese alpremiĝis al la homoj, serĉante videble ilian protekton.

La blekado aŭdiĝis denove – kvazaŭ el sub la tero – profunda, peza, penplena, kvazaŭ la besto eligus ĝin el siaj gigantaj pulmoj kun granda peno. Ĝi iris malalte super la tero, alterne potenciĝis kaj mallaŭtiĝis, transirante de tempo al tempo en obtuzajn, ege malgajajn vekriojn.

– Kali! ĵetu brulaĵon en la fajron! – kriis Staĉjo.

La negro rapide ĵetis al la fajro faskon da branĉoj, ke unue eliĝis tutaj kolonoj da fajreroj, post kio alta flamo elŝprucis supren.

– Staĉjo, ĉu la leono atakos nin? ĉu? – flustris Nel, samtempe tirante la knabon ĉe la maniko.

– Ne. Ĝi ne atakos. Rigardu, Nel, kiel alta estas la zeribo.

Kaj dirante tion, li mem kredis, ke la danĝero ne minacas ilin, sed li timis pri la ĉevaloj, kiuj ĉiam pli proksime premiĝis al la barilo kaj eble povis ĝin difekti.

Dume la blekado ŝanĝiĝis en kontinuan tondran muĝadon, pro kiu timtremas ĉiu vivanta estaĵo, kaj al homoj, kiuj ne konas timon, vibras tiel la nervoj, kiel vibras fenestraj vitroj pro foraj kanonaj pafoj.

Staĉjo ĵetis preterflugan rigardon al Nel kaj, vidante ŝian tremantan mentoneton kaj malseketajn okulojn, diris:

– Ne timu! Ne ploru!

Kaj ŝi respondis same, kiel iam en la dezerto:

– Mi ne volas plori... nur miaj okuloj... ŝvitas iom... Ho!

La lasta krio ŝiriĝis el ŝia buŝo nur por tio, ke en la sama momento ektondris de la arbaro la dua muĝado, ankoraŭ pli potenca ol la unua, ĉar pli proksima. La ĉevaloj komencis rekte puŝiĝi al la zeribo kaj se ne estus la akaciaj branĉoj longaj kaj malmolaj kiel ŝtaldornegoj, ili trarompus ĝin komplete. Saba murmuris kaj samptempe tremis, kvazaŭ arbfolio, kaj Kali komencis ripeti per intermita voĉo:

– Sinjoro! du! du!... du!

Kaj la leonoj, elsentinte sin reciproke, ne ĉesis nun muĝi, kaj la terura koncerto daŭris senĉese en la mallumo, ĉar kiam la unua besto ĉesis, komencis la dua. Staĉjo baldaŭ ne povis ekkoni, de kie venas iliaj voĉoj, ĉar la eĥo ripetis ilin en la intermonto, la roko resendis ilin al la roko, ili iris supre kaj malsupre, plenigis la arbaron, la ĝangalon, plenigis la tutan mallumon per tondro kaj timego. Nur unu afero ŝajnis al la knabo certa, nome, ke la bestoj alproksimiĝis pli kaj pli. Ankaŭ Kali rimarkis, ke la leonoj ĉirkaŭkuras la tendaron, rondirante pli kaj pli proksime, kaj retenas ilin de la atako nur la brilo de la flamo, pro kio ili esprimis siajn malkontenton kaj timon per la muĝado. Sed videble ankaŭ li opiniis, ke la danĝero minacas nur al la ĉevaloj, ĉar disstariginte la fingrojn, li diris:

– Leonoj mortigi unu, mortigi du – ne ĉiujn! ne ĉiujn!...

– Alĵetu al la fajro! – ripetis Staĉjo.

Elŝprucis denove pli vigla flamo; la blekado ĉesis subite. Sed Kali levis la kapon, kaj rigardante supren, li komencis aŭskulti:

– Kio estas? – demandis Staĉjo.

– La pluvo! – respondis la negro.

Nun Staĉjo komencis esplore aŭskulti. La branĉoj de la arbo ŝirmis la tendon kaj la tutan zeribon, do terenfalis ankoraŭ neniu guto, sed supre aŭdiĝis la foliar-susuro. Ĉar la vaporplenan aeron ne movis eĉ la plej eta bloveto, oni povis facile diveni, ke la susuradon kaŭzas la falanta pluvo. La pluv-susurado potenciĝis ĉiumomente kaj post kelka tempo la infanoj vidis deflui de sur la folioj gutojn, similajn en la fajrobrilo al grandaj rozkoloraj perloj. Kiel antaŭdiris Kali, komenciĝis la pluvego. La susuro ŝanĝiĝis en bruon. Faladis pli kaj pli da gutoj, kaj fine tra la densaĵo enpenetris tutaj akvo-fadenoj.

La fajro fariĝis iom malpli hela. Vane Kali alĵetis tutajn faskojn da brulaĵo. La malsekaj branĉoj nur fumis, kaj de malsupre siblis la lignokarbo – kaj la flamo foje plifortiĝis kaj foje iom estingiĝis.

– Kiam la pluvego estingos la fajron, nin defendos ankoraŭ la zeribo – diris Staĉjo por trankviligi Nelon.

Post tio li kondukis la knabineton sub la tendon kaj ĉirkaŭkovris ŝin per la plejdo, sed li mem tuj eliris, ĉar la mallongaj, intermitaj muĝoj aŭdiĝis denove. Tiufoje ili aŭdiĝis rimarkeble pli proksime kaj en ili sonis kvazaŭ ĝojo.

La pluvego fortiĝis ĉiumomente. Ĝi tamburis sur la malmolaj folioj de "nabaku" kaj plaŭdis. Se la fajro ne troviĝus sub la ŝirmo de la branĉaro, ĝi tuj estingiĝus, sed super ĝi ŝvebis plejparte nur la fumo, inter kiu trabrilis mallarĝaj bluetaj flametoj. Kali ne plu ĵetadis sekiĝintan branĉaron, anstataŭ tio li ĵetis ŝnuron sur la arbon kaj helpe de ĝi li komencis surgrimpi pli kaj pli alten.

– Kion vi faras? – ekkriis Staĉjo.

– Kali surgrimpi la arbo.

– Kiucele? – ekkriis la knabo, indignita pro la memamo de la negro.

Hela, terura fulmo disŝiris la mallumon, kaj la respondon de Kali superbruis subita tondro, kiu ekskuis la ĉielon kaj arbaron. Samtempe leviĝis subite la vento, ektaŭzis la branĉaron de la arbo, forbalais la fajron en unu momento, kaptis la karbopecojn ardantajn sub la cindro kaj kune kun faskoj da fajreroj forportis ilin en la ĝangalon.

Neforigebla mallumo ekregis momente en la tendaro. Terura tropika uragano ekfuriozis sur la tero kaj ĉielo. Tondro sekvis post tondro, fulmo post fulmo. La sangokoloraj zigzagoj de la fulmoj ĉiam disŝiris la nigran ĉielon. Sur la apudaj rokoj aperis iu stranga, blua bulo, kiu dum kelka tempo ruliĝis laŭlonge de la intermonto, poste elŝprucigis blindigan lumon kaj eksplodis kun tiel granda krako, kvazaŭ la rokoj polve disŝutiĝus pro la skuego.

Poste denove ekregis mallumo. Staĉjo timis pri Nel kaj iris palpante en la tendon. Tiu, ŝirmita per la termitejo kaj per la giganta arbotrunko, staris ankoraŭ, sed la unua pli forta ventobato povis ŝiri la ŝnurojn kaj forporti ĝin, Dio scias kien. Kaj la vento jen malfortiĝis jen ekbatis kun furioza forto, portante akvoondojn kaj tutan amason da folioj kaj branĉoj, kiujn ĝi forrompis en la apuda arbaro. Staĉjon ekkaptis nigra malespero. Li ne sciis, ĉu lasi Nel'on en la tendo, ĉu konduki ŝin el ĝi. En la unua okazo ŝi povis facile implikiĝi en la ŝnuroj kaj esti forkaptita kune kun la tolo, en la dua minacis ŝin malsekiĝo kaj ankaŭ la forkapto, ĉar ankaŭ Staĉjo, kvankam senkompare pli forta, tenis sin sur la piedoj nur per la plej granda peno.

Pri la afero decidis la vento, kiu unu momenton poste forkaptis la tegmenton de la tendo. La tolaj muroj jam donis neniun ŝirmon. Restis nenio alia ol atendi la pason de la uragano en mallumo, dum rondiradis du leonoj. Staĉjo supozis, ke eble ankaŭ ili ŝirmis sin en la apuda arbaro antaŭ la fulmotondro, sed li estis tute certa, ke post ĝia paso ili revenos. La teruron de la situacio pligrandigis ankaŭ tio, ke la vento komplete forbalais la zeribon.

Ĉio minacis per pereo. La pafilo de Staĉjo ne plu povis utili. Nek lia energio. Kontraŭ la uragano, fulmotondro, pluvego, mallumo kaj kontraŭ la leonoj, kiuj embuskis eble en distanco de dekkelkaj paŝoj, li sentis sin sendefenda kaj senhelpa. Skuitaj de la vento la tolaj muroj surverŝis ilin ĉiuflanke per la pluvakvo. Do, ĉirkaŭante Nel'on per brako, li elkondukis ŝin el la tendo, post kio ili ambaŭ alpremiĝis al la arbotrunko, atendante la morton aŭ Dian kompaton.

Tiam subite, inter du ventobatoj, aŭdiĝis la voĉo de Kali, apenaŭ aŭdebla pro la pluvplaŭdado:

– Sinjoro granda, sur la arbon! Sur la arbon!

Kaj samtempe la fino de malseka ŝnuro de supre pendanta, tuŝis la brakon de la knabo.

– Alligi "bibi" kaj Kali suprentiri! – la negro kriis plu. Staĉjo hezitis eĉ ne unu momenton. Cirkaŭvolvinte Nel'on per la feltajo, por ke la ŝnuro ne premu ŝian korpon, li ĉirkaŭligis ŝian talion, poste li suprenlevis ŝin sur siaj etenditaj brakoj kaj ekkriis:

– Tiru!

La unuaj branĉoj de la arbo kreskis sufiĉe malalte, do la aera vojaĝo de Nel daŭris mallonge. Kali kaptis ŝin tuj per siaj fortaj manoj kaj lokis sin inter la trunko kaj grandega branĉo, kie estis sufiĉe da spaco eĉ por kelkaj tiaj etaj estaĵoj. Neniu vento povis ŝin forblovi de tie, kaj krom tio, kvankam laŭ la tuta arbo malsuprenfluis la akvo, tamen la trunko dika dekkelkajn futojn ŝirmis ŝin almenaŭ kontraŭ novaj pluvondoj oblikve portataj de la vento. Sekurigante la malgrandan "bibi", la negro malsuprenigis la ŝnuron por Staĉjo, sed tiu, kiel ŝipestro, kiu la dronantan ŝipon forlasas la lasta, ordonis al Mea surgrimpi antaŭ si.

Kali ne bezonis tute ŝin tiri, ĉar en unu momento ŝi suprengrimpis helpe de la ŝnuro kun tiel granda lerteco kaj sperto, kvazaŭ ŝi estus naskita fratino de ĉimpanzo. Al Staĉjo tio ne estis tiel facila, sed ankaŭ li estis tro bona gimnastikulo por malvenki la pezon de la propra korpo, de la pafilo kaj de dekkelkaj ŝargaĵoj, per kiuj li plenigis siajn poŝojn.

Tiamaniere ili ĉiuj troviĝis sur la arbo. Staĉjo tiel alkutimiĝis pensi pri Nel en ĉiu situacio, ke ankaŭ nun li volis antaŭ ĉio kontroli, ĉu ne minacas ŝin la malsuprenfalo, ĉu ŝi havas sufiĉan lokon kaj ĉu ŝi povas oportune kuŝi. Trankviligita ĉi-rilate, li pripensis, kiamaniere li povus sekurigi ŝin kontraŭ la pluvo. Sed por tio li trovis neniun rimedon. Konstrui iun tegmenteton super ŝia kapo estus facile dumtage, sed nun ĉirkaŭis ilin tia mallumo, ke ili ne povis vidi sin reciproke. Se almenaŭ forpasus tiu fulmotondro kaj oni sukcesus fari fajron, oni povus sekigi la veston de Nel! Staĉjo pensis malespere, ke la knabineto malsekigita ĝis ostmedolo, sendube ricevos morgaŭ paroksismon de febro. Li timis, ke matene, post la uragano, malvarmiĝos, kiel tio okazis ĉiam dum la antaŭaj noktoj. Sed ĝis nun la ventobatoj estis pleje varmaj kaj same la pluvo. Mirigis Staĉjon nur ĝia persisteco, ĉar li sciis, ke la tropikaj fulmotondroj, ju pli forte ili furiozas, daŭras des pli mallonge.

Nur post longa tempo la tondroj silentiĝis kaj la vento malfortiĝis, sed la pluvo ne ĉesis fali, ja ne tiel forte kiel antaŭe, sed peza kaj tiel densa, ke la foliaro donis kontraŭ ĝi neniun ŝirmon. De malsupre aŭdiĝis akvobruo, kvazaŭ la tuta ĝangalo transformiĝus en lagon. Staĉjo pensis, ke en la intermonto neeviteble atendus ilin la morto. Turmentis lin ankaŭ la penso, kio fariĝos kun Saba – kaj li ne kuraĝis paroli pri tio kun Nel. Tamen li havis iom da espero, ke la sprita hundo trovos sendanĝeran rifuĝejon inter la rokoj elstarantaj super la intermonto. Ne estis tamen eble helpi ĝin kiel ajn.

Do ili sidis unu apud la alia, inter la disetenditaj branĉoj, malsekiĝante kaj atendante la tagiĝon. Post kelkaj horoj la aero komencis malvarmeti kaj fine ĉesis pluvi. La akvo defluis videble al la malaltaj lokoj, ĉar ne estis aŭdebla plaŭdado aŭ bruado. En la antaŭaj tagoj Staĉjo rimarkis, ke Kali scipovas ekflamigi la fajron eĉ el malsekaj branĉoj, do venis en lian kapon, ke li ordonu al la negro malsupreniri kaj provi, ĉu li sukcesos ankaŭ ĉi-foje. Sed en la momento, kiam li turnis sin al li, okazis io, kio al ili ĉiuj frostigis la sangon en la vejnoj.

Jen la profundan silenton disŝiris subite ĉevala heno, penetranta, dolor- kaj timoplena kaj plena de morta teruro. En la mallumo io baraktiĝis, aŭdiĝis mallonga stertoro, poste obtuzaj ĝemoj, ronkado, dua ĉevala heno, ankoraŭ pli terura, post kio ĉio silentiĝis.

– Leonoj, granda sinjoro! Leonoj mortigi ĉevaloj – flustris Kali.

Estis io tiel terura en tiu nokta atako, en tiu perforto de monstroj kaj en tiu subita mortigo de senfortaj bestoj, ke Staĉjo konsterniĝis dum momento kaj forgesis pri la pafilo. Kiucele cetere utilus pafi meze de tiu mallumo? Eble por tio, ke tiuj noktaj mortigantoj, se la lumo kaj tondro ilin ektimigos, lasu la senvivajn ĉevalojn kaj kuru post tiuj, kiuj diskuris de la tendaro tiel malproksimen, kiel tio nur eblis per iliaj kunligitaj piedoj.

Staĉjo konsterniĝis je la penso, kio povus okazi, se ili estus restintaj malsupre. La alpremita al li Nel, tremis, kvazaŭ ŝi ricevus la unuan paroksismon de febro, sed la arbo sekurigis ilin almenaŭ kontraŭ la atakoj de la sovaĝaj bestoj. Kali simple savis ilian vivon. Estis tamen terura nokto – la plej terura el la tuta vojaĝo. Ili sidis kvazaŭ malsekigitaj birdoj sur la branĉo, aŭskultante, kio okazas malsupre. Kaj tie dum kelka tempo daŭris la profunda silento, sed baldaŭ aŭdiĝis denove murmuroj, sonoj devenantaj kvazaŭ de sangotrinkado, de disŝirado de viandopecoj, kaj la ronka spirado kaj ĝemado de la monstroj.

La odoro de la nekuiritaĵo kaj sango venis ĝis la arbo, ĉar la leonoj festenis en distanco de ne pli ol dudek paŝoj de la zeribo. Kaj ili festenis tiel longe, ke Staĉjon fine kaptis la kolero. Li prenis tuj la pafilon kaj ekpafis el ĝi en la direkto de la sono. Sed respondis al li nur intermita, kolera blekego, post kio sekvis la krako de ostoj frakasitaj en potencaj makzeloj. En pli fora distanco brilis blue kaj ruĝe la okuloj de hienoj kaj ŝakaloj atendantaj sian vicon.

Kaj tiel pasis la longaj horoj de la nokto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.