La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La pension atendantaj geedzoj ne aŭdis la sonorilon de la poŝtisto portanta monon, nur post lia foriro trovis ili lian atentigilon, ke pro ilia netroviteco por akiri ilian monon ili devas viziti la ĉefpoŝtoficejon. Kion fari? Andriŝ (Andreĉjo) entreprenis eniri la urbon por transpreni ilian monatan pension. En la bela printempa vetero li fajfante iris for post kiseta adiaŭo de la edzino.
– Mi rapidos – promesis li.
En la ĉefa poŝtoficejo li transprenis la monsumojn, metis ilin en aktujon kaj poste enbusiĝis por veturi hejmen. Elrigardante el fenestro de la veturilo la granda parko ŝajnis netumulta. La printempa vento disblovis la nubojn. El brile blua ĉielo ridis sur lin la suno. Li pensis, ke en tiu ĉi belege sunradia vetero bonefikos la promeno tra la parko.
Alproksimiĝante la lastan haltejon, vidalvide en la alia bushaltejo li vidis societon de gejunuloj atendantaj la revenintan aŭtobuson volantan pli frue turni sin sur la trafikcirklo. Li elbusiĝis kaj ekiris al la societo, kiu ŝajnis grupiĝi ĉirkaŭ blondulino kiu povis esti eble ŝatatulino de la trupo.
– Sur ŝia juna korpo streĉiĝis la farmista-pantalono, de ŝia ĉemizeto de sub la sama farba jaketo apenaŭ eliĝis ŝiaj bel-formaj malgrandaj mamoj, kaj ŝia ĉemizeto cedis por rigardi ŝiajn belajn kolon kaj kokson.
– Tute tia estas ŝi, kiam mian edzinon Magda (Magdalena) mi ekkonis, kaj ni estiĝis bela paro – miregis sinjoro Andriŝ. Dume la admiro restigis lin en ilia proksimeco. Starante ankaŭ li en la bushaltejo per siaj du maleoloj prenante la aktujon pli frue metitan surteron, kaj iom honteme li rigardis tiun blondulinon. Ho, sur mia karega Magda videblas jam spuroj de la forpasintaj jaroj. Ŝi peziĝis dume, sed feliĉe ŝia naturo neniom ŝanĝiĝis. Ŝi estas ankaŭ nun kara, ĉarma, aminda.
Enpensojn profundiĝante Andriŝ ne rimarkis, ke ekde iom da tempo jam ne la blondulino, sed li estiĝis centro de la societo. Poste tamen rekonsciiĝis li pro urĝo de tempo por iri hejmen. Dume la trupo disiĝis.
Iuj iris promeni, aliuloj forvojaĝis buse, kaj denove aliaj junuloj iris al la restoracieto proksima. Eksentante aktualecon de la ekiro, klinis sin por preni la aktujon de sur la tero. Sed lia mano prenis nenion. Li surpriziĝis, konsterniĝis netrovante la aktujon tie, kien li metis. Li komencis demandadi la starantojn ĉirkaŭ li, ĉu ili ne scias, kien malaperis sia aktujo. Sed ili vidis nenion, ne sciis pri la aktujo. Kaj estis, kiuj minacis lin per batado, se li rigardas ilin ŝtelantoj, ja ĉiu povas vidi, ke ne estas ĉe ili la serĉanta aktujo. Andriŝ timiĝis. Ne nur ilia tuta mono perdiĝis, sed ankaŭ liaj legitimiloj rajtigiloj kaj ŝlosiloj. Se li devos denove farigi la legitimilojn, rajtigilojn, la oficistoj forte monpunos lin ĉar li ne gardis pli bone la perditaĵojn. Kaj timis li ankaŭ pro la jura riproĉo fare de lia edzino pro perdo de la valoraĵoj. Pro la ĉagrenadoj lia gorĝo malsekiĝis, apenaŭ povis li gluti salivon. Por ekhavi pli da salivo, li ekiris al la proksima restoracieto. Unue li petis unu botelon da biero, poste denove unu. Sur la benkon sidante, li rapide trinkis unu botelon da biero kaj klinante kapon sur tablon pensadis pri la evento.
Havante jam sufiĉan forton, sed hezitante kiun direkton elektu al hejmeniro, ekrigardis sian ŝulaĉon deligiĝinte. Kliniĝante, ke ligu ĝin, rimarkis aktujon surtere ĉe la tablo. Li tuj sciis, ke tien nur tiu juna paro povis meti ĝin, kiu dume alvenis, sursidis proksime al li, manĝis-trinkis kun la surbrake sidanta infaneto kaj poste foriris.
Andriŝ alprenis la aktujon por rigardi ties internon. Jes, ĝi estis sia.
Ĉia lia necesaĵo estis en ĝi, nur la mono mankis. Poste li ekiris hejmen tra la parko ke trankviligi povu sin pere de la freŝa verdo de la parka gazono.Li eksidis proksime al la lago. La aktujon li metis surgenuojn, enbuŝigis iom el la biero, poste metis la botelon apud la benkon. Dume li rimarkis homojn rapide ĉarpenti scenejon kaj baldaŭ agordi instrumentojn ia orkestro. La sidejon dume okupis la aŭdantaro vestita en specialaj vestaĵoj. Li scivole atendis la okazontaĵojn. Foj-foje li enbuŝigis buŝplenon el la botelo de la biero, ĝis ties tuta elĉerpiĝo. La programeroj rapide sekvis unu la alian. Rolis tie brilaj spacovestaĵaj eksterteranoj, kliniĝantaj floroj al taktoj de la muziko kaj abioj, poste grandaj papilioj alflugis kun multkoloraj kaj blankaj flugiloj. Tiuj lastaj poste manĝis unu la alian. Sed kiam ili saltis al la publiko, Andriŝ pro timo tremante metis siajn manojn antaŭ sin kaj komencis kriadi:
– Ho, ne! Min ne manĝu! Ho, ve, min ne! Sed vane li protestis.
Kaptis lin du papilio-piedoj kaj komencis skui. Kiam li rekonsciiĝis el sia sonĝo, ĝoje li konstatis, ke ne la murdantaj papilioj, sed nur du policistoj staras antaŭ li, tiuj skuis kaj kriadis vekigante lin.
– Kial vi veadas, kriaĉas tiom terure? Kio okazis? Ĉu vi malsanas?
Via ĝemo aŭdiĝas ĝis la alia bordo de la lago!
Sinjoro Andriŝ plenmezure vekiĝinta vidis sur la botelkolo unu ebrian burdon, la scenejon oni jam malkonstruadis. Pri lia kompleto li devis forigi la multajn velkintajn florpetalojn falintajn sur ĝi de la tuliparbo kliniĝanta super lin. Li dormis kaj sonĝis pri teruraĵo – klarigis li al la policistoj, kiujn li petis akompani lin hejmen, ĉar pro lia tremado ne povus li iri sola. La policistoj scivoleme akompanis hejmen lin. Post ilia adiaŭo ili restis pordego-proksime aŭskulti, kion rakontos la ebriulo al la edzino kaj ŝi, kiel akceptos fabelon de la edzo. Ili aŭdis, kiel estis prirabita la edzo, kaj, kio okazis poste. Ankaŭ ties atestantoj estis ili, ke la edzino rakontis pri la okazintaĵo atinginta ŝin antaŭjare. Ŝi ĝojis, ke la edzo feliĉe alvenis hejmen. Sinjorino Magdalena trankviligis la edzon, ke ili same travivos ankaŭ ĉi okazintaĵon kiel pli frue, sed nun ili povos iri somerumi nenien pro la perdita mono. Alitage la tagĵurnaloj enhavis la famon kia bone sukcesis la unua Printempa Teatrista Festivalo, kie kaj la teatristoj kaj la publiko aperis en laŭepokaj kostumoj. Nur tio estis bedaŭrinda, ke la forflorinta tulip-arbo tiom forte faligis ĝiajn velkintajn florpetalojn.
Post paso de nova semajno la urba televido komunikis la novaĵon, ke la policistoj sukcese kaptis tiun bandon de rabistoj kiu „laboris” ĵus en tempo de la Teatrista Festivalo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.