|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En radioprogramo mi aŭdis mallongan historion pri la kaprino.
Sur rando de urbo Pécs en suda Hungario, arbaro proksime vivis metiisto, kiu estis ĝoja posedanto de virkapro kaj kaprino.
Elinjo, la kaprino vivis iomete ruze. Kiam ĝia posedanto foriris labori, ankaŭ ĝi foriris el la ĝardeno kie ŝi vivis kune kun sia parulo, kun la nigra kapro. Kaprino Elinjo sciis el propra sperto, ke pli bongustaj estas la subĉiele manĝitaj herboj, folioj de arbustoj, ol en la mallibereco antaŭ ilin metita herbaĵo. Sed en la arbaro la deziratan delikataĵon ĝi devas membrojn streĉigante atingi de piedpintoj. Tiu maniero interesa kaj tute alia ĝuo estas. Je vespero la vagantino reiris ĉiam al sia parulo. Veras, ke la posedanto miris pro la malfermita pordo, sed ĉar mankis nenio, do li pensis, ke ĉio estas en ordo.
Okazis foje, kiam la kaprino hejmeniri volis, ne povis reiri en la ĝardenon. Vane ĝi puŝadis per nazo kaj kornoj la pordan seruron, la ĝardena pordo ne volis malfermiĝi ĉar la klinko-lango en la ĝardena pordo tiel resaltis en la seruron dum la matena frapiĝo, kvazaŭ ĝi estus fermita per ŝlosilo. Vane blekis kaprino Elinjo al ĝia parulo por helpo, sed la nigra kapro ne kapablis helpi.
Do, kion fari? Ekstere restis Elinjo kaj aliris denove al la arbaro.
Malvarmeta venteto blovadis, hirtigis hararon de la kaprino, kiu sentis sin tre agrable. En la densejo Elinjo kaprino trovis kampetan herbejon ĉirkaŭitan ronde per malaltaj arboj kaj arbustoj. Manĝis iom da herbo, poste kuŝiĝis la kaprino kaj ensonĝon falis. Vekiĝante ekiris al profundo de la arbaro. La nokto malleviĝis baldaŭ. La ĉielo montris sin per multmilionoj da steloj, matene sentis ĝi malvarmeton, vidiĝis ĉiu beleco de la leviĝanta suno, kaj la besto povis eksperti multajn mirindaĵojn de la vekiĝanta naturo, ĝis tiam ne viditajn. Freŝa ŝoso, ĝermoj, plantidoj, arbfolioj atendis la kaprinon. Ĉio ĉi nova vivo ebriigis, plenigis ĝin per kontenteco, ĝuo de vivo, kaj la kaprino jam ne pensis plu pri la hejmeniro. La kaprinhavanto ĉie serĉis Elinjon, sed sensukcese. Ankaǔ la ĉasistoj serĉis la kaprinon, sed vane. Ankaŭ ili ne trovis ĝin.
Ĝi vekiĝis kaj endormiĝadis kune kun la naturo. Sed, neatendite la kaprino eksentis dolorojn en la ventro kaj poste naskis tri kapretojn. Pro la novaj estaĵoj ĉirkaŭantaj la novan patrinon, Elizabeto estiĝis multe pli ĝoja ja nun jam ne plu estis sola. La nutrado de la idoj same ĝojdonis krom la bona evoluo de la eta virkapro-filo, kiu je aŭtuno evoluis al sana forta masklo.
Kvankam la aŭtuno sternis antaŭ ilin abundon el ĉiu havaĵo de korbo de la naturo, sed ĝi elĉerpiĝis al fino de la sezono, kaj ĉefe je ensaluto de la vintro. Elĉerpiĝis la maizo-spadikoj lasataj vole-nevole sur agrikulturaj terenoj de la proksimaj kampodomoj kaj de la vilaĝoj foraj, la brasikoj, terpomoj, bruselbrasikoj, betoj, ruĝaj betoj, kaj karotoj.
Sed kiam glaciiĝis la akvoniveloj de la fontoj, rojoj, riveretoj, ili devis travagadi grandajn teritoriojn por trovi kia ajn manĝaĵojn samkaze tutplenigi la buŝon, ĉar tiam jam estis netrovitaj eĉ freŝaj verdaj folioj. Ili devis trovi tiujn manĝaĵojn, kiuj povas anstataŭi per siaj sukoj la mankantan akvon kaj plenigi ilian stomakon murmuranta pro malsato.
Tiam jam malvarmaj blovoj blovis eĉ inter arboj de la arbaro. Ne povis jam defendi ilin la foliaro, ĉar ĝi defalinte teron kovrante kuŝis. La frosta neĝa ŝtormo libere kuregis tra montoj, valoj. Ili staris strikte unu apud la alia por varmigi sin kaj akceptis kiel Dibenon, kiam dum iu frosta mateno enarbare trovita estis nutrejo por bestoj plenigita per diversaj bongustaĵoj. Senliman ĝojon eksentis la societo rimarkinte ĝin.
Ili povis manĝi libere ĉiu-specan delikataĵon. Estis tie ĉio, kion bestokuloj bestobuŝoj povis deziri: terpomoj, karotoj, rapoj, pomoj kaj similaĵoj. La printempo salutis ilin per sia tuta pompo, ĉia sia ĉarmo.
Elizabeto ĝojis kune kun siaj idoj pligrandiĝint-nombraj.
Post kvar jaroj iu forstisto portante manĝaĵojn por la arbaraj bestoj al la manĝejo, mire vidis, ke ia blanka kaprino dekuras el la arbaro al la kampo. Al siaj kolegoj li tuj menciis pri la blanka bruto kun sonorileta sonorilo. Tiuj rememoris pri la perdiĝinta besto kaj sciigis la posedanton, jam perdintan esperon por trovi ĝin, ke iu vidis lian kaprinon.
Kiam ili kune trovis la serĉitan kaprinon, ekhavis miron.
Ili trovis ne nur unu kaprinon, sed tutan gregon da gekaproj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.