La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En la vasta valo, inter la du arbaraj deklivoj de la karsta montaro de Aggtelek, la homoj produktis maizon, luzernon kaj cerealojn.
La hamstro loĝis kune kun sia familio sub la luzernejo. La bone elformitaj subteraj galerioj de la vivantejo protektis la posedanton kontraǔ la vintra frosto, donante por ĝi varman hejmon, nutraĵejon kaj ŝirmejon. Ties galerioj havis kaj en –, kaj elirejon. La hamstro saĝe provizis sin ankaǔ per vojo por eskapi. Tiu kondukis sub grandan rokon kuŝantan ĉe la arbarsube fluetanta rivereto ĉirkaǔitan per densa herbejo kaj tusilagoj. Por la hamstroj la naturo disponigis multe da kaŝejoj en la zigzagoj de la roko.
Ĉiumatene la hamstro-paro ekiris por akiri nutraĵojn por manĝigi siajn idojn per la kolektitaj grajnetoj. Sed foje la virhamstro senŝpure malaperis. Kion fari? La hamstrino devis sole daǔrigi la manĝaĵkolektadojn por la idoj. Ĝi devis plurfoje forlasi sian ŝirmejon, ĝis la malsatajn stomakojn de siaj etaj idoj ĝi povis plenigi per la semetoj kolektitaj en siaj buŝegsakoj.
Iumatene la hamstrino plenigis unue sian stomakon, poste plenpleniginte sian buŝegsakon, ekiris hejmen. Ĝi jam ne estis malproksime de sia hejmo, kiam devis ripozi kelkajn minutojn, ja plenplenstomake kuri estis laciga. Subite ĝi ekrimarkis la ombron de serpento kliniĝanta super ĝin. La hamstrino terure ektimiĝis. Kiam la serpento komencis etendigi sian forkan langon al ĝi, la hamstrino kompreninte la minacantan danĝeron, alparolis la serpenton:
– Bonan matenon, sinjoro! Ĉu ankaǔ vi ĝuas la unuajn sunradiojn?
La serpento pli alproksimiĝis, atenteme rigardis la hamstrinon, kaj respondis:
– Ho, jes, sed mi plie ŝatus matenmanĝi, ĉar jam du tagojn mi ne manĝis. Poste mi portus matenmanĝaĵon al miaj idoj, kiuj ĵus eliĝis el miaj ovetoj. Mi vidas, eble ankaǔ vi havas idojn, ĉar via ventro estas maldika. Vi estas malgrasa, sed vi estus por mi bona matenmanĝo.
La hamstrino vidante, ke nur la hazarda feliĉo povus savi ĝin, ekpetegis la serpenton, ke tiu ne volu tuj manĝi, atendu iom, eble povos kapti ian pli grandan viandaĵon.
– Mi atendas mian paron – diris la hamstrino – ni renkontiĝos kun kukolo, kiu vidis ie bonajn semetojn. Ilin rigardante la kukolo pensis pri niaj idoj, ke pro tiuj bonaj grensemoj niaj idoj pli bone kreskiĝos.
Atendu la birdon, kio certe ne venos sola… – petegis la hamstrino la serpenton.
– Nu, kvankam mi estas vere tre malsata, mi eĉ povas atendi kelkajn minutojn – pensis la serpento kaj serpentumis iomete malantaǔen-Ĉi momenton eluzis la malgranda hamstrino por proksimiĝi al la roko. Dume ĝi ekpreĝis:
– Ho, Ĉiopova! Ho, mia granda Di’! Savu, nur nun unufoje mian vivon! Nur nun, unufoje helpu min, ĉar se mi ne estos, kiu nutros miajn etulojn? Ili ĉiuj malsatmortos sen mi! Se vi savos min, ĉiam miaj idoj estos la unuaj por manĝi, kaj mi estos la lasta!
Kaj tiam diris Dio:
– Eksciu ci hamstrino, ke Mi, la Ĉiopova havos gracon al vi, mi savos vian vivon, ĉar vian promeson mi prijuĝas serioza. Sed poste ne forgesu vian promeson, ĉar tiam mi ne donos jam plian gracon al vi!
La hamstrino jam levis supren sian kapon esperante, kiam la serpento rimarkinte la rifuĝvolon, ĵetis sin al ĝi, por kapti la rifuĝi volantan.
Sed tiumomente, kiam la serpento ekmoviĝis, kiel fulmobato elĉiela, falegis iu granda korpo tuj apud la hamstrinon. Ĝi timtremeĝante sentis kiel tuŝas sian bruston grandaj ungegoj.
Kiam la paralizanta terurego ĉesis kaj la hamstrino ĉirkaurigardis, ĝi ekvidis la serpenton, sian malamikon pendantan el la beko de granda aglo fluganta al la alta ĉielo.
La hamstrino eĉ ekkompatis iomete la malamikon, sed tamen ĝojis, ke ne si fariĝis predo de la aglo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.