La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiel heroldo de printempo, mi alvenis al ĉi mondo kun vento degelinta la neĝon. Do mi naskiĝis je fino de marto 1943, en urbo Kaŝŝa.
Tiu urbo apartenis tiam al Supra-Hungario. Nun ĝia nomo estas Koŝice kaj estas ĉefurbo de Orienta Slovakio.
Mia patro estis juĝisto, vicprezidento de la regiona juĝejo en Kaŝŝa.
Mia patrino instruis brodi interesantojn. La patro de mia patrino estis la unua mekanikisto de la elektrocentralo de urbo Miŝkolc de la komenca 1913-a jaro ĝis 1941. Liaj prauloj kaj ankaŭ miaj patro kaj patrinobranĉaj antaŭuloj estis terkulturistoj kaj dombesto-bredistoj vivintaj diversloke sur teritorio de granda Hungarujo, mastrumantaj pri propraj bienoj. Povas esti, ke mi heredis ilian tero – kaj besto ŝaton, ŝaton de la belecoj, de mia patro: batal-spiriton koncerne la verecon, de ili ĉiuj la agemon kaj ŝaton de la kulturo. Kiel li siatempe, laŭeble ankaŭ mi helpas aliulojn. Li helpis jure, mi helpas per konsildonoj laŭ propraj spertaj. Mi alte esprimas la laborantojn sendepende de la heredita havaĵo, nacio, rango kaj instruiteco.
Kiam mi naskiĝis, furiozis la dua mondmilito, sed iuj jam supozis vidi ties baldaŭan finon kaj alvenon de iu pli bona, pli homama mondo, kiam ili povos ĝoji al travivo de la teruraĵoj de ankaŭ tiu erao.
La 28-an de februaro 1945 estis la decidita limdato, je kiam la urba loĝantaro devis doni deklaron: al kiu nacio apartenanta sentas sin. Ĉu ili estas: Slovakoj, Germanoj, Hungaroj, Ĉehoj, Poloj, aǔ Rusenoj? Neniu konis la kaŭzon, celon kaj la klarigon de tiu deklar-devigo. Nur la politikistoj sciis, ke tiam establiĝis la pli posta ŝtato Ĉehoslovakio.
Miaj gepatroj substrekis sur la listo la vorton: hungara, poste ili poŝtigis ĝin al la urba estraro. Sekvontatage, je la 1-a de marto 1945, frumatene je la 5-a horo soldatoj vekis nin. Ili ordonis, ke ni tuj vestu nin, kunpaku la oficialajn personajn proprajn dokumentojn de nia familio, ke tiuj forporteblaj estu. Ili ordonis, ke la geedzoj, do miaj gepatroj paku manĝaĵon por tri tagoj, transdonu la ŝlosilojn de nia loĝejo al la oficiro, kaj forlasu nian hejmon kune kun ili. Nu, ĉio okazis ordone, ĉar tiutempe neniu kuraĝis agi kontraŭ soldatoj. Ekster la urbo, kien la soldatoj akompanis nin, ni renkontiĝis kun la aliaj same deklarantaj familioj. Kiam jam mankis neniu de inter ni, la soldatoj ordonis, ke ni ekiru hejmen al Hungario, se ni deklaris nin Hungaroj.
Nia grupo marŝis en neĝa pluvego tri tagojn, kaj tute laciĝinte atingis la grandvilaĝon Szikszó (sikso:). Tie, la vilaĝa estraro lokigis la grupanojn inter la tiea loĝantaro. Tiu vilaĝo (nun jam urbo) situas je 25 kilometra distanco al urbo Miskolc. Inter la tiamaj militaj cirkonstancoj al miaj gepatroj oni ne konsilis, ke ili perpiede pluiru en Miŝkolc kun malgranda infano sidanta surbrake. Do, mia familio restis ĝis oktobro de 1947 en la vilaĝo akceptinta nin bonkore. Maljuna, vidviniĝinta apotekistino donis al ni loĝejon. Sur la parcelo staris la loĝdomo kiun akacio arba siringo arbeda – parko zonis kun samjaraj kaj plurjaraj floroj. Ĉe fino de la parcelo legomĝardeno, duflanke necesejoj situis, kameroj per materialoj por hejti, kaj du ĉambrojn konsistanta dometo staris. La hejmanoj konservis tie la ilojn al kultivado de la ĝardeno, sed pli frue la ĝardenisto loĝis en ĝi. En la flora parko japana pavilono staris, farite el skulptitaj lignotabuloj. De la domtegmento la pluvakvon kondukis defluilo malsupren, supre ĝi figuris kapon de drako. Feliĉe la por loĝejo ricevita konstruaĵo estis seka, konstruita el briko, kaj hejtebla.
La vilaĝa kuracisto kun familianoj portigis tien malnovajn, neuzitajn meblojn, tolaĵojn al litoj, kuirpotojn, nutraĵojn kaj ĉion necesaĵon, kion ni bezonis por komenci nian vivon tie.
Mia patro nenie ricevis laborlokon. Sed ni bezonis monon al la pluvivo, ke ni ne devu petegi, aŭ akcepti ĉion senpage. Do, kion fari?
Mia patro iris arbon haki, terkulturi, kaprojn kaj bovinojn nutri, stalojn purigi, sterkojn porti eksteren al la agrikulturaj teritorioj de la vilaĝanoj… k.s. En sia libertempo el vergoj de salikoj li plektis seĝojn, korbojn. De la maizo-bastoj (el la ekstera kovraĵo de la maizfrukto) li trikis: ĉapelojn por gardi kapon pro brulado de suno, pantoflojn, tapiŝojn, korbojn por la ovoj kaj agraj produktaĵoj. El maljunaj sed ne putriĝintaj arbotrunkoj li skulptis objektojn por esti loĝejaj ornamaĵoj, kaj uzobjektoj. Poste ilin li forvendis al la vilaĝanoj. Ĉiu aĉetis de li, sed neniu donis monon. Ĉiu donis tion, kion, havis. Ekzemple ni ricevis: materialojn por hejti, grasaĵon, rizon, terpomon, lakton farunaĵojn el tritiko kaj el maizo, el kiuj mia patrino bakis panon kaj kukon, kuiris kaĉon ktp. Nia domposedantino donacis grajnojn da legomoj kaj proponis terkulturi sian legomejon dum la sekvaj jaroj. Tiel alvenis nia unua kristnasko en la amika vilaĝo Szikszó.
Ni havis nek kristnaskan arbon, nek viandan manĝaĵon al la sankta festo. Sed, la domposedantino invitis nin kune kun ŝi festi la „sanktan vesperon”: naskiĝtagon de Jesuo. Helena, la maljuna onjo metis vastajn, molajn kusenojn sur la benkojn de la japana pavilono. Kaj miajn gepatrojn kaj min ŝi vestigis en foruzitajn jakojn el pelto, ke ni ne sentu la malvarmon sub la vintra stela ĉielo en la libera aero. En la paca lunlumo ili bakis lardon, poste manĝis ĝin per mola blanka pano. Dum sorbado de la vin-supo ili babiladis. Mi, la etinfano ricevis ĵus kelkminutojn antaŭe bakitan per sekvinberoj plenan migdalan kukon kun varma laktigita ĉokolado. Onjo Helena zorgis pri ĉio. En la mallumo krakado de la fajro, la amsento, la nin gardintaj drakoj, la ĝis tiam nekonataj delikataĵoj tute sorĉis min. En oktobro de la 1947-a jaro mia patro laboron ricevis en Miŝkolc ĉe la distrikta-juĝejo. Fine, li povis praktiki lian juĝistan profesion. Do, ni forlasis mian „Feinlandon kie drakoj gardis min” kaj translokiĝis en urbon Miŝkolc. Nia havis tie parencojn. Do de tiam ni ne vivis jam for de mia patrina avino kaj baptopatrina familio.
La domo, en kiun ni enloĝiĝis, estis sufiĉe bonstata. En nia strato je tiam oni forigis jam la surstraton falintajn domruinojn pro la dummilitaj bombadoj. Sed, irante sur la strato mi povis rigardi, multajn domojn difektitajn pro eventoj de la dua mondmilito.
La lasta difektigo okazis, kiam dum la tn. „tapiŝbombado” la familidomojn la Germanoj bombadis komencinte la retiriĝon. La domoj, situantaj sur la bombardita teritorio en distanco 50-100 metrojn al la fervojlinio, multege suferis. Ankaǔ la lernejo tute ruiniĝis. Sed, la konstrulaboristoj komencis ties rekonstruon en 1947. Unue estis forigitaj la ruinoj, poste oni komencis konstrui la novan konstruaĵon de la elementa lernejo. Mi iris tien ĉiutage, ĉar ŝatis rigardi leviĝon de la muroj. Multaj homoj laboris senlace, ke la lernejo estu denove hejmo de la kulturo. Iu maljuna masonisto permesis, ke ankaǔ mi metu brikojn en la briko vicojn en la rapide leviĝantaj muroj. Poste, kiam la lernejo estis jam komplete pretigita, mi rakontis ĝoje al ĉiu, ke ankaǔ mi konstruis la lernejon.
Hejme, ĉiu vespere ni devis senlumigi la fenestrojn. La klarigon de la kialo poste mi ekkomprenis. Miaj gepatroj tial devis tiel agi, ke iu vojerara fusila grenado ne rompu la fenestrovitrojn kaj la vitropecoj ne povu vundi nin. Tiutempe multaj homoj rabis la fervojojn. Ilin persekutis la policistoj kaj soldatoj, kiuj ofte ankaŭ pafis post la ne haltantaj rabistoj. Krome tiuj soldatoj pafis jam ankaŭ tiukaze, se videblis ie iom da brilo, ĉar ili pensis, eble malamikoj de la popolo kaŝas sin tie per armiloj kiuj briletas.
Poste novaj streĉiĝoj sekvis. La policistoj de Mátyás Rákosi (Matiaso Ra:koŝi) la tiama estro de la Hungara Komunista Partio – per oftaj demandadoj afliktis mian patron, kiu devenis el familio terkulturinta bienon kiel propran terposedaĵon en la eksa Supra-Hungarujo en Lófalu (Lo:falu, sed nun slovaka nome Kobily). La geava familio de mia patro vivante sur la sama teritoria alia vilaĝo Šiba (Ŝiba), same okupiĝis pri terkulturado, bestobredado, krome forst-kulturis, funkciigis segmuelejon kaj vitrofandejon por fabriki vitrojn al dom-fenestroj. Mia patro, kiel ilia ido apartenis tiatempe al tiu tavolo de la popolo, kiun, la tiama Komunista Partio persekutis. Feliĉe, la juĝeja estraro protektis nin. Tiel sukcesis eviti, ke la hungaraj ŝtato-defendaj komunistoj portigu nin en koncentrejon en Recsk (reĉk) aŭ sur la hungara ebenaĵo Hortobágy (hortoba:dj) kien oni portis la supozitajn „malamikojn de la reĝimo de la nova hungara ŝtato.” Mia avo patra-flanka laboris krom la terkulturado kaj bestobredado, kiel agrikultura ĵurnalisto sendante anoncojn al la Habsburga-kortego pri agrikultura stato pri teritorio 3000 arpentojn havanta en Supra-Hungario. Sian okupiĝon perdinte en 1919 li kune kun la edzino translokiĝis apud Budapeŝton al Vaŝad, ke ili tie daŭrigu ilian antaŭan profesion, pli proksime estante al iliaj gefiloj vivantaj sur teritorio de la 1920an jaron posta Hungario. Sed la komerca makleristo trompis ilin ĉe la aĉeto de bieno. La grundon netaŭgan esti por ĉirkaŭ-doma bieno pro ne havo de sufiĉa kvanto da akvo en la puto, ili povis vendi nur pro multe pli malalta prezo. Mia patra avo perdinte sian profesion kaj havaĵojn, mortis sur teritorio de la nuna Hungario en 1920, post la verdikto de Trianon (en Francio). Mia patra avino mortis en 1949, loĝinta tiam ĉe ŝia pli aĝa filina familio en la nuna Norda-Hungario.
Rapide evidentiĝis, ke salajro de mia patro ne sufiĉas por nia familio. Mia patrino skribis en Budapeŝton al la pli frua entrepreno, kiu laborigis brodantinojn de la lando por fari hungarajn brodaĵojn kaj sendi ilin al eksteraj landoj. Mia patrino estiĝis poste la de hejmo direktanta organizanto de la brodaj laboradoj en Miŝkolc, sed ankaŭ ŝi brodis hungarajn ĉemizojn, tablotukojn, mantukojn, unufoje ankaŭ eklezian flagon. Ambaŭ laborante, rapide alvenis kristnasko de la jaro 1947-a.
Mia patro jam laboris ekde tri monatoj. Nia familio havis malmultan ŝparmonon. En ĝoja atendo pasis la tempo ĝis kristnasko.
La 24-an de decembro miaj gepatroj sendis min promeni. Ili proponis, ke mi iru „serĉi la Jesueton kaj, se mi ekvidos lin, petu, ke li venu al ni portante donacojn ankaǔ por ni.” Dum mia promeno la neĝa pluvo ekfalis. Ĝis genuoj kota mi iĝis. Miaj vestaĵoj tramalsekiĝis je mia alveno hejmen. Alveninte mi raportis al mia patrino, ke mi vidis ornamitajn kristnaskajn arbojn multloke, kie Jesueto certe estis jam vizitinta. Mia patrino ridete kisetis baninte min, poste vestis min en novan varman robon. Ho, Dio mia, kian grandan surprizon mi havis poste!
La ĉambra pordo malfermiĝis malrapide, festene, kaj mi povis enrigardi la ĉambron. Ene agrabla varmo akceptis. La forno zumis. En proksimeco de la fenestro kristnaska arbo staris, preskaǔ tiel alta estis ĝi kiel mi. Sonorileto sonis. Sur la branĉoj de piceo arbo brulis koloraj kandeletoj, pendis kristnaskaj bombonoj kaj koloraj vitrogloboj. Belega estis la vidaĵo. Post multaj jaroj mi eksciis, ke tiujn kristnaskajn bombonojn mia patrino pretigis per sukero, butero, muelita juglando kaj aldono de akvo pere de kunfando, dum la pli frua nokto. Ankaǔ min brakumante staris ili apud la pinarbo, kaj ni dankon donis al filo de Dio, ke li helpis nin travivi la malfeliĉaĵojn, ke ni povu ekvivi ĉi tiun momenton. Jen, ni staris en nia familia hejmo, kune, ĝoje. Ni estis malriĉaj tiam, sed nia estis la promeso de la pli ĝoja estonto.
Post nia preĝo mi ekvidis donaco urseton, ludilon por mi kaj fabelo libron pri Neĝulineto kaj la sep nanoj. Mi plue serĉis donacojn, sed vane. Mi trovis donacojn por miaj gepatroj nenie. Je mia mira demando ili tion respondis, ke de Jesuo ricevis donacojn ankaǔ ili, eĉ ili ricevis la plej grandvalorajn donacojn: unu la alian, min kaj la pliboniĝon de niaj viv-cirkonstancoj.
Ankaǔ mi volis ricevi mian parton el ilia ĝojplena rideto kaj brakumo. Tial mi portis skabelon apud ilin, sur kion starante mi povis tra karesi miajn gepatrojn.
La „sankta vespera” festa manĝaĵo por ni ĉiuj: varma laktosupo kaj per sekvinberoj plena novbakita rompitajn pecojn da migdaloj enhavanta lakta kuko estis. La dolĉan kukon mia patrino bakis.
La odoro de la vanilherbo odora sukero sur la kuko, sorĉo de la kristnaska ĝojo tute plenigis kaj baldaǔe lulis min en profundan sonĝon. Kaj dume ekstere mallaǔte denove ekfalis la grandaj neĝeroj, de kiuj al mateno la neĝo atingis ĝis miaj genuoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.