La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Baniĝo

La geedzoj tute interkonsente pri ilia plano por bani, vojaĝis al la eksterurba banloko de urbo Miŝkolc.

Ili jam vizitis tiun lokon pli frue. Jam tre volante vidi kaj la belan montan regionon, kaj la florajn parkojn kaj mem la trakonstruitan grotan banejon ili vojaĝis kun streĉa atendado.

Aĉetis ili la denove plialtigitajn prezajn biletojn kaj eniris sur la teritorion de la grota banejo. La famo vera estis. La tuta banejo estiĝis pli granda, pli bela post la renovigo. Inter la ceteraj estis tre malvarma, krome ankaŭ 68 celsius gradojn havanta varmega banujo, kaj krome pli malvarmaj akvaj basenoj. Kie ili estis, la akvo varmeco estis tre agrabla.

La geedzoj plezure baniĝis, ludis unu kun la alia. Ili fartis bone.

Poste la edzo kisetis kaj atentigis la edzinon pri lia deziro por naĝi en la profundan kaj malpli varman akvan basenon. Katarina, la edzino jesis, kaj promesis atendi lin ĉi tie en la tre agrabla banejo. Iru Nikolao, se li volas provi ankaŭ la tiu ĉambran naĝadon. Nikolao foriris.

Katarina unue iris al la tn. „masaĝaj duŝoj”, kiuj preskaǔ subakvon premas la homojn per fortoj de la subfalantaj akvo - strioj. Pluraj speciaj akvofalegoj funkciis tie. Estis tiu, per kiu oni povis masaĝi kapon, la vertebran kolumnon. Estis krome tiu, per kiu oni povis masaĝi la aliajn partojn de la homa korpo. Krome estis kaj varma, kaj malvarmeta kaj diversaj varmaj akvo-strioj. Katinka (Katrinjo) unue ĝuis tiujn, poste enuis kaj ŝi priesploris por decidi kion faru ŝi poste. Tuj ĉe la grotomuro ripozis kelkaj homoj. Ŝi ne sciante naĝi, volis ripozi ĉe muro de la groto. Super tiu parto de la plafono blankaj stalaktitoj pendis dense, simile al pajloj. Iome pli fore, apud la trairejo en la alian grotan ĉambron, la guto-ŝtonoj similis al aro da grizkoloraj pizoj. Ŝi volis trovi lokon inter la viro de ŝi ŝajne pli maljuna kaj la ripozanta virino apogantaj la groto muron flanke. Sed, alproksimiĝante la grotan muron, ŝi ne bone kalkulis la distancon kaj mispaŝis ĉe la etendigitaj piedoj de la tie ripozanta viro. Pro la atingita neatendita malhelpaĵo ŝi perdis sian ekvilibron kaj falis. Sed ŝi ne nur falis, sed tuj mergiĝis.

Ŝi komencis sufokiĝi, kiam du fortaj manoj eltiris ŝin de la akvo. La helpanto estis tiu viro, ĉe kies piedoj ŝi falis. Katinka dankis la rapidan helpon, provis stari sur siajn piedojn, sed ne sukcesis pro forta tremado.

Tial ŝi devis akcepti la fakton, ke la viro unubrake tenas ŝin antaǔ mem.

Kun la alia mano li provis forigi la akvan hararon de la virina vizaĝo, ke la akvo ne fluetu en ŝiajn okulojn. Dume la viro trankviligis sinjorinon Katinka, ĝentile demandante pri ŝia stato. Finfine, sinjorino Katinka sukcesis tiome trankviliĝi, kaj povis ekstari en la akvo, kaj liberiĝi de brakumoj de la fremdulo. Ŝi dankis la helpon kaj aliris la alian flankon de la banejo. Kiam ŝi forlasis la viron, ĝuste tiam ekaperis ŝia edzo en la grota ĉambrego. Tiam revenis Nikolao de la baseno profunda akva, kie li naĝis laŭ sia plaĉo. La edzino tuj raportis pri la okazintaĵo kaj montris la viron, kiu savis sian vivon. La du viroj mansignante salutis unu la alian antaŭ la foriro de la geedzoj.

Ili trairis en alian banujan ĉambron. Tie subakva akvofluo plezurigis la naĝantojn. Ĝi ŝajnigis, kvazaŭ iu mara fluo fortrenus ilin.

Sub la multa stela vespera ĉielo iu kosmoŝipo elleviĝis ĝuste tiam de sub la akvonivelo.

Ili volis eniĝi en la veturilon, kiam sentante de ie iom da malvarma aero, Katarina subite vekiĝis. Post la vekiĝo longe ŝi rememoris pri la grota baniĝo kaj la vivsavinto svelta.

e
La grotbanejo en Miŝkolc-Tapolca


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.