La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Dum somero de la 1972-a jaro mi ricevis permeson de mia laborejo por unu semajna ripozo sur danuba ripozŝipo en urbo Esztergom. Pli frue mi ekkonis jam la urbajn vidindaĵojn, artobjektojn, tial nun mi atentis plie nur la homojn kaj la pejzaĝon ĉirkaŭanta min.
Bedaŭrinde dum unu – du tagoj post la komenco mi spertis, ke la kultura respondeculo de la ripozejo ofte ĝoje faras malagrablaĵojn por mi.
Mi demandis la purigiston kial kondutas sin tiel la kultura respondeculo. La purigisto pridiris la veran kaŭzon. La kulturrespondeculo edukiĝis en urbo Fót. Lia onklino kiu estis lia sola vivanta parenco, malamis lin. Li same sentis al la onklino. Mi estas tute la similulino de la onklino – diris la demandito.
Mi ne povis kion diri je tio.
La purigisto ankaŭ tion konfesis al mi, kiel volas min fari ridinda la kulturgvidanto. Mi dankis la sinceran tradonon de tiu sekreto. Poste, mi longe pensadis kion fari. Fine nasakiĝis mia, por mi tre plaĉema agmaniero.
Mi faris el papero ranon. Ĝin mi enpoŝigis kaj iris en la klubkunvenejon ludi komune kune kun la aliuloj..
La kulturrespondeculo vere deklaris sian decidon. Mi devas baleti.
Iomete, mi lasis min peti. La junulo jam kolere postulis la baletdancon de mi. Fine, jesis mi. Malrapide mi rakontis pri fabelo Mutamúr (mutamu:r) de nia verkisto Ferenc Herczeg. Araba princo estis Mutamúr, kiu estiĝis cikonio pro soĉo de sorĉisto. Mi diris, ke mi nun pluteksas la historion. Mi atentigis la ĉeestantaron, ke pripensu: kion senteblis tiu malfeliĉa hombesto, kiam li devigita estis malsuprenflugi al la akvodensa kampo, inter la verajn cikoniojn. Kaj kiam li feliĉe teronatingis, el la vera cikonigrupo eliĝis cikonivirino kaj sinprezente oferte ĉirkaŭ iris la ĵus alvenintan novan cikoniviron.
Nu, per mia kapo kapbalancade dekstren – maldekstren, mi memfide sintene paŝadis. Dume miajn brakojn mi levigadis, kaj la fingrojn movadis. Poste kelkfoje mi turniĝis ĉirkaŭ la „cikonio – kalifo”.
Fine, mi provis en lian buŝon ŝtopi la paperranon. La rezulto: bonhumora ridego estis.
Fine, ankaŭ mem la kultura respondeculo ridegis kune kun la aliaj ĉeestantoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.