La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kelkuloj opinias, ke la kato ne estas racie pensanta estaĵo, ĝi malplivaloras ol la hundo; kio estas amiko de la homo. Mi ne kutimas diskuti kun tiuj homoj, ĉar mi akceptas ĝusta la onidiron: „ Iu homo ŝatas la pastron, alia la pastroedzinon”, aŭ alieldirante: „Iu homo ŝatas la hundon, alia la katon.” La vivo multkoloras, ankoraŭ ĉe la klonoj ne certas, ke ili tute samos ĉiurilate kun la subjektoj de la eksperimentoj.
Ni devas akcepti, ke multon da interesaĵoj kaj valoroj kaŝas la alieco.
Por pruvi ĉi pravon, mi kolektis kelkajn ankaŭ min koncernajn eventojn, kies ĉefrolantoj tamen estis la katoj.
En nia fruktoĝardeno ni bredis kuniklojn por provizi la viandon por nia familio. La bestoj estis karaj. Mi ŝatis ilin kaj vivante kaj ankaŭ prilaborite al manĝaĵoj, kvankam ni bedaŭris buĉi ilin. Ni pensadis tiel, ke dum ilia vivo ili estu ĝojaj, ilia morto estu neatendita kaj sendolora.
En la ĝardena ilarbudo ni elformis la lokon por iliaj kaĝoj, kaj samloke ni deponis ankaŭ la fojnostokon.
Foje kiam surbicikle portante la sakon plenigitan per herbo por fojno, kun mia filo mi venis reen el direkto de Argilmino, ni rimarkis, ke sur la aŭtovojmeze estanta eta nigra makulo ne estas alia, ol ĉ. dumonata eta nigra-blanka makula kato. Ĝiaj duonvizaĝeto, la kolosuba parto de la busto kaj la kvar manaĉetoj estis blankaj. Tie ni ne volis lasi, ĉar ja ni trovis ĝin. Ni ne volis, ke iu senbride kureganta aŭtomobilo surkuru kaj murdu ĝin. Ni metis la etulon en la herbplenan sakon kaj hejmenportis en nian ĝardenon. La katido ŝajnis esti kaj stria, kaj makula. Tiu nekutimis. Poste ni rimarkis, ke la tre maldika besteto tial ŝajnis esti stria, ĉar siaj ripoj tre tuberis. Tiutempe la someron mi pasigis kun mia familio en nia ĝardena dometo farita el lignofibraj plakoj, ni kunligis la agrablan somerumadon al la utilaj laboroj pri ĝardenistado kaj bestbredaj prizorgoj. De tie ni vojaĝis en urbon Miŝkolc por aĉeti nutraĵojn por kuiri, sed ankaŭ por ekskursi al la ĉirkaŭantaj arbaraj lokoj kaj al lago de vilaĝo Harsány (harŝa:nj).
Matene ni ĝuis la orumajn radiojn de la leviĝanta suno. Vespere ni miris la sunsubiron kaj silenton. La fajfoj de la kantantaj birdoj, la freŝaj legomoj kaj fruktoj estis niaj ĉiutagaj ĝojfontoj. En mia familio elformiĝis la labordivido pri la bestprizorgado, tiel nia somero pasis senĝene, feliĉe. Dume nia etkatido plidikiĝis. Unutage, kun ĝi samaĝa katido vizitis nin, kiu poste ankaŭ restis ĉe ni ĝis la sekva printempo.
Tiam ĝia posedanto hejmenportis sian katidon, sed tiu poste daŭre pasigis ĉe ni la grandparton de siaj tagoj. Ja, la griza stria-blankmakula katido ligis tutvivan amikecon kun nia kato: Cicóka kaj kun ni. Kun nia katido Cicóka (cico:ka) la alia kune manĝis, ludis kaj unu la alian trabrakumante dormis en la ilarbudeja katid-dometo, farita de mia filo el lignoskatolo. Okazis foje, ke la fojnon mi ĵetis supren al la fojnodeponejo ne per la fojnoforko, sed permane. Mia geedza fingringo deglitiĝis de mia fingro kaj malaperis. Sed ties mankon mi rimarkis nur post tagoj. Sed tiam, mi ne sciis jam kiam kaj kie mi povis perdi ĝin.
Preskaŭ unu monato pasis, kiam alvenis la unuaj frostaj tagoj. La katidoj jam ne dormis en la katid-domo, sed ili enigis sin en la porbestan kušfojnon por tranokti. En la sekigita diktrunka-herbospecio ili havis pli da varmo. Iumatene antaŭ ol fermi pordon de la ilarbudejo, mi kašrigardadis en la ejon por rigardi kion faras tie la bestoj. Mi vidis, la du katetojn enprofundiĝante ludi kun mia geedza fingringo. Per siaj antaŭaj kruroj ili šovadis mian fingroringon inter si sur la intertegmento de la kelo, kaj dume atentis, ke evitu ili la tien falintan fojnostokon. Kiam la ringo rulis iom, ili ekscitite ekmiaŭis, poste iu de la du sursaltis la ringon por malhelpi ĝian ruladon sub iun kaĝon.
Ankaŭ al la kunikloj povis esti ĝuinda la vidaĵo de la ludo. La kunikloj nun ne skuis la kaĝon signante sian malsaton. Ili atendis pacience min.
Komence de decembro dum iu neĝa mateno surprizis min, ke nia nigra-blanka kateto jam atendis min ĉe la ĝardena pordego. Ĝi samloke levadis piedojn kaj ekscitite daŭre miaŭante provis klarigi al mi ion.
Tiam ni atendis naskon de unu nia kuniklo. Do, mi pensis, ke la katido volas anonci al mi, ke la atenditaj estaĵoj alvenis. Malferminte la pordon mi vidis, ke antaŭ la katido-domo sidas Marci la alia katido, kaj persiste atentas ion. Mi enrigardis la katid-domon kaj rimarkis, ke alia fremda malbela kato rigardas sur min, kaj ne forkuras kiel kutimas la fremdaj katoj. Pensante unue, ke la vizitanto batis miajn katidojn, mi volis forperli ĝin. La fremdulo ne moviĝis por fuĝi, sed la aliaj du saltis apud la fremdan beston, šajne por savi ĝin. Ankaŭ aliam manĝis malsata besto dumvintre ĉe ni. Do ni pensis: bone, restu do. Ĝi certe foriros printempe. Sed, ĝi restis por eterno. Pase de nova monato, kiam ĝiaj palpebroj, brovoj kaj lipharoj komencis denove elkreski, ni spertis: tial estis la fremda kato tia strangaspekta, ĉar ĝi mankhavis. Iu stulta infano aŭ plenkreskulo certe fortranĉis tiujn de la kato. Nu, Cirmoŝ (stria) jam multaĝa estis, ne naskis posteŭlojn, sed feliĉe ši bone rilatis al la du virkatetoj. Cirmoŝ senlace ludis kun ili, kaj instruis multajn gravajn sciindaĵojn. Ekzemple ankaŭ la salton al altaj trunkaj arboj kaj kapton de musoj. Videble la triopo amis unu la alian.
Dum iu fruprintempa tago kiam bele bluis la ĉielo kaj varme sunradiis, Cirmoš ordonis nian virkateton por atendi šin ĉe nia barilo.
Nia kateto ne rajtis sekvi la maljunan inon en la najbaran ĝardenon.
Kiel el partera loĝio li devus esti finatendanta la novan spektaklon de kapto de muso. Ja, la manovrojn, ruzaĵojn ankoraŭ devis ekzerci.
Cirmoŝ ne rimarkis la najbarĝardene kaŭraĉantajn tri vagabondhundojn. La malsataj hundoj kuratakis kaj antaŭ ni disŝiris kaj formanĝis nian kompatindan maljunan katon, sed tiel, ke eĉ unu juglandogranda haŭtpeceto ne restis el ĝi. Ĉion ĉi vidante nia nigrablanka virkateto ektremis – kaj se mi ne estus vidinta, mi neniam povus esti pensanta lian agon ebla – el iu de la katet-okuloj falis unu larmo pro la granda anima ŝoko. Postevente dusemajnojn ĉiutage nia kateto iris tien kaj malgajadis, kie la tragedio okazis.
Ofte ni iras por ekskursi en Miŝkolc-Tapolca. Agrabla estas sidadi lagborde, promenadi en la bela vilaokvartalo aŭ manĝi bakitan fiŝon ĉe iu proksima bufeo. Je nia iama simila promenado ni vidis iun domposedanton, kiu ĝuste tiam debatis per stango la hirundoneston sub la defluilo de sia domo. Tial li agis tiel, ĉar laŭ lia rakonto kiel nutraĵon al la birdidoj, la hirundogepatroj portas cimojn. Li ne volas, ke la tienportitaj cimoj enkrablu sian domon. La nesto falis surteron kun du idoj. Unu tuj mortis, la alia ŝajnis vivi ankoraŭ tiam, kiam ni ekzamenis ĝin. La birdgepatroj malesperiĝante atentis, kio okazas pri la nesto. La neston, kune kun la ŝajne vivanta ido, ni metis sub iun arbedon apud la trotuaro. La eventon vidis ankaŭ juna kato, kiu certe apartenis al tiu domo, de kie la hirundo-nesto forigita estis. Volante ni jam foriri, rimarkis, ke ankaŭ la stria kato prepariĝas je io. Ni antaŭeniris sur la vojo, sed post kelkpaŝoj ni haltis por atenti ĉu okazos io, kaj se jes, kio. Okazis tia ago, kian, ni ne atendis. La stria junkato unue flaradis la neston. Poste enbuŝigis la idon kaj kun tio ekiris antaŭen laŭ la vojo apud vico de platanoj. Preterirante la ludplacon la kato multfoje haltante progresis al la lagbordo akompanante pere de la birdogepatroj. Birdnutrejo estas muntita inter la trunko de la maljuna kava saliko kaj ĝia branĉo estanta tri metrojn alte de la tero. Post longa penado atingis la birdnutrejon la kato enbuŝigita per sia portaĵo, kaj la birdidon elbuŝigis tien. Plenumante sian celon, la kato malrapide retroirante de la saliko surtereniĝis kaj foriris. Ni hejmeniris poste.
Longe ni menciadis la eventon. Ĝis tiam ni spertis neniam, ke kato savu estaĵon ne apartenantan al sia specio, kaj ĉefe birdo estu tiu. Konata fakto estas, ke la kato ĉasas ilin. Ja, la birdviando pli delikatas ol la musa.
Ĉu vi povus pensi, ke tiome kara, sentemanima, kaj saĝa estas la kato?
Pase de kelktagoj ni vidis, ke ĉirkaŭ la idon la zorgemaj birdgepatroj jam konstruis neston kaj lerte portadis al sia unusola ido la insekto-nutraĵon preditan super la lago.
Vi povus diri, ke ĉi rakontitaj eventoj estis nur unuopaj kazoj. Jes, vere estis tiaj. Sed ankaŭ tio veras, ke iu ajn vivulo povas havi tiujn proprecojn: bonecon, saĝecon, pro kiuj ni homoj: kronoj de la dia kreado, povas gapmiri. Mi ĝuste tial ne aĉtaksas eĉ unu specion de la vivularo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.