La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Ermito Nia-epoka

Kiel vi scias, multaj pastroj, pastoroj, rabenoj vivas en la mondo.

Mi, nun rakontos pri iama romkatolika pastro vivanta en Hungario, Budapeŝto. Kiam mi ekkonis lin, rigardante lian aĝon, li povus esti jam mia patro. Li vivis sola, en la kvin ĉambra loĝejo aĉetita de lia patra avo, ankoraŭ antaŭ la naskiĝo de la unua nepo. Post morto de sia frateto kaj panjo, li ne vokis al si sian fratineton, loĝi kune en la patra loĝejo.

Li ne volis, ke aliuloj adaptiĝu al sia vivmaniero kaj ankaŭ li ne volis dividi sian vivon kun aliuloj. Tiel post morto de panjo de la maljuna pastro, la fratino vizitadis lin po du semajnoj, portante por la frato al du semajnoj manĝaĵojn, purajn vestaĵojn kaj la bezonatajn purajn aĵojn al la doma mastrumado. Pere de purigado de la loĝejo kaj la alia prizorgo ŝi volis, ke la frato havu neniom da manko pri la virina prizorgo. Vere la frato foje diris al ŝi, ke ŝi faru nenion en lia intereso, ĉar li estas prizorgata bone de la kredantoj. Ŝi rememoris kiel portis la kredantoj la dikigitajn anserojn kaj kokojn al la ermito de Fallóskút (fal:oŝkut) en la montaro Mátra (ma:tro), dum iu eklezia festo. Sed la fratino faris tamen ĉion laŭ sia bontrovo, ĉar ne trovis spurojn de la necesa prizorgo pri ŝia frato.Aliam la pastro turnis sin al sia fratino: kia feliĉo estas, ke li ne devas pagi pro la prizorgoj, ĉar tiel li povas meti lian tutan monon al la templaj monujoj por la malriĉuloj. Kaj vere okazis tiel. La fratineto vidis kelkfoje, kiel metis ŝia frato sian altan suman pension en monujojn de la proksimaj kaj malproksimaj preĝejoj.

La frato pensiuliĝis kiel ĉefinĝeniero. Li poste plenumis la teologiajn studojn en Esztergom (estergom). En kadro de la romkatolika eklezio li diservis 21 jarojn, kiel romkatolika pastro. Pro la prizorgo pere de la fratineto, li vivis nur el sia pastra monata salajro, kaj la restintan monon li povis meti en la bankon por kolekti kiel postmortan donacon al malriĉuloj de Budapeŝto. Li ne rememoris pri la personaj festoj (naskiĝtagaj, nomtagoj, paskaj kaj kristnaskaj) de la gefrata familio, li neniam donacis ilin. Ja, la fratino kaj ŝia edzo laboris, neniam plendis, do ili certe havas la necesajn viv-cirkonstancojn, kial do ili estu donacataj de li? Dume precize pasis la tempo kaj la frato iĝis 85 jaraĝa.

Post la festo de lia naskiĝtagreveno, li petis la fratinon ne serĉu lin por prizorgi, ĉar li trovis iun kredanton, kiu prizorgos lin same kiel fratino, kaj li vere ne deziras jam plie. La fratineto petis, ke povu ŝi ekkoni la bonanimon, por karesi tiun. Sed tiu renkonto ne realiĝis. Poste la fratino vane serĉis la fraton plurfoje, ne trovis lin hejme. Kiam fine ili renkontiĝis, en la loĝejo regis granda malordo, kaj mankis kelkaj objektoj. Al demando, la frato tion respondis, ke li deziras lasi eniri en la loĝejon neniun. En la tuta loĝejo la plankoj estis grizaj de la polvo kovrante ĉion, sur la planko papereto-montoj leviĝis. Je nova demando la frato tion respondis, ke por ne forgesi la farendaĵojn, li skribas surpaperojn ilin por atentigi sin al gravaĵoj. Sed la jam ne necesajn paperetojn li tial ne forĵetas, ĉar tiel li ĉeestas ĉie, li ne sentas sin sola. Li estas la plej bona societo por si mem. Li jam volas elspezi neniom por si mem. Li jam ne plibonigas la malboniĝantan kamentubon, li ne uzas elektran lumigadon, li hejtas per nek ligno, nek gaso, nek elektro, – tiuj estas forigitaj el sia loĝejo. Tage la suno varmigas la loĝejon, el kio restas iom ankaŭ al nokto. Por eviti la frostiĝon vintre en sia loĝejo, li bone vestis sin kontraŭ la nokta malvarmo. Ne uzante vespere lampon, la forrestintan vesperan laboradon li anstataŭas tiel, ke li ellitiĝas je la unuaj matenaj sunradioj, kaj post tio tuj eklaboras. Nenian lukson li deziras tiel, li povas doni lian havaĵon al la nenion havantoj. Sed li donas pluse siajn instruajn konvinkojn al la homoj, ĉar dume li verkis ankaŭ du librojn. En la pseŭdonome eldonita lia unua libro, li prijuĝis liajn pastro-kunulojn vivantaj lukse, uzantaj multekostajn aŭtomobilojn, televidojn, telefonojn, multekoste nutrante sin dum iliaj eksterlandaj vojaĝoj.

Li sekvis ekzemplon de Francisko la sankta, forĵetite la de liaj pastro-kunuloj spertitan luksan homan vivmanieron. Ankaŭ lia alia verko havis eklezian temon: Rolo de Pastroj de Virgulino Maria la sankta, en la nuna romkatolika eklezio. En ĝi li publikis siajn instruojn: vivu la pastroj ekzemplodone al la sekvaj generacioj, por pluvivo de la eklezio, ĉar ĝia rolo ne disvastiĝis ekde la hungaria politika ŝanĝiĝo. Li prijuĝis pekojn de la eklezio. Lia dua libro estis ankoraŭ ne eldonita, kiam li eksentis finon de sia vivo. Li faris skribe sian lastan volon. Li lasis sian tutan havaĵon ne al sia fratineto, sed al iu monaĥejo, por prizorgi la malriĉulojn el tiu heredaĵo, ke li povu pace ripozi en la jam sopirita transmondo. Kaj post longaj sed tolereme tenitaj suferadoj li mortis en sia 86-a jaraĝo.

La fratino informite pri la fina volo, petis la ordenon por ricevi iom el valoro de la patra loĝejo. La ordeno kaj ŝi konsentis pri tiu ago.

Por la maljuna pastro oĉjo liaj pastro-kunuloj aranĝis pompan pastran entombigan ceremonion por honorigi lin, kiel sian mortinton.

21 pastroj faris la entombigan pastran ceremonion, ĉar la mortinto 21 jarojn diservis. Sed kiam ili sciiĝis pri tio, ke la mortinto sian havaĵon valorante plurajn milionojn da forintoj ne por ili lasis, ili petis pagi al ili la egalvaloron de la de ili aranĝita entombiga ceremonio. La heredantoj pagis al la romkatolika eklezio la de ĝi deziritan sumon.

– La fratineto havis amaron ne pro la pago, sed ĉar el inter la ceremonion farantaj pastroj unu ne venis al ŝi por esprimi kondolencon.

Kaj ne nur ŝi havis amarajn pensojn, sed ankaŭ tiuj ĉeestantoj, kiuj konis kaj amis la mortinton, ĉar la estintaj pastro-kunuloj en morto humiligis ilian pastro-partneron kiu vere meritis la honoron, la donantan lastan ceremonion de ili, sed ĉi agon ne. Ili aĉe agis per tiu homo, kiu estis ermito de la 21a jarcento, kiu agis en sia tuta vivo en intereso de la katolika eklezio, en disvastigo de la dio-kredo.

– La ermito niaepoka entreprenis malsaton, vintre nehejtitan ĉambron, monon al mono li kunmetante kolektis sian monatan pension por helpi la malhavantojn. El tiu por li ricevita donaco de la vivo, li klopodis la eblan plej multon donaci plu al tiuj homoj, kiuj pro io ne estis same donacitaj kiel li.

– Ili humiligis tiun ilian pastro-partneron, kiu oferis sian junan vivon 41 jare senkulpe pro maljuna pastro; lia spirita pastro-patro, dum la 1960-1961 jara, de li: al politiko-koncepta proceso nomita hontinda okazintaĵo, en kiu la maljuna „pastro-patro” prijuĝinda al plenigo de malliberejo certe ne estus travivonta ĝin. Nia oĉjo pastro: ermito de nia erao estis en malliberejo tri jarojn. Li liberiĝis pro ricevo de indulgo post la nialanda vizito de kamarado Hruŝĉov prezidanto de la rusa Komunista Partio. Mi scias, ke el inter liaj nunaj pastro-kamaradoj - kiuj nun petis repagi la koston de la ceremonio en la eklezian kason tial, ĉar post la mortinto restis heredaĵo - eĉ unu patro ne estus, kiu estis havinta kuraĝon agi same tiam. Lia ago meritas nur estimon! Sed tiun donon de estimo forgesis fari la hungaraj pastro-kunuloj por la ermito nia eraa.

Lia postmorta mono donacita al malriĉuloj de Budapeŝto estis tiu mono, kiun li ricevis de la hungara ŝtato kiel kompenson pro liaj suferoj pro tiu maljusta politika proceso, sed el kio li restigis por si neniom.

– Post la entombiga ceremonio ni diris:

– Bone estas, ke ĉi agon de liaj pastro-kunuloj jam ne vidis la mortinto. Iu respondis je tiu:

– Eble li dirus pro la situacio:

– Mi elpensis ĝuste por ne lasi mian havaĵon al miaj pastrokamaradoj, ĉar, kiuj estas monavidaj, venĝemaj, sensentemaj, tiuj ne meritas la per Dio donacitajn terajn havaĵojn, krome la de mi nun prizorgitaj malriĉuloj certe ne estus posedontaj miajn valoraĵojn ricevitajn kaj garditajn de Dio, por ke mi povu nun donaci al malriĉuloj de Budapeŝto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.