La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Panoptiko

Fraŭlino Adela paŝadis multe malantaŭ la ekskursa grupo, ĉar dumvoje ŝi volis rigardi ĉion bone, ja povas esti, ke neniam plu venos ŝi ĉi tien. Do restu ĉio en ŝia memoro. Ĉe la landvojo ŝi rimarkis interesan belaspektan domon tute diferencan de la aliaj vilaĝaj domoj vice starantaj sur ambaŭ flankoj de la vojo kiun akvofosaĵo apartigisj de la trotuaro antaŭ-parcela.

La neĝo jam degelis kaj la neĝa likvaĵo preskaŭ plenigis la akvofosaĵon. Adela ne atentis antaŭ sin proksimiĝante al la parcelo kaj enpaŝis la neĝan likvaĵon. Iomete kolere skuis ŝi ĝin de sur ŝiaj botoj kaj provis atingi la trotuaron kion ŝi fine sukcesis, sed ne kontentige, ĉar de la scivolemaj okuloj la parcelon gardis fero-krada barilo kovrita per ankaŭ drata reto kiun trateksis heĝo de la tamariko.

Adela malkontentis pri la rezulto, sed denove ekprovis vidi plie el la domo kaj la ĝardeno. Fine sukcesis tio de la dekstra najbara parcelo kies barilo ŝajnis taŭga pro ties malalteco. La neĝo de la ĝardeno de bela domo same degelis, sur ambaŭflankoj de la vojeto kondukanta de pordego al la domo videblis rozujoj klinigitaj al grundo, la herbejo antaŭeniĝanta de sub la neĝo freŝe verdiĝis. La bela, interesa domo staris ĉe fino de la antaŭdoma korto. La eble plurĉambran domon, el ruĝa briko levitan konstruaĵon ornamis meze vitrigita verando.

Duflanke la ruĝa brika muro per la meze videbla piceo-figuro el flava briko, montris ŝaton de beleco kaj riĉecon de la konstruigantoj.

Nu, mi povas jam rapidi al miaj kunuloj, ĉar mi vidis jam ĉion – konstatis fraŭlino Adela, kiam neatendite ŝi ekvidis katon sidante en pordego-proksimo.

– Ho! Kato ĉi tie! Bonege! Cicc, cicc – komencis ŝi vokadi ĝin. Sed la kato ne moviĝis, ne movis kapon al la vokinto, ne miaŭis, restis tiel same. La bela kato altiris Adelan kiel la magneto. Ŝi eksopiris ameme tuŝadi ĝin kaj paroladi iom kun iu pri la bela domo, kaj la kato.

Sonorilis ĉe la pordego, ankaŭ kriadis. Sed respondon ne ricevis. Neniu aperis pordegon malfermi, eĉ la najbaroj ne moviĝis. Eĉ el unu kameno ne alflugis fumo ĉielen. Ĉio ŝajnis senamikeca, la tereno neloĝata, kvazaŭ la domoj estus nur somerdomoj plenplenaj nur per somera vivo. La kato allogis kaj ŝi decidis grimpi tra la barilo al la parcelo por karesi ĝin, poste reen grimpi kaj rapide kuratingi la ekskursantajn kunulojn. La penson sekvis ago. La konvena loko por grimpi montriĝis sama, kia estis loko de la rigardejo. Baldaŭ kaj plensukcese atingis ŝi teron de la ĝardeno kaj alproksimigis al la sidanta besto.

Adela jam levis je tuŝo ŝian manon, kiam rimarkis, ke ne vivanta besto sidas antaŭ ŝi, sed remburita. Ŝi unue koleriĝis, poste ekregis ŝin la konsterniĝo.

– Kia homo povis agi tiel kaj kial?

Ŝi eksentis malbonon. Tuj dorson turnis kaj volis ŝi komenci la reen grimpon tra la barilo, kiam malantaŭe aperis en funebran kompleton vestita virino kun granda nigra hundo. Tiu ina aperaĵo kriis al Adela:

– Kion vi serĉas ĉi tie? Ĉu ne sufiĉis murdi mian edzon, nun vi volas mortigi ankaŭ min? Ĉu vi volas ankaŭ prirabi min?

Adela returniĝis, salutis la virinon, pardonpetis kaj provis klarigi la kialon de ŝia tiea ĉeesto.

Sed la virino ne volis akcepti la pardonpeton. Kolere mansignis foriron tra la pordego. La fraŭlino hontante iris al la pordego, kie atingis ŝin nova malagrabla surprizo. El la pordego elstaris grandaj najloj dense kiel haŭteroj el la broŝo. Ŝajnis, se ŝi kontraŭstarus, kaj la virino incitus la hundon kontraŭ ŝi, la virino povus mortigi ŝin aŭ pere de la hundo, aŭ pere de la najloj, kiuj trapikus ŝin. Kontraŭ la tre danĝera situacio ŝi decidis montri sin decidema kaj al la pordego paŝante petis la virinon malfermi ĝin, ĉar ties seruro aspektante tre rusta, ne montris sin facile etendi. Dume la virino plurfoje mansignis, montrante al la pordego. Poste ŝi la liberan manon en poŝigis. Adela starante antaŭ la pordego atendis anime timtremante pro timo. Kaj dume malrapide la pordego malfermiĝis. Ne per la rusta klinko sed eble pere de ilo teleregi povis funkciigi ĝin la domposedantino. Adela mansignis adiaŭon, elpaŝis al la trotuaro kaj rapide fermis la pordegon malantaŭ si. Post ties fermiĝo jam tie saltadis kaj bojis la nigra besto aliflanke. Adela danko-donis al la Ĉiopova, ke ŝi havis ŝancon transvivi tiun kato-aventuron.

La grupanoj jam venis serĉi ŝin. Kune kun ili atingis ŝi ilian tranoktejon en ripozdomo de naturamikoj, kie ripozis tiunokte la grupo. De ĝia mastro eksciis la turistoj historiojn pri la demandita interesa domo kaj ties loĝantoj.

Ties unua posedanto, la konstruiganto estis forstisto. Heredis la domon lia filo, kiu portis al si edzinon el la fora Transilvanio. Sed je kiam la novedzino ekloĝis, je tiam la najbaraj muzeoj jam bezonis nek ripariston pri pentraĵoj, nek konserviston pri birdoj kaj povis doni neniun alian laboron al ŝi. Nu, ŝi restis hejme por mastrumi, terkulturi en la ĝardeno. Ŝi vivis nur al la edzo. Poste foj-foje ŝi provis serĉi alian laborejon por dungiĝi, sed vane. Dum ŝia ripoza tempo ŝi amuzis sin per konservado de birdoj kaptitajn sed ne manĝitajn pere de la kato.

Deiĝante el inter ŝiaj manoj ili aspektis kvazaŭ vivus. Per ŝia tiu ago konstruiĝis eta ornitologia muzeo je granda ĝojo de la vilaĝaj infanoj.

Iutage ploranta virino sonorigis al domo de la kuracisto por venigis la sinjoron doktoron al kompatinda malsanulino ege maljuna. La virino kondukis la aŭtomobilon sed neniam atingis la loĝejon de la malsanulino. La virin-ŝoforo volis savi surstrate trakurantan katon pro mortiga batiĝo, sed la aŭto falis en akvofosaĵon. La aŭtomobilo renversiĝis, ekbruliĝis kaj ambaŭ vojaĝantoj mortis. Kiam la virino sciiĝis pri morto de la edzo, ŝi svenis, kaj poste abortis. De tiam ŝi vestas sin nur en nigrajn kompletojn. Tiam ŝi malamas la katojn. Ŝi forpelis ankaŭ katon de la edzo dirante:

– Iru for kaj serĉu alian mastron, kiu nutros vin!

Sed, la kompatinda fidela kato ne obeis. Ĝi iradis kaj revenadis en la ĝardeno, sur la strato, ĉe la najbaroj. Atendis, serĉis ĉie tiun ege karan homon, kiu ŝatis glatumi la katinon, kiu donis krudan viandon kaj en la varmegaj tagoj el la puto tiris malvarmetan akvon al la kato tre ŝatanta lin. Sed vane. La kompatinda stria kato pro malgajo maldikiĝis, sed ne foriris. Dum varma nokto ĝi dormis sur la ŝtupo antaŭ la verando-pordo, kiam malvarmiĝis jam la vetero, ĝi dormis sur varma felto metita de la mastro en la korbon de kato. Kaj iun matenon sinjorino Cecila trovis la katinon mortan sur la ŝtupo, de kie ĝi vane atendis ekvidi sian mastron sur la verando, kie li kutimis fumi pipon.

Sinjorino Cili rimarkinte la mortinton, kliniĝis al ĝi, enmanigis, levis kaj molvoĉe flustrante diris al ĝi:

– Ej, ci karega kato, eta stulta besto! Kial vi revenis? Ja mi diris, ke serĉu alian posedanton ĉar la malnovan vane ci serĉas jam, ci vidos lin neniam plu!

La karan beston ŝi garde preparis kaj sidigis dum iom da tempo sub la birdan arbeton sur la verando, sed poste estis farita al ĝi dometo tute simila al la vera granda domo. Sinjorino Cecila sidigis la katinon sur ties terason kvazaŭ ĝi atendus la mastron.

Kiam la poŝtisto vizitis ŝin, ŝi komencis klarigi la situacion tiel, ke la murdistoj kutimas reiri al scenejo de la murdoj… La kato estos la alloganto… kaj se tiu venos, la nigra hundo fortimigos tiun.

La tempo pasis kaj feliĉe nenia malbono okazis. Sed la soleco iompost iom iĝis pli prema al la vidvino. Kaj poste iufoje ŝi elformis el vakso figuron de sia edzo, vestis la korpon en la edzan kompleton kaj sidigis sur la verandon, la pipo kuŝis apude surtable, kaj la edzo ŝajnis legi. La poŝtisto timtremante iris tien kajrakontis, ke li vidis la edzon de sinjorino Cecila, kaj sentis ankaŭ lian pipo-fumon. Poste ne nur li, sed ankaŭ la najbaroj vidis sinjorinon Cecila agadi ĉirkaŭ la edzo, serĉante ties emon, kvazaŭ la edzo vivus. Sed, ĉar la kompatindulino faris malbonon al neniu, oni lasis la silentan frenezulinon kun ŝiaj ekstravagancoj.

Tiel kreiĝis tiu panoptiko, kiun jam neniu vizitas plu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.