La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Sako De Vintra Avo

Kiam mi havis jam fileton, ni kune ĉeestis la programon de festo pri la Vintra Avo aranĝitan de la sindikata organismo de mia laborejo en la Kulturdomo Rónai, Sándor (ŝa:dor ro:nai) sur la Placo Mindszenti (mindsenti). La placo Mindszenti ŝerce estis nomita: Placo de Ĉiuj Sanktuloj, ĉar sur la sama placo ĉeestis domoj de la Socialisma Partio, kaj de la Sindikato krom la preĝejo.

Kiam sonorilegoj de la preĝejo (estante ĝi en tuja proksimeco de la Sindikata sidejo) batis la 18-an horon, ĝenerale tiam komenciĝis la Vintra Avo-programo. Sed foje okazis, ke pro io la mendita rolanto pri Vintro-avo ne povis veni. Al la festo la invitilojn ricevis ĉiuj, ne eblis prokrasti la eventon. Edzo de iu mia kolegino entreprenis la anstataŭigon de la Avo. Oni vestigis lin en vestaĵon de la atendita Vintra Avo kaj klarigis al li la farendaĵojn. Sed li tre timis pro lia laŭebla erara ago. Por kuraĝigi lin, la kolegoj donis al li unu glason de forta vino. De tio li ekhavis varmon, ruĝiĝis lia vizaĝo kun nazo kaj kun la blanka barbo en la ruĝa jako ruĝvizaĝe li aspektis kiel vera Vintra Avo alveninta el la fora frosta Nordo. Neniu estis povinta diri, ke ne li estas la vera atendita persono.

Nu, li salutis la infanojn, kiuj jam pli frue kantadis kantojn pri la Vintra Avo kaj la de li atenditaj donacoj. Poste komenciĝis la disdonado de la saketoj plenaj de dolĉaĵoj. La festeto okazis plensukcese. Finante la programon, la Vintra Avo adiaŭis kaj klopodis baldaŭ foriri, ĉar li havis jam varmegon pro la ekscito kaj la varmega jako.

Sed tiam neatendite mia fileto ekkuris post li kaj ekkriis por haltigi lin:

– Haltu Vintra Avo! Haltu! Vian sakon vi lasis ĉi tie! En kio vi portos la donacojn sekvontjare?

Vintra avo surprizite haltis, turnis sin al mia filo tri jara, tuŝis ties vizaĝeton kaj tre kare alparolis tiun:

Fileto, kia bona estas, ke vi tiom zorgeme atentis mian sakon. Nun vi vidas, ke la maljunulo estas jam forgesema! Dankojn karuleto!

Poste li prenis la malplenan sakon en lian manon, denove salutis la publikon kaj foriris. Ni longtempe menciadis, ke la neatenditan situacion „Vintra avo” kiom brile solvis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.