La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Dum miaj infanjaroj post forpaso de mia patro en 1952 kelkfoje mi somerumis en la ebenaĵa urbo Debrecen ĉe fratineta familio de mia patrino. Miaj kuzinetoj vivis en mult-loĝeja domo ĉirkaŭita per granda korto, kie multaj similaĝaj infanoj ludis kune je kontenta ĝojo de gepatroj kaj geavoj. Tiuj povis vidi la saĝiĝon, ĉarmon de la idoj kaj de la aliaj infanoj. Tutegalis kiujn profesiojn daŭrigis la gepatroj, gravis nur, ke ni infanoj komprenante unu la alian sentu nin bone kunludante unu kun la aliaj. La gepatraj okupiĝoj tute diferencis. Estis tie infanoj de meblisto, muntisto de akvokondukiloj, kuracisto, instruisto, kelnero, riparisto de ŝuoj, juĝisto, fotisto kaj similaj.
Por mi signifis ĝuojn ankaŭ la helpadoj en la kuireja mastrumado, la urbaj kaj eksterurbaj promenoj, kiam mi havis ŝancojn ekkoni la gravajn vidindaĵojn de la urbo, la vizitadoj de la strando kaj muzeo, pupteatro kaj la vendoplaco kune kun ties multegaj varoj. Tiuj someroj estas miaj koloraj memoraĵoj el la pasinto, ligiĝaj al ĉarmaj personoj de mia onklino Mici, ŝia edzo kaj la du bonkoraj kuzinoj.
Ĉe fino de la granda parcelo staris la metiejo forprenita de la kuzina familio. La patra avo de miaj kuzinoj estis entreprenisto pri banĉambraj instalaĵoj kaj akvodukto-muntado, do la necesaj objektoj estis tie stokitaj antaŭ la vendado. Sed post morto de la entreprenisto la uzino estis forprenita post 1945, ĝi estis igita ŝtata de la nova politika reĝimo, do ĝi iĝis fermita, neuzita kaj atendis sian pli bonan sorton. Sed foj-foje kiam mia onklo iris tien por pruntepreni ian ilon por ripari la doman akvotubon, ni infanoj iris en la metiejon kune kun li por rigardi ĝin kaj ludi tie. Ni tre atentis nenion rompi, ne fari damaĝon. Ordo regis tie.
Iutage hazarde mi ekaŭdis, kiam la maldika, malalta, sed ora spegula avo – el la najbara apartamento - tion diris al siaj nepinoj, ke:
– Genepoj miaj! Ili estas proletoj! Ne ludu kun ili!
En mia familio neniam temis pri proletoj, do mi ne sciis kion signifas la vorto. Sed mi sentis, ke tio povas esti ia malbono, ofendo. Mi priparolis tiun eventon al mia onklo. Li proponis, ke mi ne pensu pri la diritaĵo. Tio estas stultaĵo kaj mi lasu la aferon. Sed, mi atendis la maljunulon kiam li estos sola, por proponi, ke li ne diru ofendon alia foje, ĉar ni faris nenian malbonon al li. Mia onklo klarigis al mi, se mi tamen faros tion, mi estos same stulta, kia estas la avo dirinta tiun stultaĵon. Sed, mi estis infano, kaj ne volis cedi. Fine mi akceptis proponon de mia onklo, ke mi ne diru mian direndaĵon antaŭ aliuloj, nur al la avo sen societo de iu ajn aŭdanta publiko.
Nu, la okazo veninta mi staris antaŭ lin kaj alparolis lin:
– Kial vi diris, ke ni estas proletoj? Kial estas malbona tio? Proleto estas mem, kiu diras tion al aliuloj!
La maljuna fotisto konsterniĝis. Li senvorte reiris en sian loĝejon.
Posttagmeze forveturis la tuta familio. Kiam ili revenis, la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. La avo salutis ĉiun antaŭen. Li babiladis al la kortaj infanoj kaj liaj nepinoj ludeblis kun ni.
Tiam ni vivis en tiu erao post la dua mondmilito, kiam multaj homoj volis akiri avantaĝojn facile senlaborante. Tiuj homoj ĉe la policistoj denuncis aliulojn espere, ke tiel ili ricevos ties loĝejon, havaĵojn, posedaĵojn. La aluditaj kaŭzoj de policaj ekzekutojokazis ofte, se la homoj faris pekon kontraŭŝtatan. Se la peko estis granda, la homoj estis arestitaj kaj portitaj en malliberejojn, aŭ en koncentrejojn en Siberion, aŭ sur teritorio de Hungario en Recsk (reĉk) aŭ al la ebenaĵo Hortobágy (hortobadj), kie la deportitoj vivis inter cirkonstancoj malhumanaj, mizeraj. Do, ege timiĝis la avo pro mia alparolo ĉar li ne scieblis pri la atenteblaj postsekvoj.
Nun mi scias jam, komprenas sencon de iama atentigo de mia onklo Ludoviko:
– la homo devas vivi respondece en ĉiu epoko. Oni neniam parolu stultaĵojn nur por terurigi infanojn aŭ plenkreskulojn, neniam subtaksu aliajn homojn, ĉar ĉiu homo povas scii ion, kion ni aliuloj ne scias! Oni ne devas klopodi por re ofendi la insultaĵon laŭrajtan aŭ malrajtan!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.