La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Klara Domahidi: La Diablo Ne Dormas

Oĉjo Petro ankoraŭ dormemetis, kiam iun somernokton li ekiris per la ĉaro sur la arbara vojo. La ĉevaloj takte paŝadis en la senstela, fulgonigra nokto. La luno montris sin nur por mallonga tempo, kaj poste tuj rekaŝiĝis malantaǔ la nuboj. Bone konis la ĉevaloj la vojon, ja ili jam multfoje traveturis ĝin. Ili iris kun certeco al la falĉejo, kiu estis ankoraǔ aǔ je 8-9 kilometroj for de la vilaĝo.

Bona pluva somero estis, multa fojno kreskis ĉi-jare, la brutoj ja bezonas ĝin por vintro. Petro falĉis tiel multe dumsomere, ke da ĝi li povis ankaǔ vendi. La fojno staris bele amasigita ĉe la arbarrando. Li volis ankoraǔfoje reveni, antaŭ ol la suno brulos dealte, ĉar pli malfrue jam ne eblos. Tiam tiuj aĉaj tabanoj komencos piki la ĉevalojn, kaj sola li jam ne povos reteni ilin. Ĉar la edzinon li ne kunportos plu! Li tre ekkoleris ŝin. Eĉ ĉe la enlitiĝo ŝi diris:

– Se mi ankoraŭfoje vidos vin, Petro, ebria, tiam mi certe forlasos vin, kaj reiros hejmen en la gepatran domon!

– Ej, do – ej, vi, edzino! Klaĉo-babilaĉo! Mi trinkas ja, vere, sed ankaǔ laboras multe. Mi bezonas ĝin! Punkto – fino!

Tamen, la afero multe ĉagrenis Petron. Kion li farus sen edzino, kvazaǔ li perdus unu brakon. Malgraŭ ĉio li ekiris sola por la fojno, kvankam alifoje ili faris tion kune. Li prenis al si botelon de „goerja” brando, eltrinkis longe, kaj ek! Ĉar tiuj en Gyergyó (Djerdjo: montara regiono en Rumanio) nomas ĉiun „goerja”, kiu loĝas trans la montoj.

Ankaŭ ĉi tiun bonspecan brandon li aĉetis hieraǔ de „goerjo” en la foiro.

– Kaj ne nur mi, sed ankaǔ Kolomano Sövér aĉetis. Do ni gustumadis, ej do! La dormemo, la frua ellitiĝo, krome ĉi fajna forta brando baldaǔ superfortis lin, kaj Petro ekdormis dum la vojo. La ĉcevaloj atingis la Maroŝ-ponton, tie returniĝis, poste direktiĝis hejmen.

Per la timono ili premdifektis la mezon de la granda sikula pordego, kaj stariĝis laŭorde antaǔ la stalo. Onjo Véró elkuris pro la bruo kaj alkriis lin:

– Kio okazis Petro? Kial vi revenis?

Je tio vekiĝis oĉjo Petro, kaj kiam li rekonsciiĝis, en kiu situacio li troviĝas, diris nur:

– Mi lasis hejme la forkegon.

– Ba, ĉu vere! Ĉi tie estas unu, apogita al la stalo – tradonis ĝin la edzino.

Petro enpikis la forkegon en la ĉarflankon kaj tuj returniĝis.

La ĉevalojn kutimigis li al la scienco, ke tiuj mem malfermu la pordegon. Tiel longe li saltigis ilin kontraŭ la pordegon, ĝis ili enpuŝis ĝin per la timono. Onjo Véró hontis sufiĉe pro ĉi tiu aŭtomatigo antaǔ la najbaroj, kiam ili kaŝrigardis, kiumaniere Petro enveturas la korton.

Ŝi diris tiam al li:

– Tion vi instruis al ili, ĉar se vi paŝus de sur la ĉaro, vi certe falus pro la multa drinkaĵo!

– Ja, estas vero. Nun unufoje Petro pentis pro la afero, ĉar la ĉevaloj nun ne estus enirintaj sur la korton, kaj nerimarkita li povus returniĝi al la arbaro.

– Sed mi elturniĝas el ĉiu situacio, kaj malgraŭ ĉio la edzino ne ekscios, ke mi misdormis.

Tiel okazis, ke tiutage li eĉ du ferforkegojn kunportis. Kaj ekstere, sur la vojo li denove tiris iom el la brandujo, iom da spirvarmigaĵo.

Nun li sentis pleje ties neceson. Poste li plu grumblis sur la ĉaro:

– Ke mi altiras malbonon!? Ke ĉiufoje, kiam mi drinkas, okazas io!

Ĉu mi iel kulpas, ke mia baptano volis iri Paske en preĝejon? Kaj estis tie nur unu loko, kie li tiam sidiĝis? Ĉu sidiĝis? Sidfalis! Kaj tuj ekdormis, kiel la marmoto. Nu kaj krome tiu pastro!? Se nur ne estus tie ankaǔ aliuloj el Ĉomafalva! Neniam iu sciiĝus pri tio hejme! Kion umadis ĝuste tiam kaj tie Jozefo Benedek kaj la liaj? Krome mi bele hejmenvenis bicikle, kiel decas. Nur hejme mi falis kontraŭ la barilon.

Estas neeble, ke iu povis vidi min! Prefere mi estus obeinta tiam la edzinon, kaj ne transirinta priŝpruci mian baptofilinon en Újfalu! Ĉar ja kun la baptano ni bone tralavis nian gorĝon. Delonge ni ne vidis unu la alian, kaj krome estis festo. Ĝuste mi volis hejmeniri, kiam oni sonorigis. Insiste instigis min la baptano, ke ankaǔ ni iru en la preĝejon, kiel aliaj. Sed jam nur unu loko estis, en la unua vico. La baptano tuj falsidiĝis tie. Kaj mi estis devigata suprenbalanciĝi sur la balkonon. Mi atentis la predikon, kiel konvenas. Nur la baptano! Tiu mallaǔte ronkis malsupre. Vane mi ektusis kelkfoje, li ne malfermis la okulojn. Sed foje la pastro altigis la voĉon, kaj tiel meditis:

– Kiu estas supre? – kaj eĉ la manon levis, ĝuste al mi! Eĉ la montrofingron li tenis oblikve al mi. Je tio vekiĝis Pongrac, kaj tre laǔte ekparolis:

– Tiu estas mia baptano el Ĉomafalva!

– Kiu kreis la ĉielon kaj la teron… – daǔrigis jene la pastro. Je tio la baptano diris nur tion:

– Do tiu ne estas li! Mi ja bone konas lin! – kaj li jam dormis plu.

Je tio estiĝis granda murmurado en la tuta preĝejo. Troviĝis eĉ tiaj, kiuj hi-hi-his kaj ha-ha-his. Sed ja okazis, kio okazis… Se nur oni ne portus hejmen la famon al la edzino! Ke fritiĝu en infero tiu Amalia! Ŝi rakontis ĉion al Véró (Veronika), post la festo. Ankaǔ tiam la edzino hejmenkuris al siaj gepatroj. Ĉar ŝi diris, ke mi estas senhonta. Mi postiris ŝin nur post tri tagoj. Mi enrompis la pordon pro ŝi. Kial ŝi ne lasis min eniri!? Vane mi diris al ŝi:

– Komprenu, edzino, mi ne kulpas! – poste ŝi tamen pardonis min, sed deklaris, ke ĉi tio estis la lasta. Ĉar alie ŝi foriros tiel, ke neniam plu ŝi revenos. Hej, tiaj estas la virinoj! Sed, kion ŝi farus sen mi… Nu, nun mi rebonigos la aferon kaj hejmenportos la fojnon, kaj la lasas edzinon pripensi la aferon. Sed se ne, mi progresos ankaŭ sola! Kio estas ŝi, mi timas nek la diablon! Mi timis neniam, eĉ ne dum mia fraǔlaĝo! Ej, nek nun mi ektimas, nek tiam mi timus, se ni renkontiĝus! Foje mi forpelis eĉ urson. Mi estis apenaǔ dudekjara tiam. Kun Karĉi (Karleto) ni iris haki arbon en la arbaron. Ni ĉiam pli eniĝis en la arbaron sur vojeto, kiam urso ekstaris antaŭ ni kun levitaj antaŭpiedoj. Tre granda animalo estis tiu! Ni eĉ ne havis tempon, por pensi, tiel abrupte okazis la tuto.

Tre proksime estis la bestio. Tra mia ŝultro mi rediris al Karĉi Borŝoŝ:

– Ni estas du, ĝi sola!- je tio preminte la hakilon en la mano mi saltis tuj kontraŭ la urson.

– Batu ĝin, Karĉi!

– Tranĉu ĝin, Karĉi! Iru deflanke!

– Celu ĝian kapon!

Mi donadis la frapojn deproksime, tiel mi batalis, ke la grandega urso forkuregis vundita en la densejon.

– Bone, Karĉi! – kaj tiam mi rigardis malantaǔen, sed Karĉi estis nenie. Malaperis, kiel vaporo. Tuj ĝis hejmo li forkuris, kiam li ekvidis la urson. Kvankam la vilaĝo estis je dekdu kilometroj for. Nu, tia fraǔlo estis Karĉi!

En la malhelo dum la longa vojo, oĉjo Petro reveme meditadis pri sia forpasinta juneco. Li, havis tempon por pensadi, la falĉejo ankoraŭ estis malproksime. Krome li povis diri nek unu vorton al iu ajn.

Neatendite unu ĉevalo ekronkis kaj haltis. Petro lumigis per la lampo en la vojapudan foson. Tiam li vidis, ke tie vulpo ĉasas muson. Ĝi tre fervoriĝis, kiel kato ĝi saltis post la muson.

– Hot, ci Ciklono! Hot ci malkuraĝa! Ĉu ci timiĝis? Videblas, ke ci estas ankoraǔ juna! Ja, cia patrino Ŝtormo! Ŝi unua estas inter la ĉevaloj!

Do, hot!

Ili iradis plu, kaj Petro ekmemoris, kiam la unuan ĉevalon, Ŝtormon li aĉetis. Li sekretis lian intencon eĉ antaǔ la edzino. Poste li hejmeniris kun la admirinde bela ĉevalo.

– Nu, edzino – jen ĉi tie estas Ŝtormo!

– Enportu la vestaĵojn per la korbo! Mi fermos la fenestron! – diris onjo Véró (Veronika) el la kuirejo eksteren.

– La Ŝtormo estas jam en la stalo! - stentoris oĉjo Petro. Tiam onjo Véró elkuris konsterniĝante.

– Ĉu vi ebrias? Ĉu vi drinkis denove? Bona ĝi estas, por malutilo, ĉu? – ŝi enrigardis la stalon, kaj jen, tie estis unu ĉevalo. Dum minuto ili rigardis unu la alian.

– Kies estas ĉi tiu ĉevalo?

– Ekde nun la nia. Per ĝi mi de nun perlaboros! Ĝia nomo estas Ŝtormo.

Onjo Véró ne ĝojis pri la ĉevalo, ĉiam forgesis ĝian nomon, ŝi diris:

– Ĝi estas Ventego! Aǔ Venteto, Fulmo aǔ Uragano!

Nu, oĉjo Petro tial donis la nomon Ventego al ido de Ŝtormo. De kiam Ventego iĝis similgranda al Ŝtormo, ili kune iris al la vilaĝo, arbaro, kampo.

– Fortikaj estas ĉi tiuj ĉevaloj, certe! Kun ili mi ne restas en honto!

Mi ne povas tiome ŝarĝi la ĉaron per pintrunkoj, ke ili ne povus tiri ĝin!

– li pensis.

– Nu vidu! Ni estas jam ĉe la sepa ŝtono. Ĉi tie ni devojiĝos maldekstren, ni jam devos ne multe iri. Nur ne estus tiom malhele! Kaj la luno apenaǔ lumas!

La hufoferoj sur la ĉevaloj kelkfoje eĉ fajreris sur la ŝtonoj, kiam oĉjo Petro frapetis ilin per la vipo. Li agis nur laǔkutime. Poste baldaǔ ili alvenis la fojnoamasoj. Apud la plej proksime staranta stako li haltigis la ĉaron, kaj eklaboris. Kelkfoje li devis ankaǔ grimpi sur la ĉaron, por ordigi la fojnon. Tiufoje la ĉevaloj emus ekiri, kaj tiel multe ili agitiĝis, ke fine li maljungis ilin el la ĉaro. Per ĉeno li kunligis kaj lasis paŝtiĝi ilin. Li faris sian farendon, kiel kutime. Alifoje li vokis helpe ankaŭ la najbaron, sed hodiaǔ lia koro ne lasis lin, veki lin. Li elturniĝos ankaŭ sola!

La ĉevaloj neatendite eksaltis! Leporo suprensaltis antaǔ Ventego, aǔ eble sciuro de sur la proksima pinarbo, Petro ne sciis certe. Ventego ekronkis, kaj samtempe ili ĵetis sin en senbrida galopo. Unue arbardirekton, poste farante ĉirkaŭvojon ili malaperis en la malhelo.

Petro ekfajfis, vokis ilin reen, sed vane. Ili panikiĝis. Nur la ĉentinto aǔdiĝis dum iom da tempo. Li ekiris reen sur la vojo al la vilaĝo. Ĉu ili ne haltos ĝis hejmo?

– Iel ja mi kaptos ilin vilaĝorande ĉe la riverponto de Maroŝ. Nur ke ili ne kuru ĝishejme! Tiam kolerus min la edzino!

Tri-kvar kilometrojn li marŝis, preskaǔ kuris, kiam li rimarkis ilin.

Ili amblis sur la vojo.

– Ci Ŝtormo! Venu ci ĉi-tien! – li ekprenis la ĉenon, kaj kondukis ilin reen al la stakoj. Tie li jungis ilin antaǔ la ĉaron, ordigis iom la fojnon, kaj ekiris per la plenŝarĝita ĉaro al sia hejmo. Hejme ankaǔ la edzino helpis ĉe la malŝarĝado.

– Do, bone! Eble paciĝos mia karulino! – pensis li.

Urĝigis lin la tempo, li rapidis reen, por povi returniĝi, antaǔ ol la varmo ekatakos lin. Li jam eliris el la vilaĝo, kiam li ekvidis la sunon antaǔeniĝi el la kovro de la montoj. La malklaraj, misterecaj figuroj alprenis decidajn konturojn. Malfermiĝis la pejzaĝo, kiel pomarba floro malvolvanta siajn petalojn. Jam videbliĝis la vojapudaj prunelarbustoj, la bordon ĉirkaǔbrakumantaj salikoj, kaj sur la akvospegulo ekbriletis la suno. Ekviglis la birdomondo, per laǔta pepado salutis la aǔroron. De barilo de iu forlasita, soleca, kaduka garbejo cikonioj ekflugis dise, timiĝis pro bruo de la ĉaro. Vaste cirkulante ili serĉis sian matenmanĝon. Pli fore haltis kelkaj kapreoloj scivoleme; kiu ĝenas ilian matenan trankvilon. Ĉar ili ne sentis danĝeron, malrapideme ili paŝtiĝis plu. En la freŝa, verda herbo daǔrigis sian vojon la etaj formikoj, insektoj, ekflugadis buntaj papilioj, ekiris abeloj, por kolekti nektaron.

Ĉiu animalo faris sian farendon, kiel estas kutime dum tiel bela somermatenp. Petro forgesis ĉiujn grumblojn, ĉagrenajn pensojn. La malhelaj konturoj de la pinarbaro, la pura bluo de la ĉielo trankviligis lin. La matena vaporo malrapide disiĝis, samkiel el li la malgajo. Kiu loĝas en tiel bela regiono, ne havas kaŭzon por malgaji. Freŝe, energiplene li atingis la monton Nagysomlyó (nadjŝomjo). Li vidas, ke iu viro kaj virino lavas ĝuste en la riveretakvo. Alproksimiĝante li rekonis la gekonatojn Aloĵi kun edzino el Alszeg (alseg). Salutis ilin kiel decas ĉi-regione:

– Donu Dio bonan laboron! Ĉu ne estas frue por lavi? Ankoraǔ malvarmas la rivereto, apenaǔ leviĝis la suno.

Je tio la sinjorino ek-vediradis:

– Ho ve, ne demandu, Petro! Vi ne kredos, kio okazis! Jam tri tagojn ni estas ĉi tie sur la falĉejo, turnadas la fojnon, kolektas ĝin, por hejmenporti. Estas multa farendo, ni restis ankaǔ por tranokti. Ni kunmetis al ni kabaneton el fojno. Bonan lokon ni havis por ni ambaŭ sub ĝi, kuntiriĝante kun mia edzo. Vidu, tie ĝi estas!

– Nu, kio postrestis el ĝi! – transprenis la edzo la vorton.

Dum la tuta tago ni laboris, je malheliĝo ni vespermanĝis. Tute laciĝinte ni enrampis en la kabaneton, kaj dormis, kiel peltmantelo somere.

Poste nokte ĵetis sin sur nin la ĉenhava diablo!!

– Li tintigis, klakigis kaj faris teruran bruegon, kaj eĉ la supron de la kabaneto ĝi depuŝis! Kaj dume li ridis!

– Eĉ la okuloj fajreris al li! Ni tiel timis, ke ĝis tagiĝo ni ne kuraĝis eĉ moveti nin.

Daŭre ni kaŝrigardis, ĉu li revenos, kaj kion li volas de ni.

– Jes ja, li kirlis tian ŝtormon kaj ventegon, ke ankaŭ ni preskaǔ forflugis!

– Sed ni jam iros hejmen! Ni ne volas plu renkonti lin! Certas, ke dimanĉe ni celebrigos meson. Nur li lasu nin de nun en paco, kaj forgesu nin!

– Kaj kio fariĝos al la fojno? – demandis Petro.

– Nin eĉ ĝi ne interesas! Nia vivo pli valoras! Nur sekiĝu ankoraŭ iomete ĉi tiu tolaĵo… – kaj tiam la virino honteme eksilentis.

– Ni tuj ekiros!

Petro preskaǔ sufokiĝis pro ridemo. Apenaǔ li povis reteni sin. Li ne kuraĝis konfesi, ke la ĉenhava diablo estis liaj sovaĝiĝintaj bestoj. Li nur ruzete ridetis sub la lipharoj.

– Kaj ĉu kornojn havis tiu inferulo?

– Tion ni ne povis vidi en la malhelo. Sed certe li havis. Pli teruran nokton ni ankoraǔ ne havis.

– Do trankviliĝu! – li diris, kaj kun la botelo da brando enmane desaltis de la ĉaro.

– Bonvolu preni iom da korfortigaĵo, ĝi efikos bone! – li tre atentis resti serioza. Li bezonis ĉiun sian forton, por ne ekridi.

– Dio benu vin! Kaj alifoje pli atentu! Vi sicas, la diablo ne dormas!

Sidiĝinte sur la ĉarbenko, li alfrapetis la ĉevalojn.

– Hot, Ŝtormo! Hot ci, Ventego! – poste mallaǔte li aldiris:

Vi ĉenhavaj diabloj! Veraj inferanoj!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.