|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam mi naskiĝis, la frumatenan ĉielon meteoro trapasis. Tiam nur mia mastro kaj kelkaj fruleviĝantaj vilaĝanoj vidis tion. Ili superstice susuris, ke venos eksterordinaraj tempoj.
Do, por mia mastro jam mia naskiĝo estis sufiĉe eksterordinara, ĉar li ne sciis pri la gravideco de mia patrinjo. Krome rara okazo estis, ke la granda blanka komondor-hundino ne naskis la laǔkutimajn naǔ idojn, sed nur min solan, la nigran puli-on kun blanka stelo sur la ventro. Oni nomis min Kormoŝ /Fulga/ pro mia nigra hararo. Sed ĉinome nur ili vokis min:
– Kormoŝ venu ĉi tien!
Se ili laǔdis min pro kontenteco, ili diris:
– Bona hundo, saĝa hundo vi estas!
Kiam mi povis jam iri, mi ĉiam obstakladis antaǔ ĉies piedoj. Mia mastrino grumbletis pro tio, sed mia mastro trankviligis ŝin:
– Lasu, karulino, vi ekvidos, ĝi iĝos bona brutpela hundo, kiu rekompencos la prizorgon! Mi instruos ĝin por ekkoni ĉion pri la hejmaj sciindaĵoj kiujn la hundolernejo postulas pri la devkonoj de la gardaj-defendaj- blindakompanaj hundoj. Tiel, fine ankaǔ lia edzino paciĝis pri mia ekzisto. Foj-foje ŝi tamen grumblis kun sia edzo, kaj ĉefe tiam, kiam la sinjoro parolis al mi per sia propra lingvo.
– Kial vi konfuzas tiun hundon, ĉu vi pensas, ke ĝi komprenas eĉ unu vorton de via parolo krom viaj komandvortoj? – demandadis ŝi – kaj ĉar la edzo ne respondis, la parolado ne finiĝis. Mi devis ĉiam tre atenti la paroladon, por kompreni ĉiun familianon, ja la mastro tute alimaniere parolis kun la familianoj kaj la aliaj homoj. Mi devis gardi la aliajn kvarpiedulojn paŝtantajn sur la herbejo etendiĝanta de nia domo tute ĝis la arbarrando, krom niaj hejmaj birdoj kaj la kunikloj vivantaj en kaĝoj. Mi devis priboji ĉiun fremdulon, pel-gardi la ŝafojn, forpeli vulpojn kaj vagantajn hundojn, katojn, sed nian hejman katon mi ne rajtis ĝeni. Kiam mi alkutimiĝis jam al la ĉirkaǔdomaj farendaĵoj, la mastro ligis hundŝnuron al mi kaj kondukis min al promenado kun li.
Ni travagadis la proksiman arbaron tute ĝis Miŝkolc-Tapolca Banloko.
Kiam ni estis nur solaj, li lasis min kuri tute libere laǔplaĉe sen hundoŝnuro. Dume mi povis ekkoni la spurvojetojn kun la plej diversaj odoroj de la arbaraj bestoj. Ni faris viziton ankaǔ ĉe la Ŝtonminejo.
Poste, foje mia mastro decidis; ni iros por ĉasi. Dum la tuta marŝado mi devis iri sen hundoŝnure silente en liaj spuroj. Iuloke li haltis, atentigis min silenti kaj ordonis nun resti malantaǔ li. Por vidi iom, mi leviĝis surpiedon kaj tiel kaŝrigardis antaǔen, de malantaǔ liaj botoj. Ĉi tiam ekknalis lia pafilo, kaj de la neatendita forta knalo mi tiel ektimis, ke sekve mi pisis sur liajn botojn. Li spertante ĉi fiagon, malantaǔenturniĝante iome kolerete alvokis min:
– Nu, ek, ci heroo, kuregu, portu ĉi tien la predon! Mi volas vidi ĉu lerta ci estas!? Ĉu ci povos?
Feliĉe, mi baldaǔe ektrovis la fazanon kaj kurege portis ĝin al mia mastro. Li, paceme batadis mian dorson. Kiam ni hejmenalvenis, la dommastrino denove grumblete alparolis sian edzon:
– Kio okazis denove, kial vi odoras kvazaǔ vi estus hundo?
– Ho, okazis malgranda akcidento, sed tio tute ne gravas! Sed gravas, ke el ĉi hundo povus iĝi tre bona ĉashundo!
La mastrino surrigardante min, diris:
– Bone, tiam ni devas doni donacon al ci.
Kaj, mi vere ricevis donacon, unu flugilon el la kuirita fazano.
Sekvajare la mastro pruntedonis min por gardi boatojn de la Boatlago de Miŝkolc-Tapolca. Oni diris, ke mi Fulga, bone aspektas tie, inter la blankaj kaj ruĝaj boatoj sur bordo de la verdakva lago. Miajn novajn devojn mi rapide alproprigis.
En unu varma nokto somera okazis la evento, kiu ŝanĝis mian tutan vivon.
La banejaj gastoj estis jam for, la parko estis senhoma. Sur la ĉielo briletis nur kelkaj steloj, kaj eĉ la luno nur pale alradiis la teron. La silenton rompadis nur mallaŭtaj krietoj de malfruaj birdoj. Mi komode kuŝiĝis sub benkon. Mi jam preskaŭ ekdormis, kiam min salte vekis forta bruo kaj blindiga lumo. La lumo venis de malantaŭ la ŝtonminejo.
Kiam ĝi venis al la banejparko, komencis faladi el ĝi harsimilaj aĵoj.
Alteriĝinte tiuj transformiĝis je homoj portantaj perlamot-bluajn vestaĵojn. Flanken-kuŝante mi silente observis, kion ili faras. Ili duonarke ordigis seĝojn kontraŭ la enirejo de la Grotbanejo, kaj muntis podion. Mi ne komprenis, kio okazas. Du fremduloj – ilia staturo sugestis ke estis inoj – venis al mi. Ili alparolis min mallaŭte-ĝentile, kaj plurfoje glatumsis mian kapon. Mi pro surprizo ekbojis, ĉar – mi komprenis ilin! Tuj ili klarigis, ke per tiu karesado ili transdonis al mi la kapablon kompreni kaj paroli sian lingvon. Ĝustatempe ili avertis min, ke mi ne rajtas ataki la katon sidantan sur la najbara banko nur pro tio, ke ĝi estas alia ol mi. Aliflanke apud mi staris niaportaj ĉevalo kaj ŝafo.
Mi ĝojis vidi ilin en mia proksimeco, ĉar tielmaniere mi povis gardi, ne perdi ilin de antaǔ miaj okuloj.
Intertempe la seĝvicoj pleniĝis per gastoj blue kaj verde vestitaj. Kaj la mastro de la kunveno ekparolis. En tiu lingvo, en kiu mia mastro kutimis paroli al mi, kaj al siaj instruataj gardohundoj. Ni eksciis, ke li estas la ŝtatprezidanto de Esperantio. Post lia mallonga malferma parolado la ĉeestantoj ekstaris kaj kantis la himnon „Espero.” El la inundo de la sekvintaj paroladoj, demandoj kaj respondoj mi sukcesis ekscii sufiĉe multe pri la misteraj fremduloj. Ili estas loĝantoj de Esperantio. Il vivis sur planedo simila al nia Tero, sed pro tronombriĝo de la loĝantaro parto de ili transloĝiĝis al alia planedo. Kiel ties dua ŝtatlingvo ili elektis esperanton, ĉar el ĉiiuj lingvoj de sia patrinplanedo kaj de la Tero tiu pleje ekplaĉis al ili. Nun ili klopodas konatigi tiun lingvon al la popoloj de ĉiuj loĝataj planedoj de la Galaksio. Tien ili venis ĝuste pro tio, ke Tero estas la naskoplanedo de Esperanto. Kaj tial ĝuste nun, ĉar por la teranoj la jaro 2009 estas la Jaro de la Astronomo kaj la 400-a datreveno de la astronomia ekuzo de la teleskopo. Sed ili devas tuj forveturi, ĉar intertempe ilian planedon katastrofe trafis meteoritego. Por forigi la konsekvencojn oni bezonas ĉiujn fortojn, kaj eĉ tiel tio daŭros longe.
La Planedmastro demandis min: ĉu mi akceptas la mision, transdoni informon pri ili al la teranoj? Mi kuraĝe jesis. Sed mi demandis: kial ili ne kontaktas la homojn senpere? La respondo surprizis kaj malgajigis min. Li diris: ili ja konas la historion de la popoloj de Tero. Ties esenco estas konkero, senindulga lukto por subjugi aliulojn, ekspluati la riĉaĵojn de la planedo. Tio jam havis viktimojn ankaŭ inter la esplor-kosmonaŭtoj venintaj el aliaj mondoj.
La loĝantoj de Esperantio ne volas riski malamikan ricevon. Por havi amikajn kontaktojn kaj pacan kunlaboron, la tera homaro devas ankoraŭ multe evolui. En tio vi povas helpi al ili. Ni atendas pacience ke ili anoncu sin, en la interplaneda lingvo esperanto. Tiam ankaŭ ili povos aliĝi al la popoloj de granda Kosmo.
Multe mi povus ankoraŭ rakonti pri la bildoj montritaj, la muzikaj prezentadoj kaj odorsimfonioj, kiuj estis almenaŭ tiomgrade eksterordnaraj, ol la evento mem…, la unua interplaneda Esperantokongreso.
Ili forveturis same rapide, kiel ili estis alvenintaj. La lumo estingiĝis, kaj, elĉerpite, mi profunde ekdormis sub la benko. Longe, longe mi atendis ke ili revenu, sed vane. Mia mastro daŭre parolis al mi Esperantlingve, sed mi vane klopodis respondi al li tiel, ke li komprenu. Do, al kiu mi turni min kun mia misio? – turmentis min la penso. Ĉu entute troviĝas iu, kiu komprenas kaj eĉ kredas, kion mi diras?
Finfine mi ekvidis la geedzan paron Pásztor starantan sur la ponteto de la lago kaj admirante la sunsubiron. Ili ofte promenis tie, kaj akompanis tien esperantlingve parolantajn gastojn.
Mi alparolis ilin, kaj rakontis ĉion al la virino, kiu dume trankvilige karesadis min.
Nun mi jam estas trankvila, ĉar la historion de mia vivo ŝi priskribos en sia ĵurnalo. Tiamaniere ŝi helpos informi la homojn pri Esperantio.
Tiel okazis, ke mi – grava hundo, saĝa hundo! – plenumis mian mision.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.