La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
(Kvazaŭ li kaj mi estus vivantaj samepoke)
Saluton, Altestimata Sinjoro Zamenhof!
Intertempe Vi jam certe vekiĝis kaj mire rigardas niajn donacojn postlasitajn ĉe Vi. Ni tre esperas, Vi pardonos nin por ne veki Vin, kvankam Vi certe estus same tre ŝatinta babili kun ni, viaj vizitantoj el Hungario, ja ĝis nun Vi nur koresponde alparolis, instruis nin.
Mia edzo kaj mi nun vizitis vian landon pro aranĝo de oficialaj aferoj kun estroj de varsoviaj gimnazioj. Mia edzo tre zorge preparis la programojn kun ili, ja ĉie atendis nin la direktoroj de la vizititaj gimnazioj. La pridecidita programo estis tiel densa, ke ni ne sciis, ĉu ni povos viziti vin aŭ ne. Do pro tio ne okazis la necesa antaŭa sinanonco por la vizito ĉe vi. Sed kio kutimas okazi, ankaŭ ĉi-foje estiĝis prava; „ne ekzistas perfekta ago, nur perfekta intenco”. Iu direktoro mistrafis la daton de siaj farendoj kaj tial ne povis akcepti nin. Do ni gajnis liberan duontagon por viziti Vin.
Post la porda sonorigo malfermis via estimata edzino, kiu atentigis nin, ke vi la doktoro povas akcepti pacientojn nur de la posttagmeza 15a horo, do ni devos reveni nepre tiam. Kiam ni sciigis al ŝi, ke ni ne estas pacientoj sed vizitantoj el Hungarujo, ŝi ekskuzis sin kaj petis nin enveni la loĝejon, akcepti gastigon konsumante teon el samovaro kaj kukojn freŝe bakitajn, ŝia edzo ja nun dormetas. Ni tuj diris, ke ni ne volas veki la sinjoron doktoron, ĉar laŭ hungara onidiro: „se oni dormas, lia animo vizitas transmonde. Por ke ĝi retrovu la hejman vojon, dormanto ne ĝenendas.” Krome, post cerbaj, korpaj laboroj oni bezonas ripozon, do ni lasas lin prefere malstreĉiĝi. Ŝi kapsignis konsenton kaj preparis la tablon al teumado. Dume ni komencis malfermi nian mansakon por transdoni niajn donacojn portitajn kiel memoraĵojn por kreinto de nia komuna, nova lingvo. Ŝi dankis kaj ni altabliĝis. Dume via edzino rakontis pri Vi, viaj laboro, verkado kaj la familianoj. Ni paroladis nialingve, preterlasante la rusan. Post la teumado Via karega edzino Klara invitis nin en Vian ĉambron, por rigardi Vin dormanta kaj propramane meti la donacojn sur Vian skribotablon. Enpaŝinte la duonluman ĉambron, ni ekvidis vin kovrita per malpeza kovrilo, kuŝanta sur la divano. Pro la dorma varmeto, sur Via ridetanta vizaĝo burĝonis ruĝetaj rozetoj. Ni surtabligis niajn donacojn. Via edzino atentigis nin, skribi letereton al vi. Ni ĝoje-emocie akceptis ĉi tiun eblecon skribi al Vi senpere, de-mane al mano.
Estimata sinjoro Doktoro Esperanto, kreinto de nia lingvo!
Ni portis al Vi kaj al Viaj familianoj salutojn de niaj gesamideanoj.
Krome ni portis vinon por gustumi, gramofono-diskojn kun kantoj de nia popolo kaj esperantigon de hungaraj kantoj, por ke aŭdante la muzikon vi povu ĝui la kantojn de niaj regionoj. Ili enhavas ja korajn pensojn de la hungaroj. Ni skribis la vorton esperantigo, ĉar ni nomas vian lingvon Esperanto pro via aŭtora nomo Doktoro Esperanto. Mi ĵus finlegis vian tradukon de la romano Marta de Orzesko, eldonita en 1910, kies manuskripton mi rimarkis sur angulo de via skribotablo. Ni ŝatus finlegi ankaŭ la tutan Sanktan Biblion. Ankaŭ ĉi esperantlingva Biblio estas kaj estos tre bona legaĵo, eminenta ekzerca ebleco. Do, via edzino gastigis nin, kaj ni regalos Vin per la fama hungara vino specio:
Asuo de Tokaj, kiu samtempe estas: „reĝo de vinoj kaj vino de reĝoj.”
Agrablan gustumadon! Servu ĝi je Via sano!
Vi povus demandi min, kial tiom da donacoj? Ho, kara nia estimata instruisto, ni ne forgesis vian morgaŭan naskiĝtagon! Ni deziras; vivigu Vin Dio, la ĉiopova, je ĝoja kontento de ni, adoptintaj vian ideon kaj Viaj estimindaj familianoj! Dio donu al vi longan, senzorgan vivon kaj plian entuziasmon por verki ankoraŭ pli novajn verkojn. Lastfoje vi demandis, mi nun respondas je via demando. Mi konatiĝis, enamiĝis al junulo, kiu samjare iĝis mia edzo – dum la unua Esperanto-lingvokurso en urbo Miskolc (miŝkolc), gvidata de sinjoroj Ludoviko Gyıry Nagy (djori-nadj) kaj Kolomano Kalocsay (kaloĉai), en la jaro 1913-a. Inter ili la dua montriĝas jam nun esti ankaŭ estonta bona kuracisto kaj Espertanto-lingve verkanta poeto, arta tradukisto. La unua ŝajnas, ke li estos ne nur bona advokato, sed ankaŭ elstara disvastiganto de via internacia lingvo. Kaj nun post la unua lingvokurso ni vidas jam ankaŭ ĝermojn de iliaj estontaj elstaraj esperantistaj posteuloj, sekvantoj en nia regiono. Inter ili certe estos: Ludoviko Király, Barnabo Batta, Stefano Pál, kaj ankaŭ virinoj. Ni diras nun adiaŭon, ĉar ĉi tiu letero iĝis iom pli longa ol mi volis, kaj ĉar urĝas nin la tempo por ne malfruiĝi al la trajno al nia patrujo.
Varsovio, la 14-an de Decembro 1916-a Gardante Vin en nia memoro, ni restos poreterne Viaj hungaraj, Vin tre estimantaj fidelaj adeptoj de via ideo: sinjorino Adrienne, nome ankaŭ de mia edzo Ladislao Pásztor el Miŝkolc, Hungarujo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.