La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La plenaĝuloj diras: kiujn la infano spertas en sia infanaĝo, tiuj travivaĵoj restas en la cerbo poreterne. Tiel okazis ankaŭ ĉe mi. Nun mi rakontos al vi pri unu.
Dum mia kvina jaraĝo la kokluŝo, poste la frua forpaso de mia amata patro, rezultigis por mi infanaĝan astmon. La infankuracistoj vane provis helpi, ĉar neniu kontraŭastma medikamento efikis. Fine en 1954, la kuracistoj – de la tiam ekkonstruiĝanta socialisma infankuracado – decidis sendi min en infansanatorion por kuraci min ankaŭ per bona, pura aero. Al la nordhungaria urbo Sátoraljaujhely (ŝa:toraljau:jhej) mi vojaĝis kune kun mia patrino per ordinara trajno, de tie per mallarĝtraka trajno ĝis la setlejo Füzérradvány (fueze:rradva: nj). De la dezirita haltejo, grandparte inter du vicoj de piceoarboj ni marŝis ses kilometrojn por atingi la malaltajn domojn de la sanatorio.
Tiuj dometoj servis tiutempe kiel observejo, kie la infanoj restis dum unu monato. De tie la kuracistoj nur tiam sendis la infanojn plu en la kastelon, se ili havis neniun infektan malsanon. Antaŭ la dua mondmilito, la malaltaj domoj estis loĝejoj por la servistaro de la kastelposedantoj. Sed kromaj servistoj loĝis ankaŭ en la vilaĝeto Füzérradvány, proksime al la kastelo.
En departemento Zemplén (zemple:n) oni trovas la setlejon Füzérradvány, proksime al la fortikaĵo de Füzér.
La plej gravan vidindaĵon de Füzérradvány: la vilaĝrande starantan kastelon, konstruigis la terbienula familio Réthey (re:thei), en la 16a jarcento, por sia kroma loĝloko kiel kompletigaĵon de la fortikaĵo de Füzér. Poste tiu bieno iĝis kaj ankaŭ restis posedaĵo de la grafa familio Károlyi, dum kvar jarcentoj. La kastelo konstruiĝis en la 1850-aj jaroj, en romantika stilo, laŭ planoj de la hungara konstruartisto Miklós Ybl (Nikolao Ibl: 1814-1891). Li estis unu plej granda reprezentanto de la novrenesanca konstruarto de la 19-jarcenta Eŭropo. Liaj plej gravaj verkoj estas la Operdomo de la hungara ĉefurbo, la Károlyi kaj Festetics (ka:roji kaj feŝtetiĉ) palacoj, la Kristina-urba flanko de la Reĝa palaco de Budapeŝto…/. La plej grandajn internajn trakonstruojn de la kastelo de Füzérradvány, poste planis Albert Pio viena konstruisto, laŭ la mendo de László Károlyi (Ladislao Ka:roji). Inter 1898 kaj 1907 estis konstruitaj la internaj stuko-ornamaĵoj, la marmorkovraĵoj de la muroj.
Same tiam oni enkonstruis la marmorbanejojn, la renesancajn kaj frubarokajn kamenojn skulptitajn per floroj kaj nudaj – ofte flugilaj dikaj infanoj. La infansanatorio funkciis per lerneja instruado por kuraci, kaj samtempe ankaŭ eduki la spirorgan-malsanajn infanojn.
Ekde 1952 ĉi tiu vilaĝranda kastelo, ĉirkaŭata per 3000 arpenta parko kaj arbaro, kreiĝis tera infanparadizo.
Post la alveno de la infanoj, la hungaran lingvon kaj literaturon instruanta pedagogo konigis kun la infanoj la sciindaĵojn pri la loko, por riĉigi iliajn konojn pri la patrolando, krom la hejma ordo en nia kastel-hejmo dum nia tiea restado. Ni bonvole ĉizis liajn informojn en nian cerbon kaj gardis ilin. Li estis vera, entuziasma patrioto…Tiu kastelo per la floroj florantaj ĉirkaŭ ĝi ĉiusezone en siaj parkoj, la interarbaraj kampoj, arbaroj, montoj-valoj iĝis mia dua „Feinlando.” Ni la tie loĝantaj infanoj vere kredis, ke la ŝanco por vivi tie, estas iu admirinda donaco de la vivo por ni. De la parko ĉirkaŭanta la kastelon, paŝante sur la perloŝtonera vojo ni povis surgrimpi la larĝan ŝtuparon, poste malfermi la brilan kuproklinkan grandan pordon, kaj poste paŝi en la kastelon. Tie ni atingis post la marmorplanka antaŭĉambro, la konversaciejon, poste la manĝoĉambregon, la kuirejon, kaj la kamerojn.
El la antaŭĉambro, koridoro malfermiĝis al la vojoj kondukantaj al la lernoklasoj kaj la etaĝaj ejoj. Sur la etaĝo estis la ĉambregoj de la knaboj kaj aparte tiuj de la knabinoj kune kun la flankaj ejoj (banĉambroj, necesejoj ks.). En la knaba flanko estis ankaŭ la loĝejoj de la geinstruistoj, gedoktoroj, la geflegistoj kaj la direktorejo.
La branĉoj de la dikaj grandaj platanarboj – kiuj estas indiĝenaj arbospecioj en nia regiono Nordhungario – etendiĝis ĝis la etaĝaj fenestroj. Vintre, kiam la arboj nude ripozis, ni povis enrigardi ankaŭ en la proksiman malantaŭparkan arbaron. Sur la neĝa arbara grundo ni ofte vidis vulpopelatan leporon kaj konsiladon tenantajn korvojn.
Ĉiu ĉambra infanaro havis estron, la knabinoj estrinon el inter ili mem, kiu devis zorgi pri la ordo. Sed ilia tasko estis ne nur postuli la ordon, sed ankaŭ rakonti fabelojn vespere antau ekdormo kaj inspiri la komunan kantadon. Se la estro ne volis fabeli ĉiuvespere, havis la rajton por rakontigi ankaŭ aliulojn. Tie mi ellernis fari belajn kroĉitajn rubandojn el silkaj fadenoj. Tiujn mi donacis al tiuj knabinoj, kiuj diris belajn fabelojn anstataŭ mi. Estante mi la estrino de nia dormejo, la loĝantaro denove komencis postuli de mi novajn fabelojn. Kion fari se mi jam rakontis ĉiujn de mi konatajn? Mi komencis fabeli pri la arbaraj bestetoj, poste pri la feinoj kiuj dancas en belaj longaj roboj subĉiele majnokte, kaj la Luno per sia lumo arĝentigas iliajn hararojn. Miaj samĉambraninoj piece aŭskultis la fabelon, kaj dum la sekva nokto ili sonĝis ke ili estas feinoj. Post kelkaj tagoj ekiris la susuro inter ili. Kia povas esti, kian senton povas havi la feinoj, dancante florkronite sur la densa herbejo? Ho, nur unufoje en sia vivo ili ege ŝatus havi tiun pacan, ĝojan senton. Kiam ili decidis pri ties provo, vokis min kun ili. Unue mi neis, dirante ke niaj superuloj certe ne permesos nian planitan dancadon. Sed la sopiro estis tiel forta, ke ili diris, se mi ne iros, ili iros malgraŭ mia neo, ĉar ili ne volas ellasi tiun el sia vivo. Fine mi jesis, sed petis ilin, ke ili tutvestigu sin sub la noktan ĉemizon, ke ne malvarmumu. Unu el la knabinoj parolis pri la plano al iuj knaboj, kaj tiuj decidis danci kune kun ni. Sed tiam iu knabino atentigis nin, ke knaboj ne povas esti feinoj. Al tiu iu knabo respondis, ke en la „Sonĝo de somermeza nokto” de la fama angla verkisto Shakespeare, la nomo de reĝo de la feinoj estas Oberon. La reĝo reĝas certe ne nur feinojn, sed en Feinlando certe vivas ankaŭ knaboj. Do, se ankaŭ tiuj estis loĝantoj de Feinlando, ankaŭ ili rajtas danci nun kune kun ni la feinoj. Tiel okazis, ke dum bela stelluma maja nokto tri knabinoj kun tri knaboj eliris eksteren el la kastelo.
Tiam jam forfloris la majfloro kaj same la kastelapuda tulipanarbo.
La basenon de la iama fiŝa-lago plenigintaj multnombraj flavaj primoloj kaj violoj same forfloris jam . La aeron plenigis odoroj de la robinio, la blankajn ombrelojn farantaj floroj de sambuko, kaj la lilavestaĵaj siringoj. Kiam ni ekaŭdis kriadon de la turdoj:”Kio okazos nokte?
Knabo, Knabo!” Ni ĉiuj ses infanoj kunridis sekrete flustrante inter ni:
„Belega feindanco okazos!” Kaj malfruvespere, kiam dormis jam – krom ni – ĉiuj infanoj, ni la ses infanoj 9-13 jaraj rapide kaŝe tutvestiĝis kaj eliris el la kastelo. Ni rapidis sur la antaŭ ĝi estantan densan verdan herbejon. Unue ni staris sub la brila stela ĉielo, ĝue rigardante ties belecon. Poste ni prenis la manojn unu de la alia kaj mallaŭte ekkantis.
Unue ni kantis infankantojn, poste ankaŭ popolkantojn pri la printempa naturo. Poste ni ankaŭ ekdancis. Unue ĉiuj kune, poste po knabo, po knabino. Fine denove kune. Dum nia dancado subfalis de niaj kapoj la pli frue preparitaj leontodo-florkronetoj. Sed, en la sentita kortuŝa vivĝojo ni ne rimarkis tiun. Plenigis nin la sento de nia feineco, nia senĝena plezuro de la lun – kaj stelluma varm-venta trankvila florodora nokto. Sur la longan hararon de la knabinoj la luno verŝis puran arĝenton, kaj iliaj vizaĝoj same brilis. Ni estis tute ebriaj, ĉarmitaj. Pro tial ni ne rimarkis, la dume ĉirkaŭ ni kolektiĝantajn same plenvestitajn doktorojn, instruistojn kaj flegistinojn. Ili ne interrompis nian kantadon, dancadon. Sed kiam ni haltis iom ripozi, ili venis al ni kaj petis nin ĝentile por fini nian amuzadon kaj reiri en niajn dormoĉambrojn, por ne veki la dormantojn. La sekvonta tage ricevitaj riproĉoj estis justaj, ĉar ni senpermese amuziĝis nokte. Tamen ni ĉiuj la ses infanoj ankaŭ nun bona-sente rememoras nian tiaman feindancon dum nia dekmonata resaniga tempo en la arbarzonita kastelo de Füzérradvány.
Certe nek antaŭ la dua mondmilito, nek niatempe povas multaj infanoj rakonti pri tio, ke ili povis aŭskulti pianokoncerton en kastelhalo tenata per du ruĝmarmoraj spiralformaj kolonoj, baniĝis en same ruĝmarmoraj bankavejoj, aŭ pri tiu, ke ili povis sinvarmigi en marmorkamena ĉambro kies planko estis flormotiva pargeto, en la kastela diskutejo kaj koridoroj de sur la muroj rigardis nin enŝtopitaj ursokapoj kaj cervaj, muflonaj kornaroj, niajn ĉambrojn lumigis veneciaj-kristallustroj, en la manĝejo ni sidis ĉe tiuj tabloj, ĉe kiuj iam princoj, grafoj, baronoj nutris sin post la grandaj ĉasadoj. La tuta floraro de la granda naturo odoris al ni, la piceoj verdiĝis al ni, la fringoj kaj kantantaj turdoj al ni montradis kontente siajn nestojn inter la arbobranĉoj kaj la sciuretoj manĝis niajn kuketojn kiam ili saltis al niaj fenestroj. Dum la ekskursoj ni povis ekkoni la tutan vivularon de la tri mil arpentoj.
La tiama socialisma-socia ordo tre saĝe prizorgis la kuracadon de la malsanaj infanoj, bone sciante, ke la futuron konstruanta nova generacio devas havi sanan junularon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.