La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6. SAMTEMPE PLURSPECA KLIMATO

Hungarujo situas sur la limoj de pluraj klimataj terenoj. Ĝian veteron formas la Orient-kontinentala, la Okcidenta-oceana, la nordpolusaj aeramasoj kaj la suda-sudokcidenta mediterana efiko. La mediterana efiko la plej forta estas sur la suda parto de Transdanubio, sed demonstreblas koncerne kaj la flaŭron kaj la faŭnon sur la sudaj flankoj de montaroj Mátra kaj Bükk, eĉ iom malpli forte ankaŭ en la Sátor-montoj (de Tokaj ĝis Abaujszántó). La atlantikan efikon la Alpoj devias el sia originala direkto, tiel ĝi alvenas al ni de nordokcidento. La de tie ricevitaj ventoj portas la pli multon da precipitaĵo falinta sur teritorio de la lando. Pli malgranda estas la efiko alvenanta de sudo kaj sudoriento. La hungaria klimato estas laŭ la sunagada divido modera.

Pro ĝia geografia situo ĝi ne havas veterajn ekstremismojn. Pro la eta enlanda latitud-diferenco kaj la neglekteblaj altecodiferencoj, la klimato de Hungarujo estas sufiće unueca, sed nature la influoj de la ortografiaj faktoroj tamen senteblaj estas.

Hungarujo situas inter la 45º 45’ kaj 48º 35’ nordaj latitudoj, proksimume meze inter la ekvatoro kaj la Norda-poluso. Pli ol duono de ĝia surfaco estas ebenaĵo pli malalta ol 200 metra ternivelalteco, aŭ malalta teritorio, sed la proporcio de 400 metrojn superanta teritorio plimultas ol 2%. En Hungarujo la somero longas almenaŭ 3 monatojn, ĝia meza temperaturo superpasas 18 Cº-n, kaj somermeze la varmo ne malofte superas eĉ 35 Cº. Vintre alternas unu la alian la malmildaj kaj pli facilaj periodoj, sed la nombro de la multe pli ol 0 C gradaj temperaturaj monatoj ne plias ol tri.

La jara mez-temperaturo estas inter + 8 kaj +12 Cº, kaj relative alta estas ĝia variado. La ĝenerala valoro estas la plej malalta en januaro, – 4 ĝis – 7Cº, en julio estas la plej alta; 25-30 Cº. La plej malaltan temperaturon: – 35 Cº gradon oni mezuris la 16-an de februaro 1940-a en urboparto de Miŝkolco (hodiaŭ en Miŝkolc-Tapolca). La plej alta temperaturo: 41 C gradoj mezurita estis en urbo Kiskunhalas, la 20-an de julio 2007-a. La nombro de la sunradiaj horoj estas inter 1700 kaj 2015. Tio estas la plej alta sur la ebenaĵo kaj la plej malalta en la montara regiono. Tio ći estas grava faktoro por la agrokulturo. La meza averaĝa kvanto de la precipitaĵo estas 500-1000 mm. Sur la Ebenaĵo 500-600 mm, en la montara regiono 800-1000 mm. La distribuo de la precipitaĵo ŝanĝiĝas ankaŭ dum la jaro. Du maksimumoj rimarkeblas: la primara en la frusomeraj monatoj aprilo-junio, la sekundara aŭtune, oni povas kalkuli oktobron. La plej malmulte da precipitaĵo falas januare-februare. La nord-okcidenta vento estas la reganta. Miaopinie gravas la dumjara ŝanĝiĝemo de la precipitaĵ-kvanto inter la ekzamenitaj jaroj. La pli granda parto de la jara precipitaĵo falas dum la somera duonjaro.

Hungarujon trapasas ĉiujare pli ol 660 frontoj, kies 80% malvarmaj estas, 20 procentoj estas la varmaj. La pli malgranda parto de la precipitaĵo ligiĝas al tiuj ći frontoj. La plej granda parto de la precipitaĵo falas kiel pluvo, sed ć. 15-60 tagojn neĝas ĉiujare. La neĝkovro sur la ebenaĵo ekzistas dum 25-50 tagoj, sur la montoj ĝia nombro povas esti ankaŭ 25-50 tagoj.

Inter la kvar sezonoj estas grandaj diferencoj. La plej malvarma monato estas januaro, la plej varma la julio.

La taga temperatur-ŝanĝiĝo estas sufiće granda. La jara meztemperaturo estas ć. 13Cº, la maksimumo 38Cº, la minimumo estas ĉ. – 10 Cº.

La printempo komenciĝas je antaŭo de aprilo, kaj tion akompanas grandaj pluvadoj. Pro ĝia kaprica vetero la popola onidiro nomas ĝin freneza aprilo. La somero seka kaj varma estas. La aŭtuno estas malvarmeta, nebula kaj pluva. La vintro estas relative mallonga, meze malvarma kaj ordinare seka, kelkfoje oni povas baniĝi en admirinde belega sunbrilo.

Du pli pluvaj tempoj (frusomero kaj aŭtuno) kaj du pli sekaj periodoj (mezo de vintro kaj fruaŭtuno) alternas.

La jara averaĝa ventorapideco estas 204 m/sekundo. La klimataj indicoj enhavas plejparte averaĝajn valorojn (jara meztemperaturo, jara mezvaloro de la temperaturŝanĝo, averaĝa precipitaĵ-kvanto ks.)

Malantaŭ la averaĝaj valoroj kaŝas sin diversaj temperaturaj – kaj precipitaĵkvantaj jaroj, unikaj veteraj datumoj de jardekoj kaŝiĝas – laŭ la hungarlingvaj budapeŝtaj kaj landaj veter-prognozaj datumoj de la Hungara Meteologia Instituto.

7. SCIENCA PROGNOZO KAJ POPOLAJ ANTAŬDIROJ PRI VETERO

Krom la veterprognozoj de la landa meteologia fakservo bazitaj sur matematikaj kalkuloj, la popolo konsideras ankaŭ la veteraŭgurojn elformiĝintajn dum la plurjarcentaj observadoj. Ĉi tiuj pruviĝas ankaŭ nun plejparte ĝustaj. Mi mencias kelkajn el inter tiuj, kiel interesaĵojn.

Se la duan de februaro elvenas la urso el sia groto kaj tiam sunradias, la urso ektiminte sian ombron rekuras en sian grotkavon. Tio signifas, ke la alvenon de printempo oni devas ankoraŭ longe atendi. Aŭ: se pluvas dum Vince-tago, pleniĝos la kelo. Ties senco estas: se la 5an de aprilo (nomtago Vincento) pluvas (post floriĝo de la vito, tempe de la vinberkreskiĝo), tiam la mastro havos tre multan vinon. Kaj alia: se nomtagon de Katalin (Katarina, la 25-an de novembro) frostas, kristnaske malseka vetero estos atendebla, do pluvos. Kaj la sekvajara vetero estos tia, kia estis la vetero inter la nomtago de Luca (Lucia, la 13-a de decembro) kaj Kristnasko (la 25a de decembro).

8. KIO ESTAS PRUVITA – KAJ KIO NE ESTAS

Laŭ la libro: Klimato de Hungarujo de Zsigmond Róna (Sigmundo, 1909) en Buda (parto de Budapeŝto) en la jaro 1700. oni fondis la unuan hungarujan meteologian observan stacion kiel parton de eŭropa reto.

Do, en nia patrujo jam pli ol ducent jaroj okazas sistemaj atmosferologiaj mezuradoj. Ankaŭ en Hungarujo estas atesteblaj en la lasta triono de la 20a jc. ekzemple la kresko de la averaĝaj valoroj de la temperaturo de la vintra duonjaro kaj ioma precipitaĵkvanta malpliiĝo, ćefe en la aŭtunaj monatoj. Ne estas pruvita, ke ći tiuj simptomoj devenas de la natura klimatŝanĝiĝo, aŭ ili vere estas la postsekvoj de la tutmonda varmiĝo provikitaj de la homa agado. (Laŭ la Landa Meteologia Servo: Temperaturo de Hungarujo – Meteologiaj informoj)

Tiuj modifoj estas tiom etaj, ke laŭ mia opinio – sed ankaŭ laŭ aliuloj, oni ne devas timi tion, ke en la proksima estonteco okazos eĉ la tropika klimato aŭ glaciiĝo.

9. LA 11 KAJ 22 JARA CIKLOJ DE SUNAKTIVADO

Zsolt (ĵolt) Leitner amatora astronomo en Miskolc, donis la sekvan opinion al la temo: Fine de marto de ći tiu jaro (2010-a) mi havis bonŝancon por aŭskulti – en la Gimnazio de Diósgyır – prelegon titolan „Sunaktiveco kaj klimatoŝanĝiĝoj” de doktorino Katalin Oláh; prezidantino de la Astronomia kaj Spacfizika Komisiono de Hungara Scienca Akademio (MTA); astronomo de la „Miklós Konkoly Thege

Astronomia Esplorinstituto de MTA. En tiu prelego la preleganto alvokis atenton je tre interesa afero: „ligo estas demonstrebla inter la 11 kaj 22 jaraj Sun-cikloj (minimumoj kaj maksimumoj) kaj la klimatoŝanĝiĝoj de la Tero. Laŭ tio, kiu procezo nun en nia vetero sperteblas, ne estas ununura evento. Tiuj ći ŝanĝiĝoj okazis jam ne nur antaŭ kelkcentmiloj da jaroj, sed ankaŭ antaŭ kelkaj dekmiloj, aŭ kelkcentoj da jaroj. La sunaktivado ankaŭ ćimaniere efikas al nia Tero, plie al nia klimato.

La teran klimaton influas la vulkanoj, la nuboj estantaj en la stratosfero kaj la oceanaj fluoj kaj ankaŭ ilia temperaturo. La vulkanoj enigas sulfurdioksidon en la stratosferon, kio tie kreas tavolon konsistantan el sulfurdioksid-gutoj. Al la klimato efikas ankoraŭ la partikloj elflugantaj de Suno (suna vento) kaj ankaŭ la kosma radiado.

Se la sunvento pli grandas, ankaŭ la protekto estas pli forta. Je pli malalta sunagado plura kosma radiado alvenas. La kosma radiado estigas nuboĝermojn el akvovaporo kaj sulfura acido.

10. LA TEORIO DE MILANKOVIĆ-BACSÁK (milankoviĉ-baĉak)

György Bacsák (Georgo Baĉak, Pozsony, 5. junio 1870. – Budapeŝto, 4. marto 1970.) jura konsilisto, astronomo, geologo, doktoro de la Tero – kaj mineralogiaj sciencoj (1954) konatiĝis en Pozsony (nun Bratislava) kun la ĉiela meĥaniko. Aŭtodidakte li lernis astronomion.

Per granda matematika scio kaj vast-horizonta paleoklimatologia vidmaniero li klopodis rekoni, kaj klarigi la movadleĝojn de la ćiela mekaniko kaj la interrilatojn de la plejstocenaj glaciepokoj. Tiujn ĉi konojn havante, li interpretis la elformiĝon kaj la tempan defluon de la plejstocena epoko kaj glaciepok-teorion de la serba klimatologo Milutin Milanković (Milutin Milankoviĉ 1898-1945), kiu – el leĝoj de ŝanĝiĝoj de la orbit-elementoj de Tero – klarigis per grafika prilaboro de la astronomiaj datumoj la estiĝon de la glaciepokoj. Tiu teorio konsideras la Suno-Tero distancon, la ŝanceliĝon (precesion) de la rotaciakso de Tero, la rotacioaksan angulon, kiuj determinas la kvanton de la surteriĝanta sunradiado. György Bacsák pruvis kaj kompletigis la teorion de Milanković, laŭ kiu la malnormala spaca pozicio de la Tero kreas taŭgajn cirkonstancojn por la estiĝo kaj ripetiĝo de glaciiĝoj.

La Milankoviĉ-Baĉak teorio estis la unua unusence formigita glaciepok-teorio, kiun la multaj jardekoj pasintaj depost ĝia naskiĝo la evoluo ne malkonfirmis… nur ampleksigis.”

Laŭ alia teorio „kaze de la glaciepokoj pluraj faktoroj povis elvoki la varmiĝon. Balanciĝo de la rivoluakso de Tero, suneksplodoj, vulkanismo povis esti la elvokaj kaŭzoj, sed la esenco estas, ke la eventoj tamen ćiuokaze kune okazis kun la ŝanĝiĝo de la koncentracio de la karbondioksido.

11. KARDINALA ROLO DE LA CIRKULADO DE KARBONO

1. La karboncirkulado en la verdaj kreskaĵoj okazas pere de la fotosintezaj procezoj.

2. Je solviĝo de karbondioksido en la akvo estiĝas karbonata acido (H2CO3), sekvos la acidiĝo de marakvo, (pH malpliiĝo). Ankaŭ tio efikas malfavore al la vivularo! La akvo je alta temperaturo ćiam malpli da gaso povas ligi.

3. La karbodioksidon diversprocente povas ligi la C3-aj (mezvarmaj zonaj) plantoj, kaj la C4-aj (tropikaj) plantoj! Al la specio-rearanĝiĝo pro eventuala varmiĝo aŭ malvarmiĝo, plurcentoj da jaroj estas bezonataj!

4. Kaze de la C3-aj plantoj pere de altiĝo de la CO2 koncentriteco kreskos la kapacito por ligi la CO2-n, sed dume la plantoj eligas varmon, do grandigas la temperaturon de sia ćirkaŭaĵo. Ni ne forgesu, ke dume la karbodioksidnivelo stagnos, eć ankoraŭ malpliiĝos.

Jes ja, sed far leviĝo de la temperaturo la fotosinteza agado de plantoj atingas ian maksimumon, ćar en alta temperaturo, plie će grandaj temperaturŝanceliĝoj ili jam ne povas ligi la CO2 gason, sed ili amase pereos ili pro la aliiĝintaj vetercirkonstancoj, la CO2 koncentracio subite altiĝos, ĝis aranĝiĝas la plantaro de la planedo al konvenan produktivecon donanta nivelo (C4 plantoj). La procezo progresas same ankaŭ retrodirekte, do post la efiko de malvarmiĝo restas ankoraŭ multe da CO2 pro la pereo de plantoj. Poste la C3-j rearanĝiĝo (kelkcentaj jaroj) la CO2 nivelo subite malpliiĝas.

DEFLANKIĜO

La degelo de Antarkto – interesa-maniere – ĝuste pro la ozontavolmaldikriĝo malfruis. La malrapide regeneriĝinta ozontavolo ne influas plu la procezojn en direkton de la malvarmiĝo (pro la malaperanta ozono la forcejefiko ne povis tian gradon atingi, kiel okazis sur la Antarkto); tiel la rapidiĝanta degelo ene de kelkaj jaroj prezentiĝos sur ambaŭ polusoj…”/Prelego de Csongor Horváth redaktoro – Pri la forcejefikaj gasoj – sur la retpaĝo de Klimato-rondo de urbo Tatabánya/:

Kvankam tiel ŝajnas, ke pri la nordaj kaj sudaj glacikovriloj de la Tero ĝuste kontrastaj aferoj okazas, ambaŭ simptomoj estas sekvoj de la homa agado – anoncis John Turner brita esploristo, okaze de la konferenco aranĝita pri la Internacia Polusa Jaro (IPY) en Oslo. Laŭ li la glacio de Norda-poluso degelas de jaro al jaro ćiam pli kaj pli grandmezure pro la kreskanta karbondioksid-koncentracio de la atmosfero. Sed sur alia parto de la terglobo pro iu pli frua homa agado (la fabrikado de freon-gaso kaj ties eniĝo en nian atmosferon) dikiĝas la mara glacikovrilo. La glacio degelas ćiujare pere de ŝanĝiĝo de sezonoj kaj frostiĝas denove… (Erika Csepe/nepszava.hu) Argentinaj ekologoj konkludis, ke ne la alsendado de CO2 al la aero, sed de ŝanĝiĝoj okazintaj en la Suno, kaj ĝia aktiveco dum la lastaj cent jaroj estas la kialoj de la klimato-ŝanĝiĝo.(eo.wikipedio.org).

La klimato-ŝanĝiĝo estas tre kompleksa procezo ankaŭ laŭ Zsolt Leitner Miŝkolca amatora astronomo.” La teran klimaton multoj efikas, sed ne egalmezure. Eble plie la naturaj procezoj, la naturaj fenomenoj, ol ni homoj. Sed tio ne signifas, ke ekde tie ni poluciu trankvile nian medion, konstruu mediopoluajn, sanon damaĝantajn fabrikojn kaj dise lasu malpurigaĵojn, ne okupiĝu pri la medoprotektado. Sed tamen nia ći pensmaniero klarigas, kial disputas niatage ne nur la politikistoj, sed ankaŭ la fakuloj, kiom povas esti kulpigebla la homo pro la niatage okazanta klimatoŝanĝiĝo, kaj kiom estas konsiderebebla ĝi kiel natura procezo. Pruvi, ke la klimatoŝanĝiĝo plejparte „dankeblas” al la homa agado, preskaŭ maleblas, ćar ne estas tiel. Sed unuafere mi certas – skribis s-ro Zsolt Leitner –: ankaŭ ćiterene atendas la Homaron tre multe da laboro. Ni devas esplori, esplori kaj esplori, por pli bone ekkoni nian medion, kaj nin mem.”

Degelas la neĝo, glacio ankaŭ de la altaj montaroj (Alpoj, Karpatoj, Kilimanĵaro…). La akvoj devenantaj de la degelantaj neĝo, glacio de la altaj montaroj provizas per akvo tre multajn industriajn uzinojn. Mi vidis ekzemple en la francaj Alpoj, ke okaze de la malpliiĝo aŭ perdiĝo de la akvokvanto, tiuj teritorioj eble senpopoliĝos. La ruinoj postrestintaj el tre malnovaj tempoj de la forlasitaj setlejoj, bone videblas sur satelitaj fotoj. Laŭ la indikoj de la hungara Vikipedio - la libera reta enciklopedio – „niatage la glaciriveroj enhavas la pli grandan parton de la dolĉaakvo-rezervo de la Tero, do de la Alpoj de Eŭropo. Tie estas favora la situacio al elformiĝo de glaĉeroj, kie la teritorio estas super la neĝolimo kaj la plej grandkvanta estas la precipitaĵo.

12. NEĜOLIMO KAJ GLAĈEROJ

La limo de la eterna neĝo estas tiu nivelo de la altaj montaroj, super kiu la atmosfera precipitaĵo falas ĉiam neĝoforme kaj la neĝo neniam degelas. En norda parto de Norvegio tio estas 720 metroj, en Himalajo 5670 metroj, sed en la Arkto ĝi samnivelas kun la marnivelo.

En 2009. dum vojaĝo farita en Francujo kun mia edzo ankaŭ ni ekskursis al la Monto-Blanka, por rigardi la glaciriveron. Kiam la aviadilo flugis kun ni en proksimeco de la plej alta pinto de Monto Blanka – sub ni la nubaro aspektis kvazaŭ senlima neĝkampo – surprizite ni spertis la 30-an de junio 2009-a, ke la pinto de la pli ol 4800 metrojn alta Mont Blanc, nude leviĝis al la brile blua somera ćielo. Ni pensis, ke certe la nivelo de la neĝlimo nun pli supren puŝiĝis, pro tio ne kovris neĝo la pinton. Ĉi tiu neĝlimo en la montarsistemoj de Alpoj kaj en Karpatoj estas 2750 metroj. Dum la tago de nia ekskurso (07.07.2009.) tuttage pluvis. Pri flankoj de Mont Blanc en dikaj strioj kiel akvofaloj falegis la akvo de la degelanta neĝo kaj glacio. De tempo al tempo haltis la pluvo, kaj tiam ni povis vidi la nur ie kaj tie neĝmakulan gigantan monton. De haltejo de la dentrada fervojo de Chamonix, de 2062 metrojn alteca tiea elvidejo ni rigardis supren al la pinto. Neforgesebla, fascina spektaklo estis ankoraŭ tiel senherbeje la plej alta punkto de la pramasivo. Ni aŭdis, ke multaj famuloj vizitis jam tie će la glaćero en Chamonix, por vidi la ćiam neĝan monton. Inter aliaj vizitis tie Goethe (en 1797), Aleksandre Dumas en 1832. Pli poste ni eksciis, ke ankaŭ la fama hungara komponisto Ferenc Liszt (Francisko List) estis tie, li en 1836. Ni aŭdis, ke la tuta longo de la glaĉero Mont Blanc de Chamonix estas 14 kilometroj, ĝia larĝeco 400 metroj, do la glaĉero povis nutri sin kaj povas sinnutri ankaŭ hodiaŭ el granda neĝokaj glaciokovrita teritorio. Laŭ onidiroj ĝia vasto kaj dikeco malpliiĝas ĉiujare. Ĉirkaŭ la glacigroto oni povas vidi la bluan koloron de la praa glacio. Ĝi estas ege densa, tial estas tiom blua kaj ne blanka aŭ blankeca ĝia koloro, ĉar ne ekzistas ene aervezikoj kiuj blankigus ĝin.

La „Musée Alpin”= Muzeo pri Alpoj, ekspozicias memoraĵojn de la konkero de la Alpoj. Kiam en 1867 oni komencis konstrui la elvidejan terason, la laboristoj ankoraŭ pene povis supreniri tien pro la monton dense kovrita neĝo kaj glacio. Superhoma laboro estis bezonata trovi la rokon sub la glacio, por fiksi al ĝi la tenajn ferstangojn de vojlinio de dentrada fervojo. Niatage, sur la monton kondukas jam sen – neĝaj kaj glaciaj turistvojoj el la urbo situanta ĉe piedoj de la montarego (de Urbo Chamonix kiu situas en la orienta parto de Francujo, en la regiono Rhône-Alpes). Ni aŭdis plie, se la degelo progresos sam-mezure, jam nur por 20 jaroj sufiĉos la glacio de la glaĉero. La glaĉersurfacon kovras ŝtonfalaĵo kaj griza polvo, kaj ties amaso kreskas ĉiujare. Kiu atendas blanka ĉi tiun glaĉeron, al tiu iome seniluziiga estas ĉi vidaĵo, kiu malgraŭ tio majesta estas.

Ĉe la glaciomaro ”La mer de glace” (kiel la francoj nomas la Mont Blanc-glaĉeron) kaj ankaŭ alie en Francujo paroltemo estis la klimatoŝanĝiĝo kaj ties atendeblaj efikoj al la homa- besta vivo, la terkulturado, al la nutraĵproduktado, la akvokvalito, koncerne la industrion kaj la komercon. Ne ĉiu homo pensas, ke ekskluzive mem la homo kulpas pro la ŝanĝoj. Multaj homoj opinias, ke kvankam kaŭzoj sendependaj de la homo povas roli en la ŝanĝiĝoj, tamen ne permesatas, ke la homo tiel grandmezure poluciadu la surfacon de nia planedo.

13. LA NATURAJ, KAJ DE LA HOMO KAŬZATAJ AERPOLUCIOJ

Ĉe ekzameno de la stratosfer-konsisto, ni devas ekzameni ankaŭ la planed-skalan naturan aerpoluciadon, konsiderante, ke la polucion de regiono al la alia portas la vento kaj la precipitaĵo aŭ ĝuste la marakvo.

La neorganikaj poluciaĵoj de la aerpoluciado estas ekzemple gasoj devenantaj el la vulkanerupcioj, vaporo, cindro, la saleroj devenantaj kaj ventoportataj el maroj, gasoj kreiĝantaj dum tempestaj fulmoj, polvo de polvoŝtormoj, krome la kosma polvo. Organikaj faktoroj estas: la fumo kaj polvo devenantaj el forbluo de plantoj (arbustejaj-fajroj, brulo de arbaroj, kreskaĵoj de agroj, kampoj, savano-fajroj), polenoj, fungoj, bakterioj, kaj la fumoj kaj fulgoj devenantaj el homaj hejmoj, uzinoj ktp. hejtitaj per karbo, tergaso, nafto. Varmegaj vulkanaj gasoj venantaj en la atmosferon, vaporoj kaj 5000 C gradaj temperaturoj estiĝantaj dum atomeksplodigoj aŭ akcidentoj de atomcentraloj same kontribuas al la varmiĝo de la atmosfero. Menciinda estas ankaŭ la foruzo de la ŝtonkarbo kaj lignito, dum kiu procezo same signifa estas la liberiĝo de metano kaj ĝia enatmosferiĝo. Ekzameninte la kaŭzojn ankaŭ aliaj faktoroj aperas, kiam ni parolas pri protektaj eraroj de nia planedo. Tiuj estas:

La eligoj de damaĝaj materialoj, pro kiuj la aer-konsisto ŝanĝiĝas Pro la superkresko de loĝantaro de Tero ĉiam pli granda teritorio estos enkonstruata, pro kio plimalmultiĝas la teritorio por la la subfiltriĝanta precipitaĵakvo La grandmezure etendiĝantaj arbarpereigoj en intereso de plivastigo de la kultureblaj agroj, la anstataŭigo de la dehakitaj arboj per nove plantitaj, ne okazas, aŭ ne konvenmezure okazas.

Kiel eble la plej rapidan aranĝon bezonas la problemo de nukleaj defalaĵoj primaraj en la grundopoluciado, la damaĝaj akcesoraj produktaĵoj de la industrio (ekz: la ruĝa ŝlimo dum la aluminiofabrikado), kaj la plej diversaj kemiaĵoj (ekz: la parte aŭ tute ne foruzitaj kolorigaĵoj, lakoj, acidoj), radioefikaj elementoj de telekomunikadaj iloj, malrapide malkombiniĝantaj sintezaj rubaĵoj, vitrorubaĵoj kaj similaj aĵoj.

14. INTERNACIAJ KONTRAKTOJ

Konsiderante la spertojn akiritajn dum la pasintaj dudek jaroj, por organizi la farendaĵojn, fondiĝis tn.: Klimato-ŝanĝiĝa Interregistara Kontrakto. Antaŭeniĝis la decidofaro interese de la komuna celo kaj konstato de la respondeco, akordigo de la pluaj taskoj kaj la raportigo pri la faritaj paŝoj. Bedaŭrinde pluraj landoj rifuzis subskribi la Kyotokontrakton; inter ili estas ankaŭ la Unuiĝintaj Ŝtatoj.

La Medioscienca Prezidenta Komisiono de la Hungara Scienca Akademio en 2009. faris deklaron pri la klimatoŝanĝiĝo kaj la tiurilataj enlandaj taskoj. Ĉi tiu dokumento estis preparita surbaze de la rezultoj de la internaciaj kaj hungaiaj sciencaj esploroj. Kreiĝis Klimato-klubo (www.klimaklub.hu), Verduloj-klubo, Partio de Verduloj. En ties kadroj ankaŭ hungaraj sciencistoj agas kaj prezentas siajn starpunktojn pri la ĝis 2020 atendeblaj ŝanĝiĝoj, pri la utiligo de la disponeblaj energioj, bioenergio, sun- kaj ventoenergio, pri la lukto baziĝanta sur la komuna kunteno kontraŭ la klimatŝanĝiĝo, iniciatinte inter la gelernantoj la konscian medioamikan- medioprotektan vidmanieron.

La Klimatŝanĝiĝa Skiza Kontrakto (Pakto) de UNo (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj /angle: FCCC/ en Rio de Janeiro) estis oficialigita per subskriboj la 13-an de junio 1992. La konfirman dokumenton de la Hungara Respubliko oni registris ĉe la Ĝenerala Sekretario de UNo en 1994. Poste oni subskribis la Protokolon de Kyoto. En 2006 jam 188 landoj partoprenis la skizan pakton. En ĝia prilaboro ankaŭ Hungarujo partoprenis kaj aliĝis al la internacia pakto. (Vidu: La Debrecen-an Informilon de Medioprotektada Ministerio: eldonita en 2003: Internacia Kunlaboro al malpliigo de la klimatoŝanĝaj danĝeroj kaj eligadoj de emanoj de la forcejefikaj gasoj: www.ff3.hu/upload/KA-Klima.pdf)

Laŭ la klimatpolitika komisiito de Eŭropa Komisiono, la danĝeron de la klimatoŝanĝiĝo konfirmas la observoj, laŭ kiuj pro la fosiliaj hejtmaterialaĵoj, kaj la industria agado aŭ pere de la vulkanismo la enatmosferon iĝantaj sulfurdioksido kaj nitrata acido precipitiĝas en formo de acidaj pluvoj. La pli frue (en malvarmigaj aparatoj) uzita freongaso en la altan atmosferon iĝinte kondukis al maldikiĝo de la ozontavolo eksterordinare gravega por la tera vivo. Por solvi tiujn du gravajn problemojn naskiĝis la internaciaj kontraktoj bazigitaj sur sciencaj pruvoj, kaj pro iliaj bon-influaj finfaroj la solvoj de ambaŭ problemoj progresas en niaj tagoj.

15. NATURO KAJ MEDIOPROTEKTADO

Ekde sia apero sur la planedo, la homo laŭ siaj bezonoj transformis la naturon. Ĉi proceso ne estas haltigebla, ja la homo faras ëion en interesoj de sia komforto kaj agrabligo de sia vivmedio. Sed tamen ni ne devas ignori, ke al la protekto de nia medio apartenas ankaŭ la naturprotektado. La pretendo de la naturprotektado tiam enfokusiĝas pli forte, kiam la homo estiĝas atestanto de definitiva formorto de tiaj bestoj, kreskaĵoj, kiuj ĝis tiam estis integraj partoj estis nia vivularo, kiu pliriĉiĝis pere de ili.

Por mildigi ĉi tiun procezon, en 1935 estis kreita la unua naturprotekta leĝo, sed tiu laboro progresas malrapide. De tiam realiĝis ankaŭ en Hungarujo diversaj naturprotektaj distriktoj, Naciaj Parkoj, kiuj pro siaj raraj protektindaj bestoj, plantoj aŭ naturformacioj prezentas parton de la Monda-Heredaĵo. Ĉi tiuj estas niaregione la teritorio de Nacia Parko de montaro Bükk, en Kelemér la tn: Pramarĉajlagoj, la pra-arbedejo de juniperoj de Nacia Parko en Aggtelek. Sed protekton ĝuas ankaŭ la unikaj plantoj, la raraj arbospecioj kiuj troveblas en arbomuzeoj, botanikaj ĝardenoj, aŭ ili vivas sovaĝe. En nia regiono Nord-Hungario menciindaj estas sen pretendo de la senmankeco: la Hungara kolĉiko kaj la Stipo sur rokoj de Boldogkıváralja. En Slovakio sur flankoj de montaro Granda Fatro: troveblas la Orkido-specioj, kaj en la francaj Alpoj la sovaĝe kreskantaj Orkidoj kaj Azaleoj, kiujn ni povis admiri dum niaj ekskursoj.

16. RESPONDECO KAJ EBLECO

La variaj legitaj kaj aŭskultitaj opinioj firmigis mian opinion, ke la klimatoŝanĝiĝo ne estas puno de Dio aŭ ekprovo de homo de li, nek la alveno de la Apokalipso, sed estas natura procezo de la historio de Tero. La nuna stato povos daŭri eĉ plurmiljarojn ĝis elformiĝo de la sekva, radikale malsimila klimato. Sed per haltigo aŭ moderigo de nia mediopoluciado ni povos havi dum longa tempo la konvenan teran vevmedion por niaj posteuloj.

Jen tio estas la vivkondiĉo kaj respondeco de nia specio sur la Tero.

Nia Tero donas nian lulilon, nutraĵon, trinkaĵon, prosperon, la lokon, kien niaj proksimuloj enterigas niajn korpojn, cindrojn. La protekto de nia medio, vivloko por la pluvivo de nia specio nepre bezonatas, kaj tial estas neevitebla!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.