La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Neĝulineto

La patrino diris al sia fileto fabelon antaŭ ekdormo. La kvin jara fileto postulis ĉiam novan kaj denove pli novan fabeldetalon, do li ne ekdormis baldaŭ. Krome, la fabelo dum la ripetadoj iomete ŝanĝiĝis, transformiĝis.

– Nu: la arbaraj bestetoj tre ŝatis la blankhaŭtan reĝidinon kiu ĝuste pro tio ricevis la nomon Neĝulineto. Do ili multe helpis ŝian laboron.

La kapreolo portis sur kornoj en poto freŝan akvon el la arbara fonto, la sciuroj gaje saltadante amuzigis la malgrandan, belegan, orfan knabinon. Antaŭ la domo la leporoj formaĉis la herbon tiel egalmezure, ke ĝi aspektis kiel vasta, mola tapiŝo ktp.”

La fileto nun oscedis, poste rimarkis:

– Ho, panjo! Tiuj leporoj tre saĝaj estis, ĉar ŝparis monon al la bela knabino, al kies beleco kaj boneco simila estis trovebla nenie en la tuta lando.

– Ankaŭ ni aĉeteblus kelkajn leporojn por maĉi la herbon en nia ĝardeno. Tiam ankaǔ ni ekŝparus la multekostan herbotondilon!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.