La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Eta Damo

Iun posttagmezon peraǔtobuse ni vojaĝis al vilaĝo Ómaŝŝa (O:maŝ:a) situanta en sino de montoj, for de urbo Miskolc. Pasis nur la unua semajno de oktobro. Ankoraǔ floris la unusomeraj floroj en la ĝardenoj, sed antaǔnokte subfalis la unua neĝo.

Enurbe koto estis sur la stratoj, ni volis rigardi la virgan neĝon, kaj enspiri la puran freŝan aeron en la naturo.

Alveninte, la ĉielo helgriza estis kaj la homoj rigardinte supren, diris, ke certe plie neĝos kaj eble denove nokte. La neĝon la entrepreno jam ŝovis flanken de la landvojo, tiel ĝi estis libera por la trafiko. Ankaǔ de sur la antaǔ trotuaroj de la domoj estis jam forigita la neĝo.

Sed, tuj ĉe la trotuaro antaǔ la aǔtobushaltejo, amasiĝis la neĝo rompita al neĝkaĉo. Se la homoj volis trairi al la aǔtobushaltejo, devis enpaŝi ĝin, eviti preteriri ne eblis. Nu, la homoj grumblis tial. Sed fore, sur la arbarrandon kaj ankaǔ enen rigardante la arbaron, vidante la netuŝitan virgan neĝon, ili paciĝis. Paca estis ĉio. La arboj ankoraǔ verdiĝis pro la antaǔa tuta dusemajna pluvado, kio sekvis post la longdaǔra sekeco. Ankaǔ la fontoj, putoj pleniĝis. La rivereto havis abundan akvon. Ĝi digne ondruliĝis en sia kavo kaj tute kovris la herbaĉon elkreskintan dumsomere, inter la bazon kovritaj ŝtonpecoj kunportitaj de la monta rivereto. Sur la arbobranĉoj la verdan foliaron nun ŝarĝis iom da neĝo. Nur iom, ĉar ĝia grandkvanto deglitiĝis jam pro la tagmeza sunradiado. Aliloke la subkreskaĵaro komencis flaviĝi, ruĝiĝi. Kelkaj birdetoj plumojn aranĝis sidante sur la deflu-trogo de iu domo. En iu korto sub la pino submaĉitaj konusoj kuŝis montrante la spuron de vizito de sciuro.

Malvarme estis. La homoj malvarmsente kuntiris sur mem la jaketojn. En la haltejo amasiĝis jam aro da atendantaj homoj. Estis, kiuj mallaǔte paroladis inter si. Estis homoj, kiuj nur staris atenteme rigardante la proksiman naturon. Estis ankaǔ tiuj, kiuj nur staris rigardante antaǔ sin mem kaj certe profundiĝis en pensoj. Staris tie soluloj, geedzoj, familioj, krome unu junpatrino kun ĉ. tri jara filineto, kiu prenis manon de pupo.

La veturilo malfruis. La filineto enuiĝis. Eltiris la manon el mano de la panjo kaj iris al iu maljunulo kaj salutis lin: „Saluton Avo! Ĉu vi atendas la buson?” – diris tre mallaǔte. La alparolitulo ne respondis. Li aǔ ne aǔskultis ŝin pro la pensado, aǔ simple: ne havis emon paroladi kun la infano. Ŝi paŝis antaǔ la maljunulon kaj komencis fikse rigardadi lin. La maljunulo nek tiam atentis ŝin. Poste ŝi ektiris la jakon de la jam ne juna homo, kaj denove alparolis lin: „ĉu vi ne malvarmas?” La viro respondis nek nun, sed sin turnis aliflanken senvorte.

Post ĉi tio la knabineto antaǔis lin kaj neatendite subfaligante la pupon ploreme komencis postuli de li la suprenlevon de la pupo. Sed, la viro restis senvorta kaj senmova. Laǔvideble la knabineto ne efikis lin.

Sed, la postulado daǔriĝis. Fine, la viro atentante, ke la buso alproksimiĝas jam, suprenlevis la pupon kaj per ioma malsuprenkliniĝo transdonis ĝin, dirante: „Bonvolu, prenu vi eta damo! Jen via pupo!” La buso fine alvenis kaj plenigis ĝin la homoj. Ĉiu sursidiĝis. Unu malantaǔ la alia havis lokon kaj la maljunulo, kaj la junpatrino kun la filineto. La veturilo komencis sian iron reen. La ŝoforo prenis la stirilon certamane. La vojaĝantoj kontententis por la veturila varmo. Agrabla estis ene. La junpatrino unue iom babiladis al la filineto, poste komencis rigardi la eksteran pejzaĝon. Tiam, la filineto deglatiĝis de sinon de la patrino kaj iris al la avo, kaj petis lin, prenu ŝin sur sian sinon. Ricevinta lian jeson, ŝi oksidiĝis tie komforte. Poste, pensis alion. Malantaǔen turniĝis kaj kisetis la multsulkan vizaĝan maljunulon, dirante: „Mi dankas vian karecon, avo! Mi neniam forgesos ĝin!” La vira vizaĝo pleniĝis pri lumo de kormoliĝo kaj flankenkliniĝante al ni diris: „Mi ne estas avo de tiu ĉi eta damo. Mi neniam havis familion. Ho, kvankam mi havus ŝin kiel nepinon!

Post kelkaj haltejoj, la „nepino kaj la avo” adiaǔi devis, ĉar la patrino vokis ŝin forlasi la veturilon. Ili eliĝis. La knabineto kisetojn ĵetadis permane al la viro, kaj kriis: „Mi neniam forgesos vin, avo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.