|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Originala Esperantlingva eseo)
Ĉiutaga demando de niaj tagoj estas la klimatŝanĝiĝo, kiu jam estas babiladtemo ankaŭ inter nefakuloj. La homo dum sia vivo spertas, ke ćio ŝanĝiĝas, ćio moviĝas. Oni ekkonas la rondiron de fenomenoj de la naturo, la ciklajn reaperojn, kiujn ni nomas sezonoj. Sed nuntempe forte rimarkeblas, ke la kutimaj sezonkriterioj jam tamen ne plu estas karakterizaj. Miksiĝis la ĝis nun konataj trajtoj de la sezonoj kaj novaj, ĝis nun ne konataj aŭ raraj fenomenoj estas rimarkeblaj.
La temposentumon de la migrantaj birdoj embarasas la ŝanĝiĝinta vetero. Foje ili pli frue alvenas ol kutime, sian foriron prokrastas al malfruo. Okazas, ke ili restas ći tie por vintrumi, poste pro la neatendite alvenintaj fortaj frostoj ili ne akiras nutraĵojn, malsatmortas aŭ frostiĝas.
Ĉe la rivereto Szinva (sinva) transfluanta nian urbon, jam tra pluraj vintroj mi vidis riveretborde vintrumantajn cikoniojn. Se ili ne trovas manĝaĵojn en la akvo, ili malsatmortas, malvarmiĝas kaj baldaŭe mortas. Plejbonokaze oni portas ilin en la urban bestĝardenon aŭ en la ornitologian observejon, kie ili ricevas konvenan prizorgadon kaj post unu jaro ili povos ekvojaĝi al sia vintra restadloko. Pro la klimatŝanĝiĝo ankaŭ la nutraĵbestoj de la cikonioj iĝas pli malfrue manĝeblaj, pro kio la cikoniidoj ne povas ricevi ĝustatempe la neceskvantan nutraĵon. Pro tio-ći, ankaŭ la cikoniidoj, la cikoniida populacio estas damaĝita. En Hungarujo ĉiujare 80 000 cikoniidoj eloviĝas. En 2010. nur 20 000 restis vivaj, kaj oni povis kalkuli kun forflugo de tiu kvanto.
Ankaŭ la hungarlanda hirundpopulacio daŭre malkreskas jam de dek jaroj. Laŭ informoj: la malpliiĝo de la kvanto de la tri hungarujaj hirundospecioj estas atribuebla parte pro la klimatŝanĝiĝo, parte al tio, ke la homo ĝenas la birdojn en iliaj loĝlokoj. Sekve la la malmultaj hirundoj jam ne povas efike helpi la repremon de invadoj de kuloj vivantaj apud la riveroj kaj aliaj „vivantaj akvofluoj.”
Ni devas mencii ankaŭ la pereon de fiŝoj de niaj akvoj havantaj vivantaron, ekzemple en la rivero Tibisko kaj lago Balatono. Ĉi tiu formorto de la fiŝpopulacio validas koncerne ne nur nian patrujon, sed ankaŭ la rumanian marbordon kaj la nord-polusan marakvon. La akvoj varmiĝas pli grandmezure ol al kia varmo la en tiuj vivantaj fiŝspecioj kaj aliaj vivuloj alkutimiĝis ĝis nun. La pli varma akvo enhavas malpli da enakvosolvitan oksigenon. Tial pereiĝas la fiŝoj. Pro ilia pereo; el la nutroreto malaperas la nutraĵo de la polusaj ursoj, balenoj kaj de la homoj en la arktaj regionoj.
Travojaĝinte grandparton de Hungarujo, en julio de 2010, mi vidis, ke plejparton de la ĝistiamaj agroj kaj herbejoj kovras akvo ekde aprilo.
La grundo ne povis sekiĝi pro la ofta kaj abunda pluvo kaj kiel ties sekvo pli grandmezure aperinta kampa akvo, kie pro tiuj sur ĝin jam nestiĝis la akvaj birdoj. Krome dum nia vojaĝo la vido de la vastaj marćoj etendiĝantaj ĉe la Tibisko-bordoj kaj la trajnaj relparoj estis surpriza, kvazaŭ ne estintus river-reguligo dum la 19-a jarcento!
Nuntempe en Hungarujo oni kulpigas la klimatŝanĝiĝon pro la nekutima pluvo falinta la 21-an de junio 2010-a. Tiutage rana pluvo torentis sur la vilaĝon Rákóczifalva en departamento Jász-Kiskun-Szolnok. Kiel novaĵo aperis dum 2010; la pluv-torentoj, inundoj, kototorentoj, termoviĝoj, ŝtormoj plagintaj preskaŭ ćiun regionon de Hungarujo. Ankaŭ mi konstatis en urbo Miŝkolc du termoviĝojn. La samaj fenomenoj agis detrue ankaŭ en Ĉinio kaj en Pakistano. Laŭ la informo, la Pakistanon atinginta naturkatastrofo estis la kvaroblo de la damaĝo kaŭzita de la cunamo en la 2006-a jaro, detruinta la areon de la Pacifika oceano. Ĉi tie mi mencias informon ricevitan de mia brazila korespondantino: Liette Lęla, laŭ kiu la 5-an de aŭgusto 2010-a neĝis en Brazilio, kio estis tre rara evento. Tiusezone la norda parto de Brazilio havas 40 C gradojn da varmo – skribis mia amikino.
Artefaritaj satelitoj kaj esploristaj grupoj daŭre observas la Nordanpoluson kaj la glacion de Glacia-maro. Degelas la polusa glacio. Se tiu procezo se tiele progresos, – la akvo devenanta el la degelaĵo altigos la marnivelon kaj dum la sekvaj jarcentoj povos subakvigi la insularon de la oceanoj, pluse ankaŭ la malalte kuŝantajn teritoriojn de Mezeŭropo.
La klimatŝanĝiĝo pli forte efikas sur la Nordan-poluson dum la lasta duonjarcento, ol alie tion montras la indikoj mezuritaj antaŭ 1979. Ekde la jaro 1979-a. per satelitaj observadoj oni mezuradas la glacion de la Norda-poluso. La pli malfrua, pli densa mara glacio ŝajne estas malaperanta – avizis la glacio – kaj neĝajn datumojn registranta kaj analiza observa grupo de la Unuiĝintaj Nacioj (NSIDC).
/Klimatoprotekta Magazino ozonenetwork.hu/ Dum la pasinta duonjarcento ankaŭ plurfoje estis senglacia akvo, sur la Norda-poluso en somero. Komenciĝis la metan-likado de la grundo nun liberiĝanta de la frosto en la iam konstante frostiĝintaj nordaj regionoj, kaj el la marfundo. El la grundo la bakterioj liberigas karbodioksidon kaj metanon, kio plifortigas la varmiĝon – skribas la reta eldono de la semajna gazeto: Der Spiegel. La metano estas dudekkvinoble pli forta forcejefika gaso ol la karbondioksido. (INDEX; la 3-an de januaro de 2011).
La marnivelaltiĝo ĝis la jarcentofino povas superi la pli frue mezuritajn datumojn. La koralajn rifojn – kiuj donas hejmon al unu triono de specioj de maraj estaĵoj, donas vivmedion al duonmiliardoj da homoj, kaj protektas la marbordon kontraŭ la marinundoj – minacas la acidiĝo de la oceano – asertas ekspertoj pri la klimato.
Ĉi tiuj fenomenoj ne estas solsolaj, ja dum jarmilionoj de la ekzisto de nia Tero multfoje okazis klimata ŝanĝiĝo. La ćirkaŭe ses grandaj malvarmiĝaj periodoj de la terhistorio senteblaj estis sur surfaco de la tuta Tero. La ĝis nun lasta glaciepoko finiĝis antaŭ ć. 10 000 jaroj. Tiu ći lasis spektaklo-rićajn spurojn sur la norda hemisfero. Ekzemple en Finnlando fundojn de pli ol 50 000 lagoj elkavis la glacio. Dum la interglaciaj pli varmaj periodoj tre variis la vivularo de Tero, multloke per tropika temperaturo kaj loke per tre sekaj periodoj. La diversajn epokojn la geologio pruvas plej bone, kiam el la elfosaĵoj malkovriĝas ŝtoniĝintaj restaĵoj de malnovepokaj vivuloj. Inter la hipotezoj, ke kio, kiuj povis kaŭzi la pereon de la malnovtempe vivintaj animaloj – kiuj kaŭzoj ne tuŝis ćie ankaŭ la flaŭron – la plej verŝajnaj kialoj povis esti ekzemple: malvarmiĝo de la klimato; malaltiĝo de la CO2 enhavo de la aero; bruska pliintensiĝo de la kosma radiado; ĝenerala regreso (retiriĝo) de la maroj; ŝanĝiĝo en la salo- kaj mikroelemento-enhavo de la marakvo; pliintensiĝo de la radioaktiveco sur la tersurfaco… krome ni devas paroli ankaŭ pri la vulkanaj erupcioj kaj la falo de meteoritoj.
Laŭ la plej akceptitaj teorioj la ĝenerala klimato de nia planedo dependas de kunaj koeficientoj de tri faktoroj:
– konsisto de la atmosfero (laŭ supozo la kvanto de la karbodioksido + metano + akvovaporo)
– situo de la kontinentoj – la modifiĝoj de orbito aŭ rotacioakso de nia planedo – eventuale la situo de Suno en nia galaksio.
Ekzistas signoj pri tio, ke pro la homa agado estas ŝanĝiĝanta pli grandmezure la atmosfero, pro la kresko de la enhavo de karbondioksido + metano.
Laŭ mia opinio se nivolas difini la klimaton de iu regiono, ni devas konsideri ties topografiajn, hidrografiajn datumojn de la teritorio, la statistikajn indikojn pri la rilatoj de kvanto de precipitaĵo (inkluzive tion, ću la teritorio rićhavas neĝon aŭ ne, po somero kiom da glacipluvoj falas, kia estas la direkto kaj la forto de la vento, kian temperaturon havas la aero, kiom varmas la vento, kian nubarokovritecon havas la teritorio, kiel longas la somero, kiom estas malvarma la vintro. Krome gravas ankaŭ la kvanto de la sunradiado kaj ankaŭ ankoraŭ multaj aliaj, ći tie ne menciitajn indikojn.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.