La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Ranreĝido

Kie ĝi estis, kie ne estis, tamen eble ne fabelo estis la ekzisto de la HEA lernejo ĉe vilaĝo akvoborda, apudbalatona Zánka (za:nka).

En Zánka Hungara Esperanto – Asocio faris pluedukadan kurson per prelegoj de eminentaj hungaraj esperantistoj por aktivuloj de la Hungara Esperanto - movado. Inter la prelegantoj estis ekzemple:

Doktoro Jozefo Mátéffy (ma:te:fi), doktoro Stefano Szerdahelyi (serdaheji), sinjorino Éva Farkas-Tatár (eva farkaŝ-tata:r), sinjoro Ottó

Nógrádi (ot:o: no:gra:di) kaj ankoraŭ ankaŭ multaj aliaj.

Doktoro Ludoviko Gyıry – Nagy, la prezidanto de nia BAZ departementa Esperanto-Komitato decidis, ke el Miskolc, tiun pluedukadan kurson partoprenu sinjoroj Jozefo Lırinczi, Ladislao Pásztor kaj mi dum la somero de 1972.

La aliĝilon ĉiu mem devis sendi al la donita adreso kune kun la skribita propono de nia prezidanto.

La eldonanto de la aliĝilo estis HEA, do tial mi sendis ĝin al Budapeŝto, anstataŭ Zánka. Mi pensis, ke HEA kolektos la aliĝilojn kaj poste sendos ilin al Zánka.

Kiam mi parolis pri tio al oĉjo Ludoviko, ke mi volas viziti la vidindaĵojn de Zánka : la lignan kasedan plafonan lignopreĝejon kaj la ruĝan fonton, dum mia tiea restado, li multe malvarmigis mian entuziasmon per tiu fakto, ke pro la densa programo mi certe ne havos tempon por fari propran ekskurson ien ajn.

Nu, mi vojaĝis per trajno sur la bordo de lago Balatono, preskaŭ ĝis la mezo de ĝia norda bordlongo, kaj en la decidita tempo mi alvenis en Zánka.Tiutempe tiu estis fama ne pro la tiea Esperanto – lernejo, sed pro la pionira tendaro.

Do, mi alvenis, trovinte la adreson, sinanoncis ĉe la akceptejo.

Sed, tie evidentiĝis, ke mia nomo ne estas trovebla sur la nomlisto.

Do, oni ne povas akcepti kaj tranoktigi min. Kiam mi montris al ili mian poŝtan papereton pri la dokumento sendita al HEA, en Budapeŝton, la akceptantoj tre ĝentile proponis al mi, ke mi iru promenadi. Se mi revenos post unu - du horoj, je tiu tempo certe jam trankvilige aranĝiĝos mia afero inter la oficejo de HEA kaj Zánka (za:nka).

Mi ĝoje iris for al la vilaĝo, por tamen viziti la sopiratajn vidindaĵojn. Bonaj homoj klarigis, kion kie mi trovos. Tiel, unue mi serĉis la malgrandan preĝejon, kio estas ne videbla nun jam bedaǔrinde, ĉar ĝiaj muroj malfortiĝante teren falis post longdaǔra pluvego kaj tial oni devis malkonstrui la konstruaĵon.

De sur la strato ĝi.ne estis videbla. Mi eniris la korton. Sur mezo de korto staris ĉaro, sur ĝia timono pendis jungilaro. La pordo de maizsekigejo estis malfermita. Kvankam ene maizo ne estis, tamen en – kaj elflugadis kolomboj, paseroj kaj turdoj. Ili rapide flugadis tien – reen sur la elŝutiĝintan hordeosakon. Homon mi ne vidis.

Baldaŭ junedzino aperis je mia kriado, kaj pardonpetis, ke ne aŭdis mian alvenon. Ŝia vestaĵo kalka estis. Tial estas tia, ĉar ŝi per kalko pentris la staleton de la gekokoj – klarigis ŝi. Je mia peto ŝi tre volonte akompanis min al la alia korto, kie la eta preĝejo staris. Tiam ŝia edzo pentris la preĝejpordon kaj la pordofoston per oleofarbo je marverda koloro.

La preĝejo kaj ekstere, kaj ene estis malgranda. Antaŭ ĝi staris larĝkrona arbo kaj alta barilo. Tial videblis nenio el ĝi de flanko de la vilaĝstrato. Sed la modesta lignoskeleta, la batitaj orturitaj kaj per kalko blankigitaj muraj tre modesta preĝejeto tamen havis ornamon, valoron.

Tiu estis ĝia, per floroj ornamita kaseda lignoplafono.

Jes, tio staris unue – klarigis al mi la junedzino – sur la rando de la setlejo. Poste, pro la disvastiĝado de domkonstruo de la loĝantaro, ĝi staris sur malvasta ejo inter du domoj. La preĝejon oni konstruis ne el ŝtono. Sed ĝi sufiĉis ankaŭ tielmaniere por tiuj kelkaj animoj, super kiuj dum ilia preĝo al Dio aŭ dum la dankdiro estis tegmento, ne pluvis sur ilin, ilin ne blovis vento.

Post ĝia rigardo mi ekiris reen, ĝis fino laǔ la barilo de la pionira tendaro, eksteren el la vilaĝo. Mi transpasinte la fervojajn relparojn, baldaǔe ektrovis tiun por vidi tre sopiritan „ruĝan fonton.

Sed, kiel granda seniluziiĝo estis ties ekvido. Ĝi estis tute ordinara ronda truo en la tero, el kio ioma ruĝa akvo trafiltriĝis eksteren. Mi tute ne trovis ĝin interesa. Preskaŭ tion mi ekkomencis pensi: kial mi venis ĉi tien, mi bedaŭras mian marŝon ĉi tien, kiam miraklo okazis.

Unu post la alia trifoje grandan bobelon devomis la truo, sed kian!

Ĝi estis ruĝa, ĝia suko pro la enŝoviĝintaj fero – kaj manganaj kombinaĵoj estis densa kiel sango de maljunaj homoj!

La popoldiro nomis la fonton vere ĝuste „Sangofonto.” Mi konstatis dume, ke la akvo ne estis varma. Mi estis desorĉita pro la ĝisvivita vidindaĵo. Post la ripeta vomado sekvis trankvila tempo. Tial, mi ne staradis tie, sed ekiris al la Esperanto lernejo.

Vidinte, ke tie ankoraŭ ankaŭ tiam longa vico staras antaŭ la akceptejo, kaj mi ne volis enviciĝi, mi iris sur la bordon de la lago Balatono, kiu estis tuj, ĉe la fino de la teritorio de la Esperanto – lernejo.

Sur la bordo ĉe la barilo maljuna tristsaliko pendbalancis branĉojn al la akvo. Aliflanke boato estis ligita al tero tiel, ke ĝi kuŝis duone sur la bordo, duone en la akvo. Mi eniĝis, sidiĝis. Agrable estis sidi en la posttagmeza duonombro. Mi prenis la bildkarton aĉetitan en la vilaĝo pri Zánka kaj adresis ĝin por mia panjo. Sed, dume mi devis pripensi, kion skribi. Antaŭ foriro de mia hejmo, mi devis promesi al panjo: post mia alveno mi tuj skribos al ŝi pri la vojaĝo, tranoktejo, gekunuloj ktp.

Mi ne povis skribi al panjo, ke mi ne havas tranoktejon. Kial mi maltrankviligu ŝin? Do, pri kio mi skribu?

Kaj tiam subite io ekplaŭdis antaŭ mi en akvo de la boatsubo. Mi rigardis tien kaj preskaŭ haltis mia spiro. Grandega rano rigardis al mi.

Ne volante moviĝi por, ne forpeli la animalon, mi sidis silente. Mi sidis kaj nur el okulangulo mi rigardis la beston.

Ĝi estis plie malsata, ol timema. Pli grava estis por ĝi forpeli sian malsaton, ol okupiĝi pri mia ĉeesto. Do, post formanĝo de la boatakvo dronintaj muŝo, araneo kaj burdo, ĝi ekrigardis min pli pedante. Tian grandegan ranon mi neniam vidis en mia vivo pli frue. Singarde mi skribis sur la bildkarton, ke mi nun vidis la plej grandan ranon de mia vivo, kaj eble ĝi estas la ranreĝido mem.

Sed, kiam la ranego pensis: sufiĉas jam mia rigardo, traĵetis sin sur flanko de la boato kaj malaperis en la abundkreska subakva mondo, el kie ĝi venis. Larĝa rondo signis sur la akvosurfaco la lokon, kie ĝi subakviĝis. Dume mi postrigardis la ranreĝidon. Sur loko de la subakviĝo aperis juna virvizaĝo. Li invitis min reiri, ĉar intertempe aranĝiĝis mia anonciĝa afero. HEA pruvis mian tien poŝtigitan anonciĝon. Do, ĉio estis jam en ordo. Mi povis prepari min al la vespermanĝo kaj al la sekvonta interkona vespero, amuziĝo.

Post kelkaj tagoj mi aŭdis, ke en la najbareco funkcianta entrepreno produktanta kaj bredante eskuletojn por okcidentaj Eǔropanoj ili suferis grandan malprofiton, ĉar kelkaj bredbestoj sukcesis rifuĝi.

Tiamaniere mi eksciis, ke mia ranreĝido devenis de tie.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.