La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉu Nur Unu Minuto Estas la Vivo?

Ho, rapide kunpaku, kaj venu, ĉar la gepurigistoj jam koleretas, ke ĝis nun ni ne iris hejmen – diris Marianna (marian:a) al Ildikó( ildiko:), kiam antaŭ la 18a horo ŝi enrigardis la laborĉambron de la kolegino.

Sed ĉar Ildiko sidis plu antaŭ si rigardante, silente, senvorte, Marianna paŝis al ŝi, enŝrankigis la aron da oficejaj aktoj pretigitaj de Ildiko, karestuŝis ŝian ŝultron, kisetis ŝin kaj denove alparolis ŝin urĝante por la ĵusa hejmeniro:

– Vi sidas tiel, kvazaŭ neniu atendus vin hejme. Venu, do! Ne zorgu pri tiu senanima oficeja ĉefo! Pensu nur, pri via familio. Venu kara mia amikino!

Fine Ildikó ekstaris, kaj ekiris mekanike post Marianna.

– Dankojn pro via afableco. Ekde morgaŭ mi devos iri al kuracistoj por esplorigi min. Mi trolacigis min, ja la ĉeflibristo sian laboron farigas pere de mi, dume miaj farendaĵoj suferas prokraston. Sed por fari ankaŭ ilin, mi devas labori ĉiutage multe pli, pli ol ok horojn, entute 15 horojn.

– Ĉu pro via atendebla foresto koleriĝis tiome la ĉeflibrotenisto?

– Ne, sed tial, ĉar por pretigi mian laboron, mi nun prokrastigis la lian.

– Morgaŭ mi telefone anoncos, ke mi ne venos labori plu. Mi ne volas, ke mia edzo divorcu de mi – kiel li minacas min jam delonge pro tio, ke mi povas esti nek edzino nek patrino bona. Mi amas ilin, mi volas vivi por ili.

Babilante kaj pensadante pri Ildiko, Marianna ne elektis la hejmenkondukantan vojon. Tion ŝi rimarkis nur kiam ili enbutikiĝis jam la vendejon de nutraĵoj en la loĝkvartalo de Ildiko. Marianna tuj vokis poŝtelefone ŝian edzon por anonci, ke ŝi malfruos pro hejmenakompano de Ildiko, kiu ne sinfartas bone. La edzo de Marianna komprenante la situacion diris, ke li kisetas Ildikon kaj lian bonkoran de li tre amatan edzinon. Marianna pensis, ke ŝi povos porti la mansakon de Ildiko plenplena per nutraĵoj al la vespermanĝo, kaj eble povos ŝi preventi la edzan kverel-erupcion pro la malfruo de Ildiko.

– Tiom multe da manĝaĵoj vi aĉetis, kvazaŭ vi prepariĝus al festeno – diris ŝi.

– Jes, vere. Hodiaŭ estas mia naskiĝtago, pro kio mi promesis kuiri bonan vespermanĝon al la familio, ludadon kun miaj infanoj kaj amoran nokton kun mia edzo. Sed, ĉar mi havas jam nenienergion por kuiri, denove malvarma vespermanĝo estos.

– La kapon supren, kredu, ke ĉio reboniĝos! Alprenu gajan mienon!

– konsolis Marianna Ildikon. Hejmenatinginte Emeriko, la edzo de Ildiko malfermis pordon, kaj tuj kolere alparolis la edzinon:

– Vi denove malfruis! Mi vidas, denove ne kuiriĝos vespermanĝo kaj vi denove malbonos en la lito! Ildiko mallaŭte respondis:

– Ni ne estas solaj, lasu min iom ripozi, sed poste mi rakontos kaŭzon de mia malfruo. Grava novaĵo atendas vin! Sed unue sidiĝu kaj komencu vespermanĝi la de ni kunportitajn malvarmajn delikataĵojn.

Dume en unu ĉambra aperturo aperis gefiloj de Ildiko, kiuj kuris al ilia patrino, brakumis, kisetadis la alveninton. Ŝi same kisetante brakumadis ilin kaj dume kliniĝis al la edzo por kisi unu la alian. El la alia ĉambro zumis melodio de la modkanto: Nur unu momento estas la vivo…

– Panjo, ne komencu kvereli unu kun la alia, gravas, ke ni estas jam kune, venu, ke ni povu festi vin!

Sed intertempe la edzo rimarkinte stari Mariannan proksime al la enirpordo, kolerete turnis sin al ŝi:

– Ni bezonas nun nur mian edzinon. Kial vi venis?

– Mi helpis vian edzinon hejmenveni, ĉar ne sentis sin bone. Prenu Emeriko la mansakon per la nutraĵoj! Bonan apetiton al la vespermanĝo! Viglan festadon je naskiĝtago de Ildiko! Mi foriras jam.

Emeriko manon etendis al Marianna, kiu paŝis al la pordo eliri, kiam el la ĉambro aŭdiĝis ĝemo. Enkuregante ili ekvidis Ildikon kuŝante ŝi duone surtere duone surlite, forte spiregante kvazaŭ rigidinte pro iu spasmo. La plenkreskuloj tuj rekuŝigis ŝin sur la liton, la gefiloj portis ornamkusenojn sub ŝian kapon, ili malstreĉigis ŝian vestaĵon, per malseka tuketo viŝadis ŝian frunton, vizaĝon. La edzo nekompreneme staris apude kaj diradis:

– Kio estas? Kial vi kondutas tiel? Ĉu vi estas tiom laca?

– Eble tial okazis, ĉar hodiaŭ ne havante tempon mi manĝis, trinkis neniom.

Sed Marianna antaŭsentante malbonon, provis voki telefone la famili-kuraciston, poste la vesperan kuracistan deĵoron. Sed ĉar tiuj ne sinanoncis dum la sekva kvaronhoro, Marianna vokis telefone la ambulancon. Ili aperis post dek minutoj.

– Sinjorino persiste daŭrigu la profundan spiregon! Ni helpos!

Kuraĝon! – konsolis la kuracisto. Post rakonto de Marianna pri la sanproblemo, la kuracisto mezuris la sangopremon de Ildiko, donis al ŝi injekton por malaltigi la altan sangopremon, ŝi ricevis blovon sublangan, kaj la kuracisto anoncis, ke ŝi devas esti tuj transportata en hospitalon pro koratako. La oksigenmasko ankoraŭ ne estis metitita al la vizaĝo de Ildiko, la familio ankoraŭ ne perceptis kio okazis, kiam ĉe ŝi nehelpeble sefektiviĝis la biologia morto. Al la familianoj Marianna rakontis pri labortago de Ildiko emfazante, ke multe da malagrablaĵoj, atingis ŝin en la oficejo. Poste ŝi kondolencis al la kompatinda familio kaj ankaŭ ŝi foriris.

El rezulto de la kuracista sekcado evidentigis, ke Ildiko estis atakita de korinfarkto kaj jam ne unuafoje. La situacion pligravigis korklapa cirozo, kaj la duontempa gravedeco. La familio samtempe perdis la patrinon kaj la duontempan feton.

Kompare al la eterneco la homa vivo estas nur minuto. Ĉu vere nur unu? Jes. Nur unu minuto estas la vivo, se oni estas feliĉa. La vivo de feto estis nur unu minuto, kaj la patrino eble per unu minuto pasis 40 jara, kiam ŝin forrabis la morto, kio iĝis la konsolo al ŝiaj suferoj korpaj kaj animaj.

La Sep Makula Katica Skarabo

- Fabelo -

Ne trans la fabelmaro Operencio, nur sur la kampo trans la ronda arbaro en la granda naturo foje vivis eta skarabo. Ĝi estis kaj malgranda, kaj malbela en ĝia funebrokolora jaketo, kaj ronda, pro kiuj proprecoj la aliaj skaraboj vestitaj en pli belkoloraj vestaĵoj mokis la kompatindulon. Pro la mokadoj ĝi sentis sin malfeliĉa, forlasíta orfa. pro tiuj malgajigaj proprecoj ĝi neniam partoprenis la grandfaman Printempan balon kio estis parado ankaŭ de arboj, herboj, floroj, papilioj, insektoj. De jaro al jaro dum tiu balo de Printempo prezentis la revekiĝanta naturo siajn plurmilojn da mirakloj. Ĉiuj vivuloj sopiris ĉeesti ĝin.

Foje ĉi eta malgaja skarabo flugdirekton erarante surflugis al ruĝa vestaĵo de knabino. Belecon de la ruĝa vestaĵo faris pli magia unu blanka antaŭtuketo. La eta malgaja skarabo silente, pripensante ripozis sur la falbalo de la robo, sed foje suprenrigardante rimarkis la belan lokon sur kion flugis. Movante sin por forflugi, la knabino rimarkis la surrobe kaŭrantan skarabeton kaj alparolis ĝin:

– Kiel nomiĝas ci malgranda skarabo? Kial ci malgajas kaj ne konkursas flugante kun la printempa vento?

La skarabeto surprizite alrigardis la knabinon kaj respondis:

– Mi malgajas pro mia malbela funebrokolora nigra vestaĵo. Tial mi estas nenomito. Kaj vi bonkora knabino kiel vi nomiĝas?

– Mi estas Katinka – respondis la knabineto. Mi vidis cin jam ankaŭ alie. Ci havas belajn flugiletojn kiuj ŝajnas kiel flugiloj de la feinoj. Ci estas pro ili feine ĉarma!De nun pro la inter ni estanta amikeco mi nomos cin skarabo post mia nomo Katica. Ĉu ci vualflugila mia feina amiko akceptos de mi cian prinomigon?

– Jes, kara knabino la nomon mi akceptas pro via ĉarmo, sed tio neniom ŝanĝas, ĉar mi restas malbela.

– Malbela, malbela! Kion vi diras!? Mi donas al ci etan parton de mia robo. Metu ĝin sur vian jaketon! Tio estiĝos poste ruĝa. Ĉu bone?

– Ne, ne estos bona. Mi ne akcepteblas vian donacon, ĉar via patrinjo multe kudris laboris, ke tiun vestaĵon povu doni al vi. Pro la trua vestaĵo ŝi malgajus. Kiel mi estu kontenta, se dume mi malgajigos iun? Sed mi ne deziras jam alikoloran kompleton, ja mi ricevis pli multe de vi, ion alian nekutiman mi ricevis. Mi ricevis vian amikecon kio plivalorasol ĉiu bela kompleto, ĉar min, la malbelan skarabon vi amas, vi vidas min bela.

– Se ci estas tiel modesta, ke rifuzas mian donacon, mi ne povas helpi vin alimaniere, nur preĝi al la Ĉiopova, ke li helpu vin – diris la knabino, surgenuiĝis sur la herbon kaj ekpreĝis pro helpo. Poste mansignis ŝi adiaŭon kaj foriris. La tempo pasis poste kaj baldaŭ alvenis tempo de la balo printempa. Kvankam dume nenio okazis koncerne de la nova vestaĵo, tamen la skarabeto iris al la balo nur rigardi ĝian belecon. Estis tie printempaj kaj frusomeraj floroj, papilioj, multkoloraj kantantaj birdoj, multkoloraj insektoj, skaraboj. Dum la rigardado alpaŝis ĝin la floro Papaveto kaj alparolis la skarabeton:

– Ĉu mi bone aŭdis ke ci estas tiu skarabeto kiu ŝatus novan vestaĵon? Se jes, venu kun mi. Ci ricevos florpetalon el mia jupo. La kudristino aliformigos ĝin konvena por ci.

La skarabeto ne volis akcepti la florpetalon, ĉar tiuokaze eble Papaveto ne havos sufiĉnombran petalon al sia jupo. Sed la floro ne cedis. Denove invitis la hezitulon:

– Hej modestulino venu! Ĉu ci konas la diron: se oni donas akceptu, se batas forkuru? Venu do kara mia, tiu al ci donacenda florpetalo ne mankos al mia jupo!

Printempo-feino bonhumore akceptis ilin. Ŝi rapide eltondis sep truojn el la proponita florpetalo. Poste ŝi metis ĝin al la nigran jakon de la skarabeto, kaj surblovante ilin, la ruĝa materialo surgluiĝis sur la nigran jakon kiu iĝis tuj nova, ruĝa vestaĵo kun sep nigraj makuloj!

Hej ekĝojegis la skarabeto vidinte sin en la spegulo. Ĝojege kriis:

– Mi beliĝis! Dankegojn! Estu benataj pro la helpo! Nun jam ĝoja estas via seppunkta skarabeo Katica (Katrinjo), via kokcinelo! Poste ĝi enmiksiĝis inter la balaj dancantoj. Tie ĉiu povis vidi, ke ankaŭ jupo de Papaveto plibeliĝis ĉar la feino mallongigis unu florpetalon kaj tiel videbliĝis la verda trunko de la floro kiu estiĝis tielmaniere pli ĉarma, pli alloga.

Infanoj, neniam forgesu, ke la bona ago; la dono de donaco feliĉigas ne nur la donaciton sed ankaŭ la donacinton!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.