La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Historia dramo en tri aktoj
Origine verkita en Esperanto
AGADO okazas komence de regado de reĝo Ghezo (1818-1858) en la reĝlando „Fon” Dahomeo, laŭ mencioj de loĝantoj de Benino en la 21-a jarcento. Reĝo Ghezo estas historia persono, ankaŭ lia leĝo realas, ĉar sence de tio post morto de la reĝo oni ne rajtas mortigi liajn edzinojn, konkubinojn kaj liajn ceterajn virinajn apartenantojn por fari funebran manĝaĵon el ili. Krome, la nova leĝo malpermesis fari el ili oferdonojn al altaro de iu ajn dio. La pliaj rolantoj kaj agadoj estas elpensitaj.
SCENOJ estas en centro de la lando „Fon” Dahomeo sur teritorio de komunumo de la Joruba-tribanoj elmigrintaj de Niĝerio, survoje de tiu loĝloko al la reĝa rezidejo, kaj en la ĉefurbo kiu estas la sama kun la rezidejo. (La nomo Dahomeo estas donita de Britoj, la Fon antaŭnomo devenas el nomo de super la lando reganta kaj reĝojn dona tribo Fon.)
ROLOJ: Ghezo: la komercist-reĝo, Fatima: reĝedzino, Jahaja: la komunum-estro de Tribo Joruba, lia pli juna frato: Kodjo kaj lia granda filo: Latifou, aveto Gersi: la saĝulo de vilaĝo, fileto de Kodjo, Ĉefsorĉisto, sinjoro Ludoviko: la Franco, Adarci: la kuraca amazonfilino de la Joruba komunumestro, Dina:la atleta amazonfilino de la komunum-estro, aliaj amazonoj de „Fon” Dahomeo, soldatoj, pordgardistoj, kortega popolo, kurieroj, kuiristo, la ĉefmilitestro kaj Reprezentanto de la Granda Konsilantara Komitato de Triboj.
La nomoj de personoj, lokoj kaj plantoj eldirendas laŭ Esperantlingva akcento. Ghezo eldirendas: Gezo.
Scenejo: Antaŭ ronda domo staras du viroj. Unu el ili elegante vestita. Alvenas tri viroj kun virino al teritorio de komunumo de la Tribo Joruba. Ili reciproke kliniĝante salutas unu la alian.
JAHAJA:
Belan tagon gastoj! Rakontu kiel vi nomiĝas kaj kiucele vi vizitas nin.
GEZO:
Estu salutata estiminda ĉefo de ĉi tiu komunumo de tribo Joruba, kaj ankaŭ vi; saĝulo de tiu ĉi loko! Mi estas Gezo, komercisto. Jen, mia edzino Fatima. Ni travojaĝis sendamaĝe multajn malbonfamajn teritoriojn de batalemaj triboj, kaj nun preskaŭ tute atingintaj hejmen, atakis nin banditoj sur via teritorio. Ilin dispelis krokodila atako. Kiuj restis el inter la banditoj, tiujn atakis serpento monstroj. Viaj du parencoj liberigis nin de la ŝnuroj de la banditoj, kiuj volis vendi nin en foiro pri sklavoj.
KODJO:
Granda estro de nia komunumo; mia frato konsideradu, se ĉi tiujn homojn, kiuj estis traligitaj pere de ŝnuregoj de la rabistoj, kiel la araneo ligas siajn viktimojn, tiuj sanktaj bestoj lasis vivaj, ni devas apogi ilin ĉiumaniere, ĉu eble mi malpravus?
JAHAJA:
Jes, la konduto de tiuj sanktaj bestoj signifas, ke niaj prauloj destinis al vi ne fruan sengloran morton. Vi estas bonvenigataj ĉe ni.
AVETO GERSI:
Sinjoro, ĉu vi scias pri la reĝo elekto? Nia reĝo mortis, ne have filon post li restantan. Vi ŝancas al la trono, estante vi parenco de reĝo. En la proksimaj tagoj okazos la elekto el inter la kandidatoj, ni atendas la novaĵon pri la persono de la elektito.
GEZO:
Kiel mortis reĝo Adomoran?
KODJO:
Ni aŭdis, ke li suferis akcidenton pro lia pasio. Li murdis multajn elefantojn pro eburo konkuranta kun valoro de oro. Foje, kiam liaj servistoj kargis eburon al veturiloj dum lia kontrolo, elefanta grego kuratakis ilin.
LATIFOU:
Ok monatojn suferis reĝo Adomoran, luktis por sia vivo, poste tamen forpasis. La ĉefsorĉisto tiutempe gustumis la potencon. Nun li rigardas en ĉiu reĝkandidato sian rivalon, kaj klopodas malaperigi la plej multajn el sia vojo. Povas esti, ke ankaŭ vi estus nun lia viktimo, se la sanktaj bestoj ne estus intervenintaj.
FILETO de KODJO:
(Akre krie enkuregas knabo.) Paĉjo, paĉjo! Iu simio forportis vian pafilon!
KODJO:
(Al la knabo.) Rapidu por baldaŭ reakiri la fusilon ke tiu idiota simio ne faru ian damaĝon. (Ili forrapidas.)
JAHAJA:
Sinjoro Gezo, ĉu via edzino ne havas Joruba-tribajn radikojn? Ŝi havas similajn vizaĝtrajtojn kun nia iama parencino edzinigita kaj forportita de ano de la tribo Fon. (Anstataŭ Gezo respondas Fatima.)
FATIMA:
Vi pravas. La tribanino Joruba kaj la tribano Fon estis miaj geavoj.
Ili formigris kaj ankaŭ mi agis same.
JAHAJA:
Kiel feliĉe, ke ni kontrolis la flankvojon. Vi povis saviĝi kaj ni nun denove havas kontakton kun nia laŭsanga parencino. (Al aveto Gersi.)
Bonvolu akompani ĉi tiun belulinon al miaj edzinoj kaj filinoj. (La saĝulo foriras kun Fatima, Kodjo ridete revenas.)
KODJO:
Por fortigi nian parencecon, por ĉiam, mi rekomendas ligon helpi vin de nia komunumo, ĉu reĝiĝos vi, ĉu ne. (Kodjo manon etendas al Gezo, kaj la ĉeestantoj agas same. Gezo premas ilian manon.)
GEZO:
Mi alte taksas miajn helpantojn.
JAHAJA:
La okazo de via ebla reĝiĝo, sugestas demandon: se vi pli frue ol Fatima forpasus al transmondo, ĉu ankaŭ ŝi estiĝos oferdono? Ni tre bedaŭrus ŝin.
GEZO:
Neniam mi pensis pri tio, sed reĝiĝonte, mi nepre ŝanĝos tiun leĝon. (Li levas manon al ĉielo.) Mi vokas ateste niajn diojn, ke ankaŭ por mi same karas Fatima.
AVETO GERSI:
(Kun li blankulo alvenas, kiun li prezentas al sinjoro Gezo.) Jen sinjoro Ludoviko el Francujo.
SINJORO LUDOVIKO:
(Li manon premas kun Gezo) Mi aŭdis, kiel feliĉe vi saviĝis el via malagrabla situacio.
LATIFOU:
Sinjoro Ludoviko volas transporti palmoleon de ni en Francujon. Li atendas reĝan permeson por ĝi.
SINJORO LUDOVIKO:
Mi envias vin pro Fatima. Ankaŭ por mi dezirindas ŝi, sed ŝi estas jam eltirita ludkarto.
JAHAJA:
Nu, niaj gastoj bone interkonatiĝis. Rigardu nun la amazonojn! (Li aplaŭdas, envenas grupo da junaj virinoj kaj prezentas militan dancon.)
GEZO:
La ĉi – tiea ĉeesto de la virinaj soldatoj por mi estas bonega afero, ja tre grandioza estis ilia prezento. Mi ĝojas vidi ilin.
JAHAJA:
La amazonoj estas membroj de nia tribo kaj iliaj estroj estas miaj filinoj. (Li mansignas, alvenas al ili unu amazono kaj sinprezentas.)
AMAZONO:
Saluton nobla sinjoro! Mi nomiĝas Adarci, kaj mi estas ankaŭ kuracanto de vundoj, malsanoj.
GEZO:
Saluton Adarci! Via grupo valoras oron! Mi ŝatus, se vi venus kun ni en la ĉefurbon por organizi ĉi-similan armeon de amazonoj. Kion vi respondas? (Adarci ricevi jes, alrigardas la komunumestron.)
JAHAJA:
Mi volonte permesas vian foriron. Sed, ni iru nun jam ripozi, ĉar sinjoro Gezo kaj Fatima havis malfacilan tagon. Ankaŭ morgaŭ estos tago por babiladi. (Ĉiuj kapjesas kaj foriras.)
Scenejo: Sekvatage en la kortego de estro de la komunumo de la tribo Joruba, la servistaro prepariĝas al festeno je estimo de la parencaj geedzoj. Iuj portas telerojn, pladojn kun manĝaĵoj, aliuloj barelon da biero, fruktosukojn kaj enboteligitajn drinkaĵojn. Kaj denove aliaj homoj, montradas siajn belajn vestaĵojn surmetitajn al festeno.
GEZO:
Kune kun estas la multspecaj nutraĵoj, por trinki fruktosukoj, drinki preparita estas biero. Vi; niaj novaj parencoj vere estas grandanimaj, dankindaj.
JAHAJA:
Ni decidis donaci al geedzoj la ornamajn vestaĵojn de nia triba komunumo. Iru ankaŭ vi por surmeti ilin. Mi volas vidi, ĉu ili bonas?
GEZO:
Dankojn pro la altvaloraj donacoj. Mi iras alivesti min. (Li foriras).
(Knabinoj venas kun korboj plenplenaj per florpetaloj kaj verdaj folioj, por alŝuti sur la parencan paron, simbolante la praan kutimon de fekundiga ceremonio. Aperas la geedzoj vestitaj en ornamajn vestaĵojn kaj akceptas kisetojn de la parencoj. Kiam sidiĝas ĉiuj por manĝi, aperas ebria soldato kaj ŝanceliĝadante provas transdoni pokalon da vino al la juna paro.)
SOLDATO:
Gefianĉoj! Drinku amon unu de la alia el ĉi tiu pokalo! Bona, delikata vino estas en ĝi, kuraĝigilo por eldiri la jeson!
GEZO kaj FATIMA: (kune)
Ne bezonatas plia kuraĝo, ja, ni estas jam geedzoj. Sed, se vi rekomendis ĝin tiel kare, drinku vi mem! (La soldato flanken kliniĝante ĉe zono kaptas Fatiman, kaj volas drinkigi ŝin ĉiamaniere. Sed, ŝi ne drinkas, sed provas liberiĝi de la perforta premo. Fatima batadas permane la soldaton kaj mordas lin. Alsaltas Latifou kaj Gezo, ke ili apartigu Fatiman de la ebriulo.
Poste ankaŭ Kodjo helpas subpremi la soldaton kaj depreni de li la pokalon. Je ilia interveno la soldato falas surteren. Ili disiĝas kaj esploras la okazintaĵon.)
LATIFOU:
Li mortis. (La okazintaĵon ne komprenante rigardas ili unu la alian, poste Latifou kaj Kodjo forportas la mortinton.)
JAHAJA:
Mi ne scias kiel povis okazi tiu ĉi incidento. Mi malkonas tiun soldaton. Li certe ne apartenis al nia komunumo. Poste mi esploros la okazintaĵojn, sed nun ni amuziĝu kaj manĝu! (Ili apenaŭ sidiĝas kaj komencas manĝi aŭskultante la muzikon, kiam la komunumestro ekvidas aperon de tri soldatoj en uniformoj de reĝaj gardistoj. Li scivoleme iras antaŭ ilin, ĉar li bone vidas, ke la soldatoj rigardadas dise-mikse.)
JAHAJA:
Bonvenon! Kial vi venis?
SOLDATESTRO:
Reĝaj soldatoj ni estas. Ni kontrolas ĉi regionon, ĉar nuntempe multas la bandit-atakoj. Ĉu vi spertis nekutimaĵojn?
JAHAJA:
Ĉi tie estas ĉio en ordo. Nun komunuma festo okazas. Ĉu vi volas ĉeesti ĝin? (La soldatoj mansignas ne, lastfoje ĉirkaŭrigardas kaj foriras.)
GEZO:
Kion volis la soldatoj?
JAHAJA:
Ili certe serĉis la soldat-kunulon. La rigardo de la soldatoj estis esplora kaj insida. De tie vi devos baldaŭ foriri, ĉar ĉi tiu vizito kaj la pli frua apero de tiu alia soldato, certe ne estas hazardo. Latifou, Adarci, Kodjo kaj sinjoro Ludoviko estas bonegaj uzantoj de ĉiaspecaj armiloj.
Ili akompanos vin, por atingi vian hejmon sukcese. (Ili konsente manpremas, kaj ĉiuj foriras.)
Scenejo: Survoje de teritorio de komunumo de tribo Joruba al ĉefurbo Abomei, la grupo pasigas la nokton sur iu plataĵo. La geedzoj unu apud la alia, la aliaj grupanoj iom pli fore dormas. La scenejo malrapide heliĝas montrante, ke la nigra nokto cedas al la milde orumanta tagiĝo. Gezo malprofunde dormas. Li vekiĝas je ies alpaŝo inter li, kaj Fatima. Li tuj spertas, ke tiu per tranĉilo enmane klinas sin super lin. Gezo tuj movas sin de antaŭ la atakanto. Pro la rapida movo lia edzino ekvekiĝas kaj spertante la neordinaran situacion, komencas kriadi.
FATIMA:
Helpon! Helpon! Ho, ve!
SOLDATO:
Vane vi veadas, neniu aŭdas vin! (Tiam alvenas tien iliaj geamikoj kaj vidas edzinon de sinjoro Gezo ekscitite kaj senpove stari proksime al la luktantoj. Fine Gezo sukcesas forpreni kaj forĵeti tranĉilon de la malamiko kaj forte premi lin al tero.)
KODJO, LATIFOU: (kune)
Kial vi pensas aĉulo, se la sanktaj krokodiloj kaj la pitono savis vivon de sinjoro Gezo, ĉu vi povos forpreni ĝin?
SOLDATO:
Mia sinjoro la ĉefsorĉisto ordonis mortigi tiun ĉi tie, ĉar alikaze, miaj familianoj mortos. (En momento preteratenta la soldato liberiĝas de la tero, kaj nun li alpremas surteren Gezon, kiun li komencas strangoli. Sed Gezo ne lasas sin kaj flanken turnante sin li sukcesas ekstari. Poste li puŝas la soldaton for de li. Tiu falas en truon, kaj dum sia eksperimento por ekstari li rimarkas kobrojn serpentumantajn sur sin.) Kobroj! Ve, vivfino mia! (La soldaton murdas la venenaj bestetoj. Gezo kun liaj amikoj forlasas la soldaton kaj reiras al sia dormejo. Tie ili renkontas la atletan Dina, la filinon de la komunumestro de tribo Joruba.)
DINA:
Estu salutataj ĉiuj. Glorkrono al Vi, nia elektita reĝo de „Fon”
Dahomeo. Rapidu en la rezidejon por enpostenigi, kroni Vin. Vivigu niaj dioj vin nia Ekscelenco kaj vian edzinon! (Ŝi ĵetas sin surteren kaj kisas iliajn ŝuojn, poste stariĝas.) Nun mi portos la informon al mia komunumo, kaj poste mi akompanos kaj servos vin dum mia vivo. (Ŝi mansalutas kaj forkuras. Grupo de Gezo preparas sin por foriri. Kurteno!)
(Paŭzo: dek minutoj.)
Scenejo: Per longaj militistaj fusiloj kaj ponardoj armitaj gardistoj staras en la reĝa palaco ĉe la pordo kaj ĉirkaŭas la tronon, kie sidas la reĝaj geedzoj. Proksime al ili staras sinjoro Ludoviko kaj kortegaj homoj. Poste alvenas la ĉefsorĉisto de la lando, kaj paŝas antaŭ la reĝon.
ĈEFSORĈISTO:
Akceptu mia Reĝa Moŝto mian plej profundan omaĝon. Niaj dioj vivigu vin Ekscelenco, ĝis vi servos interesojn de niaj popolo kaj dioj.
REĜO GEZO:
Ĉefsorĉisto, la spiritoj de niaj prauloj vivigu ankaŭ vin same. (La ĉefsorĉisto senvorte klinas sin. La reĝo turnas sin al la araba skribisto.)
Skribu! Mi; Gezo, deka en vico de reĝoj de „Fon” Dahomeo, deklaras ke mi koncentrigos ekde hodiaŭ en miaj manoj, escepte de la drogkomerco, la tuton de la komerco specoj, inkluzive la homkomercon.
(La reĝo nun turnas sin al la ĉefsorĉisto) Grandsinjoro, Vi gardos niajn nordajn landlimojn. Kiel ĉefkomandanto de niaj tieaj armeoj, jam hodiaŭ vojaĝu tien, por okupi vian tiean defensivan pozicion. Miaj dekretoj estu deklarotaj en la tuta lando!
ĈEFSORĈISTO:
Pardonu min Reĝa Moŝto, sed ĝis nun al mia kompetento apartenis la hom-komerco. Per kio vi volas kompensi min pro la perdo?
REĜO:
Via estis kaj restis la drog-komerco, kaj la decido pri la ceremoniordo de la homoferoj. Nun, mi volas ĉesigi la kontraŭleĝe ekzercitan komercon de la infanoj sub dek jaroj. Pro via kontraŭleĝa konduto vi meritus mortpunon, sed vi ricevos nun ŝancon por ripari ĝin. Se vi metos ateston pri via fideleco, mi gratifikos vin.
ĈEFSORĈISTO:
Mia Reĝa Moŝto, pardonu mian kuraĝon fari mencion.
REĜO:
Skribisto! Transdonu la dokumenton, por ke mi metu sur ĝin mian reĝan sigelon. (Li transprenas la paperon kaj turnas sin nun al la ĉefsorĉisto.)
Ĉefsorĉisto, bonvolu transdoni mian reĝan sigelon garditan de vi. (Li transdonas ĝin. La reĝo alfiksas la sigelon sur la dokumenton, poste enpoŝigas la sigelon.)
ĈEFSORĈISTO:
Ĝis nuno la sigelo estis ĉe mi, ĉu vi ne redonas ĝin por gardi plu?
REĜO:
Ĝi restos ĉe mi, ĉar ne estos bone, teni ĝin ĉe vi en proksimeco de la landlimo. Leĝdonado finiĝis, publiko foriru. (La ĉefsorĉisto malbonhumore foriras, poste la reĝo alparolas la kuiriston.) Ni malsatas, surtabligu la manĝaĵojn en la manĝoĉambro. (Unue la kuiristo, poste la reĝaj geedzoj, poste ĉiuj eliras el la ĉambro.)
Scenejo: En granda ĉambro de la palaco, la reĝaj geedzoj kaj la amazonoj, krome la ĉefsorĉisto ĝuas popoldancon kun muziko, kiam alvenas unu pordo gardisto kaj anoncas.
GARDISTO:
Kuriero alvenis. Reĝa Moŝto bonvolu tuj akcepti lin. (La reĝo mansigne invitas.)
KURIERO:
Majesta sinjoro Reĝo, malamika soldataro ekatakis nian landon el la reĝlando Togo. La tridekmil membra armeo vandale proksimiĝas al via rezidejo.
REĜO:
Dankon pro la anonco, foriru! (Kuriero eliras.) Atenton! Mia popolo devas ekscii antaŭ mia militeniro, ke dum mia foresto, mia edzino Fatima regos super la lando, kaj vi estos devigataj obei ŝiajn ordonojn.
Nun foriru! Eksterordinara situacio estiĝis kaj mi devas disponi, aranĝi diversajn necesaĵojn. (Ĉiuj foriras, escepte la reĝan edzinon, la ĉefsorĉiston kaj Dinan; la amazonon.)
ĈEFSORĈISTO:
Ho, mia Reĝo, vi estas tro juna, kvankam esperon vekanta kun bona talento, sed tute sensperta. Pli konvena ago estus por vi abdiki kaj doni avantaĝon por mi. Restu plie apud la jupo de via edzino transdonante la potencon al mi. Vi ekvidos mian triumfon!
REĜO:
Oj, mia ĉefsorĉisto! Vi ne defendis per via armeo la limon de la lando! Kial vi ne okupis la soldato pozicion ricevitan al tiu loko? Ĉu malfortiĝis via magia forto por plenumi vian devon? Senprokraste enviciĝu en mian armeon sub mia komandado, ĉar en danĝero ĉiun forton ni devas kunteni. Diru! Kial vi ne informis min pri la situacio?
ĈEFSORĈISTO:
Mi ne ĝenis vin en viaj mielmonatoj.
REĜO:
Konstateblas, ke vi trapensis malĝuste vian bonstaton, kaj tion de nia patrujo. (Al la pordo gardisto) Iru, portu mian ordonon al la ĉefmilitestro de miaj armeoj trumpeti alarmon, klarionu li kolektiĝon!
Sciigu ke, la armeo pretigu sin al batalo! (Al la ĉefsorĉisto) Dignulo, anoncu vin ĉe mi antaŭ krepusko, ĉar tiam ni ekmarŝos! (La ĉefsorĉisto levas la ŝultron, klinas sin kaj foriras. Gezo turnas sin al Dina.) Sendu ilian poŝtan kolombon al la komunumo-Joruba, falkojn al la aliaj regionoj kaj ĉevalajn rajdantojn al la pli foraj triboj kun miaj mesaĝoj devontigaj ilin por ekmiliti! La aroj de soldatoj aliĝu, ĉe la jam antaŭe markitaj lokoj!
DINA:
Senprokraste mi aranĝos ĉion. (Ŝi klinas sin kaj foriras, Gezo kaj Fatima brakumas unu la alian.)
FATIMA:
Se per viaj elefantoj vi pelos la atakantojn en marĉon, neniu eskapos sendifekte. Ĉar, se tamen estos pluvivantaj poste, tiujn manĝos marĉaj krokodiloj. Venkante fiere flagros via flago: en blua kampo ora krona elefanto.
REĜO:
Karegulino, vi havas elstaran militestran talenton. Morgaŭ post la pena interbatalo antaŭ la dormiĝo mi pensos en mia tendo pri viaj molaj paŝoj, silkecaj fingroj kaj dolĉaj, amoraj vortoj. Sed, nun jam venu ripozi mia dolĉa amatino! La tagiĝo estas kritiko de la nokto, la mezuriĝo de la tempo antaŭ la leviĝanta suno. Mi bezonas kolekti freŝan forton. (Brakumante unu la alian eliras ili eksteren.)
Scenejo: En la granda ĉambro de reĝa palaco la venkinta reĝo reveninta el la batalo, akceptas la honoro esprimojn de siaj popolanoj.
Ĉeestas krom la reĝa paro kaj la kortega popolo ankaŭ la ĉefsorĉisto.
REĜO:
Kio okazis ĉefsorĉisto? Kial vi ne aperis sur la batalkampo? Ĉu eble vi volis ne reen sorĉi la atakantojn en ilian propran landon?
ĈEFSORĈISTO:
Ne moku, mi ne havas ŝerc-toleran animstaton. Brilon de mia hejmo funebro malheligis.
REĜO:
Pardonon kaj akceptu mian kunsenton. Ĉu mi povas helpi iel? Via armeo meritas laŭdon. Ni venkis.
ĈEFSORĈISTO:
(Iome al si mem.) Ne laŭdu la tagon antaŭ la sunsubiro. Ne fanfaronu reĝo! Min, vi ne povas simple neglekti. (Li klinas sin kaj foriras. Post lia foriro, sen anonco kuriero enkuregas.)
KURIERO:
Denove reaperis la malamiko! Nia patrujo suferas nun ĝeneralan atakon! Armeoj atakas ne nur de Niĝerio, sed ankaŭ de Niĝero kaj Burkino. (La reĝaj geedzoj interrigardas.)
REĜO:
Dankon. Iru en la kuirejon peti manĝaĵon, sed poste ne foriru, vi ekmilitos kun mi! (Li turnas sin al la pordo gardisto.) Gardisto voku mian ĉefmilitestron! (La gardisto kaj kuriero foriras, la korteganoj laŭte interparoladas ekscitite. Envenas la ĉefmilitestro. Al li, la reĝo.) Feliĉo estas en la malbono, ke ankoraŭ ne disiĝis la armeoj. Ĉefmilitestro, portu mian anoncon, ke por la sukceso de nia militiro mi oferos ŝafojn, kaprojn. Bakitajn viandojn de la oferitaj bestoj, kaj bonajn trinkaĵojn ricevos la soldatoj sed la diboĉadon, mi malpermesas! Post la dispozicioj fare de vi, mi volas revidi vin kune kun la ĉefoj de trupoj por priparoli la militan planon! La armeo ekiros dum matenkrepusko!
Foriru por aranĝi ĉion! (La ĉefmilitestro klinas sin kaj eliras, post li ĉiuj foriras.)
Scenejo: Gezo kun Fatima staras antaŭ la soldatoj ripozantaj apud la reĝa palaco. La reĝo alparolas la soldataron.
REĜO:
Miaj kunbatalantoj! En la nialanda historio ne okazis ĝis nun samgranda malamika atako kaj precipe samtempe. Miaj sanktaj antaŭuloj estis konkeraj reĝoj. Mi estos sama. Nun ni batalos por defendi nian patrujon. Ĵuru, ke vi batalos pro nia libereco: plenforte, fide, plene de kuraĝo kaj entuziasmege!
SOLDATOJ: (unuanime)
Ni al vi ĵuras!
REĜO:
Per forto, kuraĝo, entuziasmo, filoj de „Fon” Dahomeo ankaŭ nun unuiĝu! Ek! Soldatoj, ĉiam antaŭen! Helpu nin niaj sanktaj antaŭuloj, grandaj dioj! Venkinte sur nin salutos komenco de nova tempo!
SOLDATOJ:
Vivu! Vivu!
(Dum kriado de la soldatoj, la reĝa paro foriĝas. Kurteno. Dek kvin minuta paŭzo okazos.)
Scenejo: En la ĉambrego de trono ni vidas reĝinon Fatima, sinjoron Ludoviko, la ĉefsorĉiston, la kortegan popolon kaj la amazonojn.
ĈEFSORĈISTO:
Tre sangaj interbataloj estis, sed ni venkis. Tamen fine, el vestaĵo de nia reĝo gutis la sango, tion oni povis eltordi de ĝi. Post kiam la kuraca amazono lavis la sangon de sur nia reĝo, kaj metis sur lin puran veston, li senkonsciiĝis. (Fatima kovras sian larman vizaĝon sub sian vualon.)
SINJORO LUDOVIKO:
Laŭ tio, ĉu la reĝo toleris la lavon, sed la tordon jam ne?
REĜINO FATIMA:
Estimu, kies gastamon vi ĝuas! Ne estas tempo por ŝerci!
SINJORO LUDOVIKO:
Ne nubigu la malfeliĉo kaj duboj vian belan frunton! (Li kisadas, brakumas Fatima, kiun surprizas la tenereco miksita kun sintrudo de la Franco, sed ŝi forpuŝas de si la viron kaj afliktite turnas sin aliflanken.)
ĈEFSORĈISTO:
Vere, pasis jam unu Lun-monato, kaj nia reĝo estas nek vivanta, nek neaga. Same la landaj aferoj ne povos flui plu. Mi, apogato de spiritoj reĝos de nun, helpe de sinjoro Ludoviko, ĝis okazos la elekto de nova reĝo.
REĜINO FATIMA
Vi certe ne serioze pensis, ke vi duope volas regadi sen mi, kies regadon dekretas leĝo de mia edzo! Ne aŭdacu aserti kategorie, ke alian reĝon vi volas starigi anstataŭ mia edzo! Se vi volas regadi, regadu kune kun mi. Helpante mian regadon mi akceptas vin, alikaze ne.
ĈEFSORĈISTO:
Dum mi vivas, „Fon” Dahomeo ne vidos reĝinon, nur reĝon. Plie vi ornamadu vin. La regadon lasu al viroj! Kaj estu plie kara katino ol fie langa virino. Iĝu mia seksa kunulino, ja vin ne povas posedi via edzo.
(Li paŝas al Fatima, zone kaptas ŝin kaj ekkisadas mamojn de la virino, dume premadas ŝian postaĵon. Fatima forte provas liberiĝi de li, sed nur tiam ŝi sukcesas, kiam ŝi mordas manon de la agresanto. Tiam li alkrias la korteganojn.) Ĉu vi ne havas farendaĵojn? For! Ne staru ĉi tie! (Tiuj foriras.)
REĜINO FATIMA
Lasu min! Ne konfidencumu! Ĉu vi ambaŭ freneziĝis? Ĉu blindigis vin ambaŭ, la sopiro pri potenco? Mi estas reĝino kaj ne unu el inter servistinoj! Tenu lanugon al nazo de mia edzo! Vi ekvidos ĝin moviĝi, kiam mia edzo enspiras.
ĈEFSORĈISTO:
For la lanugon! Se iu ne povas stari, iri, paroli, tiu ne vivas! Tiu ne povas plenumi la vivo taskojn! Ignoru finfine, vane vi volas atendi plu la restariĝon de via edzo!
REĜINO:
Vi malpravas.
ĈEFSORĈISTO:
Fatima! Ekrigardante viajn mamojn pomo formajn kaj malplatan postaĵon, inundas min terura sopirego simila al vulkana ardo, por posedi vin. Akceptu min via edzo, aŭ pri tio vi ankoraŭ pentos!
REĜINO:
Mi respondas ne.
SINJORO LUDOVIKO:
Karegulino ne alian, min akceptu! Mi amas vin. Mi sopiras al viaj okuloj rapide fulmaj, daktiloj de via lipo kaj svelta nigra korpo.
Honesta oferto de mi peti vin esti mia edzino, kaj mi igos vin mia reĝino. Ni dividos la reĝan posedaĵon kaj sur vin kiel mia edzino ne etendiĝos la praa leĝo pri la homofero sur altaro de iu ajn dioj!
EFSORĈISTO:
Amindumas vin sinjoro Ludoviko. Sed li ne konas niajn leĝojn, ĉar reedziniĝi vi ne rajtas post forpaso de via edzo reĝa. Sed vi rajtas prezenti vin propravole kiel oferdonon por estigi via-edzan gloriĝon!
REĜINO FATIMA
Dum vivo de mia edzo, mi ne apartenos al aliulo, kaj oferdono mi ne rajtas esti. Mi ne vidvas! Vi ne rajtas perforte devigi min, ĉar tiukaze vi efektivigas agon kontraŭ leĝo de mia edzo! Se tamen vi agas laŭ via propra leĝo, poste vi tre pentos.
ĈEFSORĈISTO:
Ha, ha, ha! Ĉu vi minacas min? Vane! Vi ofendis mian viran fierecon. La praan leĝon de mia amata patrujo via edzo ofendis! Vere, via edzo donis leĝon, sed ĝi ne estis anoncita de mi, tial ĝi ne realiĝis.
Nenio kaj neniu defendas vin. Mi venĝos al vi pro la maljustaĵoj! (Li forte aplaŭdas. Post tio servisto enportas korbeton kaj metas ĝin antaŭ la piedojn de la reĝino.) Malfermu korbon reĝino! Mi volas havi vian novan decidon.
REĜINO FATIMA
Min ne interesas via korbo! Mi vidas nur, ke mi ne povas konvinki vin pri mia vero. Bedaŭrinde, ni povas fari nenian kompromison, ĉar vi ne kapablas objektive konsideri la farendojn en nia malfacila situacio.
(La ĉef sorĉisto perforte direktas la manojn de la reĝino al la korbo, devigante, ke ŝi malfermu ties kovrilon. La reĝino malfermas la korbon, kaj timiĝante sed kolere komencas kriadi tiumomente.) Ho, ve! Kobroj! Vi estas malbenata frenezulo! Gardistoj envenu kaj forigu ĉi frenezulon! Li volas murdi min! (Soldatoj enkuras, sed ilian provon por plenumi la ordonon malpermesas la haltiga mana manovro de la ĉefa sorĉisto.)
ĈEFSORĈISTO:
Gardistoj! Se vi helpos, vi ŝanĝiĝos porkoj! (La soldatoj direktas siajn longajn fusilojn ne al li, sed al la reĝino, kvazaŭ la vokanto ne ŝi estus. Poste li al Fatima.) Pretiĝu reĝa homino! Post du tagoj la sanktan oferon vi prezentos antaŭ la sankta krokodila altaro! Tiutage ni helpos ankaŭ vian edzon transpasi al la spirit-mondo.
REĜINO FATIMA
Kaj krepuske kaj vespere mi sentas min senpova. Mi tre malgajas.
Plenumu mian lastan deziron por pasigi la sekvajn tagojn kun miaj amataj amazonoj.
ĈEFSORĈISTO:
Bone, estu tiel kaj vi forpasos kun lumo. Se vi drinkos miajn narkotajn trinkaĵojn, vi liberiĝos de timo tiom, eĉ vi volos flugi! (Per manoj li faras flugajn movojn.) Sed, notu bone, por fari nenian rifuĝpovon, ĉar se la sankta oferdono ne okazos, ankaŭ viaj amazonoj mortos! Amazonoj, akompanu vian kompatindan sinjorinon! (La amazonoj kune kun Fatima eliras, poste ankaŭ la aliuloj.)
Scenejo: Ni vidas la dormoĉambron de la reĝo. Surdorse kuŝas reĝo Gezo sur tapiŝo teksita el fibroj de palmoj. Apud li la kuracanta amazono Adarci frotadas, masaĝas la frunton, kolajn arteriojn, brakojn, bruston kaj la piedojn de la kuŝanto, kiam vizitanto alvenas.
SINJORO LUDOVIKO:
Eksciu; la ĉef-sorĉisto promesis, ke mi estos la sekva kronita oleita reĝo en Fon Dahomeo! Ĉu al la ekscelenco jam influis la kuirita venena herbo portita de mi hieraŭ?
ADARCI:
Kiel mi diru, por kredi tion? Vivas la reĝo! Jam ruĝiĝas la haŭto sur lia vizaĝo! Kvankam malrapide, sed bonefikas niaj sanktaj kuracherboj.
Ili havas kuracefikojn kontraŭinflamajn kaj por adstringi la vunditajn histojn! Iliaj efikoj konatas en tuta Afriko! Ĉu vi ne konas la dekoktaĵon el tiuj folioj? (Antaŭ ol respondus sinjoro Ludoviko, alvenas la ĉefa sorĉisto.)
ĈEFSORĈISTO:
Kiam vekiĝos reĝo Gezo? Ĉu morgaŭ?
ADARCI:
Jes, povas esti, ke morgaŭ!
ĈEFSORĈISTO:
Tio ne povos okazi! Mi antaŭhelpos la foriĝon de lia animo, se de si mem ĝi ne volas. Mi ne povas atendi plu la komencon de mia regado.
Dum reĝeco de nia pli frue reganta reĝo mi regis anstataŭ li, kaj nun mi forte resopiras. (El sub sia mantelo elprenas skurĝon kaj komencas batadi la aeron super la kuŝanto.)
ADARCI:
Grandsinjoro! Espereble vi ne intencas skurĝe murdi la ekscelencon! Ĉu mi erarus?
ĈEFSORĈISTO:
Vidu, ke sorĉisto de la estra Fon tribo de Dahomeo, faras animo pelon profesie! (La ĉefa sorĉisto komencas turniĝi ĉirkaŭ si, klakigante la skurĝon enaere. Poste li haltas, manojn etendas al ĉielo kaj balaas per tuŝoj de la skurĝo vipoj la kuŝanton de kapo ĝis piedpintoj. Kiam li denove komencas rondiri, la agado ripetiĝas. Li tute lace haltas kaj komencas foriri kun sinjoro Ludoviko, sed haltigas ilin la voĉo de Adarci.)
ADARCI:
Ekstaru kaj informiĝu! Nia reĝo nedormante kuŝas kaj eble aŭdis, ke vi ambaŭ volas murdi lin! Kaj lian edzinon dum lia vivo, vi jam oferdonis sur la altaron de sankta krokodilo! La senigon de la reĝo de la trono ne vi povas fari. Je tio rajtas nur membroj de Granda Konsilanta Komitato de Triboj! (Dumtempe ŝi ĉagrene vekas sian majestan reĝan moŝton.) Malfermu viajn okulojn, rigardu min kaj parolu mia dolĉa Ekscelenco!
ĈEFSORĈISTO:
Bone, morgaŭ antaŭ la de mi kunvokitaj membroj de la Granda Konsilanta Komitato de Triboj vi raportos pri la sanstato de reĝo. Pri la detronigo kaj elekto de nova reĝo, decidos la konsilianoj. (Ili foriras nun.)
ADARCI:
(Ŝi surgenue preĝas.) Mi petegas vin, ho niaj gloron havaj prauloj!
Faru nian reĝon denove vivanta, ĉar aliokaze ni ĉiuj mortos! (Ŝi provas fari novan enspiregon al la reĝo, kiam li ekparolas.)
REĜO:
Karega mia, ĉu vi estas ĉi tie? (Adarci ĝojege al la reĝo.)
ADARCI:
Adarci, via kuracistino mi estas. Dankon al niaj sanktaj antaŭuloj, ke vi memkonsciiĝis. La ĉefsorĉisto altrudis vian edzinon Fatima, ke ŝi oferdonu sin sur la altaron de la sankta krokodilo, sed ni amazonoj savis ŝin. Por, ke la ĉefsorĉisto ne povu proponi sin al la elektantoj de reĝo, vi devos aperi morgaŭ antaŭ la Granda Konsilanta Komitato de Triboj.
REĜO:
Vidu! Mia mano plenas per sunradioj kaj disvastiĝas jam la lumo en mia memoro. (Li montras sian manon, sur kiu fine verŝiĝas la sunlumo.) Mi nepre punos, la kulpulon! Sed, nun mi malsatas, soifas. Pordo gardisto portu nutraĵojn kaj silentu pri ĉi landa sekreto! (La pordo gardisto eliras, Adarci denove alparolas la reĝon.)
ADARCI:
Mia Ekscelenco! Ankaŭ sinjoro Ludoviko punendas. Li kaj la ĉefsorĉisto estas kunkulpuloj, krome li forŝtelis trezoro-kesteton de sinjorino Fatima. Sinjoro Ludoviko ne neis la alprenon, nur menciis, ke la riĉaĵoj pli necesas al li, ol al la mortintoj. Punu ankaŭ lin Ekscelenco!
Jen, la kesteto! Ĝi nun jam ne mankhavas! (La reĝo prenas ĝin, rigardas en ties internon, poste redonas ĝin. Kurteno, dek kvin minutoj da paŭzo.)
Tria bildo Scenejo: En la trona ĉambrego ĉe la muro staras ambaŭflanke reĝaj gardistoj, antaŭ ili membroj de la Granda Konsilanta Komitato de Triboj miksite kun armitaj viraj soldatoj kaj amazonoj. Inter la lastaj kaŝiĝante staras la reĝaj geedzoj. Proksime al trono trovis lokon ankaŭ la araba skribisto. Sur la trono sidas sinjoro Ludoviko kaj la ĉefa sorĉisto.
ĈEFSORĈISTO:
Antaŭenpaŝu Reĝa kuracisto kaj raportu pri sanstato de nia reĝa moŝto!
ADARCI:
(Ŝi paŝante antaŭen) Membroj de la Granda Konsilanta Komitato de Triboj reprezentantaj nian landpopolon, grandsinjoroj, soldatoj, amazonoj akceptu mian saluton! Mi raportas, ke nia reĝo ĝojas jam pri la plej bona sano kaj baldaŭ aperos ĉi tie. (La aŭskultantaro vigliĝas.)
KODJO:
La reĝo! (Servistoj enportas kaj demetas unu palankenon ŝirmitan per kurtenoj.)
ĈEFSORĈISTO kaj SINJORO LUDOVIKO:
(Post ilia interrigardo) Kial li ne venas al la trono? Ĉu li atendas nian iron por akcepti? Bone, iru! (Ili aliras la palankenon, kaj ne perceptante iun ajn vivsignon, ili distiras la kurtenojn. Trovante ĝin malplena, ili indignas.)
Ludaĉo estas ĉi! Ĉu la ludanto ne timas nin? (Dume malantaŭ ili fermiĝas vicoj de la armitaj fortoj. Dum la fiuloj venis al palankeno, la reĝo aliris la tronon kaj sidiĝis. La ĉeestantaro ekscitite ekmurmuras. Pro tio la ĉefsorĉisto kaj sinjoro Ludoviko turnas sin kaj ekrigardas reĝon Gezo. Ili rigidiĝas estante malagrable frapitaj pro surprizo. Kiam la reĝo mansignas, la armitoj ĉirkaŭas kaj eskortas la du tron-sopiregantojn al la trono.)
REĜO GEZO:
Saluton al ĉiuj! Al la favora graco de dioj dankeblas, ke vi nun ne funebras, sed povas ĝoji pri mia apero. Ĉu vi akceptas min via nuna kaj estonta reĝo?
REPREZENTANTO DE TRIBA GRANDA KONSILIO, SOLDATOJ:
(Kune) Jes, ni akceptas Vin!
REĜO:
Dankon! Armitoj, bone gardu ĉi tiujn du homojn. Ili devos atendi decidon pri ilia sorto.
PORDGARDISTO:
Ekscelenco! Nome de la popolo de „Fon” Dahomeo mi akuzas la ĉefsorĉiston; per perfidoj patruja kaj ŝtata faritaj pro sopiro de potenco, misuzo de sia digno, per murdprovoj koncerne la reĝo paron kaj ĉantaĝo. Krome, mi akuzas sinjoron Ludoviko; per murd-provo pri la reĝo farita de kanajla intenco, per instigoj kontraŭ la reĝopara potenco, per provoj malĉastigi la pudoron de nia reĝino Fatima, krome mi akuzas lin per ŝtelo. Majestulo, frapu ilin per mortpuno!
REĜO:
Ĉu vi agnoskas vian kulpecon Ĉefsorĉisto, kaj sinjoro Ludoviko?
Parolu laŭvole!
SINJORO LUDOVIKO:
Vi ne rajtas juĝi min, mi ne estas via subulo regata de vi. (Por paroli sinanoncas la reprezentanto de la Granda Konsilanta Komitato de Triboj. La reĝo mansignas jes.)
REPREZENTANTO DE GRANDA KONSILANTA KOMITATO DE TRIBOJ:
Ŝtelante, vi pekis kontraŭ, la gasto juro! Nun ĉi-loke estas – krom tiu en Jerusalemo – la Jehoŝafato; la Juĝo-valo; kie laŭ mencio de via Sankta Biblio senescepte ĉiujn homojn juĝos Dio, ĉu ili estas sinjoroj aŭ soldatoj. Nia reĝo nun estas la mano de Dio. Parolu plu!
SINJORO LUDOVIKO:
Mi ne devus paroli pri ĝi, tamen aŭdu! En Vian landon mi alvenis ne pro daŭrigo de negocado, sed por akiro de konoj al ĝia facila koloniado pere de mia lando. Aliparte, se la Hungardevena franca soldato Maŭrico Benjovski povis esti reĝo de Madagaskaro en 1785, kial mi ne povus esti la samo al „Fon Dahomeo?”
ĈEFSORĈISTO:
(Liberiĝante li de la armitoj, kaptas sian ponardon kaj premas ĝin al la gorĝo de sinjoro Ludoviko. Sed la armitoj senarmigas lin, poste li kriaĉas al sinjoro Ludoviko.) Ludoviko! Fulmo batu vin! Ĉu vi volis vendi mian dolĉan patrujon? Kaj kiel?
SINJORO LUDOVIKO:
Planita estis, ke mian reĝecon apogos franca armeo. Mi volis edzinigi Fatiman, sed ŝi ne konsentis. Miaj aspiroj al grandaj faroj neniiĝis, sed venos post mi iu kaj li venkos! Tiu civilizos vian popolon per kristana kredo, por perforte levi la vialandan vivon kaj kulturon al nivelo de Eŭropo.
ĈEFSORĈISTO:
Ho, ve, la hieno! Per tuta rigoro punu lin reĝo! Mi fidis lin, pensis lin mia amiko! Ho, kia infamio!
REPREZENTANTO DE TRIBA GRANDA KONSILIO:
Nome de la ĉeestantaro, mortpunon mi petas por ambaŭ fiuloj!
REĜO:
Laŭ miaj spertoj akiritaj dum mia malsanado kaj la nunaj eldiroj, ambaŭ kaptitoj estas kulpaj. Mi lavas miajn manojn. Per ŝnurega pendumo estos ilia puno. Ĝi okazos hodiaŭ vespere. (La kondamnitoj kapon klinas senvorte. La amazonoj devigas ilin kuŝiĝi sur la teron.)
REĜO:
Komprenu mia popolo! La reĝaj virinoj donas al vi la plej multe ne per iliaj viando kaj sango, dum la morta festeno, sed pere de agoj kaj idoj! Skribisto fiksu mian leĝon por ĉiamo! (La skribisto ekskribas.) „Mi dekretas, ke post morto de reĝoj de „Fon Dahomeo” neniam plu rajtos esti oferdonoj: liaj edzinoj, konkubinoj kaj liaj pliaj inseksaj apartenantoj sur altaroj de la sanktaj dioj de la lando, kaj oni ne aranĝeblos funebran festenon el ili!” Mi kredas, ke gardi kaj evoluigi nian kulturon ni bezonas similajn saĝajn leĝojn kaj ties obeojn! Sed kaj la nunan tempon kaj la estontecon konstrui bezonatas unueco, kunteno!
Ĝis ni ne malkonkordas, nenia alia popolo povos venki nin! Por konstrui nian estontecon eklaboru jam nun mia popolo! Jen via reĝino Fatima, kies vivon gardis leĝon obeemaj amazonoj!
(Fatima antaŭenpaŝas vestite en uniformon de amazonoj, el vico de la virinaj soldatoj starantaj malantaŭ la trono meze staranta, kaj iras al sia edzo.
Reĝo Gezo brakumas ŝin kaj la kuracistinon Adarci. La kondamnitoj kuŝas sur la planko, sur ilia dorso trotas la piedoj de reĝa paro. Sur ambaŭ flankoj de la trono staras amazono kaj tenas flagojn de Gezo klinante ilin al la trono. Apud ili sur ambaŭflankoj arkforme staras unuavice soldatoj unugenue, malantaŭ ili la aliaj rolantoj. Solena sono de tamburoj fermas la agadon de la teatraĵo.)
– FINO –
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.