La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

El inter miaj esperantigoj:

La Arboj Mortis Starante - Fosilia Arbaro De Marĉaj Ciproj En Nordhungario

Eksterordinaraj fosilioj estas trovitaj en la areo de la subĉiela lignitminejo de Bükkábrány. La ministoj trafis al 15 trunkoj de vivsituacie konservitaj taksodioj (marĉaj ciproj). La gigantaj arboj staris tie, kie ili mortis antaǔ plurmilionoj da jaroj. La sciencistoj devis rapide ekzameni ilin, ĉar la libera areo la arbotrunkoj baldaǔ pereos.

La trovaĵo

En la suda antaǔtereno de la montaro Bükk, ĉe vilaĝo Bükkábrány (buek:a:bra:nj), troviĝas unu el la plej grandaj subĉielaj minejoj de Hungario. Oni ekspluatas tie la ligniton por la karbo-baza elektrocentralo ekde 1984. En la lignito mem, kaj en la „sterilaj” intertavoloj de la kuŝejo ankaǔ, jam estis trovitaj kunpremitaj trunkoj kaj branĉoj, kaj en Bükkábrány, kaj en Visonta (viŝonta), en la antaǔtereno de la montaro Mátra. Sed en la proksima pasinteco oni trovis dum minado veran raraĵon: vertikale starantajn trunkojn de marĉa cipro! La draŝmaŝino elfosis sur 100x10 metra teritorio entute 15 arbotrunkojn. Ili situas sur la supraĵo de la lignitkuŝejo. Do, supozeble oni povas vidi la lastan epizodon de la vivo de la pra-marĉo.

1. La marĉa cipro

La marĉa cipro aǔ taksodio (Taksodium distichum) estas arbo apartenanta al la klaso de pinarboj (Coniferae). Nuntempe ĝi vivas en la marĉoj de la Sudorienta regiono de Nordameriko, ekz. en la Everglades de la ŝtato Florido. Ĝiaj helverdaj nagloj vintre defalas.

Vivantaj marĉaj ciproj videblas en multaj parkoj kaj arboretoj, ekz. en tiu de Vácrátót (va:cra:to:t). La marĉa cipro havas „spirradikojn” altiĝantajn super la grundon. Dum la terciara epoko de la terhistorio, precipe en la miocena aĝo, ĝi vivis amase en Eǔropo (Taxodium distichum miocaenicum). El la trunkoj de tiu arbospecio formiĝis grandegaj amasoj da brunkarbo. Estas konataj silikiĝintaj trunkoj de taksodio, ankaǔ en Hungario, ĉe Kazincbarcika kaj Sajókazinc en valo de la nordhungaria rivero Sajó. Sed 15 starantaj trunkoj de fosiliĝintaj taksodioj estas vere unika trovaĵo.

2. Pra-geografia historio

Antaǔ 12 milionoj da jaroj, post la mez-miocena aĝo de la terhistoria novepoko, la maro de la Karpat-baseno laǔgrade perdis kontakton kun la pra-mediteranea maro. Unue malkreskisis la salenhavo de ĝia akvo, poste estiĝis jam dolĉakva medio. La basenon de la tiel estiĝanta Panonia lago paŝo post paŝo plenigis la deltaj sedimentoj de la riveroj alfluantaj de nordo. La lagbordo progresis suden. La delta-ebenaĵo antaǔ ĉ. 8 milionoj da jaroj atingis la teritorion de la nuntempa vilaĝo Bükkábrány. Sur la plata lagborda areo etendiĝis larĝaj marĉoj. El la vivintaj plantoj devenis la grandega amaso de ligneca brunkarbo, la t.n lignit-kuŝejoj. Krom la diversaj pinoj, kverko, fago, platano kaj acero, la plej ofta arbarkreanto estis la taksodio (marĉa cipro).

La trunkojn ĉirkaǔas grizkolora sablo. Tiu t.n. fluanta sablo per siaj spektaklaj sediment-konusoj okupas grandan parton de la teritorio inter la arboj. La supro de la taksodio-trunkoj troviĝas ĉe la limo inter la griza sablo kaj la tiun kovranta flavkolora sablo. La marĉon, kun la arboj, subite kovris la griza sablo; partojn de la trunkoj forigis la erozio.

En la flava sablo troveblas malgrandaj pecoj da ligno, sed tiuj kuŝas horizontale.

3. Kiel kaj kial konserviĝis la trunkoj?

La restaĵoj de arbotrunkoj estas 4-6 metrojn altaj, kun diametroj ĝis 3 metroj (!)

La jarringoj estas aranĝitaj dense. En iu 80 centimetrojn dika trunko oni kalkulis 400 jarringojn. Do la ligno estas tre kompakta. Pro tio, kaj pro la alta enhavo de rezino la taksodiaj trunkoj bone rezistis al la fungoj kaj insektoj. Tamen, sur kelkaj oni trovis spurojn de sek-putriĝo.

La internon de kelkaj ekzempleroj, plenigis „panonia (dolĉakva) sablo

(dolĉakva sablo) aǔ markazito. La eliĝo de la markazito (sulfido de fero, Fe S2). La sulfuro verŝajne devenas el la malsupre kuŝantaj marĉaj sedimentoj.

Fosiliĝintaj arbaroj estas konataj el preskaǔ ĉiu epoko de la terhistorio. Sed tiuj estas silikiĝintaj, pro tio ili rezistis al la fizikaj kaj kemiaj efikoj. Sed en Bükkábrány konserviĝis la originala ligna materialo, sen silikiĝo.

Ĝuste tio kaǔzas la rapidan detruiĝon de la trovitaĵoj. La celulozo, kiu igas solida la ĉelparietojn, grandparte malkombiniĝis. Konserviĝis nur la elasta lignino, kiu rapide disfalas je multe da mallarĝaj pecetoj.

Kiam la ĉirkaǔinta sablo estis forigita, tuj komenciĝis la senakviĝo de la trunkoj, kio akcelas la disfalon.

4. Kaj kiel nun?

Antaǔ la kompleta neniiĝo de la taksodio-trunkoj la geologoj faros multajn ekzamenojn en la Herman, Ottó Muzeo en urbo Miskolc, kien la trunkoj iĝis transportitaj. Tie oni estas metitaj en malsekan sablon. La ekzamenadojn direktas d-ro Miklós Kázmér (Instituto de Paleontologio, Universitato ELTE de Budapeŝto) kaj d-rino Lilla Hably (Plantarejo de la Hungara Naturscienca Muzeo, Budapeŝto).

Esplorlaboroj estas:

(1) identigi la diversajn arbospeciojn kaj ties lokon en la sistemo de plantoj, (2) ekkoni la mekanismon de enteriĝo surbaze de la sedimentologiaj ecoj de la griza sablo, (3) konstati la aĝon de la arboj kaj, (4) malkovri la karakterizajn trajtojn de la iama klimato (ekz. alternado de sezonoj) surbaze de la jarringoj.

Pro la esplorlaboroj kaj la minado la trovloko ne estas vizitebla.

(Alfréd Dulai, la 30-an de julio 2007.ORIGO – Tudomány – Wikipédia: Megkövült erdıt találtak Bükkábrány térségében-Kompilis kaj esperantigis sinjorino Adrienne Földi-Pásztor)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.