La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Rekte ĉe la preĝejo de vilaĝo Rajecká Lesná estis konstruita la domo de naskiĝo de Jesuo. Tiun projektis inĝeniero Stanislav Machovĉak el Staŝkov, la konstruadon gvidis Ŝtefan (Stefano) Botoŝ kaj Ivan Biely (bieli). Helpadis oferemaj paroĥanoj kaj gejunuloj el diversaj vilaĝoj, venintaj ĉi-tien por spiritaj ekzercoj. La domo de la Bet-Leĥemo estis inaŭgurita kaj iĝis alirigebla por vasta publiko la 26-an de novembro 1955, okaze de la festo de Kristo la Reĝo, ĝin konsekris kardinalo Ján (Johano) Ch. Korec. La Bet-Leĥemon komencis konstrui ankoraŭ en la pasinta jardeko mem la majstro ligno-skulptisto Jozef (Jozefo) Pekara el Rajecké Teplice.
La biblia Bet-Leĥemo (la nomo signifas „la Domo de la Pano”) estas urbeto ĉ. 10 km sude de Jerusalemo en la Sankta Lando, kie antaŭ du mil jaroj naskiĝis Jesuo Kristo. Tiun ĉi eventon antaŭdiris profetoj de la Malnova Testamento. En la stalon, kie kuŝis Jesueto en kripo, venis adorkliniĝi paŝtistoj kaj saĝuloj. (La tri Magoj aŭ tri reĝoj). Nuntempe al Bet-Leĥemo pilgrimadas multe da kristanoj el la tuta mondo.
En Rajecké Lesná ekde la jaro 1995 oni komencis realigi la ideon konstrui konstantan Bet-Leĥemon, kiu fariĝos parto de pilgrimad-areo, sed la biblia medio estos anstataŭita per bildoj el Slovakio. Fakte estas reprezentataj unuopaj regionoj de Slovakio kaj gravaj lokoj de ĝia historio. En la malantaŭo regas la montopinto Kriváň (kriva:nj) /2494m/ en Altaj Tatroj. En la centro estas stalo kun kripo kaj la pilgrimloko Rajecká Lesná: mem. Malantaŭ la bibliaj personaĵoj paŝas al la kripo grandmoraviaj regnestroj, misiistoj Konstanteno (Cirilo) kaj Metodio kaj aliaj famuloj de la slovaka historio. La skulptoverko prezentas ankaŭ la metiistojn kaj popolartistojn de la slovaka popolo, iliajn morojn, kutimojn kaj vivmanieron. La figuroj moviĝas.
La skulptita Bet-Leĥemo estas vera lernolibro de historio kaj geografio, spegulanta la lertecon kaj arton de la tradicia lignoskulptado en la regiono de Rajec.
En la unua etaĝo troviĝas la ekspozicio de lignoskulptistoj de la regiono de Rajec, al kiuj apartenas Brieštenskŷ, Veselŷ kaj Bača (brieŝtenski, veseli kaj baĉa), kiuj ekspoziciis siajn verkojn en pluraj landoj.
La lignoskulptaĵo estas 8,5 m. longa, 2,5 m. larĝa , kaj 3 m. alta. Ĝi enhavas pli ol 170 figurojn en popolaj (folkloraj) kostumoj, laborantajn, amuziĝantajn, sed precipe pilgrimantajn kaj adorantajn, kvazaŭ simbolizante la piecon de la slovakoj.
1, La ĉefa punkto de la tuta kompozicio estas la malriĉa stalo, kie Jesueton kuŝantan en la kripo ĉirkaŭas statuetoj de Virgulino Maria, Sankta Jozefo, vilaĝa knabeto – kun sia ĉevaleto ludilo – la tri reĝoj, paŝtistoj, bestoj. Venas feste vestitaj familioj kun infanoj, alportante donacojn. Surfronte staras Sankta Cirilo kaj Sankta Metodio, la misiistoj de la slavoj kaj la kunpatronoj de Eŭropo.
Geografie Slovakio dividiĝas je tri partoj: okcidenta, meza kaj orienta. Ĉiu vizitanto trovas ion ĉi tie el sia regiono.
2, En la kastelo de Bratislava havas sidejon la plej grandaj instancoj de Slovakio. Maldekstre de Bratislava, ni povas rigardi la restaĵojn de la fortikaĵo de Devín. Sur la sunvarmigitaj deklivoj de la Malgrandaj Karpatoj kreskas dolĉaj vinberoj, el kiuj oni produktas famajn vinojn de Raĉa, Pezinok kaj Modrá.
3, La Baziliko de la Sepdolora Virgulino Maria en Šaštín/Ŝaŝtin/ – estas nacia sanktejo de la slovakoj.
4, En Trnava la katedralo de Sankta Johano Baptisto estas juvelo de la frubaroka arĥitekturo en Slovakio.
5, Piešťany/Pieŝtjani/ estas mondfama kuraca banloko apud la rivero Vah/ Va:g.
6, La ceramikaĵoj de Modrá (modra:) estas vaste konataj.
7, Glora urbo Nitra, estas malnova episkopa sidejo, el tempo de reĝo Svatopluk, el la 9-a jarcento.
8, La kastelo de Trenčín/Trenĉin/ iam estis estrata de Mateo Csák.
Proksime al tio vivis la ermitoj Sankta Svorado kaj Sankta Benedikto.
9, La kastelo Bojnice estas objekto de popolaj legendoj. Ĝi malfermas la vojon al la Rajčianka-valo. La najbara vilaĝo Ĉiĉmany /Ĉiĉmani/estas fama pri ĝia popola arĥitekturo kaj ĝiaj pentritaj domoj.
10, La pilgrimejo Rajecká Lesná mem ankaŭ estas skulpte prezentita.
11, La metiistoj de la urbeto Rajec famiĝis per siaj metioj, precipe pro lignoskulptado kaj ŝuofarado. Ni povas rigardi ankaŭ la forĝiston.
12, Jen, deklivo plena da ŝafoj, kiujn paŝtas paŝtisto kun helpantoj.
Malsata urso ŝtelis ŝafon kaj tial la hundoj kaj la ŝafisto postkuras ĝin.
13, Rekte super la kripo altas la impona montego Krivaň/(Krivanj).
Ĉe la montpiedo Ni vidas la urbon Žilina/Ĵilina/ kaj la kastelon de Orava.
14, La bildetoj de Orava – kaj Kysuce (kisuce)- regionoj parolas pri la kampa laboro.Por montaraj regionoj de Slovakio estas karakteriza laboro en arbaro la segado, hakado kaj la laboro en la segejo.
15, Minado havas riĉan tradicion en Slovakio. Tion reprezentas la urbo Banská-Bystrica/Banska-Bistrica/ la ĉefurbo de Meza Slovakio.
16, La slovakoj estas kantema popolo. La muzikbando el Terchová/(Terhova:) boligas sangon en la vejnoj de junulinoj.
17, La geedziĝ-festo en Ždiar (ĵdiar): montras disvastiĝintan popolkutimon. Sur la veturilo plen plena kun la veturantaj festanoj kaj muzikisto, oni veturigas ankaŭ la junedzinon en la novan hejmon. Sed tie baras la vojon junuloj, kiuj postulas riĉan drinkmonon de la junedzo.
18, Orienta Slovakio komenciĝas per la kapitolo de Spiš/Spiŝ/.
19, La urbodomo de Levoĉa (Levoĉa) kaj la preĝejo de Sankta Jakobo estas trezoroj de la arthistorio, precipe la verkoj de majstro Paŭlo.
20, Antaŭ la preĝejo de Prešov (Preŝov) staras la fama statuo de Neptuno.
21, Košice (Koŝice) estas la ĉefurbo de Orienta Slovakio. La katedralo Sankta Elizabeta apartenas al la juveloj de la gotiko.
22, La preĝejo de Sankta Egidio en Bardejov kun la urbodomo fermas la vicon de gravaj konstruaĵoj de Slovakio.
23, La lertecon de slovakaj lignaĵistoj montras la ligna preĝejeto en Mikulášová (Mikulaŝova:), kiu nun estas lokigita en la Muzeo de Popola Arĥitekturo en la banloko Bardejovské Kupele.
24, La vivon de homoj en Orienta Slovakio ilustras diversaj scenoj: plugado kun bovoj, tolo-farado kaj la familioj irantaj kune en la preĝejon.
Dum tuta tago de nia vizito en Rajecká-Lesná, pluvegis. La malseketeco enigis sin en niajn vestaĵojn, pro la malagrable forta vento ni sentis malvarmon kaj ege deziris varman lokon, varman nutraĵon manĝi, en varma loko atendi la reiron de la aŭtobuso. Do, ni konsente malfermis pordon de la restoracio, kiu pli ŝajnis al vilaĝa drinkejo ol komforta bona loko resti tie. Sed, la neceso estas deviga. Ni eniris kaj decidis tagmanĝi modeste, ja la vojaĝkosto kun buso estis alta. Nu, ni alsidiĝis tablon kaj mia amikino Magdi petis manĝokarton. Laŭ nia pli frua konsento, por si mem ŝi petis supon el terpomoj kaj paston kun ŝaf-kazeo. Por mia edzo kaj mi ŝi petis la supon de kumino kaj krome paston surŝutitan per kazeo de ŝafo kun biero aŭ kun iuspeca varmiga trinkaĵo. Ŝi mendis ĉion slovaklingve, sed esperantlingve ni parolis.
Akceptante niajn mendojn, la kelnero foriris, poste revenis por ordigi la tablojn. Dume ni interparoladis ridadis.
Foje mi demandis Magdi-n ĉu la kelnero ne forpelos nin pro la modestaj menditaj manĝaĵoj, ja ni ne mendis viandaĵojn multekostajn.
La kelnero tiam turnis sin al ni kaj scivoleme demandis: kiu lingve ni parolas, ja li vidas, ke ne slovake. Magdi redemandis lin: ĉu ĝis nun li neniom aŭdis pri la internacia lingvo Esperanto? La kelnero surpriziĝis kaj demandis nin plu. Se li bone pensas: ke ni parolas esperante, tiam kiu kie naskiĝis el inter ni? Magdi diris sian naskiĝlokon, ankaŭ mia edzo la sian, mi anoncis, ke mi naskiĝis en Kaŝŝa (Koŝice), sed mia patra avo vivis en Kobily (kobili) kaj la praavo en vilaĝo Ŝiba. La kelnero pli bone surpriziĝis, kiam li sciiĝis ankaŭ pri familia nomo de mia patra avo.
Post nelonge okazis, kiam li jam altabligis la menditajn nutraĵojn, ke li faris mencion pri la fakto, ke en lia restoracio ekde 1920 ne estis hungara vizitanto. Ni estante la unuaj vizitantoj ekde la jaro 1920a malfeliĉa al la hungaroj (tiam okazis de la eŭropaj grandpotenculoj la divido de teritorio de la pli frue granda Hungario), ni sciu nin gastoj de la restoracio. Ni miris. Sed ne nur pro la gesto, sed ankaŭ pro la grandega telero de manĝaĵoj, trinkaĵoj, pro la nemendita sed donace ricevita glaciaĵo, bildkartoj, plumoj kaj brakumoj. Entute pro la vere bonkora gasto akcepto.
Poste li petis nin skribi niajn nomojn kaj landnomojn en la libron de gastoj vizitantaj tie. Dum lia nova foresto ni rigardis la gasto-libron scivoleme: kiuj estis gravaj gastoj de la restoracio antaŭ ni kiuj enskribis la libron. Kion vi pensas, kies nomon ni vidis? Vi certe ne eltrovos. La plej lasta nomo estis nomo de la hungarojn malamanta politikisto Jan Slota. Vidante lian nomon ni decidis tiel, ke por ne kaŭzi estontan eblan malagrablaĵon al la bonkora kelnero, ni skribos nenion en la gast-libron.
Nia vizito tie estu nia komuna sekreto. Nian pridecidon ekkomprenis poste la kelnero kaj konsentis. Li akompanis nin al la aŭtobuso kaj longtempe adiaŭis nin per mansignadoj. Ni neniam forgesos lin el Rajecká-Lesná: Frivald-Na:daŝ.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.