La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Blondulino

Mi alvenis en la mondon post multaj nebulaj, grizaj tagoj kun glacio, neĝo degeliĝanta pro vento, kun la unuaj pli varmaj sunradioj.

Mia avo tuj nomis min Sunradinjo. Tiun tagon, la vetero estis kaprica kiel kutime estas printempe.

En la hospitalo, kie mi naskiĝis, vizitis nin multaj aĝaj virinoj de mia parencaro. Laŭ la ĉi-taga ŝanĝiĝema vetero ili antaŭdiris, ke mia vivo unue havos multe da nebuloj, sed poste ĝi estos sunradie ĝoja, ĝis la fino de mia vivo.

Sed por mia vivo ne praviĝis la superstiĉa antaŭdiro. Veras, ke min, kiel filineton – alvenintan post miaj multe pli aĝaj fratoj oni troe dorlotis, sed la familia ekvilibro egaliĝis post la naskiĝo de mia fratineto. Mia patra avo – tiu soldate rigora maljunulo – pleje min amis el inter siaj kvar genepoj. Kiam mi estis ankoraŭ malgranda, li sidigis min foje-foje sur siajn genuojn kaj hungare, aŭ germane kantis al mi kelkajn el inter siaj plej favorataj kantoj. Tio estis ekzemple la kanto de la hungar-cigana muzikisto Dankó Piŝta, kiu komenciĝis ĉi tiel: blondulineto ĉit, ĉit, ĉit. Ĉi tiu kanto iĝis kara por mi, ĉar ankaŭ mi estis blonda kaj mia amata avo kantis ĝin ĝuste al mi.

Lia kantado min ĉiam gajegis. Krome la belsona lingvo Esperanto – ellernita de li – iĝis nia sekreta, nur nia propra lingvo, kor’ al koro. La kantoj de mia patra avo iĝis mia koro kantindaj kaj aldone la fabeloj de mia patra avino faris bela mian infanecon. Ili plantis en mian animon la amon al la vivo, al la patrujo; la hungaraj kaj germanaj regionoj. Al tiuj regionoj mi povis aldoni ankaŭ la nian, kie ni vivis kun siaj ĉiuj koboldoj, nanoj kaj feinoj.

Kaj foje-foje temis la rakontoj ankaŭ pri niaj tre malnovaj, iamaj antaŭuloj restintaj sur hungaraj teritorioj. Tiel jam ekde mia junaĝo nestiĝis inter miaj pensoj la demando: kio estis kaj kio povas esti en la fora Hungarujo, kio ne estas ĉi tie en Germanio? Kial ne revenis hejmen tiuj malnovaj forstistoj, ĉasisitoj? Ĉu sur la ĉasvojoj estis ili la ĉasistoj, aŭ ili iĝis la predoj? Miaj bavardevenaj praavoj ĉiam estis arbohavantoj, forstistoj, ĉasistoj.

Dum mi kreskis, mia familio deziris, ke ankaŭ mi havu ian profesion ĉe nia arbaro. Vere, mi havis emon tiurilate, sed sentis inklinon ankaŭ alirilate. Fine mi solvis la demandon por ĉies kontento.

Mi estiĝis forstisto, sed samtempe finis ankaŭ pedagogian altlernejon.

Mi akiris diplomojn pri instruo de la forstistaj sciencoj, pri la lingvoj germana kaj angla kaj pri gimnastiko-fako. Do, post fino de miaj studoj mi komencis instrui miajn fakobjektojn en la forstista mezlernejo funkcianta sur teritorio de ni arbarego. Krome mi iĝis ankaŭ gvidanto de la lignouzino tie. Mi havis multe da okupiĝoj, sed mi fatis ĉion per granda energio.

Miaj geamikoj estis same agemaj kiel mi. Je nia agado kreiĝis tenisa kaj majoreta grupoj, koruso, orkestro de arbarmastrumaj laboristoj, kiuj merite gajnis rekonon ankaŭ inter la malproksimaj mezlernejoj.

Ni, membroj de nia familio, la konatuloj, parencoj, laboruloj kaj instruistoj vivis ĉi tie tiel, kvazaŭ ĉi tiu loko estus ĝoja insuleto en la kaosa mondo.

Neatendite alvenis nova instruisto, petante, ke li povu instrui ĉe ni.

Nia direktorino diris, ke la nova instruisto estas altvalora homo. Li estos trezoro por ni, sed bedaŭrinde li ne restos ĉe ni longe. Li instruas en universitato kaj preparas sin akiri iun universitatan studan titolon kaj konvene laŭ atendo li pli facile atingos ĝin per ĉi tiea ekzerco.

Ĉiuokaze Henri Kirner, la nova kolego alvenis precize kalkulante la tempon. Li pendigis sian jakon, salutis nin, la aliajn instruistojn kaj tuj iris instrui. Finante siajn laborhorojn, li prenis la jakon, salutis nin la ĉeestantojn en la instruista ĉambro kaj tuj iris for. Neniam li restis por iom interparoladi. Tiu ĉi maniero povis ĝeni ankaŭ nian direktorinon, ĉar la aranĝon de nia sekva lerneja soleno ŝi komisiis al li kaj mi. Tiun komisiitan taskon li ne eblis rifuzi.

Mia plano: kiel aranĝi la feston – por konsenti ĝian plivastigon kaj kompletugon – mi transdonis al sinjoro Kirner. Tiam okazis mia unua surprizo. Niaj planoj estis preskaŭ samaj, ĉar nin estris samaj pensoj. Ni pensis gravaj la samamajn farendaĵojn. Tio estis la unua okazo, kiam ni povis ekrigardi la pensojn unu de la alia. Kaj ni gratulis unu al la alia preskaŭ samtempe. La festo okazis ege bone. Post la solenaĵo la entrepreno aranĝis ĉasadon, kiun partoprenis nek sinjoro Kirner, nek mi. Dum nia foresto mi devis prezenti al sinjoro Kirner la lignodeponejon kaj la seguzinon. Necesis, ke li spertu, kiel ni subtenas la lignoindustrian-forstistan mezlernejon. Tre atenteme li rigardis ĉion dum mia prezento, foje-foje li ankaŭ pridemandis. Tiam evidentiĝis ankaŭ lia kono pri la lingvo Esperanto, kiam iun aferon mi klarigis hazarde duone esperante kaj li pridemandis ĝin same esperante.

Sinjoro Henri, sekvante tian fojon, komencis veni pli ofte pli frue por instrui kaj tiam li interbabiladis kun mi kaj kun gekolegoj. Li interesiĝis pri la malfacilaĵoj de la studobjektoj de mi instruataj. Foje li donis instruajn konsilojn.

Intertempe alvenis nia trideka naskiĝtago. Mi komencis sperti tiutempe jam, ke miaj geamikoj geedziĝis kaj el la novaj geedzoj ne ĉiuj volis daŭrigi la amikecon kun mi, kun la solulino. Aperis dume kaj komencis amindumi al mi trejnisto de nia tenisteamo. Li provis kisadi min, lian brakon li metis sur mian ŝultron kaj tiam li ektuŝis mian mamon per iuj siaj fingroj. Nek lin, nek tian lian agadon trovis mi simpatia. Kiam li aperis en mia proksimeco, mi ĉiam foriris de apud li.

Post ne longa tempo la trejnisto sciigis nin pri tio, ke li invitis iun hungaran tenis-teamon al ni por gastludi, kaj ili – akceptante la inviton – reenvitis nin al ili, somere.

La tenis-teamaj gastoj okazigis grandan intereson, ĉar Hungaroj tre malofte vizitis nian regionon. La ludo plenigis per ĝojo kaj refreŝigis min. Post la egala rezulto gratulis min sinjoro Kirner kaj akcesore rimarkis, kiel bedaŭrinde estas, ke mi ankoraŭ ne verkis la lastfoje de li proponitan sciencan traktaĵon. La rimarkon mi lasis sen respondo, ĉar tiutempe mi jam komencis senti kaj foje-foje per pligrandiĝanta forto, ke ankaŭ mi volas aparteni al iu. Mia sopirpostulo estis, ke mi havu iun, kiu ne nur admiru, sed ankaŭ amu min kaj ne vidu nur kolegon en mi.

Dume mi kaŝobservis inter miaj kolegoj ankaŭ kolegon Henri Kirner. Multfoje mi pensadis pri li. Kia povus esti por mi la ideala edzo? Ĉu li estus tia? Fine mi rezignis pri li, ĉar li estis troe serioza. Mi povis nur tre malfacile okazigi malgrandan rideton en liajn okulojn.

Sed mi sentis ankaŭ tion, ke kolego Henri estas ĉiam fidinda, bonkore helpema, vera justulo kaj kiel tiu de mia avo ankaŭ lia koro pleniĝis per kantoj, muziko. Kiam li donacis al mi siajn popolkanto-tradukojn, li honorigis min per sia fido. Senrompe li fidis, ke ankaŭ mi povos iĝi scienculo.

Nu, mi kelfoje skribis forstistajn informojn pri arbospecioj de nia arbaro, pri la arboj difektataj de damaĝaj insektoj, pri malsanoj de arboj kaj pri naturaj kaj kemiaj defendiloj uzataj kontraŭ ili. Ĉi tiu temo ne estis faka tereno de Henri, sed li ege forte prijuĝis miajn artikolojn. Nu, Henri poste montris kaj klarigis la mankojn de miaj laboraĵoj kaj montris kiamaniere mi povus prilabori la temon pli komplete. Li instigis min al ĉiama memklerigo. Li daŭre instruis min al io, kaj fine mi ne suferis malutilon pro la konateco estanta kun li. Li iĝis mia spirita gvidanto. Dum la tempopasado mi ekŝatis, eĉ ekamis lin. Mi dezirintus danki, rekompenci la prizorgadon, la fidon ricevitan de li, sed neniam venis okazo kaj mi sentis min ĉiam kiel lia ŝuldanto.

Mia kaŝita amo kaŭzis kutimon neakcepteblan por mia familio.

Okaze de diskutoj, kiam estis demandite mia opinio, mi kutimis respondi jene: „Henri dirus tion,… aŭ: Henri certe ne elektus ĉi tiun proponitan solvon de la problemo….

Por forpreni min el tiu opiniita „magia rondo” de Henri, mia patro akceptis inviton por vojaĝi en Nord-Hungarujon al somera cervoobservado kaj li vojaĝigis kun si krom aliajn du ĉasistojn, ankaŭ min.

La hungara arbarmastrumejo igis tre agrabla la tiean viziton de la germanaj ĉasistoj” – skribis mia patro pli poste en iu loka ĵurnalo. Sed jen kiel vere okazis ĉio.

Iu 35.-jara distriktogvidanta forstisto, Aleksio Majoroŝ organizis la cervo-observadon. Kaj ĝi kaj la nova invito de la Hungaroj – „atento pri la cervoblekado” – havigis grandan ĝojon al mia patro. Alitage ĉi tiu sinjoro forstisto invitis la tutan societon al gulaŝo-tagmanĝo kuirita en kaldrono. La gastigado okazis sur la kampo antaŭ lia domo, kiu situis en pli alta parto de la valo. Surprizis min la moderna domo de Aleksio pro tio, ke ĝi estas egale for kaj de urbo kaj de vilaĝo. Al lia dombestaro apartenis unu azenino, nomate Manci, /kiu komprenis esperante/, vertaga paro kaj unu katino. Al mia karesado per herbobukedo kaj esperantaj vortoj la azenino respondis per fortvoĉa ĝoja azenblekado kaj vostosvingado. Ĝia unua posedanto tiel amuziĝis, ke li regule esperantlingve alparoladis la azeninon. Ankaŭ la striita kato ne konsideris min fremda. Ĝi tuj ekhavis agrablan lokon en mia sino kaj komencis ronroni je mia amema karestuŝeto.

Mi demandis de iu ĉasisto: kion mi devas scii pri nia gastiganto. Li tion respondis, ke Aleksio devas zorgi pri knabineto, sed neniu alia vivas kun li. Kiam mi plue demandis mian partneron iu vokis lin for.

La demando restis nerespondita. Dum la preparo de la manĝado mi faris promenon en la arbaro malantaŭ la domo, ĉar mi volis pli multe rigardi la tre sopiratan Hungarujon. La arbaro servis per agrabla malvarmeto. Baldaŭ mi atingis iun muskan rokon. Ĉirkaŭanta ĝin mi rimarkis vojeton – kiun mi pli frue ne rimarkis – laŭ kio mi povis atingi la rokpinton. Kaj tie sidadis kaj kuŝis mi longe. Mi ĝuis la silenton kaj la sunradiojn malfiltriĝantajn inter la verda foliaro. Mi pripensadis: Kiom da landoj mi vizitis ĝis nun kaj tamen mi trovis mian karulon nenie.

Kio povas esti ties kaŭzo? Ĉu mi estas tro postulema? Poste mi pensis, ke nenie mi trovos viron, similan al Henri Kirner. El miaj pensoj unue mallaŭta brueto, poste fortbruaj paŝetoj vekis min. Unue aperis unu melhundo, kiu signis per vigla jelpado mian ektrovon. Poste ankaŭ Elek Majoroŝ ekaperis de malantaŭ la arbegoj.

Ha! – ĉi tie estas vi, fuĝinto!” – komencis skoldeti min nia gastiganto. – „Ĉu vi ne scias, ke vi ne decas longe resti for de la societo? Povus atingi vin iu damaĝo sur mia ĉasvojo!” – diris Elek, sed tamen kontenta estis trovinta min. – „Ekzemple ĉi tie, se vi paŝos malĝuste, – kaj li montris la rokan vojeton – vi povus enfali en la kavon de roko kaj vundi viajn piedojn. Tiukaze kiel vi dancos kun mi dum la vespera amuziĝo? Donu do vian manon kaj mi helpos malsupreniri de la roko. Paŝu tien, kien mi montros!” – li proponis kaj bonvole li etendis sian brakon al mi. Senvorte mi akceptis la etenditan manon, obeeme mi sekvis liajn konsilojn kaj iome mi hontis mem post la skoldeto. Je la lasta paŝo li ĉirkaŭbrakis min kaj kisis mian vangon.

Bone, ni povas jam reiri al la societo” – diris li kaj ni ekiris kune mano en mane en direkton de la domo. Sendamaĝe mi reatingis la societon de mia patro, kie poste Aleksio deklaris, ke li trovis min „sur lia ĉasvojo kaŝanta multajn danĝerojn por fremduloj” ĝuste tiam, kiam mi venis jan reen. La aliuloj ridis okulumis al mi por kompreni: mi estis inter bonaj manoj kaj estas jam ĉio en ordo. Al mi precipe plaĉis, ke li ne hontigis min pro mia forvago. Nu, mi iĝis nek ĉasisto nek predo – mi pensis.

Por la konsumo de la kaldrona gulaŝsupo ni devis sidiĝi sur ion.

Oni elportis grandajn kverkotablojn kaj benkojn el la domo kaj je akompano de gramofona muziko ni gaje gustumadis la kuiraĵon de nia afabla dommastro kaj la trinkaĵon, kiun li regalis por trinki. Pli poste mi ankaŭ dancis kun Aleksio. Dum dancado li brakumis min tiel, kvazaŭ li volus lasi min neniam plu. Poste sekvis kantado. Mi ne povis sufiĉe miri, kiom multajn kantojn konas la Hungaroj. Ja ili kantis ĉefe hungarajn kantojn. Sed per kia korvarmiga beleco! La bele sonoranta kantvoĉo de Aleksio sorĉis min tute. Enpense mi komparis lin kun Henri. Lian konduton mi trovis pli mola, ol tiun de Henri. Mi konstatis, ke ankaŭ Aleksio estas tre serioza, sed li ofte ridetis, kiu tre konvenis al li. La konsumita vino levis mian humoron, mi fartis tre agrable. Kiam Aleksio petis min, por korespondi post mia hejmeniro, mi volonte jesis.

Ni ŝanĝis adresojn kaj telefonnumerojn, poste ni interkonsentis pri nia nova renkontiĝo en aŭgusto, kiam nia tenistaĉmento akceptante la inviton gastludos en Hungarujo. Bona estos denove interparoladi kune.

Nu, alvenis la tempo de nia hungaria gastludo, kiu bone sukcesis kaj nia gastoakcepto estis tre sincere bonkora. Alvenis ankaŭ Aleksio rigardi nian ludon. La trejnisto de la hungara taĉmento – kiu eĉ ne sciis, ke ni konas jam unu la alian de pli longe – petis lin, amuzigi min, ĉar tiel ŝajnis, ke ĉiu havas jam partneron, nur mi ne.

Post tiu ĉi kazo okazis, ke spektante la boatan konkurson sur lago Hámori ĉe mia flanko dekstre staris nia germana trejnisto kaj maldekstre staris Elek. Nia trejnisto denove povis konfideneumi kun mi. De lia flanko mi devis plie alproksimiĝi al Aleksio, ĉar inter la barilo de la lago kaj la landvojo kondukanta malantaŭen ne troviĝis sufiĉa loko por preterpasi. Unue Aleksio ne komprenis la kaŭzon de mia movo, sed poste tamen komprenis ĝin, kiam li rimarkis la trejniston starantan rekte apud mi. Malantaŭ de mia dorso li krucmetis lian manon kaj prenis la apogrelon apud mi. Tiel apartigis li min de mia trejnisto, kiu baldaŭ ĉesigis sian molestan intencon, vidante la fortan pugnon de la viro staranta apud mi. Mi staris en tuja proksimeco de Aleksio, mi preskaŭ alpremiĝis al li. Vidante, ke la danĝero jam pasis pro foriro de la trejnisto, mi dankis al Elek, ke li savis min kaj rektiĝinte mi volis liberigi min el lia brakumo. Sed, ĉar Aleksio lasis sian brakon samloke, ne volante afliki lin, mi ne detiris min de lia brako. Sed post nelonge Elek invitis min eniri la hotelon Palaco, ke mi ne malvarmumu pro la intertempe ekblovanta malvarma venteto. Post nia eniro li demandis min: se li nun forirus kaj revenus ĉirkaŭe je la noktomezo, ĉu mi atendus lin spite de mia laceco pro la laciga tago? Li diris, ke li ne povas pasigi kun mi ankaŭ la vesperon en forstista uniformo. Li devas transvesti sin, sed kiel mi scias, li loĝas malproksime. Post mia jesa respondo li foriris.

Mi iris poste en mian gastoĉambron por transvesti min. Mi surmetis helbrunetan jupon kun blanka bluzo. Estis varma vespero. En babilejo de la hotelo Palaco unue mi aŭskultis muzikon, poste rigardadis la ŝakludantojn apud la majstre lignoskulptitaj marketritaj ŝakotabloj. La tempo malrapide pasis. Miaj taĉmentanoj jam komencis susuri: mi ne atendu plu, ĉar Aleksio jam ne revenos, vane mi atendas lin. Sed io sufloris, ke jes, li revernos.

Kaj je kvin minutoj antaŭ la noktomezo li enpaŝis. Li surhavis flavbrunan someran kompleton kaj tuj paŝis antaŭ min. Bona sento plenigis min, ĉar koncerne niajn vestaĵojn harmonio estis inter ni jam je lia ekveno. Ni vespermanĝadis kune kaj dancis. Miaj teamkunuloj surprize atentis mian partneron, kiel li daŭre amuzigas min. Dum nia babilado li rakontis pri sia mortinta edzino, pri ŝia filineto, devenante de ŝia unua edziniĝo: tiun knabinon li adoptis kaj sole edukas. Tiu knabino bezonas patrinon, li edzinon. Li sopiras tiun edzinon, kun kiu lin ligos geedziĝo baziĝanta sur kompreno, serioza amikeco kaj amoro.

Mi rimarkis, ke dum nia dancado li denove tiel brakumis min, kiel la iaman fojon. Rememorante la ricevitan kiseton sur la ĉasvojo kaj mian savon de la trejnisto, ĉi tiu brakumo ne efikis min malbone kaj denove agrable influis min ankaŭ lia kantado. Kantis li ĉion: kaj malgajajn kaj gajajn kantojn.

Mi fartis bonege kaj ankaŭ la dume konsumita vino de „Montosuba Vinregiono” el vilaĝo Mád, havigis al mi sian efikon. Nur miaj dekoltitaj ŝuoj agis malagrable. Ili vundfrotis miajn piedojn. Mi ne povis plu danci. Aleksio akompanis min reen al mia tranoktejo.

Ni adiaŭis jam plurfoje unu de la alia, kiam li demandis min:

Sunradieto! Ĉu ni renkontiĝos ankoraŭ iam?

Aŭdante kaj ĵus de li ĉi tiun mian karesnomon, mi tre surpriziĝis.

De kiu li scias, ke mi estas alparolata tiamaniere, karesume? De kie li konas ĉi nomon?

Li informis min, ke la aŭdo de tiu mia karesnomo fare de miaj kunuloj de la teamo ankaŭ lin atingis surprize Sed la kono de la nomo devenas de alio. Dum la unua mondmilito germana oficiro donis ĉi nomon al la avino de Aleksio, kiu tiutempe ankoraŭ estis fraŭlino. Tra la malfermita fenestro de la domo, iu oficiro – de la tie garnizonanta korpuso – ekaŭdis ŝian pianoludon. Tuj poste li faris honorigan viziton al la hungara familio kaj dum la soldatoj restis tie, li ofte vizitis la familion por aŭskulti la pianoludadon de la fraŭlino. De ĉi tiu fraŭlino, Katinka li ekkonis preskaŭ kvarcent kantojn de la hungara ciganmuzikisto kaj kantoverkisto Danko: Piŝta kaj ankaŭ aliajn hungarajn kantojn. El multaj kantoj la oficiro elektis unun kaj li ofte kantis ĝin kune kun Katinka. Ili estis ĉarmega paro, diris Aleksio kaj volis rakonti plu: „Ĉar mia avino havis belegan, sur ŝultron falantan blondan hararon, la oficiro…

Ĉu li kantis kun ŝi la kanton: Blondulineto ĉit, ĉit, ĉit? – interrompis mi, – ĉu la sekva kanto estis tiu, kies tekston verkis Lajoŝ Póŝa kaj muzikon komponis Piŝta Danko:?Mi ankaŭ tion sciis, ke tiu Ludoviko Póŝa vivis de 1850 ĝis 1914, estis verkisto, ĵurnalisto, aŭtoro de idiliaj poemoj kaj unu el la plej gravaj kantoteksto-verkistoj de la dudek jarcenta hungara literaturo. Liaj multaj kantoj muzikigite de Steĉjo Danko: vastaronde estis ŝatataj en la publiko. Dankó Piŝta hungara ciganprimaso, kiu muzikis ankaŭ en Rusio, vivis de 1858 ĝis 1903. Liaj pli ol kvarcent kantoj estas vaste konataj kaj ŝate ludataj de muzikistoj. Per brilantaj okuloj aŭskultis Elek miajn vortojn, poste li demandis: „De kie vi scias Hanucika ĉion ĉi?

Post mia nomo Han:a, sole li komencis nomi min Hanucika. Mi rakontis, ke en mia ĝisnuna vivo mi multfoje aŭdis ĝin kanti kaj klarigi de mia avo. Sed nun klariĝis por mi, ke de kie devenis la kantomemoraĵo de mia avo.

Kaj vi, karulino, de kie scias paroli tiel bele hungare?” – demandis li plu. Mi konfesis, ke mi diligente vizitis la hungarajn lingvokursojn organizatajn de la Germa-Hungara Amika Societo. Tie mi sikcesis alproprigi la lingvon tiom grada, sed mi devus ekzerci ĝin pli multe.

Pro tio estiĝis nia nova sekreto kaj mi tre ĝojis pro ĝi. Daŭre pliiĝis niaj malgrandaj komunaj memoraĵoj, kunligaĵoj inter ni. Kiam mi komencis iom frostotremi pro la malvarmo de la nokto, li malfermis la pordegon malantaŭ mi, buŝkisis, poste ebŝovetis min en la domon promesante adiaŭi de mi ĉe la trajno je nia forveturo hejmen.

Lia kiso jam ne atingis min malatende. Mi reciprokis ĝin plenĝoje.

Je nia f orveturo li preskaŭ malfruis. Jam mankis ankoraŭ unu minuto, kiam alvenis kurante kaj transdonis al mi malgrandan paketon.

En ĝi estas porvojaĝa dolĉaĵo kaj unu letereto” – atentigis li min.

En la paketo estis skribita lia peto por mia mano, krome lia konfeso pri tio, ke de sia avino ne nur la germana oficiro – mia avo –, sed ankaŭ li – la nepo de Katinka – ellernis same la lingvon Esperanto, kiel mi de mia avo.

Hejme unue mi ekmoligis mian avon. Pri tiu anonco, ke salutas lin nepo de Katinka el Hungarujo kaj mi volas edziniĝi kun li, lia spiro preskaŭ haltis. Mia avo preskaŭ mutiĝis pro la surprizo. Poste li rakontis, ke li ekamis tiun ĉarman hungaran fraŭlinon, sed ĉar lia patro postulis por li germanan edzinon, li ne regalis ŝin per promesoj. Sed, ĝis nun li ame rememoras pri ŝi, ŝiaj belaj pianoludoj kaj ŝiaj esperantolingvaj instruhoroj. Pli poste, kiam mia patro deklaris, ke Aleksio estas ne nur perfekta fakulo, bona, ĝentila, honesta homo de la verto ĝis la plandoj, neniu jam kontraŭis nian decidon geedziĝi.

Nia ŝtata oficiala geedziĝa ceremonio okazis en Germanio. Dum la bankedo organizita post la ceremonio okazis, ke filineto de Aleksio ekvidante min kuris al mi, alŝovis mian sinon kaj kriis: „Patrineto mia, mi amas vin, restu kun ni!” Tiam ĉiujn sorĉis la ĝojo de la eta An:a. La germanian ceremonion kaj bankedon ne partoprenis nur Henri. Ĵus tiam li estis nomumita al universitata profesoro. Tial li ne povis vidi nian ĝojon kaj la grandiozan geedziĝan ceremonion, kio estis tiam vera sensacio. Ĝi estis organizate lastatage de la Tutgermana Esperanto-Kongreso. Tie, inter niaj gastoj estis ankaŭ multnombraj geesperantistoj. Esperanto. flagetojn svingante marŝis nia maĵoreta grupo kaj inter ilia spaliro marŝis mia fianĉo kun mi. Kiam finiĝis la oficiala ceremonio ene, ekstere ni devis denove diri la jeson ankaŭ antaŭ tiuj, kiuj jam ne povis havi lokon en la ceremoniĉambrego. Mia patro kaj avo farigis Esperanto-stelajn aerbalonojn. Kiam Aleksio kaj mi eldiris la jeson, ĉiu partoprenanto de la geedziĝceremonio delasis flugi la balonojn kaj ekrigardis al la ĉielo. La tuta ĉielo plenplenis per Esperanto-steloj! Kaj mem la urbestro gratulis nin Esperantlingve! Ni fieris, ĉar nun okazis unuafoje, ke la urbestro mem gvidis la geedziĝceremonion anstataŭ la matrikulisto kaj Esperantlingve parolis al la publiko. Inter multaj bonvolaj gratulantoj estis iu damo, kiu iome malbonvoleme notis: „Nu, mi estas scivola, kiam vi vekiĝos el ĉi stulta Esperanto-sonĝo!” Ni per ĝojbrilaj okuloj diris: „Certe tio okazos neniam, ĉar ĝi daŭros por eterno! Ni atingis jam niam belegpromesan teran paradizon pere de Esperanto! Sed tiun tempon ni nun ne konas: kiam vekiĝos la homaro, tiam rekonos ĉiujn bonflankojn de Esperanto?! Ni staras sur realisma grundo kaj ĉiam faros ĉion eblan por antaŭenigo de la lingvo Esperanto.” Poste okazis la komuna fotado. Sur la granda komuna foto ĉiu ridis surprizite, ĝoje, bonhumore. Alimaniere ne eblis, ĉar dume la papago de mia panjo komencis kriadi: Esperanto venkos!

Esperanto venkos!

La sinjoro urbestro fermis kaj nian ceremonion kaj la Tutgermanan Esperanto-Kongreson:

Jes, ni kredas: ESPERANTO VENKOS!

La dume antaŭvenanta pastro aldiris siajn ben,- kaj finvortojn: Estu tiel! Amen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.