La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

La Stelo Kaj La Sovaĝfloro

(Memoro pri amikeco)

Dum stelplena, luna nokto branĉo krakis, herbo kliniĝis. Herbejmeze en valeto, sovaĝfloro malfermiĝis.

Kia estas grundo, ĉielo? Disrigardis ĝi scivole. Birdpepado, aervarmeto, ĝin tikladis, ĝoje, fole. Okuletoj de la floro laǔ ĉielo kvazaǔ migras: de kie la lum’ verŝiĝas, ho, kio kovras, trankviligas?

Jen stel-miloj sur ĉielo, kiel lampo Luno brilas, la proksimo kaj malproksimo, lumo kaj mallumo ludas.

Unu stelon ĝi rimarkas proksimiĝan malrapide.

– Saluton stelo! –: ĝin salutas la sovaĝfloro amsopire.

Kaj la stelo ĝin resalutis:

– Saluton floro! Estu ĝoja! Poste ĝi plu digne glimis sur la Laktovojo sprita.

Ora varmo de brila Suno, pluvoj kaj la tero utile vartis, gardis la floreton, plenkreskigis ĝin subite. Ĉiu nokte renkontiĝis jes, la stel’, kaj la sovaĝflor’. Ĝoja estis, grandan kreskis sed jen, somero estas for.

– Ho amikec’, komprenĝojo la vera, raraĵo estas, la ĝuo, plezuro tra viv-vojo ne ĉiun koron atingas! Printempo for, regas vintro. Laǔ la orbit’ pasas stelo. Neĝkovrite la amiko, ne videblas de la ĉiel’.

Stelo memoras ne trovanta, ja diris la floramiko:

– Vi volis; mi estu brila, mi iĝu, kiel vi, stelo! Min beligis, vi mem vidu! Arĝenton vi ŝutis sur min. Ho serĉadu, ho serĉadu, sur Laktovojo vi trovos min.

– La stelo sin reenturnis, subrigardis kun malĝojo, kaj enspace malaperis: supre, en la luna nokto.

La Ĝustatempa Helpo Valoras Oron

– Fabelo –

La du luphundojn de la Zooĝardeno – la patrinon kaj sian idon – post alveno de la nova direktoro oni forigis de tie. Ja, la nova direktoro alportis novajn gardhundojn.

La du luphundoj apartenis ankaǔ poste al la Zooĝardeno, sed oni portis ilin en Miŝkolc-Tapolca, kaj tie jam la parkprizorgantoj devis zorgi pri ili. Kaj ĉar la ido ankoraǔ estis tre juna, tial sur la boatlagbordo oni ligis lin nur per hundoŝnuro apud la ĉenon de sia patrino. Ĝuste tial okazis poste, ke oni provis forŝteli la belkorpan hundon multfoje, sed vane.

Tiutempe jam denove naĝadis cignoparo sur la lago, kie kune kun la sovaĝanasoj ili donis ĉarman spektaklon al la tienvizitantaj infanoj, kiuj manĝigis la akvajn birdojn per maizoj kaj enakvonĵetitaj panpecoj.

Tiu famo disvastiĝis, ke cignoj tial ne estis videblaj dum du jaroj, ĉar malbonaj homoj allogadis ilin per nutraĵoj al la bordo, ili kaptis, murdis kaj manĝis la grandajn birdojn. Sed, pri kapto de la ŝtelistoj famo ne aǔdiĝis. Do, tasko de la du hundoj estiĝis gardi la lagaj birdoj, krom atenti pri la boatoj.

Dum iu somera nokto, kiam ĉiuj bonanimuloj estis jam ekdormintaj, du homoj kaŝiris – ĝis fino de la lagborda promenejo – zorgeme esplorante: ĉu la parko vere estas senhoma, aǔ ne. Ĉio kvietis, nur en la proksima arbaro bruetis io, sur kelkaj fenestroj de la strandmalantaǔaj loĝkvartalaj domoj videblis, ke tie iuj rigardas televidelsendon. La du homoj flustre babiladis inter si, pritraktis ion.

Kvankam, la hundoj ekatentis, tamen ne moviĝis. Sur la enlaga insulo la cignoj ŝajnis dormi, perbeke sub flugilo. La sovaĝanasoj dormis surlage.

Laǔ la priparolita plano unu homo enpaŝis la lagon, kun kuntordita ŝnuro, sub sia akselo kaj malrapide ekiris al la insulo de la birdoj.

La alia staris atendante la amikon, tuj ĉe la akvorando, kun sako enmane. La afero iĝis suspekta al la hundido, ĝi vekis sian patrinon frotiĝante al ŝi. Nun jam levigitkape ili atentis , kion aǔdacos fari tie tiuj du homoj.

Unu cigno eksentis la danĝeron pro aǔdo de la ekplaǔdo, kaj ĝi malrapide flankenpaŝadante surglitis aliflanke la akvon. La hundoj eksaltis, la sovaĝanasoj disflugis. La alia cigno malfacile moviĝis, ĉar antaǔnelonge batis sian piedon al la trunko de akvonenfalinta arbo, kaj nun la iro kaǔzis doloron. La homo malrapide atingis ĝin, kaptis, poste provis ŝnurligi. Sed la cigno defendis sin, malesperiĝante perflugile batis sian atakanton, perbeke svingadis, pikadis ĉirkaǔ sin. Fine ĝi sukcesis liberigi sin kaj surflugi la lagon. Vidante ĉi interbatalon, la hundoj komencis bojegi. Nek la surborde estanta homo volis perdi la predon, tial ankaǔ li enpaŝis la lagakvon kaj komencis foje marŝi, foje naĝi post la cignojn, depende de la akvoprofundo. La hundojn kaptis ekscito. Ili saltadis kaj skuigis siajn ligilojn, ĝis ili sukcesis eltiregi el la tero la ĉenon fiksigan paliseton, kaj la hundŝnuron ŝirante ili ekkuregis post la du homojn. Nun jam, ambaǔ homoj komencis persekuti la destinitajn birdojn. Sed tiuj rapidritme naĝis al la lagmezo, kie la fluejo estas jam profunda. La hundido ne povis sinregi, ĝi saltis sur la bordoproksiman homon. Sed mise kalkulante la celon ĝi saltis apud lin. Tion vidante la homo provis dronigi ĝin, premante la kapon de la hundo sub la akvon. Fine, tamen la junhundo sukcesis eliĝi el la premo de la senindulgaj manoj, kaj kaptis la femuron de la viro. Tiu ekkriegis pro la doloro, piedbate liberiĝis de la atakanto, kaj vokis la kunulon por helpi.

Sed tiu ne povis helpi, ĉar li luktis kun sia cigno. Li elŝiris jam multajn lanugojn kaj plumojn el ĝi, kiam ĝi sukcesis denove foriĝi de li. Tiu homo jam rondnaĝis la tutan lagon pro la birdo. Ĝuste nun li atingis la lagferman akvoforigantan kluzon, kiam post unu neĝusta paŝo li sinkis en la ŝlimon kaj plumovi ne povis. Vidante la hundo tiun situacion, naĝis surbordon ĉirkaǔkole kun ŝvebanta-flosanta planto, pro ŝlimo malpurege. Poste kuregante kaj bojante, sur la ponto super la kluzo, murmurante, dentogrincante ĝi timigis la homon starantan apud la kluzo, kaj tiu povis fari nenion kontraǔ ĝi, sed ankaǔ ne kuraĝis. La hundido atingante la bordon klopodis deskui la akvon kaj malpuraĵojn pri sia vilo. Pro tiu ago la vizaĝo de la surkluzon-grimpinta ulo iĝis simila al la makula ovo de la meleagro, je granda gajeco de la pli poste tien alvenintaj policistoj.

Dume la patrinhundo ne permesis albordiĝi la alian ŝteliston. La fiaskaj birdŝtelistoj kriegadante blasfemis. Pro la granda kriado kaj bojado la loĝantoj de la proksimaj domoj venis observi, kio okazas sur la lagbordo, kial bojas tiel forte la boatgardantaj hundoj. Ili venigis la policistojn de la proksima policejo. La alvenintaj policistoj ne, nur la post ili venintaj fajrobrigadistoj povis eltiri el la lago la du cignoŝtelistojn. La deliktiloj estis unusencaj. Unu fihomo surhavis cignolanugojn, plumojn surharare kaj sur sia jaketkolumo, - la aliulo premis enmane ankaǔ tiam la sakon.

La policistoj fine malkaŝis la konindan fakton al la du stultuloj, ke la cignorostaĵo ne estintus ĝuoplena, ĉar pro la al granda streĉo de la muskolforto, necesa por la naĝo la cignoviando estas tro malmola, nemanĝebla.

Dankon al la du luphundoj, pro savo de la vivo de la ŝatataj grandaj birdoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.